PENSO

Mi ne plu insistos pri esperantigado.
Kiel homo tro laca pro siaj provoj konvinki,
mi forlasos la unuajn intencojn
kaj fermiĝos ĉirkaŭ mi.
Sufiĉe integra en mi mem,
mi proklamos la aferon tro alta al aliuloj.
Mi pensos pri Esperanto,
per Esperanto, tra Esperanto.
Pensoj orbitas ĉirkaŭ pensoj.
Pensoj apud pensoj. Pensoj ĉe pensoj.
Pensoj tuŝas pensojn.
Pensoj kolizias kun pensoj.
Pensoj miksiĝas.
Pensoj kun fragmentoj de pensoj.
Pensoj kaj kaoso.
En la principo, estis punkto.
Kaj la punkto estis verda.
Kaj la punkto estis en gimnazio.
Kaj la punkto estis Zamenhof.
Sed bum!
Ĉiu punkto eksplodas deinterne.

NOTOJ DE PROSKRIBITA MOVADANO

La literaturo bremsis kaj haltis,
ĉar literaturo ne estas movado.
Vrako apud pado kun altaj trudherboj ambaŭflanke,
atestas, ke la movo ne apartenas al tiu verk-veturilo.
Ek! la literaturo pafiĝas el la startlinio.
Mezvoje la kura krurmovo ĉesas.
La martelo frapis, sed la patelo ne respondis.
– Ni devos tranĉi
de la etfingro ĝis rande de la pubo –
diagnozis moŝta mov-kuracisto.
Neniu moviĝu aŭ mi pafos!
La literaturo moviĝis kaj mortis.
Mano sur planko estis poemo;
fingro estis verso.
Kiom da versoj havis la mano de William Auld?
En la jaro 1570, ventoj jam movis karavelo-velojn.
Bezonatas plenumi seancon kun brazilaj e-spirististoj
por esplori, ĉu la senkorpa mistero de Zamenhof
jam tiutempe komponis sanktajn poemetojn.
Proskribitaj pro skribo sen movo,
la manoj silentas.
Ĉar movoj ĉe klavaro ne estas literaturo.
Literaturo ne estas movarto.
Literaturo ne estas movado.