PLENDOJ DE HOMO SEN LINGVO

Se ĉi tiu lingvo estus mia,
se mi havus ion komunan
kun tiuj homoj kiuj artikulacias ĝin.
Se en mia infanaĝo mi estus senscia pri ĝia strukturo.
Se mi estus eluzinta la esprimeblojn
sen kapabli bone difini kio estas substantivo aŭ verbo.
Se en ĝi mi estus aŭskultinta infanajn rakontojn.
Se miaj rememoroj emerĝus konvulsie el repertuaro
de pasintaj okazaĵoj kun origino intime ligita al ĝi.
Se mi suferus en ĝi,
amus en ĝi.
Se mi estus vidinta homojn vivi kun ĝi,
kisi kaj pugnofrapi akompane de ĝi,
alveni al morto sen koni alian komunikan vojon.
Se ĉio ĉi estus okazinta,
mi sentus hodiaŭ saŭdadon pri pasintaj tempoj.
La pasintenco de ĉi tiu lingvo estas fremda al mi,
ne tuŝas miajn emociojn, ne konstruas mian mion.
Surogato al homo kiu ne trovas identecon en koloniisma heredaĵo.

Kaj eĉ tiel
mi estas plene via, artefarita kiel vi,
orgojla laŭ pretendoj,
fikcia laŭ viaj utopiaj planoj,
ekscese konvinka pri sia valoro.
Mi estas plene via, ĉar vi meritas min.
En ĉi tiu strato vi meritas min.
Ne frapu alies pordon.
Dormu sur la trotuaro aŭ venu al mia domo.
Descendu de la alteco de viaj internaj panegiroj,
de viaj revoj tro gravaj,
viaj imponaj ambicioj
kaj vizitu min hodiaŭnokte.
Mi ne povas doni al vi
rezoluciojn, fonajn influojn sur politikistojn,
rilatojn kun granddimensiaj institucioj,
mejloŝtonajn atingojn, rekonon de registaroj,
venkon eĉ ne mezan.
Mi donas ĉi tiun poemon, ĉar estas ĉio kion mi posedas.

KRONIKO DE HEKATOMBO EN PACA LANDO

Mi vojaĝis per tempmaŝino kaj informiĝis pri la estonteco kaj fino de Esperantujo.
Mi prezentas ĉi tie por ke ni kune pripensu kion fari por eviti la hekatombon.

La sunon vualis
grizaj kaj nigraj nuboj el hartufoj.
Lamentoj, malesperaj lamentoj de homoj en sufero.
Pugnofrapoj kontraŭ nazoj.
Masoj da paperopecoj flugis laŭ la bontrovo
de furioza vento kiu ĉeestis la okazaĵon.
Eta infano forlasita vojrande kriis la nomon de sia patrino,
kiu okupiĝis pri sovaĝa hartirado.
Armiloj por defendo ne troviĝis.
Plumoj kaj krajonoj kontraŭ pupiloj.
Durkovrilaj libroj ĵetiĝis kiel ŝtonoj.
Seĝoj serĉis sidantojn en aero.
Paganaj invadintoj,
senskruprulaj trogloditoj,
barbaroj el ĉiuj specoj,
avancis de Ido-lando por profiti la momenton
kaj tuŝi la sanktajn mamojn de pacbatalantinoj,
kiuj estis jam perdintaj la memregon.
La frazo “respektu la Fundamenton”
legiĝis per sangaj literoj sur muro.
Maljunulo, prezidento de la Akademio,
trakuris nuda la batalkampon.
Li portis libron jam sen kovrilo por savgardi en kaverno.
La tabelvortoj estis abolitaj.
Verboj malreguliĝis.
Gramatikistojn, romanistojn, poetojn,
muzikistojn, programistojn kaj eĉ estraranojn
la konkerantoj ŝnurligis por estonta enekzila ekzekuto.
Denaskuloj suferis teruran murdon sur la ĉefa placo.
Ili provis paroli nacian lingvon,
sed, jam de generacioj, iliaj familiarboj konis ekskluzive Esperanton.
Turismantaj krokodiloj devis ricevi saman baton,
ĉar, en la sturmo, neniu havis tempon kontroli iliajn pasportojn.
Nur la Esperantaj ĉiesulinoj sukcesis saviĝi,
ĉar ili estis ĉies kaj facile sin fordonis al aliaj brakoj,
tamen ne sen unue subskribi pakton por neniam plu paroli Esperanton.
Ho mia kor’, ni ne venkis en la decida horo.

P.S.: Ĉi tiun registron la Durklitorin, la ĉefa ĉiesulino, reĝino de Nova Esperantujo, laŭtlegis antaŭ sia tuta korteganaro, en la jaro 250 post la refondiĝo de la lando. La antikvan registron trovis esplorgrupo sendita de Klitorkomencin, la unua reĝino de Nova Esperantujo. Tiu ĉi lasta redonis, nur 40 jaroj post la Idista invado, la liberon al la Esperanta popolo, kaj ordonis restaŭri ĉiujn ruinojn. Specialistoj asertas, ke la registro estis farita de la lasta Akademiano, dum li malsatmortis en kaverno.