EKSCESO

Ofte junuloj stampas per ekscesoj
sian koleron kontraŭ malsana mondo,
homaro kiun regas maljusteco, malegaleco.
Ili neas ĉion kaj kontraŭas ĉiujn.
Rompi la tradicion kaj krei alternativan vivmanieron
(kiun sekvaj generacioj same rompos siatempe).
Lerni Esperanton estas mia plej ribela junulaĝa ago.
Brazilaj evangeliismaj junuloj
ne lernas lingvojn kiuj parolas pri toleremo.
Ili edziĝas frue, ĉar estas dia plano.
Se gejoj, ili batalas kontraŭ si la tutan vivon.
Aŭ akceptas por si la epitetojn de malbonaj pekantoj,
sen tamen rifuzi la pastoran verdikton.
Ili fariĝas malaltskalaj klerikoj en loka eklezio,
naskas du aŭ tri gefilojn,
kaj eniras la plenaĝon parolante pri sankteco,
glosolalio kaj la reveno de Kristo.
Pro Esperanto, miaj vivprobabloj ŝanĝiĝis
kaj la espero de miaj iamaj samkredantoj trovis baron.
Espero pli forta sturmis la unuan.
Sed mi ne konscias, kiam la fremda ideologio
pri paco en diverseco
subminis miajn ligojn kun evangeliismo.
Mi volis diskonigi la evangelion inter esperantistojn.
Nun mi estas ateisto.
Mia plej ribela ago ne havas bieron aŭ drogon.
Lerni Esperanton estas revolucia ago
kiam ĉiuj proksimuloj pretas prezenti
la sekvendan konsilon forlasi.
Iom post iom la Esperanta mondidealo
superombris la kristanan fanatikecon.
Esperanto
– la ideo mem, la lingvo mem,
sen homaj vizaĝoj, sen kontraŭpago –
muldis mian nunan eston.
Tial mi ne sukcesas forlasi ĝin facile.
Esperanto algluiĝis al mia spino.
Homo kiu provis elrevigi min sen mia konsento
preskaŭ detruis min.
Samkiel pro persona decido mi sorbis Esperanton,
samtiel, nur per persona volo, mi fortus ĝin elsarki elde mi.
Neniu rajtas detrui homajn mondkomprenojn,
ĉar la mondkomprenoj donas al homoj
esperon kaj deziron por plu vivi.
Religiojn kaj idealojn oni ne detruas per forta bato,
ĉar la forto detruus same la homojn al ili ligitajn.
Ofte junuloj ŝatas eksceson.
La ekscesaj tempo kaj klopodo kiun mi dediĉis al Esperanto
faras min unu el la jam multaj kreditoroj.
Mia librotenado entenas Esperanton.
Se Esperanto ne venkos, mi bankrotos.
Mia junula eksceso estis Esperanto.

POEMO SEN SEKVOJ

Tiu ĉi poemo
povas plenumi nenion efektivan kontraŭ la tajdo.
La akvodunoj invadas la kontinenton,
perfortas la esperojn de generacioj post generacioj
kaj dronigas homojn sen demandi ties nomojn.
Eĉ se la kaatingo transformiĝus en maron
kaj la kangasistoj estus piratoj,
la temo ne diferencus.
Kolerigas min la historiolibroj kun siaj gravaj okazaĵoj,
siaj eminentuloj eterne ankritaj en la homara memoro.
La historio ne registros la nomon
de la adoleskanto kiu mortas pro pafo,
ĉe brazila favelpado.
La historio ne registros la ploron de la patrino,
nek la malriĉan procesion ĝis la kvartala tombejo.
Same nenion registros ĉi tiu poemo.
Abomenindas la arto kiu prikantas nur belajn pejzaĝojn
kaj blindas antaŭ la realo.
Abomenindas la Esperanta poeto kiu verkas pri ideala mondo
dum la idealismo mortis kun Zamenhof.
La lingva panaceo, de samlingvanoj kiuj trovas pacon,
silentiĝu.
La centjara retorikado,
kun delira venkpromeso kaj universala amikeco
senutiligas la memoron de dekkvinjara vivolongo.
Mi devintus esti la sennoma knabo,
meze en la procesio.
Kaj se Zamenhof aŭdacus paroli pri sia lingvomiksaĵo,
mi leviĝus viva por pugnofrapi lin.

PLENDOJ DE HOMO SEN LINGVO

Se ĉi tiu lingvo estus mia,
se mi havus ion komunan
kun tiuj homoj kiuj artikulacias ĝin.
Se en mia infanaĝo mi estus senscia pri ĝia strukturo.
Se mi estus eluzinta la esprimeblojn
sen kapabli bone difini kio estas substantivo aŭ verbo.
Se en ĝi mi estus aŭskultinta infanajn rakontojn.
Se miaj rememoroj emerĝus konvulsie el repertuaro
de pasintaj okazaĵoj kun origino intime ligita al ĝi.
Se mi suferus en ĝi,
amus en ĝi.
Se mi estus vidinta homojn vivi kun ĝi,
kisi kaj pugnofrapi akompane de ĝi,
alveni al morto sen koni alian komunikan vojon.
Se ĉio ĉi estus okazinta,
mi sentus hodiaŭ saŭdadon pri pasintaj tempoj.
La pasintenco de ĉi tiu lingvo estas fremda al mi,
ne tuŝas miajn emociojn, ne konstruas mian mion.
Surogato al homo kiu ne trovas identecon en koloniisma heredaĵo.

Kaj eĉ tiel
mi estas plene via, artefarita kiel vi,
orgojla laŭ pretendoj,
fikcia laŭ viaj utopiaj planoj,
ekscese konvinka pri sia valoro.
Mi estas plene via, ĉar vi meritas min.
En ĉi tiu strato vi meritas min.
Ne frapu alies pordon.
Dormu sur la trotuaro aŭ venu al mia domo.
Descendu de la alteco de viaj internaj panegiroj,
de viaj revoj tro gravaj,
viaj imponaj ambicioj
kaj vizitu min hodiaŭnokte.
Mi ne povas doni al vi
rezoluciojn, fonajn influojn sur politikistojn,
rilatojn kun granddimensiaj institucioj,
mejloŝtonajn atingojn, rekonon de registaroj,
venkon eĉ ne mezan.
Mi donas ĉi tiun poemon, ĉar estas ĉio kion mi posedas.

POEMO DUM KRIZA HORO

Se tiu ĉi poemo havus sencon, mi ne havus nomon.
Se mi havus nomon, tiu ĉi poemo ne havus sencon.
Mi ne havas sencon.
Kaj la poemo havas min.
Fajro por bruligi la leganton.
Vi legis, ĉar vi volis.
Tiu ĉi poemo havas dek portugalajn familinomojn
kaj klarigos detale ĉiujn branĉojn de la arbo.
Ĉu la leganto ne parolas la portugalan?!
Kaj kiel tio koncernas min?
Tiu ĉi poemo prifajfas.
Se esse poema falasse esperanto,
ele diria ‘não sejam estúpidos.
Vocês nasceram de seis meses ou o quê?’
Vão catar coquinhos no asfalto.
Procurem cabelo em ovo.
O rato do rei de roma roeu a universalidade deste poema.
Se esse poema conhecesse Zamenhof, ele não seria um poema,
seria uma gramática, um dicionário ou uma nova língua.
Se tiu ĉi poemo estus lingvo,
ĝi estus volapuko.

SUFIĈE. TRANKVILIĜU DE L’ BATADO

Premas mian koron
la amplekso de la Esperantaj ideoj.
Tiuj paroladoj pri grandaj aferoj.
Universalismo.
Tutmondiĝo.
Internaciismo.
Sennaciismo!
Sento de aparteno al ĉio
kaj al nenio.
Premas min tiu insisto,
preskaŭ krio,
kontraŭ ĉia ajn
image atakita rajto.
Mi volas (re)trovi ĝuon
en la loka urbo, en la sensignifa kvartalo,
en la fora kampo,
kiuj restas ekster la furoraj listoj
de turismo-agentejoj.
Trovi en la filo de la filo de la filo de la pola enmigrinto
korpremon ekvivalentan al tiu,
kiun la urbano de la 19-a jarcenta Pollando
metis en lingvoprojekton.
Mi volas retroiri 127 jarojn
kaj esti gimnaziano
sen pretendo esti la doktoro,
kiu eltiros la popolojn
for de malnovaj kvereloj.
Mi volas forgesi la amikretojn, kiuj fine
resumiĝas al interretaj profiloj.
La supraĵajn kontaktojn:
—Saluton! Kiel vi fartas?
—De kiu lando?
—Kiujn lingvojn?
—Kiam vi ekkonis?
—Mi amegas ĝin!
—Mi ankaŭ!
—Ho, kiom bone estas koni
tiom da malsamaj homoj
(jam post du aŭ tri frazo-interŝanĝoj).
Mi volas perdi
la kutimon etiketi per krisignoj
niajn samideane fuŝajn laborojn
nur por reaserti
la vivantecon de la ideologio.
Mi ne volas plu konvinki la paganojn
pri iu revelacio, kiun ili ne konas.
Mi volas esti mi,
laŭ mia efektiva atingpovo.
Mi volas dormeti posttagmeze
sur hamako, en verando, etendita
kaj zorgi nur pri kion bongustan
la senklera avino kuiros hodiaŭ nokte.
Mi volas scii nenion pri la leĝproponoj,
kiujn deputitoj kaj senatanoj ellaboras.
Sed mi volas scii,
je kioma horo matene
la lavistino komenciĝos kanti en la najbara korto.
Jam mi laciĝis. Lasu min ripozi
en la simpleco de la aferoj,
kiujn la ciferoj ne ampleksas.