Stato

Lingvoreformismo kaj Esperanto

Onidire estas malpermesate paroli pri reformo ene de la plej granda Esperanta Facebook-grupo. Se tiu regulo ekzistas, ĝi estas idiota regulo! Reformismo mem estas parto de la Esperanta kulturo kaj ne eblas ĝin elsarki elde Esperanto. Ĉiuj diskutoj pri reformoj delonge enkadriĝas ene de Esperanto. Samtiel, ĉiuj mortintaj lingvoprojektoj kaj la emo mem al artefaritaj lingvoj estas parto de la Esperanta kulturo.

Kiam ekzistis la unuaj periodaĵoj (‘La Esperantisto” kaj ‘Lingvo Internacia’), Zamenhof, la redaktanto, neniel malpermesis tian diskuton, eĉ se montriĝis ke li ne apogis ilin. Nun, tamen, ŝajnas ke tio fariĝas Esperanta dogmo kaj homoj aŭ timas aŭ furioziĝas se oni volas diskuti tion. Esperantistoj reagas kvazaŭ temas eĉ pri ia danĝero gvatanta kaj ekzilinda. Ili havas forte negativan sintenon. Estas pli ĝuste vidi la Esperantan reformemon kiel ion nek pozitivan nek negativan, sed kiel ion senrevene apartenantan al la Esperantaj historio kaj kulturo.

Tiu dogmo ankaŭ montriĝas kiel Esperanta antaŭjuĝo. Esperantistoj kiuj emas al reformoj estas malrespektataj kaj al ili oni neas eĉ la rajton esti esperantisto. Kiaj ajn tiaj esperantistoj estas, ili daŭre estas esperantistoj kaj ilia reformemo estu respektata kiel Esperanta fenomeno kiu ĉiam ekzistos. Grabowski iam estis reformema esperantisto. Lia kompilaĵo La Liro de la Esperantistoj havas ekzemple la konjunkcion “e, ed” anstataŭ “kaj”, sed la liro daŭre estis de la esperantistoj! Kaj Zamenhof ne provis malpermesi al Grabowski diskuti la reformojn en Esperantaj rondoj, kiel nuntempe faras multaj esperantistoj. La reformemaj esperantistoj daŭre estos esperantistoj tiom samrajtaj kiel la Fundamentaj, eĉ se ĉi lastaj deziras ekskomuniki la unuajn.

Oni povus argumenti, ke la grupo Esperanto ne estas la ĝusta loko por tiaj diskutoj; ke ekzistas aliaj grupoj por gramatikaj diskutoj. Tio nepravigeblas, ĉar oni devas limigi la temojn en celhavaj grupoj. La grupo Esperanto estas enorma, kun multege da homoj kaj multege da interesoj. Tie oni ne limigu temojn. Eventoj, gramatikoj, kulturo, ĉio perEsperanta kaj porEsperanto enkadriĝas kiam 20 mil homoj kuniĝas sub la sola vorto Esperanto. La plej granda Facebook-grupo je ne estas “Esperanto – praktikado”, “Esperanto – lernado” aŭ “Esperanto – amuziĝo”. Ĝia celo estu disa kaj ampleksa. Oni malpermesu nenian diskuton. Malpermesi paroli pri reformoj estas evidenta cenzuro. En demokratia Esperantujo, oni ne baras temojn. 

Krome, ekzistas diferenco inter reformi kaj diskuti pri reformo. Ekzemple oni parolas pri reformo de la skriba portugala lingvo por ke ĝi fariĝu pri proksima al la parola. Ĉu reformo okazas? Ne. Sed oni diskutas kaj neniu silentigas.

Se Esperanto estas vera lingvo, oni neniel devus timi tian priparoladon. Oni parolu kiom multe oni volas. La tuto de la parolantaro subjektive decidu, kio prosperos, se io prosperos.

10 sintenoj de Zamenhof

10 sintenoj kiujn Zamenhof ekinjektis kiel kulturan parton en sian kreitaĵon kaj heredigis al esperantistoj de ĉiuj epokoj:

1 – ardan, partiecan kaj argumentoplenan defendadon favore al Esperanto;
2 – projektemon (se unu projekto fiaskas, alia versio B, C, D, E… disponeblos);
3 – esperon al ia venko kiu venos frue aŭ malfrue;
4 – opinion, ke la afero ne sukcesas, ĉar mankas influ-/mon-havaj homoj;
5 – opinion, ke ekzistas homoj (aŭ socio mem) kies persona progreso ne kongruas kun Esperanto kaj ke ĝuste tial ili ne volas akcepti ĝin;
6 – varbemon, ĉar la afero bezonus ĉiam pli da homoj;
7 – senhezitan kredon, ke (eĉ sen esti perfekta) Esperanto estas tamen la plej bona elekto por internacia lingvo, el inter ĉiuj ebloj;
8 – literaturemon, ĉar literaturo estus pruvo de la vivanteco/disvolviĝo de la lingvo;
9 – ekscesan estimon, preskaŭ religian, al la ideo de lingvo internacia (nia sankta afero);
10 – demokratian neŭtralecon (respektan aŭskulton kaj liberan diskonigon de opinioj kiuj iris rekte kontraŭaj al lia opinio).