LA HOMARO EN LA BUSO

“saluton, amikoj
pardonon ĝeni la silenton de via vojaĝo
mi nomiĝas José da Silva
mi venis ĉi tien prezenti mian laboron
antaŭe mi vivis sen dio
mi konsumis drogon
kvar kugloj trafis min
iu el ili eniris ĉi tien
[levas la ĉemizon kaj montras la lokon]
kaj eliris en la alia flanko
mi estis en la hospitalo dum unu jaro
nun mi estas bona homo
mi ne plu ŝtelos
mi restis du jarojn en la prizono
mi ne plu konsumos drogon
ĉar mi scias kiu estas la plano de dio en mia vivo
mi havas du gefilojn
ili ankoraŭ ne manĝis hodiaŭ
mi ne havas laboron
vi scias… la krizo estas granda
sed dio estas bona
mi vendas ĉi tiujn bombonojn en ĉi tiuj busoj
por aĉeti lakton por miaj gefiloj
mi ne havas laboron
miaj infanoj ne manĝis
mi vendas bombonojn icekiss
unu pako kostas 1 realon, tri pakoj kostas 2
se vi ne volas aĉeti sed
povas donaci moneron
ĝi helpos al mi pagi la busbileton
mi akceptas eĉ dek centavojn
dio helpu vin
mi nun pasos de seĝo al seĝo
sed unue mi legos versiklon de la Biblio
‘Feliĉa estas la popolo, kies Dio estas la Eternulo’
amen, amikoj
dankon pro la aŭskultado”

VESTO

En la sama buso, tiu de la antaŭa poemo,
(ĉu vi legis la antaŭan poemon?)
mi vidis belulon.
Li estis brazilano.
Mi ne volas per tio diri, ke la alinaciano ne estis bela.
(ĉu vi vere legis la antaŭan poemon?)
Mi nur konstatas, ke tiu belulo,
el inter multaj aliaj kiuj svarmas en nia mondo,
estis brazilano;
aŭ almenaŭ li parolis laŭ brazila akĉento.
La belulo portis oranĝkoloran ŝorton
(jes, mi memoras la koloron)
kaj nigran ĉemizon.
La ŝorto tiel forte premiĝis kontraŭ liaj karnoj,
ke mi rekonis ĉiujn detalojn.
Haŭtoj, haroj, konturoj, intencoj.
Homoj sin vestas por logi.
Li prefere estu nuda.