POEMO INDIFERENTA AL KRIOJ

Ni, kun karnoj, ostoj kaj pensoj.
Katoj luktas en la korto.
Homoj. Pafoj. Sandaloj Havaianas. Kuras.
Ankoraŭ ne estas noktomezo.
Ĉu maljunuloj povus kuri tiel rapide?
Junuloj postkuras junulojn.
Pafoj. Murdas. Mortas. Homoj. Falas. Pafoj. Pafas.
Mi aŭskultas.
Se mi estus blinda, mi daŭre nenion vidus.
Aĉa nigrulo de suburbo. Kuras. Jen li!
Bona bandito estas nur tiu en la ĉerko.
Homoj. Veas. Kuras. Homoj.
Neniu tarantulo ĝis nun.
Sandaloj. Eble ne Havaianas. Pafoj. Verkas. Kuras. Trafas.
La kristanaj gepatroj dormas.
Strato. Kuras. Krias. Estas viro? Estas virino? Estas kato?
!
! !
! ! !
Mi verkas poemon nun! Oni bonvolu morti poste!

La homaro ankoraŭ ne malfermis filion en ĉi tiu kvartalo.

Kiel koncernas min la homaro?
Mi ne generis ĝin.
Mi ne adoptis ĝin.
Neniam plu mi diros “ni, la homoj”.
Kiu faris min reprezentanto de tiu raso?
Al ĉiuj diabloj!
Mi diros “mi, homekzemplero”.

PRI KION MI FARIS HIERAŬ NOKTOMEZE

Mi anoncas, ke Brazilo mortis.
Neniu petu de mi tro precizan priskribon.
Mi vidis la korpon sternita sur putra sango,
kun nuancoj bluaj, flavaj kaj verdaj.
Kiom da tagoj la mortinto restis forlasita!
Fetoris. Mi sentis kapturniĝon.
Per du manoj kaj unu kulero,
mi fosis truon, kien meti la korpon kiun la tero manĝus.
Sen konvena sepulto, sen nacia kulto,
sen ia ajn riverenco,
konstituciaj sentencoj,
panegiroj sen senco,
aĉaj omaĝoj.
Mi turnis la paĝon
kaj fondis novan landon,
sen flagoj, himnoj, limoj;
sen fremduloj.
Sen nacieco.
Okuloj post okuloj sciu,
ke mi enterigis landon
kaj kompaktigis la teramason per la plandoj.

POEMO KUN KUGLOJ

Kian poemon esperantisto povas verki en ĉi tiu kvartalo?
Flugas super niaj kapoj po unu kuglo por ĉiu vorto.
La leganto ankoraŭ ne mortis, ĉar la vivo estas bonkora.
Mi ne estos poeto kiu prikantas aliajn landojn.
Ĉu mi citos ĉi tiun landon?
Brazilo estas abstraktaĵo.
Miaj poemoj dancu laŭ la ritmo de revolveroj.
Mi neniam tuŝis revolveron,
sed mi vidis korpon sternitan sur stratopolvo,
murdita probable per revolvero.
Mi preterpasis sen demandi, kion la ulo faris dum vivo.
Braziloj ene de la oficiala Brazilo.
Multaj aliaj landoj ene de ĉi tiu lando.
Brazilo estas mortigmaŝino.
La antaŭhieraŭa mortigo,
du domblokojn for de kie mi legis revuon,
alvenis ĝis mi kiel banala novaĵo.
Oni mortigis alian.
– Mi aŭdis la pafojn – mi diris apatie.

POEMO KUN STRATA ESENCO

Mi verkis poemon dum mi piediris.
Kion? Vi diros kvazaŭ sen kompreni.
Jes. Mi verkis poemon surstrate, kun piedoj moviĝantaj.
Se mi disponus poŝtelefonon,
mi povus registri sonversion de mia poemo.
Sed mi ne havis poŝtelefonon.
En mia dorsosako, troviĝis papero kaj plumo.
Mano maldesktra: libro sur kiu apogiĝis la papero.
Mano dekstra: plumo, kun blua koloro.
Unu piedon antaŭen. Nun, la alian.
Unu plian vorton en la verso.
Ĉu vi konas la stratojn de la brazilaj suburboj?
Ne maloftas trovi truon sufiĉan por bovo.
Foje verki poemon estas danĝere.

EKSTERLEĜAJ FLOROJ

Kion ĉi tiu poemo povas fari sen revolvero?
Kugloj forpafiĝas apud oreloj.
Ankoraŭ ne alvenis la tempo morti.
La poemo portis al sieĝantoj
homon kiel garantion.
Kio estas la Tero sen vivo?
Nenio, krom nulo,
bulo girante sen celo.
Ĝi tenas nin kiel ostaĝojn.
Ankoraŭ ne alvenis la velkaĝo.
Floroj insistas burĝoni sur la ŝoseanguloj de tiu ĉi urbo
centojn kaj milojn da kilometroj for de Salvadoro, Rio-de-Ĵanejro kaj Braziljo.
Kiu estas la ĉefurbo de Brazilo?
Ĉi tiu lando havas nek umbilikon nek buŝon.
Brazilaj haŭtoj plenumas fotosintezon.
Se ĉi tiu poemo havus buŝon, ĝi estus kanibalo
kaj vorus la unuan kiu albordiĝus ĉi-poemen.
La stomako ne digestus la semojn.
El la merdo de ĉi tiu nacio, nova arbarego kreiĝus.
Kaj el la urino, nova rivero fluus.
Bruu elokvente ĉiuj aŭtoj kun hupoj.
Dampu la kulpojn.
Mi ĵuras, ke estas vero: floroj ne malaperis.
Ili postvivis
kaj, silentigitaj de la delira tagmeza hasto,
organizas insurekcion por rompi la asfalton.
Ankoraŭ ne alvenis la brila epoko de plena justeco.
Homoj detruas homojn.
Pliaj krimoj atendotos morgaŭ.
Se ĉi tiu poemo havus komplicon,
ĝi petus ekzilon en Marso.
La tempopaso,
temp-amaso sen signifo por la historio de la planedo,
stumblis ĉe kokino kiu trairis la Laktan Vojon.
Oni vendas sunsitemon por riĉigi la universokason.
Kraŝon
de du aŭtoj aŭ de du planedoj ne enkalkulas
la analoj de la primara ekekzisto.
Ni konsultu historiolibrojn por certiĝi,
ĉu la epilogo komenciĝas hodiaŭ.

Stato

NELOGIKAJ SEKVOJ

Interese scii, ke ĝuste la centrisma regado de la inkaa kaj azteka imperioj faciligis la hispanan konkeron kompare kun la portugala konkero en la homamasoj malcentrisme troviĝantaj ekde la atlantika marbordo. La konkerantoj “amikiĝis” kun la imperiestroj por faligi la imperion per faligo de siaj estroj; taktiko kiun oni nomas “translatio imperii“.

Laŭŝajne, ilia imperia organizado devus agi kontraŭe: malfaciligante la konkeron. Okazis, tamen ke la indianaj imperioj estis, kiaj estas ĝenerale imperioj, opresa konstruo, malamata de multaj subjungitoj. Multaj popoloj submetiĝintaj al inkaa aŭ azteka imperioj tute ne emis malhelpi la falon.

Stato

La korupto, la hipokriteco de la brazila politiko kaj la eksigproceso de Dilma

8 ministroj, 25 senatanoj, 37 deputitoj, 3 ŝtatestroj kaj 1 juĝisto!

Jen pri kiom da koruptaj brazilaj politikistoj la Supera Kortumo (STF) komencas proceson. Kaj tiu listo ankoraŭ ne estas kompleta. Oni ne komencis proceson kontraŭ la prezidento, ĉar la Konstitucio tute malpermesas. Kontraŭ prezidento povas nur eksigproceso, kio tamen ne okazos, ĉar tiu fiulo jam estas tie kaŭze de alia harplena eksigproceso.

En tiu ĉi malbela tago, speciala fakto tiklas la sagacan observanton. La brazila Konstitucio diras, ke la respondeculoj pri eksigproceso estas la senatanoj. Deputitoj voĉdonas nur por rajtigi la komencon de la proceso, sed la juĝistoj mem estas la senatanoj. Brazilo havas 81 senatanojn. Nun la Supera Kortumo volas procesi kontraŭ 25 el ili. Tio egalas 30% de nia senato. La samaj kiuj kriis kontraŭ ia terure korupta Dilma nun trapasos saman itineron.

Movoj tamen jam vidiĝas iliaflanke. Ili volas novan Konstitucion por 2018. Sub la preteksto, ke la nuna Konstitucio ne plu aktualas, ili volas modifi la brazilan leĝaron kiu permesas nun iliajn procesojn. Homoj kritikas Dilman, sed estis kaŭze de leĝoj aprobitaj dum ŝia registaro, ke ĉiuj tiuj procesoj komenciĝas. Oni bone diras, se oni diras, ke la eksigproceso de Dilma ne rilatis speciale al ia ŝia korupteco nek al la malbona ekonomia situacio de Brazilo. Ŝiaj opoziciantoj nur profitis de la malbona momento por provi bremsi juĝistajn procesojn kiuj atakis ilin fronte. Nun ni vidas, ke ili ne tute sukcesis.

Personaj pronomoj en la portugala lingvo (nominativo)

La personaj pronomoj en la portugala lingvo havas du formojn, unu por la nominativo (kiuj en la portugala lingvo nomiĝas pronomes retos) kaj la alia por la akuzativo (kiuj en la portugala nomiĝas pronomes oblíquos). Ĉi tie mi prezentas la nominativan formon.

En la portugala lingvo, la personaj pronomoj ne estas devigaj en la nominativo, ĉar la verbfinaĵo jam informas, kiu persono plenumas la agon de la verbo. Legu pli en verboj.

Eu vejo a casa = Vejo a casa = Mi vidas la domon.

Tamen en la dua persono (singularo kaj pluralo) povas okazi ambiguaj frazoj, ĉar nuntempe (ĉefe en Brazilo) la konjugacioj de la dua persono arkaikiĝas. Anstataŭ la konjugacioj de la dua persono, estas uzataj la konjugacioj de la tria, malgraŭ ke la pronomo estas de la dua.

Tu vais para o parque? (preskaŭ tute arkaika en Brazilo) = Tu vai para o parque? = Você vai para o parque? = Ĉu vi iras al la parko?

vai estas la prezenca konjugacio de la verbo ir (iri) en la tria persono singulara. Ni diras “Ele vai para o parque?” (Ĉu li iras al la parko?). Pro tio, la forlaso de la persona pronomo ne kutimas okazi tie, kvankam se la kunteksto estas klara ni povas kaŝi la pronomon:

Homo demandas al amiko:

Antônio: Vai para o parque?  (Ĉu vi iras al la parko?)

Ricardo: Sim. Vou. (Jes. Mi iras)

En tiu ĉi situacio, ni perceptas ke la cirkonstanco lasas klare, ke temas pri “tu/você”. Ne eblas konfuzo. La frazo “Vai para o parque?” signifas “Ĉu vi iras al la parko?”.

Alia ekzemplo:

Antônio: Lá vai o João.  (Jen iras João)

Ricardo: Vai para o parque? (Ĉu li iras al la parko?)

Antônio: Não sei. (Mi ne scias.)

En tiu ĉi lasta situacio la kunteksto lasas klare, ke temas pri João. Tial ni scias, ke la frazo “Vai para o parque?” signifas “Ĉu li iras al la parko?” kaj ne “Ĉu vi iras al la parko?”.

La pronomo você kreiĝis el la esprimo vossa mercê, kiu origine estas formala honora maniero alparoli homon. En Portugalio, la pronomo você ankoraŭ estas formala, sed ne en Brazilo. Por formalaj situacioj, brazilanoj uzas “senhor” (sinjoro) aŭ “senhora” (sinjorino). Se oni alparolas homon (pli aĝan) kiun oni ne konas, estas preferinde diri “senhor(a)“, ĉar “tu/você” povas soni malrespekte. Gefiloj alparolas siajn gepatrojn per sinjoro kaj sinjorino.

Personaj pronomoj en la portugala lingvo

Nominativo

Nombro

Persono

Pronomoj

en la portugala

en Esperanto

Singularo

1-a

eu

IFA: ew

Ekz.:

Eu sou brasileiro.

mi

Ekz.:

Mi estas brazilano.

2-a

tu, vocêBrazilo

IFA: tu, voˈse

Ekz.:

Tu é(s) esperantista.

Você é esperantista.

vi

Ekz.:

Vi estas esperantisto.

3-a

ele, ela

IFA: ˈeli, ˈɛlɐ

Ekz.:

Ele é esperantista.

Ela é esperantista.

Ela é uma flor.

Ele é um vaso.

li, ŝi, ĝi

Ekz.:

Li estas esperantisto.

Ŝi estas esperantisto.

Ĝi estas floro.

Ĝi estas vazo.

Pluralo

1-a

nós

IFA: nˈɔs nˈɔzBrazilo

nˈɔʃ Portugalio, nˈɔjzBrazila Nordoriento

Ekz.:

Nós somos esperantistas.

ni

Ekz.:

Ni estas esperantistoj.

2-a

vósPortugalio, vocêsBrazilo

IFA: vˈɔʃ Portugalio

voˈsejs, voˈsejz voˈsejʃBrazilo

Ekz.:

Vós sois esperantistas.

Vocês são esperantistas.

vi

Ekz.:

Vi estas esperantistoj.

3-a

eles, elas

IFA: ˈelis ˈeliz,

ˈɛlɐs ˈɛlɐz

Ekz.:

Eles são homens.

Elas são mulheres.

ili

Ekz.:

Ili estas viroj.

Ili estas virinoj.

 

ALTERNATIVA VERSIO

Kiam en 1500, la piedoj de maniokoblankaj poloj,
sub la gvido de la marŝalo Marko Zamenhof Polo,
tuŝis unuafoje nian plaĝon,
ili donacis al ni Fundamenton kiu devus daŭri jarmilon.
Ni reciprokis per ĉapelo el araoplumoj,
kiu daŭrus eble unu semajnon.
Kiam ili diris “saluton, bonaj indianetoj”,
ni diris “mas o que é que esse homi tá dizeno”?
Kiam en 1887, tupiaj eldonistoj publikigis broŝuron,
ĉiuj koloniismaj entreprenoj tremis pro timo.
La lasta kolonio, ĉiujn aliajn neniigonte,
parazitus homajn mensojn,
transformante pacajn patriotojn en verdajn fanatikulojn.

BRAZILA POEMO

Liveri poemon kiel anoncon.
Matene kiel headline en ĉiuj ĉefaj ĵurnaloj.
Vivigi poemon kiel planon.
Bazoj, fundamentoj, principoj, gvidlinioj.
Ĉio pakita en poemo.
Poemon kiel militdeklaron.
La tankoj de la sudatlantikaj marbordoj portas bikinojn.
Cic-elstaraĵoj estas ĵetotaj kugloj.
Kiel kapoejran piedoflugon, krei frazordon
de poemo paranauea.
Poemon donaci kiel fiŝon en fosilia ŝtono.
Kiu povas, tiu malkovru la klarigon.
Kiu ne povas, tiu kreu siajn privatajn glosojn.
O Nordeste vai virar mar.
Ĉi tie enmetiĝis la deka fingro kiu mankis.
Poemon transdoni kiel pilkon,
kiu kunigas homojn ĉirkaŭ televidilo.
Rimapero estos golo.
Manĝigi poemon kiel karitatan panon al senhejmuloj.
Metriko estos la purecogrado de la mano kiu ricevos la panon.
Kaj mano ne rimiĝas kun pano. Neniel.
Ĉi tiu poemo finiĝis 0x0.

EKZISTAS NUR UNU AMERIKO

Ĉi tiu poemo komenciĝas kun kapibaro,
kiu sunumas al si la harojn sur iu rio-de-ĵanejra strando.
Kial kapibaro? Kial sunumo? Kial Rio-de-Ĵanejro?
Ĉar ĉi tiu poemo volas paroli pri temo nekredeble nova.
Kaj laŭ ĉiuj miaj esploroj, neniu alia Esperanta poeto aŭdacis verki
pri rafinitaj ronĝuloj en strandoj de tropikaj civilizoj.
Same taŭgus ĉi tie meksika kolibro,
kiu kontraktas kun kojoto pri eniro en Usonon kontraŭleĝe.
Ĉar ĉi tiu poemo estas feke amerika!
Eŭropajn birdojn ni ekstradiciis.
Laŭ ĉiuj rezultoj el miaj esploroj,
neniu Esperanta poeto iam ajn aŭdacis tranĉi la kolonian umbilikon
kaj kanti kun plena fideleco
la mizerajn idiosinkraziojn de ĉi Nova Mondo
kreita ekde nulo far skorbutamaj maristoj
kaj kristanaj indianin-perfortantoj.
Ameriko first (Brazilo second) kaj Usono third!
En ĉi tiu poemo, eĉ intergringe integriga,
kungregiĝas ĉiuj niaj reciprokaj amoj.

ADOLESKAJ FUTBALLUDANTOJ

Ĉu vi scias,
Ke por ĉiuj mi en mondo
Ne radias?

Wiktor Elski, en la poemo DEMANDO

Kiun sorton havos tiuj adoleskantoj,
kiuj ludas futbalon sur la stratoj de ĉi tiu urboperiferio?
Ili amuziĝas kun multe da bruo kaj fivortoj,
sen zorgo pri studo,
ĉar lernado estas nur pormomenta gepatra altrudo
kiu finiĝos nepre post la tria jaro de la mezlernejo.
Iliaj ridegoj kaj krioj plenigas la vesperojn,
kvazaŭ ĉio ĝustus kun evidenta certeco
kaj nenia danĝera plenkreskula revelacio alproksimiĝus.
Ĉiutage ili ludas sen pensi pri socia maljusteco.
Ilia mondo estas strato, pilko, piedo kaj amuzo.
Karaj adoleskantoj de la periferia Brazilo,
la suno ne naskiĝis same bela por ĉiuj.
Mi antaŭsentas la doloron de la surprizatako,
kiu, post jaroj, renversos la facilan surstratan mondon
kaj rivelos vian pozicion en la brazila paradizo.
Aŭ eble ili pravas kaj mi eraras?
La Esperanta romano kiun mi legas
estas ŝlosilo al neniu pordo,
avantaĝo al neniu problemosolvo.

KION, BRAZILO?

Mi estas la sola Esperanto-parolanto en tiu ĉi strato,
eĉ en la tuta kvartalo.
Malbeninda estu la internacia deziro etigi homskalajn realojn.
Hej, brazila ĉemara ĉefurbo,
se mi parolus, nur manpleno komprenus.
La esperantisto Demócrito Rocha kaj ĉiuj liaj samideanaj samtempuloj
same senvaloraj eniros la analojn de la Esperanta Cearao.
Mi ne havas antaŭulojn.
Kie estas la verdaj versistoj de ĉi tiu urbo?
Mi ne volas legi poemojn de hungaroj kaj de angloj.
Kial – je la barbo de la majstro! –
vi permesis nian ŝtaton bezoni pionirojn
post 130 jaroj?
(ĉu unu jaro plia aŭ unu jaro malplia gravas?)
Hej, patrio de ducent milionoj kaj unu vagabondo,
mi scias, ke vi ne kunsentas.
Mi ne konsentas ŝajnigi ne vidi vian nekunsenton.
Inter milionoj, mi perdiĝis.
Mi ne parolas la tupian, nek la portugalan.
Tradukistoj netroveblas.
La lernolibroj brulis.
Mi ne instruos gramatikon.
Adiaŭ, brazilanoj.
Mi estas 26-jaraĝa kaj ankoraŭ mankas unu jaroj
por ke mi aperigu en Fortalezo mian lingvoprojekton.
La ŝanĉon vi maltrafis.
Mi perdiĝis en mia peno doni ŝancon.
Neniun komunan mi havas kun vi ĉiuj,
La ŝancon vi perdis.
Neniu broŝuro publikiĝos ĉi tie,
ĉar vi, transtempe anticipaj,
rifuzis la proponon de la homarano Zamenhofo.

PRI ALIAJ REALAĴOJ

Mi ne certas, ĉu mi volas lerni la anglan.
Usonanoj loĝas en alia planedo.
Kaj la lasta kosmoŝipo rustiĝas en garaĝo,
atende de riparado kiun neniu scipovas plenumi.
Hieraŭ, la murdanoncoj de la televidĵurnaloj
ne estis en angla.
La politika skandalo ne estis en la angla.
La abismiĝantaj grafikaĵoj pri ekonomio,
minacoj de armitaj banditoj,
malbonfaroj de kravatuloj.
Pafoj, korpfrakaso. Pafoj, revdetruoj.
Kristnaskaj pafoj similaj al fajraĵoj.
Kristnaskaj fajraĵoj similaj al pafoj.
Nenio en la angla.
La 28 celsiaj gradoj de ĉi tiu rutina nokto
ne estas en la angla.
Maljunaj avoj ne trovos neĝhomojn en Fortalezo.
Mi ne certas, ĉu, multe supren de la ekvatora linio,
jam post Meksiko,
homoj stampas en lingvo la samajn sentojn,
kiujn homoj ĉi-tieaj elforĝas.
Ĉu almenaŭ ekzemplerojn ekvivalentajn?
La paneinta kosmoŝipo restas en garaĝo.
Mi ne estas riparisto.

Ne ekzistas subŝtatoj en Brazilo

Mapo kun ĉiuj brazilaj ŝtatoj en Esperanto

Neniam ekzistis “subŝtato” en Brazilo. Ĉiam temis pri ŝtatoj aŭ, dum la imperia periodo, pri provincoj. Ene de Esperantujo iel kaj ial oni inventis tiun terminon.

Unue mi ne povas konsenti, ke en Esperanto la termino “subŝtato” kun la signifo “federaciero” estas centprocente enradikiĝinta. “Subŝtato” ja povus signifi ŝtaton milite submetitan al fremda regado, tiel ke ĝi perdis sian sendependecon. Pli profunda esploro necesus pri tio. La Esperanto-parolantaro ne havas firman komunumon de juristoj kiuj jam elkreis plenan senpolemikan jurterminaron. Eĉ la plej granda Eo-vortaro PIV ne registras tiun terminon “subŝtato”. Tiele, ke ne ekzistas impona esperantlingva jurmaterialo, oni ne povas uzi tiun argumenton pri ekzisto de propra Eo-termino. Ankoraŭ ne alvenis tiu tempo por Esperantujo. Oni argumentas, ke aliaj nacilingvaj komunumoj, ekzemple la litova, uzas tiun terminon kontraŭan al la brazila origina uzo. Kvankam la litova parolantaro estas minoritata (samkiel Eo), mi certas ke ĝia socio, tial ke ĝi estas ŝtato kun teritorio, havas nemalmulte da homoj kiuj ne nur zorgas sed laboras ekskluzive pri jura terminaro en la litova lingvo.

Oni devas konsideri, en Esperanto, la fidelecon rilate la nacilingvan uzon. Tutcerte estas la brazila esperantistaro, kaj ne alilandanoj, tiuj kiuj plej interesiĝas pri tiu termino. Ni devas do konsideri kiel la brazila esperantistaro historie tradukas la aferon. Kvankam mi ne legis ankoraŭ la tuton produktitan en Brazilo, ŝajnas ke tiu uzo disvastiĝas nur lastatempe kaj ne kun totala aprobo far ĉiuj brazilaj esperantistoj. Mi daŭre sentas, ke tiu “subŝtateco” kiun ĉefe alilandaj esperantistoj volas apliki al Brazilo (surbaze de teorio anstataŭ la fakta origina uzo) estas trudo en la brazila nacikompreno.

En Brazilo ekzistas kvar specoj de juraj personoj: la Unuiĝo, la ŝtatoj (kun Braziljo flanke de ili), la teritorioj (kvankam ekzistas neniu nuntempe) kaj la municipoj (jes, la municipioj/urboj estas federacieroj kun mikroparlamento! Tiu ĉi lasta fakto eĉ malfermas alian flankan diskuton pri la traduko de “vereador“, kiu estas la urba leĝisto, samkiel deputito estas ŝtata aŭ federacia leĝisto. Oni plej kutimas esperantigi tiun vorton per “urbokonsilisto(j)”, sed la brazilaj “vereadores” ne estas konsilistoj de la urbestro, samkiel la deputitoj ne estas konsilistoj de ŝtatestro aŭ prezidanto. La “vereadores” estas leĝofaristoj, kun analogeco rilate la deputitojn).

La ŝtatoj ne estas esence kaj ajnamaniere submetitaj al la Unuiĝo, tiele ke la Unuiĝo povus agi iel ajn pro tiu imaga subeco kiun oni volas aldoni. Nur se okazas escepta revolucio en ŝtato, la federacia Unuiĝo povas kiel jura persono interveni. Ili ĉiuj havas laŭleĝe difinitajn agadlimojn. En iuj temoj la ŝtatoj decidas sole. Tial mi reasertas ke tiu subeco ne estu emfazata.

Tiu diskuto parencas ankaŭ kun tiu diskuto pri San-Paŭlo kaj San-Paŭlio. Surbaze de teorio fremda al la brazila terminaro oni makulas la tradukofidelecon. La vorto San-Paŭlio montras fortan rarecon kaj tre malprobable venkos tiun diskuton.

Brazilanoj kaj multaj brazilaj esperantistoj uzas la vorton ŝtato kaj por la federacio (la brazila ŝtato) kaj por la federacieroj (la ŝtato San-Paŭlo). La revuo Brazila Esperantisto registras tiun uzon almenaŭ en la lastaj jaroj de la jardeko 1900-a kaj en la jaroj de la jardeko 1910-a. Nuntempe mi legas kronologie ĉiujn numerojn de Brazila Revuo kaj mi multe deziras scii, kie komenciĝis tiu konstruo “subŝtato”. Provizore mi hipotezas, ke tio komenciĝis nur kun bonlingvistoj, sed mi ne certas pri tio. Eble la propraj brazilaj esperantistoj komencis! Ajnakaze la legado daŭros longe. Iam mi havos pli kontentigan respondon.

Novaĵo el la revuo Brazila Esperantisto, el sep-okt 1913, kun la uzo “ŝtato”

BARBAROJ

Oni diras, ke, trans la ekstremoj de Brazilo,
ekzistas ankoraŭ pliaj urboj.
Oni rakontas, ke la tieaj loĝantoj ankaŭ rezonas
kaj ke ili neniam sin nomas barbaroj.
Aliaj pliaj homoj kun piedoj, manoj, kapo,
tute similaj al ni.
Oni eĉ blagis, ke la tagmanĝo de tiuj probabluloj
ne havas fazeolojn kaj rizojn.
Ke ili ne parolas nian lingvon.
Fikcio! Mi asertas.
Inventitaj fabeloj de nenifarantoj.
Mi ne estas tia homo, kiu kredas fantaziaĵojn.
Trans Brazilo, nenio ekzistas, krom la barbareco.