La degenerado de la brazila politiko kaj la diktaturo de la justico

Ratoj en Braziljo

Ĉu en via lando oni iam ajn parolis pri “diktaturo de la justico“? En Brazilo oni parolas pri tio, ĉar la juĝistoj ŝajnas havi pli da forto ol la tuta politika kasto. Ĉiuj partioj (desktraj kaj maldektraj, konservativaj kaj progresismaj) suferas enorman “procesadon”. Estas vere ke iuj altrangaj ŝtatfunkciuloj agas laŭ tro persona sinteno, eĉ politika, kvankam la justico ne devus konsisti el politikaj institucioj, sed same vere estas ke multo malbona malkovriĝas. 

Ĉu en la sekva balotado brazilanoj elektos pli bonajn kandidatojn? Probable ne, ĉar la brazila balotado estas ĉiuflanke granda reklamokampanjo. La degenerado atingis ĉiujn partiojn kaj nek de la dekstruloj nek de la maldekstruloj atendeblas sincereco. La nunaj brazilaj politikistoj ne luktas pro ideoj. Ili luktas pro personaj ambicioj.

La revolucio kiun Brazilo bezonas tuŝas la bazon mem de la nacio, deirante de individuaj klopodoj krei privatajn latifundiojn (kapitanheredaĵojn?) al konstruo de kolektiva konscio.

BRAZILJO FALIS

Caio verticalmente e me transformo em notícia
Carlos Drummond de Andrade

Vi povas fali, aviadilo,
sed, nepre, se sen deco.
Kun sensacia raportaĵo,
kiu garantias maksimuman publikon.
Kun la rajto vidi fotojn kaj videojn en 1080-bildera kvalito.
Kun formalaj kondolencoj de ŝtatestroj kaj famuloj.
Kaj profitante la flankeniĝon de la nacia atento
por senbrue kaj senreziste aprobi leĝon
kiu metos sur la malriĉularon la pezon de la financa krizo.
Vi povas fali, Braziljo, sed lasu la federacian fetoron integra.

La esperantigita brazila ĉefurbo kaj la polemikaj fonetikaj transskriboj

Noktokomence de ĉi tiu julia tagfino, kiam mi kreis retpaĝon kun klarigo pri la Esperanto-alfabeto, klarigo en la portugala lingvo, mi ektajpis frazojn en Facebook. Mi spontane celis tajpi etan paragrafon, preskaŭ komentan opinion. Devus esti nur febla afiŝo unu tweet-on longa. Kio okazis? La afiŝeto pufiĝis! Okazis, ke la praa afiŝeto evoluis al pli kompleksa estulo. Senprobleme, mi prifajfis. Mi transiris al ĉi WordPress-blogo por daŭrigi. Vi manĝas la rezulton nun, kanibala leganto. Sed, ĉar eĉ al la dinosaŭroj venis fino, same la tempo, kun siaj meteoritaj jarstumbloj, respondecos kiam, post via moŝta manĝo, la ostoj de tiu ĉi estulo fosiliiĝos en mallumaj interreto-getoj.

Mi cerbumis noktokomence. Brazilo havas 27 ĉefurbojn. Ĉiu ŝtato (26 entute) posedas sian propran ĉefurbon kaj, kun Braziljo, la ĉefurbo de la ĉefurboj, ni atingas la neparan numeron. La cerbumo estis pri la ĉefurbo de la pseŭdofederacio… (halt! la diskuto pri la pseŭdeco jam apartenas al la tro pufiĝinta flanko. La kriogeniko garantias, ke sekvafoje mi greftos la vivantan histon aliloke). … la ĉefurbo Braziljo. Ne pri politiko mi parolos, kvankam motivoj ne mankas por longe sin okupi prie.

Kiam mi ekkonsciis ke ekzistas la vorto “Brazilio”, mi ekkonjektis pri la kaŭzo kaj celo. Unue mi pensis, ke temis pri alia nomo por Brazilo. Tre strange. Ĉu ni estu braziloj kiuj loĝas en Brazilio? Ne. Ne sencus. Due, kaj pli senchava, ke temis pri situacio analoga al tiu de “meksiko” kaj “meksikio”. Brazilio estas urbo kaj Brazilo restus kiel lando. Bele kongrua. Ĉu en tiu mondmapo Parizio estos la urbo kaj Parizo la lando? Aj, mia kapo. La respondo kaŝiĝas ie inter tiu horora nacia hararo. Kion diri, se tamen el nia litersupo, el inter viandobuloj kaj hartufoj, ni ĉerpos sonan polemikon?

Brazilanoj malfacile kapablas ĝuste distingi, kiam la litero ‘i’ reprezentas vokalon kaj kiam ĝi reprezentas duonvokalon. Kiam mi, en tiu noktokomenco, ekkreis por la paĝo pri la E-alfabeto klarigon pri la diferenco inter ‘j’ kaj ‘i’ aŭ inter duonvokalo kaj vokalo, absorbis min konceptaj umadoj.

En la portugallingva supra teksto de la bildo, kiu estas elĉerpo de lingvistika libro, troviĝas, bone resumita, la portugalgramatika neprecizeco pri kelkaj vortoj kiuj finiĝas per diftongoj; plus la (neintencita) klarigo kial brazilaj vortoj kiuj enhavas la literparon ‘lh’ tradukiĝas en Esperanton tre ofte per ‘lj’; kaj ankoraŭ kiel tio komplikis la situacion de la esperantigo de la ĉefurbo Brasília.

La sono kiun normale reprezentus la konsonantparo “lh” [ʎ] cedas en plejparto de Brazilo sian lokon al la sonparo [lj]. Pro tio, estas kompreneble, ke la esperantigo de la loknomo Porto Velho fariĝu Porto-Veljo. Ĉu tiel simile spegulas la versio, en la portugala lingvo, de la vorto “ajlo”? Ĉe “alho”, nur pri la loko la rezulta duonvokalo ribelis.

Pri ‘Brasília’, same serĉeblas detalo pri prononco, kun iom da polemiko pri la ĝusta fonetika transskribo. Okazas, ke la prononco de ‘Brasília’ ŝvebas neprecize inter [bɾa’ziljɐ] kaj [bɾa’ziliɐ]. Tial ekzistas brazilkuntekste, kun etendo al la Esperanta mondo, la polemika problemo pri la neprecizeco de la gramatikaj klasifikoj. La bildcitaĵo aludas tion.

Niaj gramatikistoj, kun sia bele norma portugala lingvo, diras, ke la akcento de la vorto “Brasília” troviĝas sur la antaŭlasta silabo, ĉar ĝi finiĝus per diftongo. Ĝi estas, laŭ portugallingva faka vorto, “paroxítona”. Ili tial inventis regulon kiu diras, ke “ĉiu ‘paroxítona’ vorto kiu finiĝas per kresĉenda diftongo (duonvokalo plus vokalo, en tiu ordo) havas diakriton”. Sed, aliflanke, same bone ni povus diri, ke la akcento troviĝas sur la antaŭ-antaŭlasta silabo, ĉar ekzistas polemiko pri la vera, fakta prononco de la finaĵo ‘ia’ en ‘Brasília’ kaj en multaj aliaj similaj vortoj. Se en la citita loknomo troviĝus ne diftongo sed hiato, tiam la vorto nomiĝus “proparoxítona”. Se estus venkinta la flanko kiu defendas, ke la akcento estas en la antaŭ-antaŭlasta pozicio, ni eĉ povus forigi la nebezonatan diakrit-regulon. Tiu regulo ekzistas nur por pravigi la komprenon pri la ekzisto de diftongo fine de vortoj kiaj “Brasília” kaj por pravigi la rilatan fonetikan transskribon.

Se estus venkinta la flanko kiu defendas la diftongomankon, ĉu tiam, kun paralela sekvo en Esperanto, estus same venkinta la esperantigo “Brazilio”? Multaj vortoj kiuj en la portugala lingvo havas la akcenton en la antaŭ-antaŭlasta silabo vidas en Esperanto, ĉar la reguleco de ĉi tiu lingvo ne permesas aliel, sian akcenton ŝanĝiĝi unu silabe vortfinen.

família –> familio

mérito –> merito

rápido –> rapida

ética –> etiko

música –> muziko