Ĉu la brazila demokratio sin mortigas aŭ oni murdas ĝin?

sinmortigo-de-getulio-vargasIronie interesa estas la fakto, ke hieraŭ estis la 62-a datreveno de la sinmortigo (per pafo al la koro) de la brazila prezidento Getúlio Vargas. Li estis la respondeculo pri granda parto de la nuntempaj brazilaj laboristaj rajtoj. CLT, kiu estas la laborista leĝaro, estis kreita far Getúlio la 1-an de majo 1943.

Kaj hodiaŭ, unu tagon post la datreveno de lia morto, komenciĝis en la senato la fina juĝado de Dilma, prezidentino same el laborista movado. Nehazarde, ke ŝi jam diris, ke ŝi eniros la historion kiel la brazila prezidento, kiu, antaŭ eksig-provo, nek rezignis nek sin mortigis. (mi parafrazas ŝian aserton)

Paralele kun la perforta (kaj perfida) eksigo de la prezidentino, la puĉistoj jam kreis leĝprojekton por “fleksebligi” la laboristajn rajtojn. Laŭ ili, la 73-jara CLT estas tro malnova. Tamen, se ni bone kontrolas kiu volas efektivigi tiun “modernigon”, ni rapide perceptas, ke la vera intenco estas nuligi aŭ malfortigi la rajtojn.

Ĉu antaŭsignoj de baldaŭa malintegriĝo de Merkosudo?

La sola paragrafo de la 4-a artikolo de la brazila konstitucio de 1988 diras, ke “La Federacia Respubliko de Brazilo klopodos al integriĝo ekonomia, politika, socia kaj kultura de la popoloj de Latinameriko, kun la celo formi latinamerikanan komunumon de nacioj.
 
Tamen José Serra, la nuna ministro de eksteraj rilatoj, aliancano de la puĉistoj, kaj la sama homo kiu dufoje kandidatiĝis al prezidento kaj dufoje perdis, agas tute kontraŭe. Li insistas ne akcepti, ke Venezuelo prezidu Merkosudon dum la sekva semestro. Li iris al Montevideo klopodi konvinki, ke la najbaroj ne transdonu al Maduro la prezidantecon de la bloko. La urugvaja ministro nun trumpetas, ke Brazilo provis aĉeti la konduton de Urugvajo. Jen en kiun kaĉon nelegitimaj registaroj povas konduki la landon.