Skizoj de alia, pli fakta versio pri Adamo kaj Eva

Oni volas kredi, ke la dio kreis la homan specion. Genezo diras, ke li kreis Adamon kaj poste, per ia stranga eksperimento, kreis Evan; kaj ke ili estis la du unuaj homoj. Tamen tio ne estas vero. Antaŭ ol ekekzistis Adamo kaj Eva, homoj ekzistis sur la tero. De la kreo de Adamo ĝis la transloĝiĝo de Kaino al la lando Nod, ne eblus, ke Adamo kaj Eva generus sufiĉe da idoj por krei landon.

Sekvas la realaj faktoj:

Ekzistis multaj dioj kaj la geneza dio estis nur unu el aliaj. La geneza dio diras “Adamo fariĝis kiel unu el Ni”. La geneza dio estis ema al eksperimentoj. Dum homoj generis aliajn homojn per seksumado, ekster la muroj de lia laboratorio, la geneza dio volis krei sian propran homon. Vidu, ke Adamo kaj Eva seksumas jam ekster Edeno, en la socio de la normalaj, ne artefaritaj homoj. La geneza dio estis obseda dio. Eĉ post la elpelo de liaj artekreitaj homoj, li daŭre persekutas ilin kaj iliajn gefilojn kaj devigas adoron per oferoj.

Interese percepti, ke la rapida decido de la geneza dio pruvas, ke la serpento pravis. Zorgo kaptas la posedanton de Edeno: “Jen Adamo fariĝis kiel unu el Ni”. Eĉ tiel, la Arbo de la Sciado havis ne tute efikajn fruktojn. Se ili donus konsistajn konojn, tuj post manĝo Adamo kaj Eva estus urĝe rapidintaj al la Arbo de la Vivo.

Sed la maljuna dio estis rapide sagaca: “jen Adamo fariĝis kiel unu el Ni, sciante bonon kaj malbonon; nun eble li etendos sian manon kaj prenos ankaŭ de la arbo de vivo kaj manĝos kaj vivos eterne. Kaj Dio la Eternulo eligis lin el la Edena ĝardeno…”

La serpento estis rezistanto kontraŭ diktaturo, kie tiu dio estis la diktatoro. La serpento estis sendinto por liberigi la strikte enprizonigitajn homojn (homoj kreitaj per eksperimentoj, por kontentigi ekstravagancajn diktatorajn dezirojn). Oni diras, ke la venkintoj registras la historion. La biblion diktis la diktatora dio.

“Kaj Henoĥ iradis kun Dio; kaj li malaperis, ĉar Dio lin prenis”.

La geneza dio, eĉ post la “fiasko” de la du homoj artefaritaj en laboratorio (kiuj fine ne obeis lin), ne rezignis pri siaj eksperimentoj. La naiva Henoĥ intimiĝis kun tiu dio, kaj neniu scias, kio malbona okazis al Henoĥ en la laboratorio.

“la filoj de Dio vidis la filinojn de la homoj, ke ili estas belaj; kaj ili prenis al si edzinojn el ĉiuj, kiujn ili elektis. Kaj la Eternulo diris: Ne regos Mia spirito inter la homoj eterne, pro iliaj pekoj, ĉar ili estas karno; ilia vivo estu cent dudek jaroj.”

La geneza dio certe konis la homan specion, kiu jam ekzistis sur la tersurfaco. La aserto, ke “ne ekzistis homo, por prilabori la teron” estas malvera. Temas pri plia diktatora provo senproprietigi simplulojn loĝantajn en la tuta tero, diligente kultivante la grundojn. Sed la obseda dio havis specifan deziron: krei variaĵon de la homa specio. Li volis meti iom da sia dieco en la homan specion. Ni vidas, ke tiu dio, kune kun aliaj dio-kolegoj, decidis plenumi tiun eksperimenton en laboratorio (Ni kreu homon laŭ Nia bildo, similan al Ni). Adamo kaj Eva estis la unua provo. Henoĥ probable suferis pliajn provojn de post kiam li malaperis, rabita de la dio.

La obseda dio elpelis siajn inventaĵojn, sed ne antaŭvidis, ke ili bone adaptiĝus inter la “realaj” homoj, la homoj kreitaj nature per seksumado. Kiam la filoj de la dio, tio estas, la homoj kreitaj en laboratorio ekamis la belulinojn neartefaritajn (aliel ne povus ĉar Eva rifuzis seksumi kun siaj filoj) kaj ekseksumis kun ili la dio timegis, ke la iometo da dieco kiun li metis en siajn kreitaĵojn (“lia spirito”) povus per seksumado transiri al la ordinaraj homoj. Kvankam li diras, ke li timis, ke lia dieco ekzistanta en la kreitaj homoj ne postvivus generaciojn, la vero estas ke li sciis ke tio ja okazus kaj ke lia dieco regus eterne inter la “karnaj homoj”. Kaj des pli li timis, ke iam la homoj malkovrus manieron kompreni la diecon kiun ili ricevis herede ekde primitiva epoko kaj per tiu scio povus detrui lian diktatoran reĝimon. Provante bari pli grandskalan disvastiĝon de sia dieco, li mallongigis per fiaj rimedoj la vivperspektivon de siaj kreitaĵoj.

“Gigantoj estis sur la tero en tiu tempo, eĉ post kiam la filoj de Dio venis al la filinoj de la homoj kaj ĉi tiuj naskis al ili. Tio estis la fortuloj, tre famaj de plej antikva tempo”.

La unuaj homoj, tio estas, la homoj kiuj ekzistis antaŭ la kreado de Adamo kaj Eva estis multe pli altaj ol la nuntempaj homoj. Iuj diras, ke ili estis preskaŭ kvar metrojn altaj. Tamen la gigantinoj estis ne tiom altaj kiel la viroj. Pro tio “la filoj de dio” bone akordiĝis surlite kun la “filinoj de la homoj”. La unuaj generacioj devenintaj elde la mikso de la idoj de Adamo kaj Eva kun la unuaj hominoj (la gigantinoj) jam estis malpli altaj, tamen ne tute samaltaj kiel la idoj de Adamo kaj Eva. Pro tio, oni nomis ilin “fortuloj”. Ili estis filoj pli fortaj ol siaj patroj. La fortuloj ekzistis dum mallonga tempo, ĉar jam en la sesa generacio la idoj havis la staturon de Adamo kaj Eva. Kun la tempopaso la gigantaj staturoj cedis sian lokon al la staturo de Adamo kaj Eva. Ni ne scias, ĉu la dio antaŭvidis tion aŭ ankaŭ estis surprizo al li. Ajnakaze, ni vidas ke li provas kredigi ke gigantoj estis specio aparta disde la homoj. Li volas kaŝi, ke ĉiuj unuaj homoj estis gigantoj. Legendo diras, ke la lasta tutgiganta homo mortis en la jaro 405 de ĉi tiu kristana erao, sen neniam trovi parulinon.

“Kaj la Eternulo vidis, ke granda estas la malboneco de la homoj sur la tero kaj ke ĉiuj pensoj kaj intencoj de iliaj koroj estas nur malbono en ĉiu tempo; tiam la Eternulo pentis, ke Li kreis la homon sur la tero, kaj Li afliktiĝis en Sia koro. Kaj la Eternulo diris: Mi ekstermos de sur la tero la homon, kiun Mi kreis, de la homo ĝis la brutoj, ĝis la rampaĵoj, kaj ĝis la birdoj de la ĉielo; ĉar Mi pentas, ke Mi ilin kreis”.

La dio, krom obseda en siaj planoj, estis ekstreme orgojla. Li lasus siajn kreitaĵojn libere multiĝi sur la tero se almenaŭ ili daŭre respektus lin kiel absolutan posedanton de ĉio ekzistanta. Okazis, ke la novaj generacioj de homoj, en tempo kiam gigantoj fariĝis raraĵoj, tute forgesis la senton kiun iliaj prapatroj havis pri la dio. Tio forte vundis la koron de la dio. Kiel diktatoro kiu ne akceptas ke oni kreu dubon pri lia potenco, la dio nutris genocidan planon.

“Sed Noa akiris plaĉon en la okuloj de la Eternulo. …Noa estis homo virta kaj senmakula en sia generacio; kun Dio Noa iradis. […] Mi venigos akvan diluvon sur la teron, por ekstermi ĉiun karnon, kiu havas en si spiriton de vivo sub la ĉielo; ĉio, kio estas sur la tero, pereos”.

Noa estis tiel naiva (kaj stulta) kiel Henoĥ. En aliaj cirkonstancoj, lia intimiĝo kun la dio kondukus lin al la laboratorio, de kie li neniam revenus. Tio ne okazis nur ĉar tiutempe la orgojlo de la dio estis vundita. Estas bedaŭrinde scii, ke la homa specio preskaŭ malaperis pro diktatora amasmurdo kaj ke la pluekzisto de la homoj ŝuldiĝas al agoj de komplico (se ne aktiva, almenaŭ pasiva). La dio esperis, ke, per la ĝenerala morto, li povus korekti sian eraron kaj repreni sian diecon (spirito de vivo) el la homa specio.

“Mi ekstermos de sur la tero ĉiujn ekzistaĵojn, kiujn Mi kreis”.

La dio estis nur unu inter aliaj. Sed li estis la pli forta. En lia orgojlo li volis nei la ekziston de la homoj kiujn aliaj dioj elkreis. La geneza dio kreis Adamon kaj Evan. La neantaŭviditaj sekvoj el la mikso de la unuaj homoj kun la idoj de Adamo kaj Eva jam ne dependis de lia persona volo.

“Kaj la akvo treege fortiĝis kaj tre multiĝis sur la tero; kaj kovriĝis ĉiuj altaj montoj, kiuj estas sub la ĉielo. Dek kvin ulnojn pli alte leviĝis la akvo kaj kovris la montojn. Ĉio, kio havis en si spiriton de vivo, el ĉio, kio estis sur la seka tero, mortis”.

Plia malvera versio de kio vere okazis. La akvoj ja supreniris ĝis altegaj montoj. Tamen en la plej supraj pintoj, kiujn la akvoj ne atingis, grupoj de gigantoj trovis ŝirmejon kontraŭ la katastrofo.

“Kaj Noa konstruis altaron al la Eternulo, kaj li prenis el ĉiuj puraj brutoj kaj el ĉiuj puraj birdoj kaj oferis bruloferojn sur la altaro. Kaj la Eternulo flaris la agrablan odoron, kaj la Eternulo diris en Sia koro: Mi ne plu malbenos la teron pro la homo, ĉar la penso de la homa koro estas malbona jam de lia juneco; kaj Mi ne batos plu ĉion vivantan, kiel Mi faris”.

La homa specio estis denove submetiĝinta al la orgojlaj deziroj de la obseda dio. La promeso de la dio estis nesincera. Dum la venontaj tempoj, homoj multe suferus pro la aronganteco de la dio. La dio pensis, ke lia genocido povus ekstermi ankaŭ la homan ribelemon. Lia frua analizo malĝustis. Post la elpelo de Adamo kaj Eva, liberamo enradikiĝis en la homa esenco.