POEMO KIU PENSAS

Tiu ĉi poemo transsaltis du murojn, du heĝojn kaj unu flakon;
amis du hundojn, du katojn kaj unu hamstron;
havis du sonĝojn, du koŝmarojn kaj unu revon;
ricevis du frapojn, du batojn kaj unu skurĝon;
liveris du demandojn, du dubojn kaj du…
du rondajn interpretojn.
Tiu ĉi poemo vidis la mondon naskiĝi sen dentoj
kaj bebojn mordi ŝtonojn en prakavernoj.
Ĝi mortis du fojojn dum vojo,
atendis trifoje trivialan timon realiĝi
kaj kvarfoje trovis sin mem en kvadrataj skatoloj
senditaj per limaka poŝto.
Knarantaj ĉarniroj de rustintaj impresoj,
ripetitaj, ree spertitaj far miliardoj da tre similaj speci-specimenoj.
Milionoj da junuloj surfis sur samaj ondoj kaj
al milionoj da maljunuloj haroj mankis.
Pakoj de viv-ekzempleroj eliris el muntoĉeno
disponeblaj
al du amikoj, du konatoj kaj unu fremdulo.

Personaj pronomoj en la portugala lingvo (akuzativo kaj dativo)

La personaj pronomoj en la portugala lingvo havas du formojn, unu por la nominativo (kiuj en la portugala lingvo nomiĝas pronomes retos) kaj la alia por la akuzativo (kiuj en la portugala nomiĝas pronomes oblíquos). Ĉi tie mi prezentas, krom la akuzativan, ankaŭ la dativan formon de la personaj pronomoj. En la gramatikoj de la portugala lingvo oni ne parolas pri akuzativo kaj dativo. En ili, la akuzativo nomiĝas “objeto direto” (rekta objekto) kaj la dativo nomiĝas “objeto indireto” (nerekta objekto).

Vidu ankaŭ la afiŝon pri la personaj pronomoj en la nominativo.

La personaj pronomoj, kiam en akuzativo kaj dativo, prezentas grandan diversecon. Iuj formoj estas uzataj pli ofte en Portugalio (kaj portugalparolantaj afrikaj landoj plus Orienta Timoro). Aliaj estas uzataj pli ofte en Brazilo. La pronomoj “o“,”a“,”os“,”as“,”los“,”las“,”no“,”na“,”nos“,”nas ” rare aperas dum parolado en Brazilo, sed en la (literatura) skribo ili estas relative oftaj. De tiu listo, la pronomo nos estas rara nur kiam en la tria persono (vidu la tabelon malsupre), ĉar en la unua plurala ĝi estas ofta. La pronomo “vos” neniam estas uzata en Brazilo, nek en la parolo nek en la skribo.

Estas necese ne konfuzi la pronomojn “o” kaj “a” kun la artikoloj “o” kaj “a“:

O homem viu o menino. (La viro vidis la knabon)–> O homem o viu. (La viro lin vidis)

En la frazo “O homem o viu” la unua ‘o‘ estas artikolo kaj la dua estas pronomo.

En Brazilo, estas tre ofte, ke en parolado oni uzu la personajn pronomojn de la nominativo kiel objekton. Tion tamen oni konsideras erara, kvankam eĉ instruitaj homoj agas tiel:

Nós vimos ela na praça. —> Ni vidis ŝin en la placo.

La pronomoj ‘me‘, ‘te‘, ‘nos‘ kaj ‘vos‘ povas, per la sama ortografio kaj prononco, indiki kaj akuzativon kaj dativon, depende de la kunteksto:

Ele me viu. (Li min vidis) –> AKUZATIVO

Ele me deu isso. (Li al mi donis tion) –> DATIVO

Se la kunteksto estas klara, la akuzativa pronomo ne necesas:

Antônio: Você quer essa maçã? (Ĉu vi volas tiun pomon?)

Ricardo: Sim. Quero. (Jes. Mi volas ĝin)

En Brazilo, en la parola lingvo, la pronomoj lhe kaj lhes povas indiki la duan personon. Kvankam ofta, tiu uzo estas kontraŭgramatika kaj oni konsideras erara.

Eu lhe vi ontem. (Mi vin vidis hieraŭ)

Samkiel en Esperanto, la portugala lingvo ankaŭ disponas refleksivan pronomon, kiu povas havi la formon “se” aŭ “si“.

Ele se viu no espelho. (Li sin vidis en la spegulo.) –>AKUZATIVO

Ele deu uma flor a si mesmo. (Li donis floron al si mem.) –>DATIVO

La pronomoj “mim“,”ti” kaj “si” ĉiam venas akompanataj de prepozicio. En parola lingvo de Brazilo, oni povas uzi la pronomojn de la nominativo en tiuj situacioj:

Ele deu a flor pra ti. = Ele deu a flor pra tu. (Li donis la floron al vi.)

La pronomoj “mim“,”ti” ,”si“,”nos” kaj “vos” kiam en kunlaboro kun la prepozicio com (kun), devige transformiĝas ortografie kaj prononce:

com mim –> comigo

com ti –> contigo

com si –> consigo

com  + nos –> conosco

com + vos –> convosco.

Personaj pronomoj en la portugala lingvo

Akuzativo kaj Dativo

Nombro

Persono

Pronomoj

en la portugala

en Esperanto

Singularo

1-a

me, a mim, p(a)ra mim

euBrazilo (kontraŭgramatika)


IFA: mi, a mĩ, ˈp(a)ɾɐ/ˈp(a)ɾə mĩ, ew





Ekz.:

Ak.:

Ele me viu.

Ele viu eu.
(tiu ĉi lasta konstruo povas okazi en parola komunikado de Brazilo, sed ne skriba)

Dat.:

Ele me deu a flor.

Ele deu a mim a flor.

Ele deu p(a)ra mim a flor.

min, al mi

 

 

 

 

 

 

Ekz.:

Li vidis min.

 

Li donis al mi la floron.

2-a

te, a ti, p(a)ra ti

vocêBrazilo (kontraŭgramatika)

tuBrazilo (kontraŭgramatika)

a vocêBrazilo, p(a)ra vocêBrazilo


IFA: tʃi, ti, a tʃi, ˈp(a)ɾɐ/ˈp(a)ɾə  tʃi,

       voˈse, tu


Portugalio


Ekz.:

Ak.:

Ele te viu.

Ele viu tu. Ele viu você. (tiuj ĉi du lastaj konstruoj povas okazi en parola komunikado de Brazilo, sed ne skriba)

Dat.:

Ele te deu a flor.

Ele deu a ti a flor.

Ele deu p(a)ra ti a flor.

Ele deu a flor a você.

Ele deu a flor p(a)ra você.

vin, al vi

 

 

 

 

 

 

 

Ekz.:

Li vin vidis.

Li vidis vin.

 

Li al vi donis la floron.

Li donis la floron al vi.

3-a

o, a, lo, la, no, na, lhe

eleBrazilo (kontraŭgramatika)

elaBrazilo (kontraŭgramatika)

a ele, a ela

p(a)ra eleBrazilo

p(a)ra elaBrazilo


IFA: u, a, lu, la, nu, na, ʎi, a ˈeli, a ˈɛlɐ,ˈp(a)ɾɐ/ˈp(a)ɾə  ˈeli, ˈɛlɐ







Ekz.:

Ak.:

Ele viu o homem.

  –> Ele o viu.

Ele viu a mulher.

  –> Ele a viu.

Ele viu o livro.

  –> Ele o viu.

Ele viu a caneta.

  –> Ele a viu.

 

Kiam la verbo kiu antaŭas la objektan pronomon finiĝas per -z, -s aŭ -r, la pronomoj ‘o, a’ fariĝas ‘lo, la’

Ekz.: ver + o = vê-lo

Erara: Ele conseguiu o ver.

Korekta: Ele conseguiu vê-lo.

Erara: Ele conseguiu a ver.

Korekta: Ele conseguiu vê-la.

 

Kiam la verbo kiu antaŭas la objektan pronomon finiĝas per naza sono, la pronomoj ‘a, o fariĝas no, na’

Ekz.: viram + o = viram-no

Eraraj: Eles o viram.  Eles viram o.

Korekta: Eles viram-no.

Eraraj: Eles a viram. Eles viram a.

Korekta: Eles viram-na.

 

Ele viu ele.

Ele viu ela.
 (tiuj ĉi du lastaj konstruoj povas okazi en parola komunikado de Brazilo, sed ne skriba)

 

Dat.:

Ele deu a flor ao homem.

  –> Ele lhe deu.

Ele deu a flor à mulher.

  –> Ele lhe deu.

Ele deu a ele a flor.

Ele deu a ela a flor.

Ele deu p(a)ra ele a flor.

Ele deu p(a)ra ela a flor.

Ele deu a flor ao cachorro.

  –> Ele lhe deu a flor.

       Ele deu a flor p(a)ra ele.

Ele deu a flor à cachorra.

  –> Ele lhe deu a flor.

       Ele deu a flor p(a)ra ela.

lin, ŝin, ĝin,

al li, al ŝi, al ĝi

 

 

 

 

 

 

 

 

Ekz.:

 Li vidis la viron.

  –> Li lin vidis.

 Li vidis la virinon.

  –> Li ŝin vidis.

Li vidis la libron.

  –> li ĝin vidis.

Li vidis la plumon.  

  –> Li ĝin vidis.

 

 

Li sukcesis vidi lin.

Li sukcesis vidi ŝin.

 

 

 

 

 

Ili vidis lin.

Ili vidis ŝin.

 

 

Li vidis lin.

Li vidis ŝin.

 

 

Li donis la floron al la viro.

  –> Li donis al li la floron.

Li donis la floron al la virino.

  –> Li donis al ŝi la floron.

Li donis al li la floron.

Li donis al ŝi la floron.

Li donis al li la floron.

Li donis al ŝi la floron.

Li donis la floron al la hundo.

  –> Li al ĝi donis la floron.

       Li donis la floron al ĝi.

Li donis la floron al la hundino

  –> Li al ĝi donis la floron.

       Li donis la floron al ĝi.

Pluralo

1-a

nos, a nós,

nós
Brazilo (kontraŭgramatika)

p(a)ra nós


IFA: nus, nuzBrazilo
nˈuʃ Portugalio

ˈp(a)ɾɐ/ˈp(a)ɾə  nˈɔs, nˈɔz, 

nˈɔjz Brazila Nordoriento



Ekz.:

Ak.:

Ele nos viu.

Ele viu nós.
(tiu ĉi lasta konstruo povas okazi en parola komunikado de Brazilo, sed ne skriba)

Dat.:

Ele nos deu a flor.

Ele deu a flor a nós.

Ele deu a flor p(a)ra nós.

nin, al ni

 

 

 

 

 

 

Ekz.:

Li nin vidis.

Li vidis nin.

 

Li al ni donis la floron.

Li donis la floron al ni.

2-a

vosPortugalio

vocêsBrazilo (kontraŭgramatika)

a vocêsBrazilo


IFA: vuʃ Portugalio

 voˈsejs, voˈsejz voˈsejʃ Brazilo



Ekz.:

Ak.:

Ele vos viu.Portugalio

Ele viu vocês.Brazilo
(malgraŭ, ke la konstruo “vocês” kiel objekto estas kontraŭgramatika, ĝi estas en Brazilo la sola konstruo uzata, kaj en la parolo kaj en la skribo. La pronomo “vos” neniam aperas en Brazilo, nek en la parolo nek en la skribo)

Dat.:

Ele vos deu a flor.

Ele deu a flor a vocês.

Ele deu a flor p(a)ra vocês.

vin, al vi

 

 

 

 

 

 

Ekz.:

Li vin vidis.

Li vidis vin.

 

 

Li al vi donis la floron.

Li donis la floron al vi.

3-a

os, as, lhes

los, las

nos, nas

elesBrazilo (kontraŭgramatika)

elasBrazilo (kontraŭgramatika)

a eles, a elas,

p(a)ra ele, p(a)ra ela


 IFA: us, uz, uʃ, as, az, lus, luz, las, laz, nus, nuz, nas, ʎis, ʎi, a ˈelis, a ˈɛlɐs, a ˈɛlɐz,

    ˈp(a)ɾɐ/ˈp(a)ɾə ˈɛlɐs, ˈɛlɐz

Portugalio
Brazilo





Ekz.:

Ak.:

Ele viu os homens.

  –> Ele os viu.

Ele viu as mulheres.

  –> Ele as viu.

Ele viu os livros.

  –> Ele os viu.

Ele viu as canetas.

  –> Ele as viu.

 

Kiam la verbo kiu antaŭas la objektan pronomon finiĝas per -z, -s aŭ -r, la pronomoj ‘os, as’ fariĝas ‘los, las’

Ekz.: ver + os = vê-los

Erara: Ele conseguiu os ver.

Korekta: Ele conseguiu vê-los.

Erara: Ele conseguiu as ver.

Korekta: Ele conseguiu vê-las.

 

Kiam la verbo kiu antaŭas la objektan pronomon finiĝas per naza sono, la pronomoj ‘as, os‘ fariĝas ‘nos, nas.

Ekz.: viram + os = viram-nos

Eraraj: Eles os viram.  Eles viram os.

Korekta: Eles viram-nos.

Eraraj: Eles as viram. Eles viram as.

Korekta: Eles viram-nas.

 

Ele viu eles

Ele viu elas
(tiuj ĉi du lastaj konstruoj povas okazi en parola komunikado de Brazilo, sed ne skriba)

 

Dat.:

Ele deu a flor aos homens.

  –> Ele lhes deu.

Ele deu a flor às mulheres.

  –> Ele lhes deu.

Ele deu a eles a flor.

Ele deu a elas a flor.

Ele deu p(a)ra eles a flor.

Ele deu p(a)ra elas a flor.

Ele deu a flor aos cachorros.

  –> Ele lhes deu a flor.

       Ele deu a flor p(a)ra eles.

Ele deu a flor às cachorras.

  –> Ele lhes deu a flor.

       Ele deu a flor p(a)ra elas.

ilin, al ili

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Ekz.:

Li vidis la virojn.

   –> Li ilin vidis.

Li vidis la virinojn.

  –> Li ilin vidis.

Li vidis la librojn

   –> Li ilin vidis

Li vidis la plumojn

  –> Li ilin vidis

 

 

Li vidis ilin (virojn).

Li vidis ilin (virinojn).

 

 

 

 

 

Ili vidis ilin (virojn).

Ili vidis ilin (virinojn).

 

 

Ili vidis ilin  (virojn).

Ili vidis ilin (virinojn).

 

 

Li donis la floron al la viroj.

  –> Li al ili donis.

Li donis la floron al la virinoj.

  –> Li al ili donis.

Li donis al ili la floron.

Li donis al ili la floron.

Li donis al ili la floron.

Li donis al ili la floron.

Li donis la floron al la hundoj.

  –> Li al ili donis la floron.

        Li donis la floron al ili.

Li donis la floron al la hundinoj

–> Li al ili donis la floron.

      Li donis la floron al ili.

 

Stato

La korupto, la hipokriteco de la brazila politiko kaj la eksigproceso de Dilma

8 ministroj, 25 senatanoj, 37 deputitoj, 3 ŝtatestroj kaj 1 juĝisto!

Jen pri kiom da koruptaj brazilaj politikistoj la Supera Kortumo (STF) komencas proceson. Kaj tiu listo ankoraŭ ne estas kompleta. Oni ne komencis proceson kontraŭ la prezidento, ĉar la Konstitucio tute malpermesas. Kontraŭ prezidento povas nur eksigproceso, kio tamen ne okazos, ĉar tiu fiulo jam estas tie kaŭze de alia harplena eksigproceso.

En tiu ĉi malbela tago, speciala fakto tiklas la sagacan observanton. La brazila Konstitucio diras, ke la respondeculoj pri eksigproceso estas la senatanoj. Deputitoj voĉdonas nur por rajtigi la komencon de la proceso, sed la juĝistoj mem estas la senatanoj. Brazilo havas 81 senatanojn. Nun la Supera Kortumo volas procesi kontraŭ 25 el ili. Tio egalas 30% de nia senato. La samaj kiuj kriis kontraŭ ia terure korupta Dilma nun trapasos saman itineron.

Movoj tamen jam vidiĝas iliaflanke. Ili volas novan Konstitucion por 2018. Sub la preteksto, ke la nuna Konstitucio ne plu aktualas, ili volas modifi la brazilan leĝaron kiu permesas nun iliajn procesojn. Homoj kritikas Dilman, sed estis kaŭze de leĝoj aprobitaj dum ŝia registaro, ke ĉiuj tiuj procesoj komenciĝas. Oni bone diras, se oni diras, ke la eksigproceso de Dilma ne rilatis speciale al ia ŝia korupteco nek al la malbona ekonomia situacio de Brazilo. Ŝiaj opoziciantoj nur profitis de la malbona momento por provi bremsi juĝistajn procesojn kiuj atakis ilin fronte. Nun ni vidas, ke ili ne tute sukcesis.

Personaj pronomoj en la portugala lingvo (nominativo)

La personaj pronomoj en la portugala lingvo havas du formojn, unu por la nominativo (kiuj en la portugala lingvo nomiĝas pronomes retos) kaj la alia por la akuzativo (kiuj en la portugala nomiĝas pronomes oblíquos). Ĉi tie mi prezentas la nominativan formon.

En la portugala lingvo, la personaj pronomoj ne estas devigaj en la nominativo, ĉar la verbfinaĵo jam informas, kiu persono plenumas la agon de la verbo. Legu pli en verboj.

Eu vejo a casa = Vejo a casa = Mi vidas la domon.

Tamen en la dua persono (singularo kaj pluralo) povas okazi ambiguaj frazoj, ĉar nuntempe (ĉefe en Brazilo) la konjugacioj de la dua persono arkaikiĝas. Anstataŭ la konjugacioj de la dua persono, estas uzataj la konjugacioj de la tria, malgraŭ ke la pronomo estas de la dua.

Tu vais para o parque? (preskaŭ tute arkaika en Brazilo) = Tu vai para o parque? = Você vai para o parque? = Ĉu vi iras al la parko?

vai estas la prezenca konjugacio de la verbo ir (iri) en la tria persono singulara. Ni diras “Ele vai para o parque?” (Ĉu li iras al la parko?). Pro tio, la forlaso de la persona pronomo ne kutimas okazi tie, kvankam se la kunteksto estas klara ni povas kaŝi la pronomon:

Homo demandas al amiko:

Antônio: Vai para o parque?  (Ĉu vi iras al la parko?)

Ricardo: Sim. Vou. (Jes. Mi iras)

En tiu ĉi situacio, ni perceptas ke la cirkonstanco lasas klare, ke temas pri “tu/você”. Ne eblas konfuzo. La frazo “Vai para o parque?” signifas “Ĉu vi iras al la parko?”.

Alia ekzemplo:

Antônio: Lá vai o João.  (Jen iras João)

Ricardo: Vai para o parque? (Ĉu li iras al la parko?)

Antônio: Não sei. (Mi ne scias.)

En tiu ĉi lasta situacio la kunteksto lasas klare, ke temas pri João. Tial ni scias, ke la frazo “Vai para o parque?” signifas “Ĉu li iras al la parko?” kaj ne “Ĉu vi iras al la parko?”.

La pronomo você kreiĝis el la esprimo vossa mercê, kiu origine estas formala honora maniero alparoli homon. En Portugalio, la pronomo você ankoraŭ estas formala, sed ne en Brazilo. Por formalaj situacioj, brazilanoj uzas “senhor” (sinjoro) aŭ “senhora” (sinjorino). Se oni alparolas homon (pli aĝan) kiun oni ne konas, estas preferinde diri “senhor(a)“, ĉar “tu/você” povas soni malrespekte. Gefiloj alparolas siajn gepatrojn per sinjoro kaj sinjorino.

Personaj pronomoj en la portugala lingvo

Nominativo

Nombro

Persono

Pronomoj

en la portugala

en Esperanto

Singularo

1-a

eu

IFA: ew

Ekz.:

Eu sou brasileiro.

mi

Ekz.:

Mi estas brazilano.

2-a

tu, vocêBrazilo

IFA: tu, voˈse

Ekz.:

Tu é(s) esperantista.

Você é esperantista.

vi

Ekz.:

Vi estas esperantisto.

3-a

ele, ela

IFA: ˈeli, ˈɛlɐ

Ekz.:

Ele é esperantista.

Ela é esperantista.

Ela é uma flor.

Ele é um vaso.

li, ŝi, ĝi

Ekz.:

Li estas esperantisto.

Ŝi estas esperantisto.

Ĝi estas floro.

Ĝi estas vazo.

Pluralo

1-a

nós

IFA: nˈɔs nˈɔzBrazilo

nˈɔʃ Portugalio, nˈɔjzBrazila Nordoriento

Ekz.:

Nós somos esperantistas.

ni

Ekz.:

Ni estas esperantistoj.

2-a

vósPortugalio, vocêsBrazilo

IFA: vˈɔʃ Portugalio

voˈsejs, voˈsejz voˈsejʃBrazilo

Ekz.:

Vós sois esperantistas.

Vocês são esperantistas.

vi

Ekz.:

Vi estas esperantistoj.

3-a

eles, elas

IFA: ˈelis ˈeliz,

ˈɛlɐs ˈɛlɐz

Ekz.:

Eles são homens.

Elas são mulheres.

ili

Ekz.:

Ili estas viroj.

Ili estas virinoj.

 

Ortografia do Esperanto e do Português

Diferença significativa entre o Português e o Esperanto: ortografia. Devido ao fato de o Esperanto ser uma língua fonética, a estabilidade ortográfica se mantém desde 1887 em 99% dos casos. Se, porém, lemos um texto em língua portuguesa da mesma época, notamos logo que a ortografia mudou consideravelmente. O Português não é uma língua fonética e houve mesmo uma época em que a ortografia era de base etimológica.

10 sintenoj de Zamenhof

10 sintenoj kiujn Zamenhof ekinjektis kiel kulturan parton en sian kreitaĵon kaj heredigis al esperantistoj de ĉiuj epokoj:

1 – ardan, partiecan kaj argumentoplenan defendadon favore al Esperanto;
2 – projektemon (se unu projekto fiaskas, alia versio B, C, D, E… disponeblos);
3 – esperon al ia venko kiu venos frue aŭ malfrue;
4 – opinion, ke la afero ne sukcesas, ĉar mankas influ-/mon-havaj homoj;
5 – opinion, ke ekzistas homoj (aŭ socio mem) kies persona progreso ne kongruas kun Esperanto kaj ke ĝuste tial ili ne volas akcepti ĝin;
6 – varbemon, ĉar la afero bezonus ĉiam pli da homoj;
7 – senhezitan kredon, ke (eĉ sen esti perfekta) Esperanto estas tamen la plej bona elekto por internacia lingvo, el inter ĉiuj ebloj;
8 – literaturemon, ĉar literaturo estus pruvo de la vivanteco/disvolviĝo de la lingvo;
9 – ekscesan estimon, preskaŭ religian, al la ideo de lingvo internacia (nia sankta afero);
10 – demokratian neŭtralecon (respektan aŭskulton kaj liberan diskonigon de opinioj kiuj iris rekte kontraŭaj al lia opinio).

Stato

Prononco de la finaĵo -as far brazilanoj

Dum voĉregistro mi perceptas, ke mi ne prononcas la verbfinaĵon -as kiel /as/ sed kiel ion similan al /əs/, /əz/. Kaj vere la angla vikipedio diras, rilate la portugalan lingvon, ke “In Brazil, [a] and [ɐ] are in complementary distribution: [ɐ ~ ə] occurs in word-final unstressed syllables“.

Kiam mi klopodas bone malfermi la buŝon, ŝajnas, ke mi sonas tro robote.

KRIZO

Tiu ĉi poemo povus priskribi krude realisman fakton.
Fotografaĵo jam faris tion.
Ĝi povus froti sonon kontraŭ sono
por krei duran melodion.
En studio muzikinstrumentoj superis la intencon.
Ekstravaganca estonteco kun teletransporto,
kosmoŝipoj, inteligentaj eksterteranoj kaj tempvojaĝoj
taŭgus por mirigi,
se la kinematografio de banala televidserio
disponus malpli da frenezaj scenaristoj kaj okultrompa teknologio.
Pri amintrigoj ne mankus parolemo,
se la literatura spongo ne estus jam sorbinta
jarcente ripetan galon de amo-malamo,
pasio-ardo-seksumado-sopiro-perfido-kverelo-
pardono-seksumado-frido-kverelo-disiĝo.
La poemo povus denunci vivmizerecon,
sociajn maljustaĵojn, diskriminaciojn, antaŭjuĝojn.
Tamen la homoj jam scias kio ĝustas kaj malĝustas.
Malbono insistas ekzisti en homa kunvivo,
ĉar homaj gregoj stultas.
Ili tumultas ĝis mortigi proksimulojn per surmarŝo.
Tial la poemo donacas konstatojn malpli ol bazajn:
ke akvo estas akvo,
ke ŝtono estas ŝtono;
ke akvo restos akvo
kaj ŝtono restos ŝtono.

Citi

La dependo de la lingvo de l’ volo aŭ de l’ talento de mia propra persono aŭ de ia alia aparta persono aŭ personaro—tute foriĝos. La lingvo tian estos tute preta en ĉiuj plej malgrandaj ĝiaj partoj. La persono de l’ aŭtoro tian tute foriros de la sceno kaj estos forgesita. Ĉu mi post tio ankoraŭ vivos, ĉu mi mortos, ĉu mi konservos la forton de mia korpo kaj animo, ĉu mi ĝin perdos,—l’ afero tute ne dependos de tio, kiel la sorto de ia vivanta lingvo tute ne dependas de l’ sorto de tiu ĉi aŭ tiu persono.

Zamenhof, 1888, en la Dua Libro.

LA HOMA NECESO KOMPRENI HOMOJN

Sinjorino, vi amis la vivon.
Mi memoras, ke vi ŝoforis centojn da kilometroj,
trairis la tutan ŝtaton de nordo al sudo
por ĉeesti la naskiĝon de via unua nepo.
Komence de la vintro, vi prenis vakcinon kontraŭ gripo
ĉar vi devus vivi longe por akompani lian kreskon.
De tiu ĉambro kiun ni kundividis
mi gardos memorojn tiel diversajn,
ke mi ne certas kiel taksi ilin.
Kiel sencos nun, post via morto, nia etskala decido
de malalthierarkiaj ŝtatfunkciuloj kiuj volis batali nacian krizon
per ŝparo de elektro kiun donus malŝalto de klimatiziloj?
Kiom stultaj ni estis
en lando kiun regas registaro plena de koruptaj homoj
por kiuj ŝtelo de miliono estas nenio!
Mi neniam havos saŭdadon al subnulaj temperaturoj.
Via vojaĝo al cearaaj strandoj dum vintro,
dum mi restis en via frida ŝtato,
kaj viaj postaj ripetaj aludoj al lokoj kiujn mi, kiel cearaano, certe konus.
Via sperto de homo kiu komprenas homojn
volis montri al mi samkomunecon.
Mia promeso gastigi vin en Cearao neniam realiĝos.
Kio okazas al homoj, ke ili foriras
sen promesi revenon kun definitivaj eksplikoj?
Nun,
vi iris al la vakuo post la morto.
Sed vi amis la vivon, sinjorino.

ĈI TIU POEMO DONACOS NENION AL NASKIĜTAG-FESTANTOJ

Ĉi tiu poemo devus doni suman respondon al viaj demandoj.
Ĝi adicias nulon al nul kaj kontentiĝas per tio.
Vi povus legi pri mondo sen problemoj,
kie bonintencaj ismoj plenumas efektivajn socioŝanĝojn.
Povus legi pri internacia paco multe pli ol oratora.
Legi pri ĉiea respekto, evidenta en sia fakteco.
Pri profunda amo por kiu vortaro ne liverus adekvatajn sencojn.
Ĉiuj foraj idealoj, palpeblaj al manoj de vivantaj generacioj,
neniam plu estus promesoj de transcendaj eraoj.
Tamen ĉi tiu poemo rezignis.
Ĉi tiu poemo havas po unu muron inter ĉiu linio.
Po unu tranĉilon por ĉiu legantogorĝo.
Infano malsatmortas jam ĉe la unua literapero.
Akvo mankas al hommilionoj ĉe la dua litero.
Milito okazas en la tria.
Kion atendi de la kvara,
krom senhejmulon sen nomo?
La kvina spektas senemocie malsanulojn morti
pro banala diareo,
kuŝe sur malvarma planko de hospitalokoridoro.
La sesa litero diras, ke ĝi neniel kulpas.
Sed ĝuste la sesa draŝis murdintence
la haŭtnigrecon de negro,
la genron de transseksulo,
la opinion de opoziciulo,
la originon de enmigranto,
la tribecon de indiano,
la ekziston de homo kiu alrigardis senpermese.
Ĉe stratangulo sen justeco, la poemo violentis leganton.
Kaj la verkinto hontis esti la generinto.

Video

Regras gerais de pronúncia e classificação fonética das vogais em Esperanto – PMEG #2

Neste vídeo exponho as regras gerais de pronúncia e também a classificação fonética das vogais em Esperanto. Explico com mais detalhe as semivogais, porque causa estranheza a falantes de Português ver que em Esperanto existem letras específicas para esses sons.
————————————————–
En ĉi tiu video mi prezentas la ĝeneralajn prononc-regulojn kaj ankaŭ la fonetikan klasifikon de la vokaloj en Esperanto. Mi klarigas pli detale la duonvokalojn, ĉar al portugalparolantoj estas strange ke ekzistas en Esperanto specifaj vortoj por tiuj sonoj.
Okazis iuj neantaŭviditaj aferoj.
Ekzemple la koko de la najbaro ekkantis. Impertinentulo!
Unufoje mi diris “vorto”-n kiam devus esti “litero”; kaj mi diris “antaŭa”-n kiam devus esti “malantaŭa”. Tamen mi pensas ke tio ne kaŭzis grandajn problemojn kaj ne damaĝis la videon.