KIO ESTAS POEMO?

Se mi scius kio estas poemo,
mi verkus poemon kapablan detrui planedon.
Poemoj detruas nur poetojn.
Kio estas poemo?
Se mi scius, kio estas poemo,
mi ne dirus al vi.
Ne komencu tian paroladon pri
boneco, solidareco aŭ karitato.
Mi estas ateisto. Ateistoj ne estas bonaj homoj.
Kio estas poemo?
Se mi havus respondon, mi patentigus ĝin.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *