ALTA LINGVO

Mi havus alton de ĉielskrapanto,
se mia memestimo estus tiom granda
kiom la opinio de esperantistoj pri sia lingvo.
Signifa kiel planedo en universo.
Malpli ol punkto.
Tamen destinita al grandaj atingoj,
enorma amplekso,
vasta uzo.
Verdo de
stranga firmamento,
ĉiam ĉeesta, ĉiel ĉiea, ĉies ĉielo
jam banala al ĉiuj teranoj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *