Citi

28 zamenhofaj citaĵoj el revuoj

Vi plendas, ke en via urbo ĝis nun neniu ankoraŭ ion scias pri la lingvo Esperanto! Nun, kiu estas kulpa? Se la amikoj en T. anstataŭ ion fari kaj vastigi nian aferon atendos, ke oni laboru energie, ke oni faru la aferon pli konata en ilia urbo – tiam nia afero neniam progresos en via urbo.

 1889, revuo La Esperantisto.

Anstataŭ la personoj, kiujn vi gajnis por nia afero kaj kiuj nenion faras, estus pli utile se vi povus gajni unu au kelkajn riĉulojn, kiuj volus ion fari por nia afero.

 1890, revuo Esperantisto

Se ni volus intence elpensi ian nomon por nia lingvo, ni povus sendube trovi multe pli konvenan kaj pli logikan nomon ol “Esperanto”; sed la nomo de nia lingvo ne estas elpensita, kaj jen estas ĝia historio: Eldonante la unuan lernolibron de nia lingvo, mi prenis por mi la pseŭdonimon: “Esperanto”; la lingvo mem havis nenian propran nomon kaj estis nomata “la lingvo internacia proponita de Esperanto”. Pro oportuneco oni komencis uzadi la esprimon “lingvo de Esperanto” (die Esperanto-Sprache); aliaj esprimoj, kiujn kelkaj provis uzadi (ekzemple “la lingvo internacia”, “la internacia”), montris sin ne oportunaj kaj ne enfortikiĝis, ĉar ili estis ne bone elparoleblaj, ne memoreblaj por la publiko kaj prezentis nenion difinitan (ĉar sub “lingvo internacia” oni povas egale kompreni la Volapükon aŭ aliajn proponitajn projektojn). Baldaŭ montriĝis, ke nur la vorto “Esperanto” (sole aŭ kun aliaj vortoj) klare diferencigas nian lingvon de aliaj, kaj multaj amikoj komencis baldaŭ en siaj leteroj aŭ artikoloj uzadi simple la solan vorton “Esperanto”, ekzemple “la afero Esperanto”, “skribi en Esperanto”, k.s. Tiel iom post iom ellaboriĝis unuvorta nomo de nia lingvo. Vidante, ke mia komenca pseŭdonimo transiris al la afero mem kaj ke ĝi estas tre oportuna, mi baldaŭ ĉesis uzadi mian pseŭdonimon, kaj ĝi restis nur kiel nomo por la afero mem. La nomo “Esperanto” estas per si mem tute senlogika; sed en sensignifa kondiĉa nomo kial ni bezonas logikon? La plej grava estas tio, ke sub tiu ĉi nomo nia afero estas jam iom konata en la mondo, dum alia nomo estus por la publiko tute nova, kaj la fruktoj, kiujn ni jam gajnis, estus nun perditaj.

 1890, revuo Esperantisto.

Ni ne devas mensogi, kiel faris la volapükistoj, kiuj simple elpensadis grandegajn kaj gravajn faktojn, prenitajn tute el la aero; sed ni ne devas ankaŭ forgesi, ke la homaro, por kies bono ni laboras, estas obstina malsana infano, kiu neniel akceptos sanigilon, se ni ne penos iom dolĉigi ĝian guston. p.95

 1891, revuo Esperantisto.

Se ĉiu amiko nur la solan fojon energie penos akurate plenumi sian promeson [esperantigi du amikojn], tiam (supozante ke la plenumado daŭros plenajn 3 monatojn) de unu amiko post 3 monatoj fariĝos 3 amikoj, post 6 monatoj – 7 amikoj, post unu jaro – 31, post 2 jaroj – 512, kaj post 5 jaroj unu sola amiko turniĝos en preskaŭ 2 000 000!! Per tia maniero se nun enskribiĝos nur 50 vastigantoj, ni post 5 jaroj havos 100 000 000 da personoj ellernintaj la lingvon Esperanto!

 1891, revuo La Esperantisto.

La konato de sinjoro R. ne volis lerni nian lingvon, ĉar kutiminte je la elparolado de la latina ‘próximus”, “ánimus”, li ne povis akcepti la vortojn “proksíma”, “anímo”. Sed ne malfacile estas vidi la tutan sensignifecon de tiu ĉi motivo. Ĉu la latina vorto “máximus” estas motivo kontraŭ la franca vorto “maxime”? Ĉu la simpla fakto, ke ia vorto havas ian difinitan formon en unu lingvo, prezentas ian eĉ plej malgrandan kaŭzon, por ke tiu ĉi vorto en alia lingvo ne havu alian formon? Se hodiaŭ iu postulas, ke anstataŭ “facíla” ni diru “fácila”, li morgaŭ kun tia sama rajto postulos, ke anstataŭ “fácila” ni diru “facilís”, ĉar la formo “fácila” al lia orelo estas fremda! Ĉiu lingvo havas siajn leĝojn, kaj se la leĝoj per si mem estas bonaj, estus ridinde deziri ilin ŝanĝi nur tial, ke alia lingvo havas aliajn leĝojn.

 1891, revuo Esperantisto

Ĉiuj riveroj en la mondo havas fluon tre kurban kaj tre neregulan; sed se iu, kun instrumentoj en la mano arte fosante kanalon, volus sekvi tiun ĉi “leĝon naturan”, ĉu vi laŭdas lin, aŭ ĉu vi eĉ iom povus lin pravigi? Ĉiuj lingvoj naturaj havas grandan amason da malregulaĵoj kaj malfacilaĵoj, ĉu ni ankaŭ devas sekvi tiun ĉi “leĝon naturan” kaj intence fari nian lingvon malregula kaj malfacila?

 1891, revuo la Esperantisto

…en la nuna numero la legantoj trovos alian, multe pli praktikan kaj realan, projekton… La unuan penson al tiu ĉi projekto donis ankoraŭ antaŭ 2 jaroj sinjoro I. Lojko; en la lasta tempo similan projekton levis sinjoro A. Grabowski. Sed la projektoj de la diritaj amikoj estis fonditaj sur alportado de oferoj, kaj tial ni alvenis kun nia projekto ne pli frue, ol kiam prosperis al ni doni al ĝi karakteron realan, t.e. karakteron komercan kun gajnoj proporcie rekompencantaj la riskon kaj la prunton; ĉar la sperto bedaŭrinde montris al ni, ke per oferoj ni ne malproksime venos…

 1891, revuo La Esperantisto

Se post la ricevo de la respondoj de niaj amikoj montriĝos, ke nia projekto ne povas esperi ricevi sufiĉan nombron da subskriboj, tiam ni presos ankoraŭ kelkajn aliajn projektojn de ni kaj de aliaj amikoj de nia afero, kaj la projekto, kiu ricevos la plej grandan nombron da promesitaj subskriboj, estos akceptita. p. 135

 1891, revuo La Esperanto

…mi esperas, ke mia kelktempa foriĝo ne estos sentebla kaj alportos nenian malutilon al nia afero. Mi esperas, ke la amikoj energie daŭrigos la karan aferon, kiun ni kune komencis, kaj kiu pli aŭ malpli frue venkos, sendube venkos, se eĉ tiu aŭ alia aparta batalanto falos en la malfacila batalo. Personoj povas fali, se iliaj piedoj el viando kaj ostoj perdas la forton; sed la ideo neniam falos, kaj kie falis unu batalanto, pli aŭ malpli frue sin trovos dek aliaj, pli fortaj kaj pli lertaj.

 1891, revuo La Esperantisto.

Sinjoro Grabowski, kiu per si mem ĉiam estis por la diritaj ŝanĝoj, en sia lasta vizito ĉe mi diris al mi, ke li nun iom ŝanĝis sian opinion, ĉar, komencinte pli multe uzadi la lingvon parole, li konvinkiĝis, ke la ‘aj’, ‘oj’, ‘ajn’, ‘ojn’, tute ne estas tiel malagrablaj al la orelo, kiel li en la komenco pensis teorie. p. 154

 1892, revuo La Esperantisto

…kvankam mi cedis al la insista premo de kelkaj amikoj, kiuj petadis min proponi kelkajn “plibonigojn” kaj diradis, ke pro mia “obstineco” kaj pro mia “patra blindeco” nia afero ne povas bone vastiĝi, mi tamen ripetas, ke mia persona opinio, kiel la legantoj scias, estas, ke ju malpli ni tuŝos nian lingvon (almenaŭ ĝis ĝia plena fortiĝo), des pli bone.

 1892, revuo La Esperantisto

Ju pli multe da homoj ekscias kaj ekuzas nian lingvon, des pli multe ni proksimiĝas al nia celo, des pli multe ni progresas. Sekve la sola efektive vera montro, ĉu ni progresas aŭ ne estas la kreskado aŭ nekreskado de la nombro de esperantistoj. Ĉio alia estas nur rimedoj, sed ne faktoj. Se eĉ la tuta mondo bruos pri nia afero, se nia afero brilos en ĉiuj publikaj lokoj, sur ĉiuj ekspozicioj de la mondo k.t.p, sed la nombro de la personoj kiuj ellernas kaj uzas nian lingvon ne kreskos, tiam ni malgraŭ la ŝajna potenco devos diri, ke nia afero mortis.

 1892, revuo La Esperantisto

La celo de nia lingvo estas: detrui iom post iom la murojn, kiuj staras inter la diversaj popoloj kaj subtenas ilian reciprokan nekomprenadon, fremdecon kaj malamikecon, ebligi liberan interkomuniĝon inter personoj de diversaj nacioj kaj per neŭtrala ĉiuhoma lingvo-tradukilo fari la sciencon kaj literaturon de ĉiu nacio uzebla por la tuta homaro.

 1893, revuo La Esperantisto

Esperanto ne estas arbitre elpensita laŭ la volo de unu persono, sed estas fondita sur la internacia materialo, kiun ellaboris al si la civilizita mondo mem.

 1893, revuo La Esperantisto

Esperanto ne estas arbitre elpensita laŭ la volo de unu persono, sed estas fondita sur la internacia materialo, kiun ellaboris al si la civilizita mondo mem.

 1893, revuo La Esperantisto

Mi konfesas, ke, se la afero dependus de mi, mi retenus ankoraŭ ĉiujn parolojn pri reformoj, sed ĉar mi ne povas kontraŭstari al la fluo de flanko pli potenca, mi volonte provos gvidi ĝin, por depreni de ĝi la danĝerecon kaj turni la malbonon al bono.

 1893, revuo La Esperantisto

Vortojn kunmetitajn mi proponas fari el plenaj vortoj, por eviti malbonsonecon kaj ofte nekompreneblecon; ekzemple: vaporoŝipo (ne vaporŝipo); entute mi proponas uzi vortojn kunmetitajn kiel eble plimalofte, ĉar ili ne bone respondas al la romana karaktero de nia lingvo kaj ofte ne estas kompreneblaj por kelkaj popoloj.
[…]
Por ke la karaktero de la tuta lingvo estu pli unuforma kaj ne simila al ia neharmonia miksaĵo, mi proponus (dank’ al la romana fundamento de nia lingvo) evitadi vortojn germanajn aŭ slavajn kaj preni, kiom ĝi estos ebla, nur el lingvoj romanaj.

 1894, revuo La Esperantisto

La tabelo de interrilataj pronomoj kaj adverboj estis siatempe konstruita, por matematike faciligi ilian ellernadon. Ĉe la kreado de tia interrilata tabelo, kiu ekzistas en nenia lingvo, mi kompreneble devis elpensi la vortojn, kaj tio ĉi donis al diversaj amikoj kaŭzon al senfinaj kritikoj kaj disputoj.

 1894, revuo La Esperantisto.

La demandoj pri reformoj elvokis grandan disputadon kaj malpaciencon inter multaj niaj amikoj. Por rapidigi la klariĝon de tiu ĉi grava kaj disputodona demando, mi rapidigis mian laboron pri tiu ĉi objekto kaj donas nun en tiu ĉi numero la tutan reston de mia proponota vortaro. Malsupre mi donas ankaŭ tiujn ŝanĝojn, kiujn mi decidis fari en mia projekto laŭ la konsiloj de la plimulto. La legantoj sekve havas nun antaŭ si la tutan pentraĵon de la proponota dialekto kaj povas jam doni sian juĝon. Tial mi malfermas nun la komunan voĉdonadon…

 1894, revuo La Esperantisto

Alporti utilon al nia afero oni povas en plej diversa maniero; ekzemple: altiri multajn novajn amikojn, malfermi al nia afero novajn landojn, altiri kapitalistojn, kiuj helpus al pli rapida disvolviĝo de la afero, skribi bonajn artikolojn en gazetoj, elpensi bonajn rimedojn por la disvastigo de la afero, eldoni ian bonan verkon…

 1894, revuo La Esperantisto

Lernolibroj, anoncado k.t.p estas necesaj, sed literaturo estas ankaŭ necesa, ne malpli, sed eĉ multe pli. Kiu legas la motivojn, kiujn la indiferenta mondo, precipe la instruituloj-teoriuloj, elmetas kontraŭ nia afero, tiu rimarkas, ke la plej ofta kaj eĉ preskaŭ la sola ŝajne peza batalilo, per kiu oni volas nin neniigi en la okuloj de la mondo, estas la opinio, ke nia lingvo estas ia nenatura kreitaĵo, malriĉa kaj nefleksebla, kiu “taŭgas nur por esprimi apartajn mallongajn pensojn, por rilatoj poŝta-telegrafaj, por lama rimedo en alilandaj hoteloj k.t.p, sed neniam povas servi kiel lingvo por libera esprimado de ĉiuj geniaj verkoj de la homa literaturo.

 1895, revuo La Esperantisto

De la tago de naskiĝo de nia afero ĝis decembro 1895 la kondukado de nia afero trovis sin ĉiam en la manoj de ĝia iniciatoro. Tio ĉi estis ne bona, ĉar vole-ne-vole tio ĉi donadis al la afero karakteron iom personan. Sed bedaŭrinde alie ne povis esti, ĉar ekzistis ankoraŭ neniu, kiu volus kaj povus preni sur sin la kondukadon de la afero. Sed la nuna gazeto [Lingvo Internacia], kiu estas bonege redaktata, en kiu mi eĉ unu vorton ne trarigardas antaŭ la presado kaj de kiu aperas jam la sepa numero, montras tre konvinke, ke nun nia afero estas jam tute memstara kaj ne bezonas pli ne sole mian kondukadon, sed eĉ mian helpadon; Ĝis nun oni povis ankoraŭ timi, ke nia afero vivos nur tiel longe, kiel vivos ĝia iniciatoro; nun, kiam la afero jam ses monatojn iras tre bone tute sen mia enmiksiĝo, la supre esprimita timo tute malaperas kaj nia afero metis jam sian piedon en la eternecon.

 1896, revuo Lingvo Internacia

Kion ajn vi devos fari, prezentu al vi de nun ĉiam, ke la iniciatoro de la lingvo jam ne ekzistas, ke ekzistas nur la lingvo mem kaj ĝia popolo (la esperantistoj).

 1896, revuo Lingvo Internacia

Ĉu iu volis eldoni ian verkon en aŭ pri Esperanto kaj mi malpermesis al li? Ĉu iu volis fondi ian gazeton, entrepreni ian propagandon kaj mi malhelpis al li? Ĉu la esperantistaro volis ion decidi pri Esperanto kaj mi diris: “haltu, mi estas la mastro de la afero”? Ĉiuj esperantistoj scias tre bone, ke mi neniam faris ion similan.

 1903, revuo Lingvo Internacia

Ĉu iu volis eldoni ian verkon en aŭ pri Esperanto kaj mi malpermesis al li? Ĉu iu volis fondi ian gazeton, entrepreni ian propagandon kaj mi malhelpis al li? Ĉu la esperantistaro volis ion decidi pri Esperanto kaj mi diris: “haltu, mi estas la mastro de la afero”? Ĉiuj esperantistoj scias tre bone, ke mi neniam faris ion similan.

 1903, revuo Lingvo Internacia

Mi scias, ke multaj esperantistoj vidas en mi kvazaŭ la personiĝadon de nia afero kaj ili volos eble fari al mi en la kongreso iajn apartajn honorojn. Mi scias, ke la organizantoj de la kongreso volis enmeti en la programon specialan feston por mia honoro, ke unu esperantisto verkis “himnon al Zamenhof” k.t.p. Mi kore petas ĉiujn, ke oni tion ĉi ne faru, ĉar alie mi sentus min tre nebone. La kongreso devas honori nur la aferon, sed ne ian personon, ĉar alie la kongreso perdus tre multe de sia simpatieco, kaj tiu persono, al kiu oni per persona honorado volus fari agrablaĵon, havus nur malagrablaĵon.

 1905, revuo Lingvo Internacia

…konante mian agadon kaj mian rilaton al Esperanto en la daŭro de 20 jaroj, la esperantistoj povas esti tute trankvilaj: mi neniam surprizos ilin per ia arbitra ŝanĝo en la lingvo, por kiu mi, simile al ĉia alia esperantisto, jam delonge havas nenian rajton; neniam mi altrudos al ili mian personan deziron; kaj se eĉ mi volus iam freneze fari tian senrajtan kaj pereigan faron, ĉiuj esperantistoj povas kontraŭmeti al mi la Bulonjan Deklaracion kaj diri: “ni ne permesas”.

 1907, La Revuo

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *