VIRÃO TEMPOS MAIS HUMANOS?

Abarcarei o mundo com onomatopeias?
Vou escrever um poema em grunhidos,
como de hominídeos das cavernas,
sentados sem linguagem junto a um fogo.
É preciso buscar uma verdade profunda
nos rabiscos rupestres.
Uma verdade dura
como as canelas dessas velhas ridículas
que consomem doses de religiosidade
e vão soltando condenações bíblicas
nos rincões da cidade.
Encontrei uma delas num ônibus.
Tive uma vontade louca de gritar que prendessem,
pois a humanidade estava sendo violentada.
É preciso que a ciência danifique por completo
todos os fundamentos dessas gerações pretéritas,
com pés fincados em prescrições bolorentas.
Mas tudo já foi dito.
E minhas palavras.
E meus pensamentos.
E minha imaginação, idealização,
é uma sala cheia de crânios.
Os ouvidos surdos envergonham a memória dos humanos
que tiveram a coragem de romper com seus coetâneos,
num arroubo que antevia um época que ainda agora
é só promessa.
Não quero ser parte dessa geração intransigente
em que é necessário algo transcendente
para ser um ser humano em plenitude.

BELA LANDO

Mi ne vivos sufiĉe por vidi Brazilon diferenca.
La lando lamas.
Ĉu ni nuligu naŭdek naŭ procenton de la brazilanaro
kaj rekonstruu la landon per la postrestantoj?
Ĉiuj miaj fortoj ne savus hundon
el ĉi tiu katastrofo kiun oni nomas nacio.
Eble mi ne atingos tridekjariĝon.
Kiom da tiuj junuloj kiuj ludas futbalon en ĉi tiu strato
sukcesos postvivi sian tridekjariĝon?
Kiom da ili ne enmiksiĝos en drogokomercadon?
Ĉu mi volas atingi tridekjariĝon?
Homaj manoj akaparis la belan Brazilon.
Kiun esperon teni pri ĉi tiu politika abstraktaĵo?

NORMALAJ

Hontinda mondo
de homoj kiuj ne kuraĝas rompi milimetron
de kion oni socie taksas akceptebla.
Ĉiam kaŝitaj malantaŭ ŝajno,
sen forto alfronti sociajn ŝablonojn.
Aktoroj kiuj bonkondute ofertas,
sen minimuma rezisto,
rolon postulitan de jarcentolonga hipokritecotradicio.
Prefere ĉiuj pordoj fermiĝu,
prefere ĉiuj societoj rifuzu aniĝon
ol prezenti maskon.

PRI JUNULAJ MONDINTERPRETOJ

Se mia komprenritmo daŭras tiel,
mi naŭdeknaŭjaraĝa havos la unuan trafan konkludon.
Ĉu trinkeblas revelacioj en kaftasoj?
Eta en mia mensangulo
kuntiriĝas la konvinko kompreni homecon.
Ĉiu plia alvenanto portas dozon da malcerto.
Komplika homaro,
nealirebla al facilaj adicioj.
Ĉu oni povas esti juna je naŭdeknaŭjariĝo?
Ĉu senila je dudeksepjariĝo?
Mi timas, ke mi naskiĝis ranca kiel oldulo
kaj iom post iom mildiĝas,
survoje al infanaĝo ĉe morto.
Kio misfunkciis?

KONFIDO

Al kiu ni konfidu la destinon de la homaro?
Kiu konfidis al ni la respondecon doni destinon
al la restanta homaro?
La batoj de niaj plandumoj kontraŭ la planko
estas koruso
de kolektivo sinkrone paŝanta al abismo.
La unua el la lastaj infanoj jam ne havas nomon
ĉar havi nomon ne sencas.
Patrino mendis nomon. Oni liveris numeron.
Al kiu ni konfidu nian esperon?
Kiun fidi kaj kiun perfidi per fidorifuzo?
Se ni pulvorigas la konspiran fido-konfidon,
kiu sincerulo postvivos?