LA RAJTO KROKODILI

Distance, diste, dise,
malproksime, lontane,
sporade, aparte.
Ĉu diaspore?
Tra la tuta mondo,
esperantistoj estiĝas.
Ili profitas de la tekniko
kaj proksimiĝas unu al la alia
por paroli pri Esperanto
en nacia lingvo…
Ĉu mankas portugalparolantoj en Brazilo?
Esperantismo sen Esperanto
estas maro sen akvo.
Fiŝoj ne naĝas.
Ili baraktas en la humida ŝlimo.
Ekster Esperanto,
ekzistas neniu Esperanto-movado.

Minacoj al la Amazona Arbaro

Hidroelektrejoj, ŝoseoj, arbhakado, urbkreado kaj politiko de hommigrado…
La Amazona Arbaro povas fariĝi dezerto.
Kaj hodiaŭ la brazila nelegitima registaro malfaris konservejon kaj liberigis ĝin al mineralelpreno. La areo estas pli granda ol Svisio, diras la novaĵoj. Kun tiu liberigo okazos tiuregione demografia eksplodo, krom tre probablaj konfliktoj kun indianaj popoloj, detruo de ekosistemoj…
Esta vero (kiel same informas la ĉefaj novaĵoj), ke la rezervejo, kreita dum la diktaturo, ne havis purajn intencojn. Ĝi estis nur naciisma manovro. Ajnakaze ĝi konservis la arbaron kontraŭ aviduloj.

TIU ĈI PLACA POEMO

La sunradioj jam filtriĝas oblikve inter la branĉoj.
Baldaŭ la astro malaperos
malantaŭ la montaron kiu garnas la urbon.
Mi sentas, ke mi ne apartenas al tiu vespero.
Mi estas homo destinita spekti.
Ŝajnas, ke la fortuno
apartigis al mi nur parton de tiu realo.
Tamen la malnovaj domoj kaj la preĝejo,
kune kun la statuo de la historiisto meze de la placo,
atestas, ke mi ne estas la unua spektanto.
Sidiĝinte tie,
sur placobenko de la urbo Marangvapo,
mi ampleksas min.
Mi estas tiel granda kiel mia korpo.
Mi ne scias la nomojn de la arboj,
nek konas la nomojn de la homoj
kiuj sidas en la apudaj benkoj.
Mi ampleksas mian korpon.
Lernejanoj pasas,
promenantoj pasas,
belaj viroj pasas,
aŭtoj kaj bicikloj pasas.
Homoj manĝas asaion en la alia placoflanko.
La vento alportas olean odoron de frititaj terpomoj.
Mi sentas, ke mi devas verki poemon.
Tiu momento ne ekzistos, se poemo ne registras ĝin.
Paperfolioj mankas.
Ĉu estas sekure elpreni la tekokomputilon?
Ne. Tia sekura Brazilo ankoraŭ ne ekzistas
kaj poemoj ne donos al ĝi konsiston.
Sur la marĝenoj de malnova numero de la universitata ĵurnalo,
mi skribas kelkajn frazojn kaj muldas kopion de la realo.

NENIES

Mi ne scias, kiom multe
la portugala lingvo apartenas al portugaloj.
Ĉu ekzistas portugala etno?
Oni ne parolu pri genetikaĵoj,
ĉar tiam eĉ mi aperos duonportugala.
Ĉu la lingvo parolu pli laŭte?
Sed la portugala lingvo ne apartenas al si!
Ĉu okcent jaroj da latina miksaĵo kreas unuon?
Romana mano,
de strata bubo kiu neniam frekventis kortegon,
repostulas la posedrajton.
Kaj kio pri la brazila lingvo?
Dua fazo de estaĵo kun Romana umbiliko.
Brazileco estas stako de kulturoj
portugala, indianaj, afrikaj;
japana, pola, germana…
Ĉu itala?
Italoj kaj portugaloj trinkis el sama puto.
La latinidaj naciecoj estas truplena kribrilo.
Ni eniris jam la trian fazon,
kiam la Romaneca, indianeca, afrikeca, brazila zombio
etendiĝas ĉi-foje internen de si mem,
dezirante formanĝi la lastajn etnospurojn.
Ĉu ekzistas lingvopureco?
Kulturpureco?
Etnopureco?
Kelkaj etnoj de Aŭstralio kaj Papuo Nov-Gvineo
ekzistas seninterrompe de almenaŭ kvardek mil jaroj.
Kaj antaŭ tio?
Ĉu kulturpureco de indianoj izolitaj en la Amazona Arbaro?
De ĉinoj kun sia jarmila historio?
Ĉu iu etna lingvo de Mezafriko?
De tie, kie homoj unuafoje fariĝis homoj.
Lingvo kaj kulturo estas argilo
kaj la skulptaj formoj ne ŝanĝas la esencon.
Ĉio sekvas ion,
ĉion antaŭas io,
kaj nenia homaĵo restas memstara.
Eĉ la homeco mem ŝanĝiĝas.

Stato

Tempoperdo laŭ Seneko

Mi laŭtlegis la portugallingvan tradukon de la ‘Mallongeco de la Vivo’, verkita de Seneko. Mi ne povas konsenti kun ĉio de li dirita. Li prezentas tro da certeco pri tio kio estas kaj ne estas tempoperdo. Kiu donis al li la lastan kaj plenrajtan decidon pri tio? Sed samtempe mi ne povas multe direkti mian akuzan fingron al li, ĉar ankaŭ al mi okazas ke jen kaj jen mi sentas min rajtigita opinii ke tio aŭ alio estas tempoperdo kaj ke la koncernataj plenumantoj estas ventkapuloj.

Tiu libro ankaŭ memorigis min pri poemo kiun mi verkis kaj kies titolo estas “KIO ESTAS GRAVA?“. Mi pensas, ke ĝi utilas kiel mia respondo al la libro de Seneko.

Kial parlamentismo ne estas bona por Brazilo?

brazila Ĉambro de Deputitoj

Kiam en la 1960-aj jaroj la brazilaj konservativuloj (ĉiam deproksime sekvataj de la militistoj) ne ŝatis la elektiĝon de laborista maldekstrisma prezidento, ili premis kaj devigis parlamentismon al la brazila politikosistemo, por malfortigi tiel la prezidentan institucion. Nun, la historio ripetiĝas. Denove okazas sturmo far la konservativuloj, sekvata de deziro efektivigi parlamentismon en 2018. La aktuala prezidento jam parolas malferme pri tio. Tro da koincidoj en tiu kaĉo.

Kial parlamentismo ne estas bona por Brazilo? Ĉar tiam la parlamento (deputitoj kaj senatanoj) difinus memstare la brazilajn registarajn politikojn! Kial ĝi ne povas fari tion? Ĉar la brazila parlamento estas putre konservativa!

Percepteblas, ke brazilanoj ne voĉdonas al partioj. Ili voĉdonas al kandidatoj. La partio estas formala leĝa neceso. Ne ekzistas kandidateco sen partio. Okazas do, ke la temoj gravaj al Brazilo estas apenaŭ diskutitaj dum elekto de deputitoj kaj senatanoj. Brazilanoj serĉas ilian biografion. Ne hazarde ĉeestas multe da sencerbaj ‘artistoj’ en la parlamento! Ilia famo elektas ilin; ne iliaj ideoj. Nenio baldaŭ fareblas tiukampe. Tiu brazila moro ne facile malaperos. Montriĝas, ke la elekto per biografioj kondukas al elektado de konservativa parlamento. Aliflanke, dum la prezidentelekto, la temoj gravaj al Brazilo estas pli ofte diskutitaj. La biografio daŭre gravas, sed ne plene sufiĉas.
 
Hodiaŭ la prezidentelekto estas la elekto de la registaro. Se brazilanoj volas konservativan registaron, ili elektas konservativan homon kiel prezidenton. Se progreseman registaron, tiam progreseman prezidenton. La alternativoj estas klaraj, ĉar la kandidatoj estas dum debato puŝitaj esprimi siajn ideojn pri “delikataj” temoj, kiaj la GLAT-rajtoj. Dume, kun la nuntempe intencata parlamentismo, la difino pri konservativismo-progresemo ne plu estos rekte en la manoj de la voĉdonantoj. Per parlamentismo, oni disigos tiun elekton el for la voĉdonado favore al unu homo kaj ties ideoj al elekto de multaj homoj (ja deputitoj kaj senatanoj). La elekto konservativismo-progresemo fariĝus pli subjektiva kaj malpli kontrolebla.
 
La nuna registaro, respondeca pri la eksigo de Dilma, volas parlamentismon, ĉar ilia kaosa sen-tagorda partio, nome PMDB, estas la plej granda partio en Brazilo. Se ili sukcesas efektivigi la sistemoŝanĝon, tiam ni tre probable havos forte konservativan registaron en 2018.

LA PROGRESEMO DE LA PAPO

Kiom longas la sankta peniso de la amerika papo?
Onidire kolombianoj havas penisojn tiel grandajn
ke eblas uzi ilin kiel ramplon por atingi la ĉielon.
Sed la sankta peniso estas argentina.
La konklavo devus elekti papon laŭ penisolongo.
Kiu alia pli kohera kaj konciza metodo uzindus?
Mi timas, tamen, ke la papa petra peniso ne pretas fiki.
Atrofiiĝas la longeco de la homa naturo.
Se la mondo havus papinon,
ĉu oni elektus laŭ vagino-profundeco aŭ -diametro?

MINACO KONTRAŬ LA 103-A UK

Ne timu la brazilajn E-spiritistojn,
kiuj karne flugos al Portugalio.
Ili estas bonuloj.
La esperantistoj-spiritistoj,
la peresperantaj perispiritaj anim-spermistoj,
portos nur evoluintajn animojn al la lando de Camões.
Eble eĉ unu el ili estos Camões mem, kamuflita en alia ŝelo.
Ĉu neniu informis vin?!
Spiritistoj ĉiam estas la enkarniĝoj de superaj animoj.
Grandaj homoj de la pasinteco, artistoj, geniuloj ktp ktp
Se en julio 2018 mi aperus en Lisbono,
la LKK devus havi specialan fakon
por preventi ekstremismajn atakojn.
Mi portus kun mi legion da paganaj kaj ateismaj demonoj.
Miaj eteraj amikoj devenas de la plej suba
el la plej malaltaj tavoloj de la spirita imperio.
Sinjoro diktatoro Dio
(La puristo neniam metis sian kacon en aliulan karnon)
ne sukcesis kapti nin.
NI ESTAS LA REZISTO.
De la ŝafaro, ni estas la blankaj,
ĉar la afrikbrazilaj ŝafoj ne meritas solidiĝintajn antaŭjuĝojn.
Neniu invitu min al la 103-a UK.
Se mi transiras la oceanon, kun mi transiras
akumulita venĝo sufiĉa ekstermi kontinenton.
Se miaj plandumoj tuŝas Eŭropon, oni zorgu ne agaci min.
Mi povus eksplodi kaj fuĝus el mia Pandora-skatolo,
transsubstanciiĝintaj en milionojn da atombomb-potencaj pecoj,
la plej venĝemaj uloj,
kiujn mi kolektis ekde Kabralo tuŝis ĉi teron.
Po unun por ĉiu buĉita indiano, mi portus al Portugalio.
Postvivus la hekatombon,
kaj respondecus pri la refondo de Portugalio,
nur la plej malevoluintaj pekplenaj spiritoj,
ĉefe la gejaj ateistoj.

KIOM MULTE

Mi ne scias, kiom multe
la portugala lingvo apartenas al mi.
Mi ne estas portugalo.
Mia identeco, mia mio, memo kaj egoo
havas konflikton preskaŭ nepacigeblan kun tiu lingvo.
Esperanto devintus esti mia denaska.
Por multaj, la koloniismo estas pasinta fakto,
indulginda pro la tiuepoka pensprogreso.
Por mi, ĝi estas vundo neniam cikatriĝinta,
daŭre dolora nuntempe.
Mi havas amplifitaj ene de mi
kriojn de ĉiuj genocidoj
elde la lastaj kvincent jaroj da invado.
Kiom multe da mi mi ŝuldas al la portugala lingvo?

FEK’ AL ZAMENHOF

Fek’ al Zamenhof kaj lia anĝela aŭreolo!
La junulo kiu mortis pro superdozo
antaŭ ol fariĝi trikdekjaraĝa;
ĉu li perdis ion?
La mondo, parfumitaj vivamantoj, estas sterkamaso.
Ĉu la homaro meritas epitafoverkon?
Esperantistoj amas ampoemojn.
Epitafo verkita de samideano parolus pri la floroj en la ĉerko,
dum la karnoputreco restus necitita.
Mi ofertos kuiritajn manojn de poetoj.
Esperatistoj suĉu la spicitajn fingrojn.
Kiu tro amas la vivon, ne meritas vivi.
Mi devus ekfumi po du cigaredpakojn ĉiutage.
Mia najbarino fumis po tri pakojn.
Ŝi mortis jardekojn pli aĝa
ol la polo-hebreo-ruso-litovo-esperantisto.
Al nia erao apartenas
pafilo, kuglo kaj kranio kun truo ĉe frunto.
Tiuj kiuj aŭdacas paroli pri amo en la nuna epoko
meritas morton per palisumo,
kiel martiro kiu pruvas nenion
krom ke la homaro ne elspezas larmon por savi pacpredikanton.
Mi devus ekdrinki ĝis konscioperdo,
laŭ la minimuma parametro de 80% da alkoholo.
Ĉiuj pacifistoj eniru proprainiciate gaskameron.
Ĉu ni atendas novan mondmiliton?
Ĉu ekzistas stadio pli suba ol la homa?
Mi devus ekkonsumi pezan drogon,
eble kokainon.
Kiam la suno voros ĉi tiun planedon,
neniu registro postvivos.
Esperantistoj volas konkeri la mondon sen armiloj.
Ilia societo de idealaj bonkoruloj
tremus pro pugnado inter pluŝaj ursoj.
Mi devus ĉiam porti ŝargitan revolveron ĉe mia zono.
Esperantistoj estas tro korektaj.
Herbovoruloj kiuj kompatas sencerbajn bestaĉojn.
Mi devus bredi vegetaranojn kaj veganojn
kaj manĝi ilin laŭ antaŭbrazila etiketo.
La homaro..!
Kio estas homaro?
Kadukuloj inventis la terminon.
Bone, ke Zamenhof mortis frue.
Liaj maljunulaj predikoj detruus la lingvon.

LA JUSTECO DE LA JUSTICO

Klimatiziloj en palaco de Braziljo
donas komforton kontraŭ la tropika klimato
de la Brazila Centra Altebenaĵo.
Ĉe muroniĉo de la juĝejo, statueto de krucumita Kristo
sin prezentas kiel viktimo.
Sinjoroj superaj juĝistoj sidas sur ledtegitaj brakseĝoj
kaj decidas, ĉu indianoj rajtas aŭ ne rajtas,
povas aŭ ne povas.
La justico de la venkintoj difinas, kio estas justeco.
Kiu malinda pakto potencigis tiun aranĝon?

Indianoj ne ekekzistis en 1988

La brazilaj grandbienuloj volas kredigi, ke la indianoj havas rajton pri siaj tradiciaj teroj, nur se ili vivis tie en 1988, je la publikigo de la aktuala brazila konstitucio. Ili forgesas, ke delonge oni invadas la indianajn terojn kaj la multaj indianaj triboj same delonge klopodas reakiri siajn tradiciajn terojn. Ili ankaŭ skandale flankenmetas la fakton, ke la indianaj popoloj antaŭas la ekziston de Brazilo. Hodiaŭ la Supera Kortumo juĝas la kazon.

LA MONDA SEKURECO

Feliĉe por la homaro,
ĉi tiu poemo eĉ rimon ne havas.
Se ĝi havus aliron al atombomboj
la atmosfero ne plu estus spirebla al homaj pulmoj.
Feliĉe por feliĉuloj,
ĉi tiu poemo ne regas la universon,
ĉar, se ĝi regus,
la universo estus punkto atendanta eksplodon.
Feliĉe por kontentuloj,
la noktomallumo kaŝas nenion novan.
La poemo forgesiĝos minutojn post la verkado
kaj la mondo restos kia ĝi estas,
enkadrigita en fiksa strukturo,
konstanta kiel feto en formolo.

Prepozicioj en la portugala lingvo

Malsame al la Esperantaj prepozicioj, la portugallingvaj prepozicioj ne havas ĉiam konstantan valoron/funkcion, kaj tial okazas ofte, ke pli ol unu prepozicio taŭgas por sama celo/senco:

Ele veio de carro. | Ele veio no carro. | Ele veio com o carro.

(Li venis per aŭto.)

En la portugala lingvo, kunmetitaj vortoj ne estas tiom oftaj kiel en Esperanto. Por plejparto de la Esperantaj kunmetoj, en la portugala lingvo oni uzas prepoziciojn.

La vaporŝipo estas granda. 

(O navio a vapor é grande.)(a = al)

La diskutrondo jam finiĝis. 

(A roda de discussão já encerrou.)(de = de)

Por multaj Esperantaj prepozicioj, ne ekzistas aparta prepozicio en la portugala lingvo:

je, cis/maltrans, ĉirkaŭ, da, apud, ĉe, malgraŭ

preter, el, anstataŭ, per, po, pri, pro, super, tra, trans

Por la celoj de tiuj prepozicioj, oni uzas en la portugala lingvo aŭ unu el la prepozicioj kiuj ĝenerale aplikiĝas en alia rolo, aŭ prepoziciecan kunmeton, kiu estas kuniĝo de prepozicio(j) kaj alia(j) vorto(j).

Malgraŭ, ke eventuale tiuj prepoziciecaj kunmetoj povas havi logikan sencon, estas preferinde ne multe konsideri ĝin, ĉar la samo ne okazos kun ĉiuj kunmetoj. Ekzemple, la kunmeto em virtude de, kiu signifas pro, havas en si la substantivon virtude, kies ekzakta traduko estus ‘virto‘. La ekzakta senco de la vorto virtude apenaŭ tenas rilaton kun la funkcio de la konstruo em virtude de. Tial, estas pli bone konsideri la tutan kunmeton kiel ununuran solidiĝintan unuon, eĉ se oni scias ke temas pri kunmeto.

Tre ofte la lasta el la eroj de la prepozicieca kunmeto estas prepozicio mem kaj ĝi kunfandiĝas kun difina artikolo kiu venas tuj poste.

Não veio por causa da greve. (Ne venis pro la striko)(Fakte la prepozicieca kunmeto estas “por causa de“, ne “por causa da“. La litero ‘a‘ de ‘da‘ estas la difina artikolo de la vorto ‘greve“.)


La evento komenciĝos je la naŭa. (O evento começará às nove.)(às = kunmeto de la prepozicio a + ina plurala difina artikolo as)


La domo troviĝas cis/maltrans la rivero. (A casa está do lado de cá do rio. | A casa está aquém do rio.)(aquém do = kunmeto de la adverbo aquém + prepozicio de + vira singulara difina artikolo o)

La domo troviĝas trans la rivero. (A casa está do lado de lá do rio. |  A casa está do outro lado do rio. | A casa está [para] além do rio.)(além do = kunmeto de la adverbo além + prepozicio de + vira singulara difina artikolo o)


 Li venos ĉirkaŭ la sesa horo. (Ele vai vir por volta das seis horas.)(por volta das = kunmeto de la prepozicio por + substantivo volta + prepozicio de + ina plurala difina artikolo as)


Mi volas du kilojn da fromaĝo.

(Quero dois quilos de queijo.)(de = de)


La kato estas apud la pordo. (O gato está ao lado da porta.)(ao lado da = flanke de = kunmeto de la prepozicio a + vira singulara difina artikolo o + vira substantivo lado (flanko) + prepozicio de + ina singulara difina artikolo a)

La kato estas apud la sofo. (O gato está ao lado do sofá.)(ao lado do = flanke de = kunmeto de la prepozicio a + vira singulara difina artikolo o + vira substantivo lado (flanko) + prepozicio de + vira singulara difina artikolo o)


Li estas ĉe la fenestro. (Ele está na janela.)(na = kunmeto de la prepozicio em + ina singulara difina artikolo a)(La laŭlitera traduko de “na janela” estus “en la fenestro“)

Li estas ĉe la sofo. (Ele está no sofá.)(no = kunmeto de la prepozicio em + vira singulara difina artikolo o)(La laŭlitera traduko de “no sofá” estus “en la sofo“)

Li sidas ĉe la tablo. (Ele está sentado à mesa. | Ele está sentado junto à mesa.)(à = kunmeto de la prepozicio a + ina singulara difina artikolo a)(junto à = kunmeto de la adjektivo junto + prepozicio a + ina singulara difina artikolo a)


Malgraŭ ĉio, ni iris. (Apesar de tudo, nós fomos.)(apesar de = kunmeto de la adverbo apesar + prepozicio de)


Ŝi pasis preter la monumento. (Ela passou ao lado do monumento.)(ao lado do = flanke de = kunmeto de la prepozicio a + vira singulara difina artikolo o + vira substantivo lado (flanko) + prepozicio de + vira singulara difina artikolo o)


Ŝi eliris el la domo. (Ela saiu da casa.)(da = de la = kunmeto de la prepozicio de + ina singulara difina artikolo a)

Li elektis nur unu el la aŭskultantoj. (Ele escolheu apenas um dentre os ouvinte.)(dentre = el inter = kunmeto de la prepozicio de + prepozicio entre)


Li portis lakton anstataŭ kafo. (Ele trouxe leite em vez de café.)(em vez de = kunmeto de la prepozicio em + substantivo vez [fojo/vico] + prepozicio de)


Ŝi plenigis botelon per akvo. (Ela encheu uma garrafa com água.)(com = kun)


La aŭto veturis po cent kilometroj en horo. (O carro viajava a cem quilômetros por hora.)(a = al)


Ili ne parolis pri la temo. (Eles não falaram sobre o assunto.)(sobre = sur)


Ŝi stumblis kaj falis pro la akvo sur la planko. (Ela tropeçou e caiu por causa da água no chão.)(por causa da = kunmeto de la prepozicio por + ina singulara substantivo causa [kaŭzo] + prepozicio de + ina singulara difina artikolo a)

Ŝi ne venis pro tio. (Ela não veio por causa disso.)(por causa disso = kunmeto de la prepozicio por + ina singulara substantivo causa [kaŭzo] + prepozicio de + pronomo isso [tio])

Li ne venis pro la pluvo. (Ele nao veio devido à chuva. | Ele nao veio em virtude da chuva.)(devido a = kunmeto de la adjektivo/substantivo devido + prepozicio a + ina singulara difina artikolo a)(em virtude da = kunmeto de la prepozicio em + substantivo virtude + prepozicio de + ina singulara difina artikolo a)

Li mortis pro malsato. (Ele morreu de fome.)(de = de)


Li flugis super la urbo. (Ele voava acima da cidade.)(acima da = kunmeto de la adverbo acima + prepozicio de + ina singulara difina artikolo a)


Li kuris tra la arbaro. (Ele correu através da floresta.)(através da = kunmeto de la adverbo através + prepozicio de + ina singulara difina artikolo a)


a  al

La prepozicio ‘a‘ ekvivalentas la Esperantan ‘al‘:

Eu disse tudo a ele. (Mi diris ĉion al li.)

Anstataŭ ‘a‘, en Brazilo oni tre ofte uzas la prepozicion “p(a)ra“:

Eu disse tudo pra ele. (Mi diris ĉion al li.)

La vorto ‘a‘ ankaŭ ekvivalentas, depende de la kunteksto, la artikolon ‘la‘:

A menina deu uma flor a você. (La knabino donis floron al vi.)

La prepozicio ‘a‘ ofte aperas kunfandiĝinta kun alia vorto (artikolo, pronomo, adverbo):

Ele disse ‘oi’ ao amigo. | Ele disse ‘oi’ àquele amigo.   
(Li diris ‘saluton’ al la amiko. | Li diris ‘saluton’ al tiu amiko.)

Ele disse ‘oi’ à amiga. | Ele disse ‘oi’ àquela amiga. 
(Li diris ‘saluton’ al la amikino. | Li diris ‘saluton’ al tiu amikino)

Ele disse ‘oi’ aos amigos. | Ele disse ‘oi’ àqueles amigos. 
(Li diris ‘saluton’ al la amikoj. | Li diris ‘saluton’ al tiuj amikoj)

Ele disse ‘oi’ às amigas. | Ele disse ‘oi’ àquelas amigas. 
(Li diris ‘saluton’ al la amikinoj. | Li diris ‘saluton’ al tiuj amikinoj)

Não me refiro àquilo que ocorreu anteontem.
(Mi ne parolas pri tio, kio okazis antaŭhieraŭ.)

Onde você está e aonde você vai?
(Kie vi estas kaj kien vi iras?)

Prononco

Vorto/Kunmeto Proksimuma prononco (IFA)
a

ao

à

às

aos

àquele

àquela

àqueles

àquelas

aonde

[a]

[aw]

[a], [a:]

[as]Brazilo, [az]Brazilo, [ɐʃ]Portugalio

[aws]Brazilo, [awz]Brazilo, [awʃ]Portugalio

[a’keli]Brazilo, [a’kelɘ]Portugalio

[a’kɛlɐ]
 
[a’kelis]Brazilo, [a’keliz]Brazilo, [a’kelɘʃ]Portugalio

[a’kɛlɐs]Brazilo, [a’kɛlɐz]Brazilo, [a’kɛlɐʃ]Portugalio

[a’õdʒi]Brazilo, [a’õdi]Portugalio
 

ante  antaŭ

La prepozicio ‘ante‘ ekvivalentas la Esperantan ‘antaŭ‘.

Ele se colocou ante a porta e não permitiu ninguém entrar. (Li sin lokis antaŭ la pordo kaj permesis al neniu eniri.)

Anstataŭ ‘ante‘, oni tre ofte uzas la esprimon “em/na frente a/de” (fronte al):

Ele se colocou na frente da porta. (Li sin lokis fronte al la pordo.)(na frente da = em + a + frente + de + a)

Malsame al la Esperanta ‘antaŭ‘, la portugallingva ‘ante‘ estas uzata ekskluzive kun loka nuanco. Por tempa nuanco, onis uzas la esprimon ‘antes de‘:

O evento terminou antes das dez horas. (La evento finiĝis antaŭ la deka horo.)(antes das = antes + de + as)

Prononco

La litero ‘n‘ de la prepozicio ‘ante‘ ne estas prononcata. Ĝi nur indikas, ke la antaŭa vokalo estas nazala.

Vorto/Kunmeto Proksimuma prononco (IFA)
ante [‘ãtʃi], [‘ãti]

após post

La prepozicio ‘após‘ ekvivalentas la Esperantan ‘post‘:

Ele voltou após dois dias. (Li revenis post du tagoj.)

Ele entrou após os amigos. (Li eniris post la amikoj.)

Existe vida após a morte? (Ĉu ekzistas vivo post la morto?)

Anstataŭ ‘após‘, oni tre ofte uzas la esprimon “depois de“:

Ele voltou depois de dois dias. (Li revenis post du tagoj.)

Ele entrou depois dos amigos. (Li eniris post la amikoj.)(depois dos = depois + de + os)

Existe vida depois da morte? (Ĉu ekzistas vivo post la morto?)(depois da = depois + de + a)

La vorto ‘após‘ ankaŭ ekvivalentas, depende de la kunteksto, la adverbon ‘poste‘:

Ele saiu e o amigo logo após. (Li eliris kaj la amiko tuj poste.)

Prononco

Vorto/Kunmeto Prosimuma prononco (IFA)
após [a’pɔs]Brazilo, [a’pɔz]Brazilo, [a’pɔjs]Brazilo, [a’pɔjz]Brazilo, [a’pɔʃ]Portugalio
  

até ĝis

La prepozicio ‘até‘ ekvivalentas la Esperantan ‘ĝis‘:

Ele foi até o parque. (Li iris ĝis la parko.)

La vorto ‘até‘ ankaŭ ekvivalentas, depende de la kunteksto, la adverbon ‘‘:

Ele até prometeu vir. (Li promesis veni.)

Prononco

Vorto/Kunmeto Proksimuma prononco (IFA)
até [a’tɛ]Brazilo, [ɐ’tɛ]Portugalio
 

com kun

La prepozicio ‘com‘ ekvivalentas la Esperantan ‘kun‘:

Ela veio com sua amiga. (Ŝi venis kun sia amikino.)

Kiel jam montrite supre, en la portugala lingvo ne ekzistas prepozicio kiu egalu la Esperantan ‘per‘. En tiuj cirkonstancoj, oni foje povas uzi la prepozicion ‘com‘.

Ele cortou o papel com a tesoura. (Li tranĉis la paperon per la tranĉilo.)

Ofte la prepozicio ‘com‘ venas kunfandiĝinta kun persona pronomo.

Ele está falando comigo? (Ĉu li parolas kun mi?)

Ela não vem conosco. (Ŝi ne venas kun ni.)

Ekzistas kuniĝoj de la prepozicio ‘com‘ kun artikoloj, sed ili estas arkaikaj.

Prononco

La litero ‘m‘ de la prepozicio ‘com‘ ne estas prononcata. Ĝi nur indikas, ke la antaŭa vokalo estas nazala.

Dum la kuniĝoj de la prepozicio ‘com‘ kun difinaj artikoloj estas arkaikaj en la skribo, en parolo ili daŭre povas okazi:

Ele saiu com as coisas. (Li eliris kun la aĵoj.)(proksimuma prononco: eli saiu kũas/kŭas kojzas)

Ele saiu com um livro. (Li eliris kun libro.)(proksimuma prononco: eli saiŭ livru)

Vorto/Kunmeto Proksimuma prononco (IFA)
com

com o

com os

com a

com as

com um

com uns

com uma

com umas

[kõ], [kũ]

[kõu], [ku]

[kõus], [kõuz], [kus], [kuz], [kõuʃ]

[kõa], [kwa]

[kõas], [kõaz], [kwas], [kwaz], [kõaʃ]

[kõũ], [kũ]

[kõũs], [kõũz],[kũs], [kũz], [kõũʃ]

[kõũmɐ], [kũmɐ]

[kõũmɐs], [kõũmɐz], [kũmɐs], [kũmɐz], [kõũmɐʃ]

contra kontraŭ

La prepozicio ‘contra‘ ekvivalentas la Esperantan “kontraŭ“:

Ele agiu contra sua própria vontade. (Li agis kontraŭ sia propra volo.)

Prononco

La litero ‘n‘ de la prepozicio ‘contra‘ ne estas prononcata. Ĝi nur indikas, ke la antaŭa vokalo estas nazala.

Vorto/Kunmeto Proksimuma prononco (IFA)
contra [‘kõtɾɐ]

  

de de

La prepozicio ‘de‘ egalas la Esperantan ‘de‘.

A água do poço não é potável. (La akvo de la puto ne estas trinkebla.)

La portugallingva prepozicio ‘de‘ povas ankaŭ ekvivalenti la Esperantajn ‘per‘ kaj ‘el‘:

Ela viajou de ônibus. (Ŝi vojaĝis per buso.)

O passarinho voou da gaiola. (La birdo flugis el la kaĝo.)(da = kunmeto de la prepozicio de + ina singulara difina artikolo a)

La prepozicio ‘de‘ ankaŭ povas ekvivalenti la Esperantan ‘pri‘.

Ele falava do tempo passado. (Li parolis pri la pasinta tempo.)

Plej ofte la prepozicio ‘de‘ aperas kunfandiĝinta kun alia vorto (artikolo, pronomo, adverbo).

Ele entrou no hotel do bairro. (Li eniris en la hotelon de la kvartalo)

Ele entrou nas casas das amigas. (Li eniris en la domojn de la amikinoj)

Ele entrou no hotel dum bairro. (Li eniris en la hotelon de (iu) kvartalo)

Ele entrou nas casas dumas amigas. (Li eniris en la domojn de (iuj) amikinoj)

O livro é dele, a caneta é dela, e a mesa é deles. (La libro estas de li; la plumo estas de ŝi, kaj la tablo estas de ili.)

A fonte deste livro é Times New Roman; desse livro é Arial e daquele livro é Georgia. (La tiparo de ĉi tiu libro [ĉe mi] estas Times New Roman; de tiu libro [ĉe vi] estas Arial kaj de tiu libro [ĉe li] estas Georgia.)

As ideias deste livro não são as mesmas daquele. (La ideoj de ĉi tiu libro ne estas la samaj de tiu.)

Brazilanoj ofte ne diferencas ‘este” disde ‘esse‘ kaj uzas ilin indiferente. Tiel, la ĉefa diferenco okazas inter est-/ess- kaj aquel-, kie la unuaj prezentas ion proksiman kaj la lasta prezentas ion malproksiman.

A fonte deste/desse livro é interessante. (La tiparo de ĉi tiu libro [proksima al mi aŭ/kaj vi] estas interesa.)

A fonte daquele livro é interessante.  (La tiparo de tiu libro [malproksima al mi kaj vi] estas interesa.)

Quero provar uma porção disto, disso e daquilo(Mi volas gustumi porcion de ĉi tio [ĉe mi], de tio [ĉe vi] kaj de tio [ĉe li])

Quero entender o significado disso. (Mi volas kompreni la signifon de tio.)

Samkiel la antaŭaj kunmetoj, brazilanoj ofte ne diferencas ‘isto” disde ‘isso‘ kaj uzas ilin indiferente. Tiel, la ĉefa diferenco okazas inter isto/isso kaj aquilo, kie la unuaj prezentas ion proksiman kaj la lasta prezentas ion malproksiman.

Quero provar uma porção disto/disso e daquilo. (Mi volas gustumi porcion de ĉi tio [proksima al mi aŭ/kaj vi] kaj de tio [malproksima al mi kaj vi])

Vamos arrumar os livros. O primeiro livro é daqui; o segundo, daí; e o terceiro, dali. (Ni organizu la librojn. La unua libro estas de ĉi tie [ĉe mi]; la dua, de tie [ĉe vi]; kaj la tria, de tie [ĉe li].

Eu venho da praça. E você? Donde você vem? (Mi venas el/de la placo. Kaj vi? El/de kie vi venas?)

Ele comprou o livro mais interessante dentre as centenas de livros disponíveis. (Li aĉetis la plej interesan libron el [inter] la centoj da disponeblaj libroj.)

La prepozicio ‘de‘ povas foje kuniĝi kun substantivoj. En tiu situacio, la kuniĝo venas akompanate de apostrofo. Ili estas tre maloftaj kaj okazas pro histori(ec)aj kaŭzoj:

Ele comprou uma garrafa d’água. (Li aĉetis akvobotelon [botelo de akvo].)

Você assistiu a novela Coração d’Ouro? (Ĉu vi spektis la telenovelon Coração d’Ouro [Koro de Oro]?)

Se la artikolo de kunmeto estas samtempe parto de propra nomo, tiam la vokalo estos majusklo. Oni povas tamen preferi ne kunigi la prepozicion kaj la artikolon de la propra nomo.

A notícia estava na primeira página dO Estado. = A notícia estava na primeira página de O Estado. (La novaĵo estis en la unua paĝo de O Estado.)(O Estado estas propra nomo de ĵurnalo.)

Prononco

Proksimuma prononco (IFA)
de

[dʒi]plejparto de Brazilo,  [di]kelkaj regionoj de Brazilo, [dɘ]Portugalio
  

do, dos

[du]

[dus]Brazilo, [duz]Brazilo, [duʃ]Portugalio
   

da, das

[da]

[das]Brazilo, [daz]Brazilo, [daʃ]Portugalio
  

dum, duns

[dũ]

[dũs]Brazilo, [dũz]Brazilo, [dũʃ]Portugalio
  

duma, dumas

[‘dũmɐ]

[‘dũmɐs]Brazilo [‘dũmɐz]Brazilo, [‘dũmɐʃ]Portugalio
  

dele, deles

[‘deli]Brazilo, [‘delɘ]Portugalio

[‘delis]Brazilo, [‘deliz]Brazilo, [‘delɘʃ]Portugalio
  

dela, delas

[‘dɛlɐ]

[‘dɛlɐs]Brazilo[‘dɛlɐz]Brazilo, [‘dɛlɐʃ]Portugalio
   

deste, destes

[‘destʃi]plejparto de Brazilo

[‘desti] [‘deʃti] [‘deʃtʃi] kelkaj regionoj de Brazilo [‘deʃtɘ]Portugalio

[‘destʃis/z] [‘destis/z] [‘deʃtis/z] [‘deʃtʃis/z] Brazilo

[‘deʃtɘʃ]Portugalio

  

desta, destas

[‘dɛstɐ] [‘dɛʃtɐ] Brazilo, [‘dɛʃtɐ]Portugalio

[‘dɛstɐs/z] [‘dɛʃtɐs/z] Brazilo, [‘dɛʃtɐʃ]Portugalio
   

desse, desses

[‘desi]Brazilo, [‘desɘ]Portugalio

[‘desis]Brazilo, [‘desiz]Brazilo, [‘desiʃ]Portugalio
 

dessa, dessas

[‘dɛsɐ]

[‘dɛsɐs]Brazilo, [‘dɛsɐz]Brazilo, [‘dɛsɐʃ]Portugalio
 

daquele, daqueles

[da’keli]Brazilo, [dɐ’kelɘ]Portugalio

[da’kelis]Brazilo, [da’keliz]Brazilo, [dɐ’kelɘʃ]Portugalio
   

daquelas, daquelas

[da’kɛlɐ]Brazilo, [dɐ’kɛlɐ]Portugalio

[da’kɛlɐs]Brazilo, [da’kɛlɐz]Brazilo, [dɐ’kɛlɐʃ]Portugalio
  

disto

[‘dʒistu] [‘dʒiʃtu]plejparto de Brazilo

[‘distu]kelkaj regionoj de Brazilo

[‘diʃtu]Portugalio

disso

[‘dʒisu]plejparto de Brazilo, [‘disu]kelkaj regionoj de Brazilo

[‘disu]Portugalio

daquilo

[da’kilu]Brazilo, [dɐ’kilu]Portugalio

daqui

[da’ki]Brazilo, [dɐ’ki]Portugalio

dai

[da’i]Brazilo, [dɐ’i]Portugalio
 

dali

[da’li]Brazilo, [dɐ’li]Portugalio

donde

[‘dõdʒi]plejparto de Brazilo

[‘dõdi]kelkaj regionoj de Brazilo

[‘dõdɘ]Portugalio

dentre

[‘dẽtɾi]Brazilo, [‘dẽtɾɘ]Portugalio

desde ekde

La prepozicio ‘desde‘ ekvivalentas la Esperantan ‘ekde‘.

Desde quando você fala Esperanto? (Ekde kiam vi parolas Esperanton?)

Eles moram aqui desde 1980. (Ili loĝas ĉi tie ekde 1980.)

La prepozicio ‘desde‘ indikas ĉefe pasintan aŭ plu nuntempan okazaĵon. Por venontaj okazaĵoj, oni uzas la esprimon a partir de.

Desde que horas você está no parque? (Ekde kiu horo vi estas en la parko?)

Estou no parque desde as cinco horas. (Mi estas en la parko ekde la 5-a horo.)

A partir de que horas você estará no parque? (Ekde kiu horo vi estos en la parko?)

Estarei no parque a partir das cinco horas. (Mi estos en la parko ekde la 5-a horo.)

La esprimo ‘desde já‘ signifas ‘tuj/senprokraste‘.

Comece a ler desde já! (Eklegu senprokraste!)

La esprimo ‘desde que‘ foje signifas ‘kondiĉe ke‘.

Vou ler desde que você venha. (Mi legos kondiĉe, ke vi venu.)

Prononco

Vorto/Kunmeto Proksimuma prononco (IFA)
desde [‘desdʒi] [‘dezdʒi] [‘deʃdʒi] [ˈdesdi]Brazilo, [‘deʒdɘ]Portugalio
  

em en

La prepozicio ‘em‘ ekvivalentas la Esperantan ‘en‘.

O gato está na caixa. (La kato estas en la skatolo.)

Malsame al la Esperanta ‘en‘, la portugallingva ‘em‘ ne ĉiam indikas ĉeeston interne de io.

O livro está na mesa. (La libro estas sur la tablo.)

O cachorro está na porta. (La hundo estas apud la pordo.)

Se oni volas emfazi ke temas pri lokiĝo interne de io, oni uzas la esprimon “dentro de“.

O gato está dentro da caixa. (La kato estas en la skatolo.)(dentro da = dentro + de + a)

O livro está dentro do saco. (La libro estas en la [man]sako.)(dentro do = dentro + de + o)

La prepozicio ‘em‘ plej ofte aperas kunfandiĝinta kun alia vorto (artikolo, pronomo).

Ele entrou no hotel. (Li eniris en la hotelon)

Ele entrou nas casas. (Li eniris en la domojn)

Ele entrou num hotel. (Li eniris en (iun) hotelon)

Ele entrou numas casas. (Li eniris en (iujn) domojn)

A casa é grande. Quem mora nela? (La domo estas granda. Kiu loĝas en ĝi?)

Não há cama neste quarto. Vou dormir naquele outro. (Ne estas lito en ĉi tiu ĉambro. Mi dormos en tiu alia.)

Você vai entrar nisso? (Ĉu vi eniros en tion? = Ĉu vi partoprenos en tio?)

Não há nada de verdade naquilo. (Neniu vero estas en tio.)

Essa citação não está neste livro. Está noutro livro. (Tiu citaĵo ne estas en ĉi tiu libro. Estas en alia libro.)

En Brazilo, tiu ĉi lasta kunmeto estas malofta ĉe skribo, sed en rapida parolado ĝi povas aperi.

Prononco

Malgraŭ la ortografia simileco, la portugallingva ‘em‘ havas prononcon tre malsaman rilate la Esperantan ‘en‘. La litero ‘m‘ de ‘em‘ estas prononcata kiel la Esperanta litero ‘j‘, formante kune la vokalo ‘e‘ la nazalan diminuendan diftongon [ẽj] aŭ [ẽj̃].

Proksimuma prononco (IFA)
em

[ẽj], [ẽj̃] Brazilo, [ɐ̃j̃]Portugalio

no, nos

[nu]

[nus]Brazilo [nuz]Brazilo, [nuʃ]Portugalio

na, nas

[na]

[nas]Brazilo, [naz]Brazilo, [naʃ]Portugalio

num, nuns

[nũ]

[nũs]Brazilo, [nũz]Brazilo, [nũʃ]Portugalio

numa, numas

[‘nũmɐ]

[‘nũmɐs]Brazilo, [‘nũmɐz]Brazilo, [‘nũmɐʃ]Portugalio

nele, neles

[‘neli]Brazilo, [‘nelɘ]Portugalio

[‘nelis]Brazilo, [‘neliz]Brazilo, [‘nelɘʃ]Portugalio

nela, nelas

[‘nɛlɐ]

[‘nɛlɐs]Brazilo, [‘nɛlɐz]Brazilo, [‘nɛlɐʃ]Portugalio

neste, nestes

[‘nestʃi]plejparto de Brazilo

[‘nesti] [‘neʃti] [‘neʃtʃi]kelkaj regionoj de Brazilo  [‘neʃtɘ]Portugalio

[‘nestʃis/z] [‘nestis/z] [‘neʃtis/z] [‘neʃtʃis/z] Brazilo, [‘neʃtɘʃ]Portugalio

nesta, nestas

[‘nɛstɐ][‘nɛʃtɐ] Brazilo, [‘nɛʃtɐ]Portugalio

[‘nɛstɐs/z] [‘nɛʃtɐs/z] Brazilo, [‘nɛʃtɐʃ]Portugalio

nesse, nesses

[‘nesi]Brazilo, [‘nesɘ]Portugalio

[‘nesis]Brazilo, [‘nesiz]Brazilo, [‘nesiʃ]Portugalio

nessa, nessas

[‘nɛsɐ]

[‘nɛsɐs]Brazilo, [‘nɛsɐz]Brazilo, [‘nɛsɐʃ]Portugalio

naquele, naqueles

[na’keli]Brazilo, [nɐ’kelɘ]Portugalio

[na’kelis]Brazilo, [na’keliz]Brazilo, [nɐ’kelɘʃ]Portugalio

naquela, naquelas

[na’kɛlɐ]Brazilo, [nɐ’kɛlɐ]Portugalio

[na’kɛlɐs]Brazilo, [na’kɛlɐz]Brazilo, [nɐ’kɛlɐʃ]Portugalio

nisto

[‘nistu][‘niʃtu]Brazilo, [‘niʃtu]Portugalio

nisso

[‘nisu]

naquilo

[na’kilu]Brazilo, [nɐ’kilu]Portugalio

noutro, noutros

[‘notɾu]

[‘notɾus] [‘notɾuz]Brazilo, [‘notɾuʃ]Portugalio

noutra, noutras

[‘notɾɐ]

[‘notɾɐs] [‘notɾɐz]Brazilo, [‘notɾɐʃ]Portugalio

entre inter

La prepozicio ‘entre‘ ekvivalentas la Esperantan ‘inter‘.

O dicionário está entre as gramáticas. (La vortaro estas inter la gramatikoj.)

Kiel jam montrite supre, la prepozicio ‘entre‘ povas formi kune kun la prepozicio ‘de‘ la kunmeton ‘dentre‘.

Prononco

La litero ‘n‘ de la prepozicio ‘entre‘ ne estas prononcata. Ĝi nur indikas, ke la antaŭa vokalo estas nazala.

Vorto

Kunmeto

Proksimuma prononco (IFA)
entre [‘ẽtɾi]Brazilo, [ˈẽtɾɘ]Portugalio

p(a)ra por

La prepozicio ‘p(a)ra‘ ekvivalentas la Esperantan ‘por‘. La mallongigo ‘pra‘ okazas plej ofte ĉe neformala ĉiutaga parolo, kvankam eblas ankaŭ ĉe skribo.

Trouxe um doce pra você. (Mi alportis dolĉaĵon por vi.)

La prepozicio ‘p(a)ra‘ ankaŭ estas uzata kun la sama funkcio de la prepozicio “al“.

Ele deu um doce pra ela. (Li donis dolĉaĵon al ŝi.)

La prepozicio ‘p(a)ra” povas aperi kunfandiĝinta kun difina artikolo. Tiu kunmeto malofte aperas ĉe skribo, sed estas ofta dum (brazila) parolado.

Ele fez um pedido pras mulheres. (Li faris peton al la virinoj)

Prononco

Vorto/Kunmeto Proksimuma prononco (IFA)
para, pra

pro, pros

pra, pras

[‘paɾɐ], [pɾɐ]

[pru], [prus], [pruz]

[pra], [pras], [praz]

per per

En la portugala lingvo, la prepozicio ‘per‘ estas arkaika kaj tial neniam estas uzata memstare. Ĝi ĉiam aperas en la pasiva voĉo, en kunmeto kun difina artikolo.

A tarefa foi feita pelo amigo. (La tasko estis farita de la amiko)

A tarefa foi feita pela amiga. (La tasko estis farita de la amikino)

A tarefa foi feita pelos amigos. (La tasko estis farita de la amikoj)

A tarefa foi feita pelas amigas. (La tasko estis farita de la amikinoj)

Prononco

Vorto/Kunmeto Proksimuma prononco (IFA)

pelo, pelos

 

pela, pelas

[‘pelu]

[‘pelus] [‘peluz]Brazilo, [‘peluʃ]Portugalio

[‘pelɐ]

[‘pelɐs] [‘pelɐz]Brazilo, [‘pelɐʃ]Portugalio

perante antaŭ, fronte al, en la ĉeesto de

La prepozicio ‘perante‘ ekvivalentas la Esperantajn ‘antaŭ, fronte al’ aŭ ‘en la ĉeesto de‘.

É preciso dizer a verdade perante o juiz. (Estas necese diri la veron antaŭ/fronte al/en la ĉeesto de la juĝisto)

Kun la sama senco, eblas uzi la prepozicion ‘ante‘ aŭ la esprimojn “diante de‘ (antaŭ), ‘na frente de‘ (fronte al), ‘na presença de‘ (en la ĉeesto de).

É preciso dizer a verdade ante o juiz.

É preciso dizer a verdade diante do juiz.

É preciso dizer a verdade na frente do juiz.

É preciso dizer a verdade na presença do juiz.

Prononco

La litero ‘n‘ de la prepozicio ‘perante‘ ne estas prononcata. Ĝi nur indikas, ke la antaŭa vokalo estas nazala.

Vorto/Kunmeto Proksimuma prononco (IFA)
perante [pe’ɾɐ̃tʃi]Brazilo, [pɘ’ɾɐ̃tɘ]Portugalio

por pro, per, laŭ, post, kontraŭ, por, dum, -ota/-onta

Depende de la kunteksto, la portugallingva prepozicio ‘por‘ povas ekvivalenti diversajn Esperantajn prepoziciojn.

Ela comprou não por necessidade, mas porque queria. (Ŝi aĉetis ne pro neceso, sed ĉar ŝi volis.)

Enviei o livro por correio. (Mi sendis la libron per poŝto.)

Eles foram por este caminho. (Ili iris laŭ ĉi tiu vojo.)

A mulher foi ao guarda-roupa e retirou roupa por roupa. (La virino iris al la vestoŝranko kaj elprenis veston post vesto.)

Ela vendeu o carro por 20 mil reais. (Ŝi vendis la aŭton kontraŭ 20 mil realoj.)

Ele vai à feira uma vez por mês. (Li iras al la foiro po unu fojon por monato.)

Estive lá por duas horas. (Mi estis tie dum du horoj.)

A tarefa ainda está por fazer. (La tasko ankoraŭ estas farota.)

O interessante ainda está por acontecer. (La interesa afero ankoraŭ estas okazonta/ne okazis.)

O pedido ainda está por vir. (La mendo ankoraŭ estas alvenonta/ne alvenis.)

La esprimo “por volta de” signifas “ĉirkaŭ“.

Estarei aí por volta das quatro horas. (Mi estos tie ĉirkaŭ la kvara horo.)

Prononco

Vorto/Kunmeto Proksimuma prononco (IFA)
por [pu] [puɾ]Brazilo, [puɾ]Portugalio

sem sen

La prepozicio ‘sem‘ ekvivalentas la Esperantan ‘sen‘.

Ela esta sem roupa. (Ŝi estis sen vesto = nuda).

Prononco

Malgraŭ la ortografia simileco, la portugallingva ‘sem‘ havas prononcon tre malsaman rilate la Esperantan ‘sen‘. La litero ‘m‘ de ‘sem‘ estas prononcata kiel la Esperanta litero ‘j‘, formante kune la vokalo ‘e‘ la nazalan diminuendan diftongon [ẽj] aŭ [ẽj̃].

Vorto/Kunmeto Proksimuma prononco (IFA)
sem [sẽj] [sẽj̃]Brazilo, [sɐ̃j̃]Portugalio

sob sub

La prepozicio ‘sob‘ ekvivalentas la Esperantan ‘sub‘.

O gato está sob a mesa. (La kato estas sub la tablo.)

Tre ofte oni uzas, anstataŭ la prepozicio ‘sob‘, la esprimon “debaixo de“.

O gato está debaixo da mesa. (La kato estas sub la tablo.)

Ne konfuzu “debaixo de” kun “de baixo de“. La dua esprimo signifas “el sub“. Por la dua senco, ankaŭ ekzistas la esprimo “de debaixo de“.

Ele está debaixo da mesa. (Li estas sub la tablo.)

Ele veio de baixo da mesa. (Li venis el sub la tablo.)

Ele veio de debaixo da mesa. (Li venis el sub la tablo.)

Prononco

Vorto/Kunmeto Proksimuma prononco (IFA)
sob [‘sobi] [sob]Brazilo, [sob]Portugalio

sobre sur, pri

Depende de la kunteksto, la portugallingva ‘sobre‘ ekvivalentos la Esperantajn “sur” aŭ “pri“.

O gato está sobre a mesa. (La kato estas sur la tablo.)(Sed ankaŭ povus esti “O gato estava na mesa.” “O gato estava em cima da mesa.”)

Eu falava sobre o gato. (Mi parolis pri la kato.)(Sed ankaŭ povus esti “Eu falava do gato.”)

Por la senco de la prepozicio ‘pri‘, oni uzas ankaŭ la esprimojn “acerca de“, “a respeito de“.

Eu falava acerca do gato. | Eu falava a respeito do gato. (Mi parolis pri la kato.)

Prononco

Vorto/Kunmeto Proksimuma prononco (IFA)
sobre [‘sobɾi]Brazilo, [‘sobɾɘ]Portugalio

trás post, malantaŭ, el post, el malantaŭ

La portugallingva prepozicio “trás” ekvivalentas la Esperantan konstruon “el post, el malantaŭ“. Tamen tiu prepozicio estas  apenaŭ uzata memstare. Anstataŭ ĝi, oni uzas la esprimojn “de trás de“, “detrás de“, “por trás de“, “por detrás de“.

La esprimo “detrás de” estas uzata ĉe statoverboj, dum la la esprimo “de trás de” estas uzata por indiki movon.

Ele está detrás da porta. (Li estas malantaŭ la pordo.)

Ele veio de trás da porta. (Li venis el malantaŭ la pordo.)

La diferenco inter “detrás de” e “por trás de/por detrás de” troviĝas en tio, ke la unua esprimo indikas precizan lokon en la malantaŭo, dum la lastaj esprimoj ampleksas pli grandan areon kaj indikas malprecizan lokon en tiu malantaŭa areo.

A casa fica detrás da igreja. (La domo estas malantaŭ la preĝejo, precize en tiu konata malantaŭo)

A casa fica por detrás da igreja. (La domo estas malantaŭ la preĝejo, en iu nepreciza loko de la malantaŭo)

Para trás de” indikas movon malantaŭen.

Ele foi para trás da porta. (Li iris malantaŭ la pordon.)

Ne konfuzu “trás” kun “atrás“. Ĉi lasta estas adverbo kaj signifas ‘malantaŭe‘. Aliflanke la esprimo “atrás de” signifas “malantaŭ“.

A casa está atrás. (La domo estas malantaŭe.)

Ele está atrás da porta. (Li estas malantaŭ la pordo.)

La esprimo “andar atrás de” signifas “serĉi“.

Ele anda atrás de um novo livro pra ler. (Li serĉas novan libron por legi.)

Prononco

Proksimuma prononco (IFA)
 de trás de, detrás de

[dʒi tras dʒi]

por trás de, por detrás de

[pu tras dʒi], [pu dʒitras dʒi]

p(a)ra trás de

[pɾɐ/paɾɐ tras dʒi]
 

La prepoziciojn prezentitajn ĝis nun la gramatiko de la portugala lingvo nomas “esencaj prepozicioj” (preposições essenciais), tial ke ili estas prepozicioj jam ekde siaj originoj. Ekzistas, tamen, vortoj kiuj origine apartenas al aliaj gramatikaj klasoj, sed povas eventuale roli kiel prepozicio. Tiuj ĉi duagradaj prepozicioj nomiĝas “akcidencaj prepozicioj” (preposições acidentais).

Akcidencaj Prepozicioj


Ele agiu conforme o plano.

Ele agiu consoante o plano.

Ele agiu segundo o plano.

(Li agis laŭ la plano.)

Afora duas pessoas, todos foram ao evento.

Fora duas pessoas, todos foram ao evento.

Salvo duas pessoas, todos foram ao evento.

Todos foram ao evento, exceto duas pessoas.

Todos foram ao evento, menos duas pessoas.

(Krom du personoj, ĉiuj iris al la evento.

Ĉiuj iris al la evento, krom du personoj.)

 durante –> dum

Ele viajou durante dois meses.

(Li vojaĝis dum du monatoj.)

 

  como –> kiel

Eles receberam uma carta como resposta.

(Ili ricevis leteron kiel respondon.)

  mediante –> per

Ele compreendeu a história mediante a leitura de um libro.

(Li komprenis la historion per librolegado.)

 

LA ENORMA KANUO

Ili portis strangajn aĵojn sur la korpo. Mi ne komprenas, kial ili bezonis tion. Ni venis frumatene al la strando ĉar ni volis kapti fiŝojn por manĝi nokte. Sed tuj post la sunapero, ni ekvidis punkton sur la maro. La punkto iom post iom grandiĝis. Embiara, mia amiko, ankoraŭ volis fiŝkapti. Li preparis sian kanuon kaj ekmetis ĝin sur la akvon. Kiam li notis, ke mi plu staris rigardante al la maro, li relokis la kanuon sur la sablon kaj skoldis min: “ĉu vi ne vidas, ke tio estas nur sunreflekto sur la akvo?!” Li evidente malpravis. La punkto fariĝis pli kaj pli granda. Estis speco de kanuo. Enorma kanuo.

Eĉ Embiara nervoziĝis kiam la enorma kanuo fariĝis klare videbla. Niaj sentoj estis konfuzaj. Neniam ni vidis tian kanuon. Multege da strangaj uloj paŝis sur ĝi, ĉiudirekten, kaj la kanuego plu firme alproksimiĝis. Ĝiaj bordoj estis pli altaj ol plenkreska homo kaj la akvo havis neniun ŝancon invadi. Ĉu ili apartenas al la tribo de trans la sudaj montoj? Tiuj niaj malamikoj ĉiam planis iel aŭ aliel ekstermi nin. Estus terure se iliaj sagoj ekpafiĝus kontraŭ ni el sur tiu kanuego. Ili probable ekregus la marbordon. Kaj se alia grupo jam survojas al nia vilaĝo? Ĉu ili embuskas tra maro kaj tero? Mi sentis kapturniĝon. Mi kuris malantaŭ densan palmaron kaj spionis kun kreskanta timo. Senpeziĝon mi sentis! Malgraŭ la distanco, mi bone distingis ilin. Almenaŭ ne estis la malamikoj de trans la montoj.

Embiara estis pli kuraĝa ol mi. Li restis la tutan tempon sur la strando, kaj neniom retropaŝis kiam la stranguloj alvenis ĝis la sablo, ĉi-foje per malpli granda kanuo. Unu el ili portis birdegon ĉe la mano. Mi povis aŭskulti nenion, sed mi vidis, ke la strangulo donis la birdegon al Embiara. La birdego ekbaraktis freneze kaj preskaŭ liberiĝis. La stranguloj de la kanuego ne estis ankoraŭ mortiginta la ĉasaĵon! Embiara per rapida movo rompis la kolon de la birdego. Tute prave li agis! En tia situacio, mi agus same. Post kaptado, oni nepre tuj mortigu, por ke la besto ne fuĝu! Por ke ni ne devu denove atendi alian. Sed, je mia surprizo, la homoj de la enorma kanuo aspektis timigitaj. Ĉu eble ili ne manĝas birdojn? Mi ekŝvitis pli ol kutime. “Embiara estas en danĝero”, mi pensis.

Embiara zorge kaj malrapide metis la mortintan birdegon sur la sablon, ja por montri, ke neniun li volis malrespekti per la rompo de la birdokolo. Plu zorgeme kaj malrapide, li prenis el sia kapo la araajn plumojn kaj metis en la kapon de la strangulo. Kio!? La homo ridegis kaj poste tiris la manon de Embiara. Mi preskaŭ sufokiĝis. Se Embiara perdas unu el la brakoj, kiel li povos purigi la fiŝojn? Aŭ prepari bestokaptilon. Aŭ surgrimpi arbon. Aŭ manipuli la pafarkon!

Mi scias, ke Embiara ne estis tre saĝa homo, sed mi neniam atendus tioman stultecon de li! Okazis, ke la strangulo plu premis lian manon. La strangulo tiris kaj tiris kaj tiris ĝis kiam Embiara jam estis en la malgranda kanuo de la stranguloj, kaj tuj poste jam proksima al la kanuego. Embiara ne rezistis! Li lasis la strangulojn forporti lin! Mia tuta korpo tremis. Ili kaptis Embiara kaj mortigos, dispecigos, kuiros kaj manĝos lin dum vilaĝa festo. Mi kuris, kriis kaj gestis samtempe.

Dum multe da tempo mi pentis pro mia reagomanko. La kanuo de Embiara kuŝis sur la sablo. Mi devintus iri renkonte al li. Mi devintus savi lin. Mi devintus redoni la birdegon kaj repreni la araajn plumojn. Repreni mian amikon Embiara. Sed mi faris nenion efektivan.

Sola, per granda strebo, mi reportis la kanuon al la vilaĝo… kune kun la mortinta birdego. Mi senplumigis, eltiris ĝiajn internaĵojn, rostis kaj kundividis la rezulton kun la aliaj tribanoj. Kiam, jam kun sata stomako, la maljuna tribestro demandis kie estas Embiara, mi diris ke li perfidis la tribon kaj foriris kun malamikoj. Kion alian mi povus diri? Ili ne kredus, se mi dirus la veron. La tribestro elblovis pezan fumnubon, stamfis kaj ĵuris detrui la malamikaron de trans la montoj.

Iam la tribestro alvokis la tutan tribon: alvenis la momento ekstermi la ne-homojn de trans la montoj. Ni ĉiuj streĉis niajn pafarkojn kaj ŝmiris la sagopintojn per veneno. Nur la infanoj kaj maljunulinoj restis en nia vilaĝo. Maljunuloj, junuloj, junulinoj, plenkreskuloj kaj plenkreskulinoj marŝis al batalo. La tribestro antaŭavertis, ke ni timu nenion, ĉar la dioj estis kune. La venko estis certa.

Meze de la sturmo, kiam de arkpafado ni transiris al korpalkorpa lukto, mi vidis, ke flanke de ni batalis stranguloj kies strangecon mi iel konis. Same mi vidis figuron tre similan al mia iama amiko Embiara. En la konfuza lukto, mi ankaŭ vidis, kiam la tribestro mortigis per forta ŝtonbato kontraŭ kapo homon multe pli junan, sen ke tiu homo prezentu reziston.

Ni venkis. Kaj mi malkovris, ke inter la venkitoj troviĝis Embiara, kun ŝtono eniĝinta en tion, kio estis duone kapo, duone kaĉo.

Post enorma amaso da tempo, en plenluna nokto, la maljuna tribestro, nun jam maljunega, vigilis sole en la strando. Li fumis la tondran pipon kaj parolis kun la dioj. Kiam li revenis al la vilaĝo, li, kiel kutime, rakontis kio okazis. Laŭ li, la dioj venis de trans la maro, sur enorma kanuo, kvazaŭ sur punkto ĉiam pli kreskanta. Multaj homoj petis pli precizan priskribon de la fantasta renkonto. Mi aŭskultis kaj opiniis ĉion tro reala.

LIBERA RILATO

Mi ne bezonas Esperanton
kaj Esperanto ne bezonas min.
Malgraŭ la parolado pri ŝrumpo de asociomembraroj,
Esperanto ne bezonas pli da homoj
por esti, kia ĝi estas:
fakta efektivo, kun neforigeblaj ekzistopruvoj.
La lingvo jam akiris por si piedestalon,
kaj staras firme kiel monumento preta postvivi jarcentojn.
Eĉ se nenio plu estus kreita en ĝi,
nenio plu verkita,
la lingvo ne malaperus.
Ĝia disa transkontinenta realeco
finiĝus nur se la homaro mem forsvenus
kaj sammomente la jarmilaj skribaj kulturoj.
Esperanto jam eluzis cent tridek jarojn da homaj klopodoj.
Ĝi jam ridas pri la homaj kelkjardekaj vivoprognozoj.