Bildo

Skribodiverseco

Malgraŭ ke la skribo ankaŭ povas indiki komunikan baron, ĝia varieco estas unu el la trajtoj kiuj faras lingvodiversecon bela. Hieraŭ, pro scivolemo, mi eklernis la alfabeton (envere temas pri abugido) de la tamila lingvo, unu el la plej malnovaj lingvoj kun propra skribo. La desegna fasono, iel simila al la ĉinaj ideografiaĵoj, povas komence timigi, sed poste vidiĝas, ke ĝi estas facila skribosistemo, ĉar temas nur pri ĉirkaŭ kvardek simboloj kombinitaj por formi pli ol ducento da eblaj silaboj. Mi ne scias, ĉu mi daŭrigos la lernadon, sed ajnakaze mi ĝuis ekkoni iom pri la tamila.

Stato

Ĉu progreso estas trudebla?

La popoloj havas registarojn kiujn ili sukcesas elkrei. Se konservativa partio ekregas pro venko en balotado, ĉu la ne-konservativuloj rajtos repreni perforte? La popoloj havas la registarojn kiujn ili meritas.

En plejparto de la homaraj socioj daŭre regas la antaŭjuĝoj (sociaj, etnaj, genraj…). Kio atendeblas krom ĉiamdaŭra (cikla) repreno de naciskalaj tagordoj sinkronigitaj kun tiuj antaŭjuĝoj?

La fakto ke registaroj (kun siaj striktaj landimoj) ankoraŭ necesas estas per si mem pruvo ke, de la homaro, oni nuntempe ne petu tro multe. La antaŭeniro estas malrapida kaj provoj perforte progresigi montriĝas maltaŭgaj, ĉar bazitaj sur neekzistantaj fundamentoj (antaŭjuĝo-malesto).

Perforte provi efektivigi unuflanke difinitan homan ‘progreson’ estas kutima faro de diktaturoj. Onidire ne eblas helpi kiu ne volas helpon. Ĉu eblas helpi homon kiu ne komprenas kaj ne akceptas la helpon? Ĉu oni trudas helpon? Unue bezonatas eduki. Ĉu ekzistas efektiva edukado, se libereco mankas? Ĉu ekzistas libereco en diktaturo?

Stato

Lingvoreformismo kaj Esperanto

Onidire estas malpermesate paroli pri reformo ene de la plej granda Esperanta Facebook-grupo. Se tiu regulo ekzistas, ĝi estas idiota regulo! Reformismo mem estas parto de la Esperanta kulturo kaj ne eblas ĝin elsarki elde Esperanto. Ĉiuj diskutoj pri reformoj delonge enkadriĝas ene de Esperanto. Samtiel, ĉiuj mortintaj lingvoprojektoj kaj la emo mem al artefaritaj lingvoj estas parto de la Esperanta kulturo.

Kiam ekzistis la unuaj periodaĵoj (‘La Esperantisto” kaj ‘Lingvo Internacia’), Zamenhof, la redaktanto, neniel malpermesis tian diskuton, eĉ se montriĝis ke li ne apogis ilin. Nun, tamen, ŝajnas ke tio fariĝas Esperanta dogmo kaj homoj aŭ timas aŭ furioziĝas se oni volas diskuti tion. Esperantistoj reagas kvazaŭ temas eĉ pri ia danĝero gvatanta kaj ekzilinda. Ili havas forte negativan sintenon. Estas pli ĝuste vidi la Esperantan reformemon kiel ion nek pozitivan nek negativan, sed kiel ion senrevene apartenantan al la Esperantaj historio kaj kulturo.

Tiu dogmo ankaŭ montriĝas kiel Esperanta antaŭjuĝo. Esperantistoj kiuj emas al reformoj estas malrespektataj kaj al ili oni neas eĉ la rajton esti esperantisto. Kiaj ajn tiaj esperantistoj estas, ili daŭre estas esperantistoj kaj ilia reformemo estu respektata kiel Esperanta fenomeno kiu ĉiam ekzistos. Grabowski iam estis reformema esperantisto. Lia kompilaĵo La Liro de la Esperantistoj havas ekzemple la konjunkcion “e, ed” anstataŭ “kaj”, sed la liro daŭre estis de la esperantistoj! Kaj Zamenhof ne provis malpermesi al Grabowski diskuti la reformojn en Esperantaj rondoj, kiel nuntempe faras multaj esperantistoj. La reformemaj esperantistoj daŭre estos esperantistoj tiom samrajtaj kiel la Fundamentaj, eĉ se ĉi lastaj deziras ekskomuniki la unuajn.

Oni povus argumenti, ke la grupo Esperanto ne estas la ĝusta loko por tiaj diskutoj; ke ekzistas aliaj grupoj por gramatikaj diskutoj. Tio nepravigeblas, ĉar oni devas limigi la temojn en celhavaj grupoj. La grupo Esperanto estas enorma, kun multege da homoj kaj multege da interesoj. Tie oni ne limigu temojn. Eventoj, gramatikoj, kulturo, ĉio perEsperanta kaj porEsperanto enkadriĝas kiam 20 mil homoj kuniĝas sub la sola vorto Esperanto. La plej granda Facebook-grupo je ne estas “Esperanto – praktikado”, “Esperanto – lernado” aŭ “Esperanto – amuziĝo”. Ĝia celo estu disa kaj ampleksa. Oni malpermesu nenian diskuton. Malpermesi paroli pri reformoj estas evidenta cenzuro. En demokratia Esperantujo, oni ne baras temojn. 

Krome, ekzistas diferenco inter reformi kaj diskuti pri reformo. Ekzemple oni parolas pri reformo de la skriba portugala lingvo por ke ĝi fariĝu pri proksima al la parola. Ĉu reformo okazas? Ne. Sed oni diskutas kaj neniu silentigas.

Se Esperanto estas vera lingvo, oni neniel devus timi tian priparoladon. Oni parolu kiom multe oni volas. La tuto de la parolantaro subjektive decidu, kio prosperos, se io prosperos.

130-JARA MEMORO

En mia ekstravaganca imago,
ĵurnaloj stampas grandliterojn memore al ĉi tiu tago.
Mi vidas klare,
per miaj inkandeskaj okuloj en malluma ĉambro,
ke miloj da orkestroj ludas hodiaŭ,
en diversaj urboj tra la mondo.
Miaj haroj estas verdo kontraŭ verdo,
po unu nuanco da verdo por ĉiu haro.
Ondiĝantaj laŭ la marborda vento,
la hararsusuro sendas mesaĝon al ĉiuj pasintaj epokoj.
Ĉe tropika brazila strandosablo,
kiu neniam spertis temperaturon sub nulo,
siluetoj de palmarboj dancas varmaj omaĝe al ĉi tiu tago.
Sur miloj da scenejoj, miloj da teatraj trupoj
ripetas la realon per arta precizo.
Kilometrolongaj paradoj okazas.
Televido elsendas delonge preparitajn spektaklojn.
Paneloj pendas je enirpordo de ĉiu institucio.
Miloj da libroj publikigitaj samtage.
Mia torako malfermiĝas kaj sub la ripoj mi kaŝas la mondon.
Popoloj kunfluiĝas kiel riveroj al maroj.
Oceanoj ĉiam pli altaj prepariĝas por sturmi la kontinentojn.
Miajn verdajn krifojn mi enigis profunde en vian eston.
Homoj diskutas en rondoj la estontecon de la homaro.
Kiam mi sidiĝis apud vi, mi portis kudrilon;
kaj mi kudris niajn palpebrojn, nazojn, lipojn, langojn.
Noktomeze, unu seĝo en la placo, antaŭ statuo.
LA KREINTO DE ESPERANTO.
Sola homo planas mondodominadon
antaŭ la statuo de centjara mortinto.
Miaj ardaj manoj tuŝas kaj markas la haŭton de naskiĝantoj.
La plandoj pasas sur tomboj kaj ne haltas,
ne diras saluton.

Citi

Citas del libro “Los Indios del Perú”

OSSIO A., Juan M. Los indios del Peru : Juan M. Ossio. Madrid: MAPFRE, c1992. 304p. (Coleccion Indios de America) ISBN 8471002116.

Páginas 27-28:

En su recorrido de Noroeste a Sudeste la cordillera de los Andes crea, particulamente en su paso por el Perú actual, tres regiones muy marcadas que actualmente podemos asociar con tres grandes estilos culturales [costa, sierra y selva].
…la región más plana y estrecha es la costa. Es también la menos fértil por la escasez de agua. Es aquí donde se da la presencia de grandes desiertos.
Por su naturaleza esencialmente vertical, la sierra es la que presenta mayor variedad de nichos ecológicos. Su punto de partida está alrededor de los 2.000 metros sobre el nivel del mary se extiende a más de 6.000 metros de altura. Hoy, como en el pasado, el área más poblada de la sierra comprende desde los 3.000 hasta los 4.000 metros sobre el nivel del mar. A diferencia de la costa, aquí las cuencas son los núcleos geográficos que han tenido mayor desarollo cutural.
Aquí [en la selva] el reto principal lo constituye la intensidad de la precipitación pluvial.

Página 30:

En vista de lo incierto de las fechas más tempranas, lo mejor es iniciar la historia de los indios del Perú hace 12.000 años hacia el 10000 a.C., en momentos en que el pleistoceno llegaba a su fin y la última glaciación iniciaba su retiro.

Página 35:

[Tal es la antigüedad de las altas culturas andinas] que permite que la arquitectura monumental en la región andina se adelante en mil años a Mesoamérica. Sin embargo, cuando aquellos préstimos [mesoamericanos] tienen lugar, como es el caso de algunas planta cultivables como el maíz, este proceso [de desarollo andino] es enriquecido notablemente.

Páginas 45-46:

La etapa que sucede a Chavín se conoce como Itermedio Temprano y según Rowe, que le dio este calificativo, sus inicios datan entre el 300 ó 400 a.C y su fin, entre el 500 ó 600 a.C. [En ese periodo]… casi todas las plantas que formaron parte del repertorio de cultivos de esta sociedad ya estaban domesticadas y los camélidos comenzaban a ser conocidos en el costa.
Las culturas que hacen de este lapso histórico un período floreciente son principalmente la mochica y la nazca.
…es en el arte de la cerámica donde la cultura mochica y la nazca alcanzan sus mayores logros.

Página 76:

…a los templos [los españoles] llamaron mezquitas, a los auquénidos, carneros, a los grupos sociales, conocidos como ayllus, linajes, al dios Viracocha, Creador, a las listas de los Incas, dinastías reales y a cada nombre de los supuestos gobernantes le dieron una sucesión en el tiempo.

Es natural que hayan obrado así. Desde nuestro presente no podemos perdirles que actuaran como antropólogos o que se asumieran posturas científicas que estaban muy lejos de sus consideraciones.

Página 104:

Las versiones [mitológicas] que existieron sobre el origen de los incas fueron numerosas y, en muchos casos, discrepantes entre sí. […] La versión más extendida, y que encierra más detalles topográficos, es una que nos presenta el fundador del Cuzco acompañado de tres hermanos, todos con sus respectivas esposas, saliendo de una cueva ubicada al sudoeste de la capital incaica. En otra, sólo mencionada por el Inca Garcilaso, este fundador y su esposa son representados emergiendo del lago Titicaca como un acto de creación del dios Sol o Inti.

Página 108:

…el panteón andino [según Guaman Poma] se organizó en una serie de niveles superpuestos, como fueron el Hanan Pacha (mundo de arriba), el Cay Pacha (mundo de aquí) y el Ucu Pacha (mundo subterráneo), entre los que se estableció una jerarquía dicotómica que sirvió como fundamento para legitimarse en el mundo andino. […]

…estando el dios Viracocha en Tiahuanaco, cerca del lago Titicaca, ‘esculpió y dibujó en unas losas grandes todas las naciones que pensaba criar. Lo cualhecho, mandó a sus dos criados que encomendaran a la memoria los nombres que él les decía de aquellas gentes que allí había pintado, y de los valles y provincias y lugares de donde los tales debían de salir, que eran los de toda la tierra. Y a cada uno de ellos mandó ir por diferente camino, llamando las tales gentes y mandándolas salir, procrear y henchir la tierra… Y a las voces que daban, todo lugar obedeció, y así salieron unos de los lagos, otros de fuentes, valles, cuevas, árboles, cavernas, peñas y montes y hinchieron las tierras y multiplicaron las naciones que son hoy el Perú’. 

Páginas 117-118:

En consonancia con la representación andina del tiempo, todo este recorrido [hacia Cuzco] es una marcha de Hurin (abajo) hacia Hanan (arriba). Se inicia en un punto de comunicación con el subsuelo en un lugar ubicado en el Contisuyo, al sudoeste del Cuzco, que era el Suyo que de los cuatro del Tahuantinsuyo tuvo la posición más baja.

[…] el último grupo de localidades marca la instauración del orden espacial de la división cuadripartita y la consolidación de los incas como proprietarios de la tierra por medio de la conversión del tercer Ayar en una huanca o piedra vertical que en el mundo andino fue el símbolo de posesión de un terreno. Este acto ordenador es enfatizado por el cambio de nombre de Acamama a Cuzco, lo cual era equivalente a decir que de ser caos, o como lo describen algunos cronistas, un territorio lleno de ciénagas el sitio donde se fundó el centro del Tahuantisuyo pasó a ser un comus ordenado. 

Páginas 122-126:

Poco a poco la gente se les fue adhiriendo y ‘se principió a poblar esta nuestra imperial ciudad dividida en dos medios que llamaron Hanan Cozco, que, como sabes, quiere decir Cozco el alto y Hurin Cozco, que es Cozco el bajo’.
[…]
…todo el sector noroeste, próximo a Sacsahuaman, fue Hanan Cuzco y el sector sudeste, desde la calle que dividía a estos sectores hasta la unión del río Huatanay con el Tullumayo, Hurin Cuzco.
[…]
Aunque todavía falta hacer algunos deslindes y determinar el significado de muchos edificios, da la impresión de que aquellos del Hanan Cuzco estuvieron consagrados a la monarquía inca, propiamente dicha, mientras que los del Hurin Cuzco, a la religión.

Página 129:

Al igual que el sistema de los ceques del Cuzco, las ciudades inca también se inscriben en la sincronía. Por esta razón, sus planos han sido asociados a determinadas imágenes figurativas como el caso del Cuzco, que se ha dicho tuvo la forma de un puma.
Sea que efectivamente los Incas trataron de darle alguma forma a sus ciudades, es indudable que respondieron a un plan preconcebido hecho a imagen y semejanza del Cuzco.
[…]
…la elección del lugar de edificación de una ciudad se basó en signos tales como el movimiento del Sol y de otros astros, el fluir de los ríos, la presencia de un cerro, etc., puedan ser correlacionadas con hitos astronómicos como los solsticios, los equinoccios, etc.
[…]
Sin lugar a dudas, el bagaje de conocimientos que permitió el desarollo de la aquitectura inca no nació con esta cultura. Las ciudades que forjó Tiahuanaco, Huari y Chimú, son sus precedentes más cercanos.

Páginas 135-136:

La rotación de mano de obra [en el Imperio Inca] se conoció como mita y cumplió un papel fundamental en las grandes construcciones que emprendieron, en la producción agrícola y ganadera estatal, en la formación de grandes ejércitos, etc. Estas modalidad laboral temporal fue la principal obligación que tuvieron los pueblos sometidos para con sus jerarcas, pues no hay mayores evidencias de que tributasen también bienes materiales.
[…]

La única manera en que el Estado inca se benefició de bienes procedentes de sus súbditos fue cuando les reclamó parte de sus tierras y ganados. Sin embargo, sería difícil considerar esta entrega como una forma de tributo, pues además de tener un carácter permanente era otorgada porque, al fin y al cabo, el Inca era el dueño de la tierra y, como tal, él tenía el derecho de disponerla a su antojo.

Página 139:

La traición [de parte de un líder de un pueblo no-inca sometido] era castigada con la pena de muerte y hasta con el arrasamiento de todo su pueblo. Como señal de escarmiento se confeccionaban tambores con sus pieles y sus cráneos terminaban haciendo las veces de copas que el inca utilizaba para beber chicha.

Página 143:

Del inmenso corpus de crónicas que nos ha legado la colonia en sus dos primeros siglos, sólo dos fueron hechas por indígenas. Ambas datan de 1613 y sus autores fueron Felipe Guaman Poma de Ayala y Juan de Santa Cruz Pachachuti Yamqui Salcamayhua.

Página 151:

Otra razón de la presencia de los españoles aducida por los indios, que perdura hasta nuestros días en la tradición del pishtaco, fue la necesidad de extraer la grasa de los indígena para curar una enfermedad que tenían en España.

El pishtaco es un personaje que se asocia con el mundo de la foraneidad y, como tal, es muy peligroso. Se le representa como un hombre blanco ávido de grasa indígena que obtiene degollando a incautos viajeros. Se piensa que con ella obtiene grandes dividendos pues en muy solicitada en los mercados extranjeros para lubrificar a los aviones, ferrocarriles, fabricar cosméticos y, también, para curar enfermedades.

Páginas 166-167:

Algunas mujeres indias tampoco dejaron de recibir un tratamiento especial, aunque pocas veces alcanzaran el privilegio de unirse legítimamente con españoles. Sólo mujeres muy nobles y respaldadas por un fortuna lograron acceder a este beneficio. Aquellas que no lo eran sólo llegaron al concubinato con los españoles.
[…]
Dada la gran afición de los españoles por tener amantes indígenas, relativamente las favorecidas fueron muy pocas. Consecuentemente, el crecimiento de los mestizos en el Perú no debe ser visto como el resultado de un proceso de integración equilibrado sino muy por el contrario, como un fenómeno social anómalo.

Página 172:

El caso de estos dos cronistas [Felipe Guaman y Garcilaso de la Vega] hace palpable que ya no se puede seguir considerando al mestizaje en el Perú como un fenómeno unívoco. Esta cualidad sólo se da en la ideología de aquellos que han tratado de presentar al Perú como un país unitario con una nacionalidad definida. Desafortunadamente, a pesar de las muy buenas intenciones patrióticas que pueda encerrar esta caracterización, no tiene fundamento en la realidad empírica.

Página 177:

…donde la desestructuración se dejó sentir de una manera más directamente agresia fue en el campo de la religión, pues la cristianización de los indígenas no sólo se basó en prédica sino en un ataque virulento contra sus formas tradicionales de culto.

Página 181:

El mesianismo andino es para nosotros un fenómeno impregnado de religiosidad que está latente en los Andes desde antes de la Conquista llegando hasta nuestros días con algunas transformaciones. Las expresiones de este fenómeno, en realidad, son múltiples pero debajo de ellas una estructura andina sigue manteniendo su fuerza.

Página 197:

El que su religión fuese suplantada por otra que dio tanta importancia al culto a los santos, fue de enorme conveniencia para los indígenas [andinos] porque pudieron perpetuar a sus clasificadores totémicos aunque sea en un lenguaje diferente. Los santos que se introdujeron con el catolicismo español fueron tantos y tan variados como las huaca, que fácilmente se adptaron a las funciones que estas últimas cumplían.

Páginas 205-206:

Las tendencias homogeneizadoras del Estado-Nación en realidad han devenido en la imposición de los patrones culturales de uno de los grupos humanos que conviven en el Perú. Ballón caracteriza racialmente este grupo como blanco. Efectivamente, aunque no existe una plena sobreposición entre raza y cultura, han sido los herederos de los europeos, los criollos, afincados principalmente en las ciudades costeñas y cercanos al ámbito internacional, los que dieron rango nacional a sus modelos culturales.

Que el grupo cultural que asume la administración de un Estado tienda a proyectar sus propios esquemas culturales es natural, pero su adecuación al ámbito donde piensan extenderlos será más fluida si los grupos humanos que integran aquel medio forman parte de la misma tradición que los gobernantes. Como ya hemos mencionado, éste fue el caso de los incas, cuyo Estado guardó correspondecia con las formas organizativas de los pueblos que gobernaron aunque se dieran variaciones estilísticas y dialectales. Con los españoles el choque cultural fue abismal…

Páginas 257-258:

Las mujeres [en la sociedad andina] son llamadas metafóricamente tajicha o taje, que es el término que se da a los depósitos donde se almacena el maíz. […]

Esta metáfora nos fue mencionada en relación a la preferencia que manifiestan los andamarquinos y en toda la sierra, en general, por que el primer hijo sea mujer en lugar de varón. Dicen que si es mujer el primer vástago, vendrá buena suerte a la familia porque es taje. Si, por el contrario, es varón, la famlia sufrirá de mala suerte, carecerá de dinero y les sobrevendrá accidentes. […]

Esta asociación de la mujer con el taje no es sino una de las tantas expresiones de la vinculación que se hace de la mujer con un ámbito interior de la sociedad andina. Al respecto también hemos notado que la cocina manifiesta algo similar.
Llama la atención el uso extendido en la sierra peruana de que las madres entierren el cordón umbilical de sus hijos y la placenta debajo del fogón.

Páginas 266-267:

Siendo las comunidades campesinas un medio donde predominan las relaciones interpesonales y los vínculos parentales y donde se da una marcada orientación endogámica, no es de extrañar que allende sus límites el mundo se les presente como tenebroso. […]
Pero a la par que temor, la foraneidad también despierta fascinación, pues se asocia con figuras que representan al poder. […]
Dada esta ambigüedad de la foraneidad, trasceder los límites de una localidad rural es un acto riesgoso…

Página 270:

Para a gran mayoría de campesinos [andinos] el Presidente de la República o Señor Gobierno, como lo llaman, es tan principio cósmico como el Inca, pues se le atribuye el poder de comunicarse con el espíritu de las montañas y usar a las vicuñas y vizcachas como si fueran sus bestias de carga para que le acarreen el oro. Su naturaleza es vista de manera un tanto ambivalente: al mismo tiempo de representar al orden se le asocia con el desorden en la medida en que también es concebido como un extranjero, es decir, como parte de un mundo distante y confuso para los indígenas.

Redunda pluralo en la portugala lingvo

Samkiel en Esperanto, la pluralo en la portugala lingvo estas redunde markita kaj ĉe substantivoj kaj ĉe adjektivoj.

As casas verdes são bonitas. (La verdaj domoj estas belaj)

Dum ĉiutaga rapida parolo, multaj brazilanoj ne prononcas la literojn ‘s’ de la pluralo en substantivoj kaj adjektivoj. Oni scias, ke temas pri la pluralo nur ĉar la finiĝo konserviĝas ĉe la posedaj pronomoj (aŭ artikoloj, aŭ alia komenca partiklo). Prononci ĉiujn tiujn literojn ‘s’ povas eventuale indiki pedantecon, kvankam ne se de fremdlanda lerninto. Depende de la regiono, tiu kutimo estas ĝenerala, eĉ en “instruitulaj” medioj.

Meus livros novos estão colocados na estante. (Miaj novaj libroj estas metitaj en la ŝranko.)(La tri lastaj literoj ‘s’ ne estas prononcataj, nur la litero ĉe la komenca posesivo “meus”.)

As casas verdes são bonitas(La verdaj domoj estas belaj.)(La tri lastaj literoj ‘s’ ne estas prononcataj, nur la litero ĉe la komenca artikolo “as”.)

Posedaj pronomoj en la portugala lingvo

Ekzistas du specoj de posedaj pronomoj: (1) tiuj kiuj funkcias kiel adjektivoj kaj tial nomiĝas adjektivaj posesivoj (possessivos adjetivos); kaj (2) tiuj kiuj anstataŭas substantivon kaj tial nomiĝas substantivaj posesivoj (possessivos substantivos). Laŭ formo, la substantivaj posesivoj ne diferencas de la adjektivaj. Ili diferencas nur laŭ la funkcio.

A minha caneta está sobre a mesa. (Mia plumo estas sur la tablo)

A caneta sobre a mesa é a minha(La plumo sur la tablo estas mia.)

En la portugala lingvo, la posedaj pronomoj varias laŭ la persono kaj nombro de la posedanto (1-a [eu, nós], 2-a [tu, você, vós, vocês], 3-a [ele, ela, eles, elas]) plus la gramatika genro kaj nombro de la posedata afero/aĵo. La posedaj pronomoj kutime (sed nedevige) venas akompanataj de difina artikolo.

Ekz.:

O meu livro está sobre a mesa. (Mia libro estas sur la tablo.) 

As nossas canetas estão sobre a mesa. (Niaj plumoj estas sur la tablo.)

La posedaj pronomoj ‘meu’ kaj ‘nossas’ venas akompanataj de la difinaj artikoloj ‘o’ kaj ‘as’.

La pronomo ‘meu’ estas uzata en la unua frazo, ĉar

(1) la posedanto estas la 1-a singulara (mi)

+

(2) la posedata aĵo (livro) havas gramatikan viran genron kaj estas en ununombra formo (singularo).

La pronomo ‘nossas’ estas uzata en la dua frazo, ĉar

(1) la posedanto estas la 1-a plurala (ni)

+

(2) la posedata aĵo (canetas) havas gramatikan inan genron kaj estas en multenombra formo (pluralo).

Kiam la poseda pronomo rilatas al pli ol unu substantivo kaj la substantivoj havas malsamajn gramatikajn genrojn, la plej proksima substantivo difinos, kiu el posedaj pronomoj estos uzata.

Você me mostrou seus livros e canetas. (Vi al mi montris viajn librojn kaj plumojn.)(La substantivo “livros” estas pli proksima al la poseda pronomo. Tial ĝia genro determinas la formon de la poseda pronomo).

Você me mostrou suas canetas e livros. (Vi al mi montris viajn plumojn kaj librojn.)(La substantivo “canetas” estas pli proksima al la poseda pronomo. Tial ĝia genro determinas la formon de la poseda pronomo).

La posedaj pronomoj ne ĉiam montras posedaĵon. Ili povas montri karesan aŭ respektan rilaton:

Não faça isso, minha filha. (Ne faru tion, mia filino.)

Não se preocupe, minha senhora. (Ne zorgu, mia sinjorino.)

Por la duapersonaj pronomoj ‘você’ kaj ‘vocês’, la ĝustaj posedaj pronomoj estas ‘seu(s), sua(s)’. Tamen, en ĉiutaga parolo, brazilanoj miksas ilin kun la posedaj pronomoj de la duapersona ‘tu’. Tio okazas, ĉar origine la pronomoj “você” kaj “vocês” estis triapersonaj pronomoj. Kun la tempopaso ili fariĝis duapersonaj, dum iliaj paroj daŭre estas de la tria.

Tu me mostraste/mostrou teus livros. (Vi al mi montris viajn librojn.)

Você me mostrou seus livrosen Brazilo.  (Vi al mi montris viajn librojn.)

Você me mostrou teus livrosen Brazilo.  (Vi al mi montris viajn librojn.)

En kelkaj regionoj de Brazilo, dum neformala parolo, la vorto ‘seu’ ankaŭ reprezentas mallongigon de la vorto “senhor” (sinjoro).

Obrigado, seu José. (Dankon, sinjoro José.)(La vorto ‘seu’ ne estas poseda pronomo, nur mallongigo)

En la triapersonaj pronomoj, anstataŭ ‘seu(s)’, brazilanoj kutimas uzi la esprimon dele [ˈdeli] dela [ˈdɛlɐ] kiuj estas kuniĝoj de “de ele” (de li) aŭ “de ela” (de ŝi):

Ele me mostrou o(s) livro(s) dele. (Li al mi montris la libro(j)n de li.)(La lasta pronomo ‘ele’ ‘li’ [interne de la kuniĝo ‘dele’] indikas la saman personon de la frazkomenco)

Ela me mostrou o(s) livro(s) dela. (Ŝi al mi montris la libro(j)n de ŝi.)(La lasta pronomo ‘ela’ ‘ŝi’ [interne de la kuniĝo ‘dela’] indikas la saman personon de la frazkomenco)

La uzo de “dele, dela” ankaŭ preventas ambiguajn konstruojn:

A professora proibiu que o aluno utilizasse seu dicionário. (La instruistino malpermesis al la lernanto uzi sian vortaron.)

Ĉu la vortaro estas de la lernanto aŭ de la instruistino? Per uzo de “dele” aŭ “dela”, la senco estos klara:

A professora proibiu que o aluno utilizasse o dicionário dele(La instruistino malpermesis al la lernanto uzi la vortaron de li.)
A professora proibiu que o aluno utilizasse o dicionário dela.  (La instruistino malpermesis al la lernanto uzi la vortaron de ŝi.)

En la portugala lingvo parolata en Brazilo, la sono [ɲ] kiun reprezentas la digramo ‘nh’ (la sama sono de la hispana litero ñ) apenaŭ konserviĝis. Tiel do la digramo ‘nh’ estas prononcata kiel nazala [j]. Temas pri la sama sono de la Esperanta litero ‘j’, sed nazala. La poseda pronomo “minha”, kies atendebla prononco estus [ˈmĩɲɐ], fariĝas [ˈmĩj̃ɐ] en Brazilo.

Posedaj pronomoj en la portugala lingvo

P

e

r

s

o

n

o

 

apud vira substantivo

 

apud ina substantivo

1-a

meu(s)

IFA:
ˈmew, ˈmews, ˈmewz


Ekz.:

O(s) meu(s) livro(s) está(ão) sobre a mesa.

        Mia(j) libro(j) estas sur la tablo.

minha(s)

IFA:
ˈmĩɲɐ, ˈmĩɲɐs, ˈmĩɲɐz, ˈmĩj̃ɐ, ˈmĩj̃ɐs, ˈmĩj̃ɐz



Ekz.:

A(s) minha(s) caneta(s) está(ão) sobre a mesa.

Mia(j) plumo(j) estas sur la tablo.

2-a

teu(s)

seu(s)

en Brazilo, kiam uzante la pronomon ‘você’

IFA: ˈtew, ˈtews, ˈtewz, ˈsew, ˈsews, ˈsewz




Ekz.:

O(s) teu(s) livro(s ) é(são) interesante(s).

    Via(j) libro(j) estas interesa(j)

 

Você ainda não me mostrou
seu(s) livro.

Vi ankoraŭ ne montris al mi via(j)n libro(j)n.

tua(s)

sua(s)

en Brazilo, kiam uzante la pronomon ‘você’

IFA:
ˈtuɐ, ˈtuɐs, ˈtuɐz, ˈsuɐ, ˈsuɐs, ˈsuɐz




Ekz.:

A(s) tua(s) caneta(s) está(ão) sobre a mesa.

          Via(j)  plumo(j) estas sur la tablo.

 

Você ainda não me mostrou, onde estão sua(s) caneta(s).

Vi ankoraŭ ne montris al mi, kie estas via(j) plumoj(j).

3-a

seu(s)

IFA:
ˈsew, ˈsews, ˈsewz


Ekz.:

Ele me mostrou seu(s) livro(s).

Li al mi montris sia(j)n libro(j)n.

 

Anstataŭ ‘seu(s)’, brazilanoj kutimas uzi la esprimon dele 
[ˈdeli] dela  [ˈdɛlɐ] kiuj estas kuniĝoj de “de ele” (de li) aŭ
“de ela” (de ŝi):

 

Ele me mostrou o(s) livro(s)
dele.

Li al mi montris la libro(j)n de li.

 

Ela me mostrou o(s) livro(s)
dela.

Ŝi al mi montris la libro(j)n de ŝi.

sua(s)

IFA:
ˈsuɐ, ˈsuɐs, ˈsuɐz


Ekz.:

Ele me mostrou sua(s) caneta(s).

Li al mi montris sia(j)n plumo(j)n.

 

Anstataŭ ‘sua’, brazilanoj kutimas uzi la esprimon dele [ˈdeli] dela  [ˈdɛlɐ] kiuj estas kuniĝoj de
“de ele” (de li) aŭ “de ela” (de ŝi):

 

Ele me mostrou a(s) caneta(s)
dele.

Li al mi montris la plumo(j)n de li.

 

Ela me mostrou a(s) caneta(s)
dela.

Ŝi al mi montris la plumo(j)n de ŝi.

1-a

nosso(s)

IFA:
ˈnɔsu, ˈnɔsus, ˈnɔsuz


Ekz.:

O(s) nosso(s) livro(s) está(ão) sobre a mesa.

        Nia(j) libro(j) estas sur la tablo.

nossa(s)

IFA:
ˈnɔsɐ, ˈnɔsɐs, ˈnɔsɐz


Ekz.:

A(s) nossa(s) caneta(s) está(ão) sobre a mesa.

Nia(j) plumo(j) estas sur la tablo.

2-a

vosso(s)
arkaika en Brazilo

IFA:
ˈvɔsu, ˈvɔsus


Ekz.:

O(s) vosso(s) livro(s) é(são) interessante(s).

Via(j) libro(j) estas interesa(j).

 

Anstataŭ ‘vosso(s)’, brazilanoj uzas la esprimon de vocês [dʒi ˈvosejs]
kiu signifas “de vi”: 

 

Vocês ainda não me mostraram os livros de vocês.

Vi ankoraŭ ne montris al mi la librojn
de vi.

vossa(s)
arkaika en Brazilo

IFA:
ˈvɔsɐ, ˈvɔsɐs


Ekz.:

A(s) vossa(s) caneta(s) está(ão) sobre a mesa.

Via(j) plumo(j) estas sur la tablo.

 

Anstataŭ ‘vosso(s)’, brazilanoj uzas la esprimon de vocês [dʒi ˈvosejs]
kiu signifas “de vi”:

 

Vocês ainda não me mostraram as canetas de vocês.

Vi ankoraŭ ne montris al mi la plumojn de vi.

3-a

seus

IFA:
ˈsews, ˈsewz


Ekz.:

Eles/Elas me mostraram
seu(s) livro(s).

Ili al mi montris sia(j)n libro(j)n.

 

Anstataŭ ‘seu(s)’, brazilanoj kutimas uzi la esprimon deles [ˈdelis] delas  [ˈdɛlɐs]
kiuj estas kuniĝoj de “de eles” (de ili) aŭ “de elas” (de ili):

 

Eles me mostraram o(s) livro(s)
deles.

Ili (viroj, aŭ viroj kaj virinoj kune) al mi montris la libro(j)n de ili.

 

Elas me mostraram o(s) livro(s)
delas.

Ili (virinoj) al mi montris la libro(j)n de ili.

suas

IFA:
ˈsuɐs, ˈsuɐz


Ekz.:

Eles/Elas me mostraram
sua(s) caneta(s).

Ili al mi montris sia(j)n plumo(j)n.

 

Anstataŭ ‘seu(s)’, brazilanoj kutimas uzi la esprimon deles [ˈdelis] 
delas  [ˈdɛlɐs] kiuj estas kuniĝoj de “de eles” (de ili) aŭ “de elas” (de ili):

 

Eles me mostraram a(s) caneta(s)
deles.

Ili (viroj, aŭ viroj kaj virinoj kune) al mi montris la plumo(j)n de ili.

 

Elas me mostraram a(s) caneta(s)
delas.

Ili (virinoj) al mi montris la plumo(j)n de ili.

NOTO AFIŜITA SUR FRIDUJOPORDO

Mi scias, ke iam vi perceptos,
ke miaj mioj – tiuj de tiuj ĉi poemoj – estas vi;
kaj miaj vioj estas mi.
Sub mondaj murmuroj, mi aŭskultas obscenajn versojn
kaj mi registras laŭlitere.
Infanoj ne komprenas,
sed ili jam sensas la trompon.
De nun,
patrinoj sentos ungojn en la internaj bordoj sub la ventro.
Tiu ĉi klariga poemo estas la lasta lucida restaĵo,
kiun mi spuris en mi.
Mi esperas, ke la venontaj homoj
vivu sufiĉe longe por legi ĝin;
kaj la poemo same longe por esti legata.

Artikoloj en la portugala lingvo

En la portugala lingvo, ekzistas difinaj artikoloj (artigos definidos) kaj nedifinaj artikoloj (artigos indefinidos). Ili varias laŭ genro (vira, ina) kaj nombro (singularo, pluralo).

La difinaj artikoloj, samkiel en Esperanto, indikas aferon kiun ni jam citis aŭ jam konas.

La nedifinaj artikoloj indikas aferon kiun ni ne citis ankoraŭ aŭ ne konas. Ĝiaj sencoj estas proksimaj al la senco de la korelativo “iu(j)”.

La artikoloj ankaŭ estas uzataj ĉe propraj nomoj (ĉefe en Brazilo):

O Brasil é um país. (Brazilo estas lando.)

O Paulo não virá hoje. (Paŭlo ne venos hodiaŭ.)

La gramatika genro de la vortoj determinas, kiun artikolon uzi (ĉiuj vortoj en la portugala lingvo havas gramatikan genron, eĉ la objektoj):

O livro é interessante. (La libro estas interesa.)

La gramatika genro de la vorto “livro” estas “vira”. Tial oni uzas la artikolon “o”.

A casa é grande. (La domo estas granda.)

La gramatika genro de la vorto “casa” estas “ina”. Tial oni uzas la artikolon “a”.

En la portugala lingvo, la vorto “um” ankaŭ reprezentas la numeralon 1. Tiel, depende de la kunteksto, la vorto “um” povas esti numeralo aŭ artikolo:

Nestas férias, eu consegui ler um livro = En tiuj ĉi ferioj, mi sukcesis legi libron –> ARTIKOLO

Nestas férias, eu consegui ler só um livro = En tiuj ĉi ferioj, mi sukcesis legi nur unu libron. –> NUMERALO

En la unua frazo, la kunteksto montras, ke la persono legis libron, sed li/ŝi ne informas, kiu estis la libro. La frazo tenas ian nedifinitecon. En la dua frazo, jam ne temas pri informo de iu nedifinita libro, sed pri la kvanto 1. Ni povus interpreti jene: la persono kutimis legi pli ol unu libro, sed en tiu ferio li/ŝi ne sukcesis legi pli ol unu, nur unu.

Dum prononcado, la artikoloj povas fandiĝi kun apuda vokalo aŭ miksiĝi por formi diftongojn:

Ele via a casa. (Li vidis la domon) | Ela olhava a flor. (Ŝi rigardis la floron)(La literoj ‘a a’ estas, ĉefe dum rapida parolo, prononcataj kiel ununura litero ‘a’, kun kresĉenda intonacio. En poezio, ili ekvivalentas unu silabon)

No momento, os livros não estão aqui. (Ĉi-momente, la libroj ne estas ĉi tie.)(La literoj ‘o o’ estas prononcataj, dum rapida parolo, kiel unu sola ‘u’: nu momentus livrus…)

No momento, as casas estão fechadas. (Ĉi-momente, la domoj estas fermitaj.)(La literoj ‘o a’ estas prononcataj, dum rapida parolo, simile al la diftongo ‘ŭa’: nu momentŭaz kazaz…)

 

Artikoloj en la portugala lingvo

Difinaj

Pronomoj

Singularo

Pluralo

Vira

o

IFA: u

Ekz.: 

O livro é importante.

        La libro estas grava

os

IFA: osus, uz, uʃ Portugalio


Ekz.: 

Os livros são importantes.

         La libroj estas gravaj

Ina

a

IFA: a

Ekz.: 

A casa é verde.

        La domo estas verda

 

Ele viu casa.

Li vidis la domon

 

Ela está na casa.

Ŝi estas en la domo.

 

Ele deu a flor à mulher.

Li doni la floron al la virino

as

IFA: as, az, ajz, ɐʃ Portugalio



Ekz.: 

As casas são verdes

La domoj estas verdaj

 

Ele viu as casas.

Li vidis la domojn

 

Elas estão nas casas.

Ili estas en la domoj

 

Ele deu flores às mulheres.

Li doni florojn al la virinoj

 

Artikoloj en la portugala lingvo

Nedifinaj

Pronomoj

Singularo

Pluralo

Vira

um

IFA: ũ

Ekz.: 

Um  livro está sobre a mesa.

     (unu/iu) libro estas sur la tablo

uns

IFA: ũs, ũz


Ekz.: 

Uns livros estão sobre a mesa.

(iuj/kelkaj) libroj estas sur la tablo.

Ina

uma

IFA: ũmɐ, ũmə

Ekz.: 

Uma casa é verde.

       (unu/iu) domo estas verda

 

Ele viu uma casa.

Li vidis (unu/iu) domon

 

Ela está numa casa.

Ŝi estas en (unu/iu) domo

 

Ele deu a flor a uma mulher.

Li doni la floron al (unu/iu) virino

umas

IFA: ũmɐs, ũmɐz, ũməs, ũməz

Ekz.: 

Umas casas são verdes.     

(iuj/kelkaj) domoj estas verdaj

 

Ele viu umas casas.

Li vidis (iujn/kelkajn) domojn

 

Elas estão nas casas.

Ili estas en (iuj/kelkaj) domoj

 

Ele deu flores a umas mulheres.

Li doni florojn al (iuj/kelkaj) virinoj

La artikolo povas kuniĝi kun prepozicioj por krei kunmetaĵon:


prepozicio a + difina artikolo

Ele disse ‘oi’ ao amigo. (Li diris ‘saluton’ al la amiko)

Ele disse ‘oi’ à amiga. (Li diris ‘saluton’ al la amikino)

Ele disse ‘oi’ aos amigos. (Li diris ‘saluton’ al la amikoj)

Ele disse ‘oi’ às amigas. (Li diris ‘saluton’ al la amikinoj)


prepozicio em + difina artikolo

Ele entrou no hotel. (Li eniris en la hotelon)

Ele entrou nos hotéis. (Li eniris en la hotelojn)

Ele entrou na casa. (Li eniris en la domon)

Ele entrou nas casas. (Li eniris en la domojn)


prepozicio em + nedifina artikolo

Ele entrou num hotel. (Li eniris en (iun) hotelon)

Ele entrou nuns hotéis. (Li eniris en (iujn) hotelojn)

Ele entrou numa casa. (Li eniris en (iun) domon)

Ele entrou numas casas. (Li eniris en (iujn) domojn)


prepozicio de + difina artikolo

Ele entrou no hotel do bairro. (Li eniris en la hotelon de la kvartalo)

Ele entrou nos hotéis dos bairros. (Li eniris en la hotelojn de la kvartaloj)

Ele entrou na casa da amiga. (Li eniris en la domon de la amikino)

Ele entrou nas casas das amigas. (Li eniris en la domojn de la amikinoj)


prepozicio de + nedifina artikolo

Ele entrou no hotel dum bairro. (Li eniris en la hotelon de (iu) kvartalo)

Ele entrou nos hotéis duns bairros. (Li eniris en la hotelojn de (iuj) kvartaloj)

Ele entrou na casa duma amiga. (Li eniris en la domon de (iu) amikino)

Ele entrou nas casas dumas amigas. (Li eniris en la domojn de (iuj) amikinoj)


prepozicio p(a)ra (pra estas mallongigo de para) + difina artikolo

(tiu ĉi kuniĝo okazas nur en Brazilo)

Ele deu uma flor pro amigo. (Li donis floron al la amiko)

Ele deu uma flor pra amiga. (Li donis floron al la amikino)

Ele deu umas flores pros amigos. (Li donis florojn al la amikoj)

Ele deu umas flores pras amigas. (Li donis florojn al la amikinoj)


arkaika prepozicio per + difina artikolo

A tarefa foi feita pelo amigo. (La tasko estis farita de la amiko)

A tarefa foi feita pela amiga. (La tasko estis farita de la amikino)

A tarefa foi feita pelos amigos. (La tasko estis farita de la amikoj)

A tarefa foi feita pelas amigas. (La tasko estis farita de la amikinoj)


Stato

Kia brazila registaro en 2018?

Oni ne sukcesos igi min fidi tiujn homojn kiuj eksigis Dilman kaj provas ajnamaniere malpermesi, ke Lula kaj lia partio revenu al la brazila registaro. Tiuj brazilanoj kiuj faras tion dum la lastaj jaroj estas aŭ (1) konservativuloj aŭ (2) homoj kiuj pensas ke milita interveno kaj diktaturo estus bona por Brazilo aŭ (3) homoj devenintaj elde riĉaj familioj, por kiuj la sociaj programoj neniel utilis kaj tial ne komprenas ĝian gravecon.

La partio de Lula kaj Dilma estas klare demokratia partio kaj ne subtenus nostalgion al la milita periodo, kiel ofte vidiĝis sur la opoziciaj paroladoj.

Ĝuste sub ilia registaro, GLAT-komunumo akiris formalan egalrajtecon, dum plejparto de la opoziciuloj, ligitaj al konservativaj eklezioj, barus tion ajnakoste.

Se, en 2018, Brazilo havos en la registaro tiujn homojn kiuj eksigis Dilman, tiam tiu ĉi lando jam atingis la amaran putofundon.

Kvanto da brazilaj lingvoj

En Brazilo, ekzistas duoble pli da aŭtoktonaj lingvoj ol en Eŭropo. La signifa diferenco estas en la procenta distribuo kaj en la prestiĝodono. 99% de la brazilanoj parolas la portugalan lingvon kiel denaskan kaj la plej parolata indiana lingvo havas nur 35 mil parolantojn. Krome, la indianaj lingvoj disponas malmulte da prestiĝo kaj riskas malaperi ne nur pro la “mordernula” indiferento, sed ankaŭ pro rektaj atakoj al siaj popoloj.

Ajnakze, la indianaj teritorioj en Brazilo estas “landoj” ene de lando. La plej granda teritorio, la janomama teritorio aŭ “janomam-lando”, estas laŭ areo 4-oble pli granda ol la ŝtato Rio-de-Ĵanejro. Ĝi ankaŭ estas pli granda ol Urugvajo, Nepalo, Grekio, Honduraso, Kubo, Hungario aŭ Portugalio.

DORMIR E ACORDAR

Vou dormir.
E só acordo quando todos tiverem morrido.
Serei o único vivente deste planeta.
No meu egoísmo sem proporções,
substituirei o nome do planeta pelo meu.
Colocarei uma placa na porta da frente:
proibida a entrada de alienígenas
e seres com pretensões divinas.
Neste mundo eu serei deus.
Ao bater de minhas palmas,
os oceanos flutuarão líquidos nos cumes dos montes
e o que eram profundezas cheias de água
serão buracos desertos, onde ventos assobiam afiados como faca.
Vou olhar o que restou do que era movimento
e direi para o meu reflexo na água acima de minha cabeça:
olha como é bonito um mundo sem ninguém vivo.
Porque até eu mesmo estarei morto.
No meu corpo sem sangue, haverá mais pulsação
que dez mil planetas habitados por vermes formados só de coração.
Respirarei ao compasso do tempo que restou ao planeta.
Me confundirei com um pedaço de terra circulando uma bola de fogo.
E direi para o pontilhado escuro mudo e idiota:
não vê como sou bonito?
Estou prestes a ser engolido pela eternidade.
Ausente do universo. Ausente da escala do tempo.
Transfigurado em ideia.
Todos morrerão e eu serei o que restou
pra dizer: só há escuridão e vazio e silêncio.

PENSO

Mi ne plu insistos pri esperantigado.
Kiel homo tro laca pro siaj provoj konvinki,
mi forlasos la unuajn intencojn
kaj fermiĝos ĉirkaŭ mi.
Sufiĉe integra en mi mem,
mi proklamos la aferon tro alta al aliuloj.
Mi pensos pri Esperanto,
per Esperanto, tra Esperanto.
Pensoj orbitas ĉirkaŭ pensoj.
Pensoj apud pensoj. Pensoj ĉe pensoj.
Pensoj tuŝas pensojn.
Pensoj kolizias kun pensoj.
Pensoj miksiĝas.
Pensoj kun fragmentoj de pensoj.
Pensoj kaj kaoso.
En la principo, estis punkto.
Kaj la punkto estis verda.
Kaj la punkto estis en gimnazio.
Kaj la punkto estis Zamenhof.
Sed bum!
Ĉiu punkto eksplodas deinterne.

KANIBALA FINA VENKO

Mi konsentus detranĉi etfingron,
se tio kreus 100 mil brazilajn Esperanto-parolantojn.
Mi konsentus detranĉi manon,
se tio kreus 500 mil brazilajn Esperanto-parolantojn.
Mi konsentus detranĉi brakon,
se tio kreus 1 milionon da brazilaj Esperanto-parolantoj.
Se, por transformi 10% da brazilanoj en Esperantajn fluparolantojn,
oni bezonus makabran riton,
mi konsentus esti ingredienco,
distranĉita en mil pecojn.
En kaldrono, kuirita;
aŭ rostita laŭ indiana venkofesto.
En 1500, la tuta brazila marbordo plenplenis de kanibaloj.
Nenio nova sub la suno.

REVOJ SENFUNDAMENTAJ

Mi ne scias, kion pensi pri Esperanto kaj ĝiaj parolantoj.
130 jaroj kaj kio?
Oni ankoraŭ aŭdacas paroli pri mondproblemo post jarcento!
La lingvo mortis en 1917.
Ni kolektu subskribojn kaj postulu.
Ni kreu asocion, klubon, planon, projekton, itineron.
Organizi organizaĵojn per organiza organizado.
Ni planu, replanu, repensu, rediskutu,
ree eltiru niajn harojn por malkovri magian formulon.
Unu el la plej doloraj flankoj rilate esperantismon
estas vidi siajn anojn vipi sin,
unu la alian reciproke, en provo trovi kulpon en siaj vicoj;
dum la mondo, per sia kruda, pragmata realo,
senapelacie reĵetas la lingvo-donacon.
La dua plej dolora estas konscii,
ke, eĉ se neniu kverelo ekzistus,
kaj ĉiuj fortoj, de ĉiuj esperantistoj, kunfluus,
eĉ tiam la esperantistaro ne atingus minimumon el la
celo, defio, deziro, ambicio, ŝarĝo tro granda,
kiun la lingva movado alproprigis al si.
Nenio nova kreiĝis post 1917.
La lingvo eksplodis
kaj, post tiam, ĉiu esperantisto estas ero.
Mi ne scias, kion pensi pri tiuj partikloj.
Se Zamenhof vivus, mi premus lin doni respondon.

“PARENTEZO” kaj “PARÊNTESE”

La vorto ‘parentezo’ povas esti ‘falsa amiko’ por portugallingvanoj. La portugala vorto ‘parêntese’ signifas plej ofte rondan krampon, kvankam ankaŭ parentezon (la intermetitaĵo). Ne ekzistas en la portugala lingvo vorto specifa por la intermetita informo. PIV diras, ke la vorto ‘parentezo’ en Esperanto ankaŭ povas signifi “krampon”, sed la konfuzo povas daŭri por portugallingvanoj, ĉar ne ekzistas en la portugala lingvo vorto kiu inkluzivas ĉiujn specojn de krampoj (rondaj, rektaj, angulaj kaj kunigaj).

Signo Esperanto portugala lingvo
parentezo parêntese
krampo
( ) ronda krampo parêntese
[ ] rekta krampo colchete
< > angula krampo chevron, sinal de menor e de maior
{ } kuniga krampo chave