ELĈERPOJ EL MIA TAGLIBRO

Zamenhof havis dudek sep jarojn kaj publikigis lingvon.
Se mi al gajuloj iras, mi iras sen lingvoprojektoj.
Mi publikigas ĉi tiun poemaĉon
kaj havas preskaŭ dudek sep jarojn.

En kiu punkto de tiu itinero mi perdis mian junecon?
Mi vidas la junularon kaj ne trovas min ano.

Iliaj korpoj allogas, sed
la facila ridado, la malpeza konversacio
estas fremdaj al mi.

El inter la maljunuloj, mi estas la plej sentakta.
Mi ne lernis la arton diri mojosan aferon en mojosa momento.

Homoj promenas ĉe marbordo kaj gustumas glaciaĵojn.
Mi konjektas pri la vivo en aliaj planedoj.

Zamenhof mortis kaj mi ankoraŭ atendas,
ke la brazilaj Esperantaj spiritistoj eltombigu la majstran menson.

Se mi devas esti io, mi ne akceptas esti malpli ol
la enkarna surogato de Edmond Privat, Ivo Lapenna aŭ William Auld.
Sed mi vivis kiam la skoto mortis.
Ne eblas tiela korpoŝanĝo.

La mondo bezonas zamenhofojn.
La mondo havas min.
deal with this

Ĉiuj volas esti la sekva lamao
la sekva Einstein
la sekva mi-havas-ion-eksterordinaran-por-la-mondo

Kio estas la mondo?
Junuloj ne demandas pri la esenco de la mondo dum ili seksumas.

POEMO SEN SEKVOJ

Tiu ĉi poemo
povas plenumi nenion efektivan kontraŭ la tajdo.
La akvodunoj invadas la kontinenton,
perfortas la esperojn de generacioj post generacioj
kaj dronigas homojn sen demandi ties nomojn.
Eĉ se la kaatingo transformiĝus en maron
kaj la kangasistoj estus piratoj,
la temo ne diferencus.
Kolerigas min la historiolibroj kun siaj gravaj okazaĵoj,
siaj eminentuloj eterne ankritaj en la homara memoro.
La historio ne registros la nomon
de la adoleskanto kiu mortas pro pafo,
ĉe brazila favelpado.
La historio ne registros la ploron de la patrino,
nek la malriĉan procesion ĝis la kvartala tombejo.
Same nenion registros ĉi tiu poemo.
Abomenindas la arto kiu prikantas nur belajn pejzaĝojn
kaj blindas antaŭ la realo.
Abomenindas la Esperanta poeto kiu verkas pri ideala mondo
dum la idealismo mortis kun Zamenhof.
La lingva panaceo, de samlingvanoj kiuj trovas pacon,
silentiĝu.
La centjara retorikado,
kun delira venkpromeso kaj universala amikeco
senutiligas la memoron de dekkvinjara vivolongo.
Mi devintus esti la sennoma knabo,
meze en la procesio.
Kaj se Zamenhof aŭdacus paroli pri sia lingvomiksaĵo,
mi leviĝus viva por pugnofrapi lin.

PRI LA HOMARO EN LA SEMAFORO

Ĉu denove mi parolos pri infano en semaforo?
La epilogo de la homaro finiĝas per “la specio malaperis”.
Cikloj da progresiva degenerado.
Se mi ankoraŭ estus naskiĝonta, mi elektus esti rano
por kvaki sen teorio en la marĉo.
La ŝanĝo kiun la homaro volas
ne tuŝas la malegalecostrukturon.
Nenio esperebla.
La karitato de la registaro kaj de la bonaj riĉuloj
ridindigas la homan dignon
kaj la raso enspiras la gasojn kiuj venas de la abismo
altiranta al detruo.
Fumado estas iompostioma sinmortigo
kaj ĝuste tio igas ĝin alloga –
defendis la homo kiu perdis la esperon.
Aŭ la homo kiu ne trovis esperon por povi ĝin perdi.
En la semaforo la lumo estas verda kaj ĝi ne indikas savon.
Kiun drogon mi fumu omaĝe al la detruo de la homaro?

PLENDOJ DE HOMO SEN LINGVO

Se ĉi tiu lingvo estus mia,
se mi havus ion komunan
kun tiuj homoj kiuj artikulacias ĝin.
Se en mia infanaĝo mi estus senscia pri ĝia strukturo.
Se mi estus eluzinta la esprimeblojn
sen kapabli bone difini kio estas substantivo aŭ verbo.
Se en ĝi mi estus aŭskultinta infanajn rakontojn.
Se miaj rememoroj emerĝus konvulsie el repertuaro
de pasintaj okazaĵoj kun origino intime ligita al ĝi.
Se mi suferus en ĝi,
amus en ĝi.
Se mi estus vidinta homojn vivi kun ĝi,
kisi kaj pugnofrapi akompane de ĝi,
alveni al morto sen koni alian komunikan vojon.
Se ĉio ĉi estus okazinta,
mi sentus hodiaŭ saŭdadon pri pasintaj tempoj.
La pasintenco de ĉi tiu lingvo estas fremda al mi,
ne tuŝas miajn emociojn, ne konstruas mian mion.
Surogato al homo kiu ne trovas identecon en koloniisma heredaĵo.

Kaj eĉ tiel
mi estas plene via, artefarita kiel vi,
orgojla laŭ pretendoj,
fikcia laŭ viaj utopiaj planoj,
ekscese konvinka pri sia valoro.
Mi estas plene via, ĉar vi meritas min.
En ĉi tiu strato vi meritas min.
Ne frapu alies pordon.
Dormu sur la trotuaro aŭ venu al mia domo.
Descendu de la alteco de viaj internaj panegiroj,
de viaj revoj tro gravaj,
viaj imponaj ambicioj
kaj vizitu min hodiaŭnokte.
Mi ne povas doni al vi
rezoluciojn, fonajn influojn sur politikistojn,
rilatojn kun granddimensiaj institucioj,
mejloŝtonajn atingojn, rekonon de registaroj,
venkon eĉ ne mezan.
Mi donas ĉi tiun poemon, ĉar estas ĉio kion mi posedas.

Stato

Rasismaj tendencoj de spiritismo

Mi ne scias, ĉu esperantistoj konscias, sed spiritismo, tiu religio de kiu multaj brazilaj esperantistoj estas anoj, havas rasismajn tendencojn. Kiam mi legis iujn spiritismajn librojn (mi legis la Esperantajn versiojn), mi tuj perceptis, ke iuj bazaj ideoj de spiritismo kondukas facile al rasismo. Ekzemple, spiritistoj defendas ke ekzistas perfekteco-skalo, kaj ke spiritoj lokiĝas en tiu skalo. Allan Kardec mem, la fondinto de spiritismo, aŭdacis plurfoje diri, ke negroj estas subevoluintaj spiritoj. Tial, mi tre malmulte miras kiam mi vidas ke spiritistoj havas tiel grandan emon proklami sin mem kiel la enkarniĝon de gravaj, blankaj multe evoluintaj eŭropanoj. Oni volas esti la enkarniĝo de imperiestroj, ne de vasaloj. Spiritistoj bonvolu prezenti al mi kiom multas la mediumoj kaj ĝenerale la spiritistoj kiuj emas esti la enkarniĝo de iu sklavo (sklavigita homo) sur galero meze de Atlantiko! Ne! Ĉar tion ili suferis por elpagi siajn tratempajn erarojn survoje al perfekteco. -_-

KAJ SE…?

Se la homaro vivus harmonie,
se la vivo sur la Tero estus ekzemplodona,
se socia justeco, plena egalrajteco, internacia paco,
kaj aliaj similaj tagordoj
fariĝus realaĵoj
ĉu nia planedo postvivus la kolapson de la Universo?
Ĉu ekzistas demokratio ekster la limoj de nia atmosfero?
Ĉu ordo regas la intergalaksiajn rilatojn?
Galaksioj interpuŝiĝas.
La bonaj planedoj, kun bonkoraj planedanoj,
same kirliĝas en la detrua kaĉo.
Krome, nenio sencas, se ni ne konas la limojn de la Universo.
Kiel ni povos konstrui altan muron por protekti ĝin?
Se la homaro estus solidara,
ĉu la najbaraj planedsistemoj helpus kiam la Suno volus nin vori?
La plej varmajn bonintencojn frustras la intenco mem.
La planedo donis al ni konscion,
sed ne donis la eblon tuŝi ĝian esencon.
Planedoj ne estas punktoj.
Homoj ne estas punktoj en punkto.
Ni estas kiel infanoj kiuj scias, ke glaciaĵo bongustas,
sen ke en niaj lipoj glaciaĵo estu alveninta.
Ni scias, ni konscias,
sed ni ne konas la scion proprasperte.
Konjektoj de partikloj.
Ĉu sablero sur strando aŭskultas la marondojn?

POEMO INDIFERENTA AL KRIOJ

Ni, kun karnoj, ostoj kaj pensoj.
Katoj luktas en la korto.
Homoj. Pafoj. Sandaloj Havaianas. Kuras.
Ankoraŭ ne estas noktomezo.
Ĉu maljunuloj povus kuri tiel rapide?
Junuloj postkuras junulojn.
Pafoj. Murdas. Mortas. Homoj. Falas. Pafoj. Pafas.
Mi aŭskultas.
Se mi estus blinda, mi daŭre nenion vidus.
Aĉa nigrulo de suburbo. Kuras. Jen li!
Bona bandito estas nur tiu en la ĉerko.
Homoj. Veas. Kuras. Homoj.
Neniu tarantulo ĝis nun.
Sandaloj. Eble ne Havaianas. Pafoj. Verkas. Kuras. Trafas.
La kristanaj gepatroj dormas.
Strato. Kuras. Krias. Estas viro? Estas virino? Estas kato?
!
! !
! ! !
Mi verkas poemon nun! Oni bonvolu morti poste!

La homaro ankoraŭ ne malfermis filion en ĉi tiu kvartalo.

Kiel koncernas min la homaro?
Mi ne generis ĝin.
Mi ne adoptis ĝin.
Neniam plu mi diros “ni, la homoj”.
Kiu faris min reprezentanto de tiu raso?
Al ĉiuj diabloj!
Mi diros “mi, homekzemplero”.

POEMO NUR MIA

Tiu ĉi poemo vivas por mi,
vivas kun mi kaj en mi.
Mi vivas por ĉi tiu poemo.
Mi ekzistas en ĉi tiu poemo kaj ekster ĝi mi estas nenio.
Simbiozo de paralelaj realaĵoj,
reciproka kunekzisto interdependa.
Mi suĉas forton ĉe la versoj de ĉi tiu poemo.
La poemo suĉas vortojn ĉe miaj karnoj.
Kiam mi mortos, ĝi mortos unu sekundon poste.
Se ĝi ekmortas, mi estas jam mortinta.
Ĝi estas mia ombro,
mia reflekto sur grizaj trotuaroj.
Ombroj ne sekvas korpojn.
Korpojn gvidas ombroj.
Bonvolu demandi denove, kion vi demandis.
Ĉifoje al mia poemo.
Ĝi estas mia reprezentanto, proparolanto,
delegito kun plena permeso agi mianome.
Ĝi estas pli bela ol mi;
pli liberesprima, pli vortoriĉa
(ĝi suĉas min delonge),
pli fakta ol mi.
Mi faris pakton kun mia poemo.
La poemo portos mian identigilon,
decidos por mi,
subskribos por mi,
kaj mi ricevos de ĝi ĉiutage
porcion da vivo,
dividitan en varmajn kisojn, kaŝe sub litotukoj.
Mi timas nur, ke nia rilato fariĝis tro intensa.
La poemo frenezigas min.
La ĵaluzo korodas.
Mi devas peti klarigojn.
Mi ne akceptas, ke al alies buŝoj alvenu mia poemo.

PRI KION MI FARIS HIERAŬ NOKTOMEZE

Mi anoncas, ke Brazilo mortis.
Neniu petu de mi tro precizan priskribon.
Mi vidis la korpon sternita sur putra sango,
kun nuancoj bluaj, flavaj kaj verdaj.
Kiom da tagoj la mortinto restis forlasita!
Fetoris. Mi sentis kapturniĝon.
Per du manoj kaj unu kulero,
mi fosis truon, kien meti la korpon kiun la tero manĝus.
Sen konvena sepulto, sen nacia kulto,
sen ia ajn riverenco,
konstituciaj sentencoj,
panegiroj sen senco,
aĉaj omaĝoj.
Mi turnis la paĝon
kaj fondis novan landon,
sen flagoj, himnoj, limoj;
sen fremduloj.
Sen nacieco.
Okuloj post okuloj sciu,
ke mi enterigis landon
kaj kompaktigis la teramason per la plandoj.

SUR DUNOVERTO

En ampleksa seka vakuo, ĉar sen akvo,
lacerto, sur dunoverto, balancis la kapon
kaj rigardis malsupren.
Ruliĝante, ruliĝante, ruliĝante ĝi subiris.
Estis sablo, estis lacerto,
estis lacerto en sablo kaj sablo en lacerto.
La certeco konsumiĝis.
Miksiĝis la enhavo kaj la destino.
Por kio la dezerto generas lacerton?
Sur dunoverto
la vero
veis,
en sablon, transformiĝinte;
iom post iom da konsistoperdo
sur dunoverto.

POEMO KUN KUGLOJ

Kian poemon esperantisto povas verki en ĉi tiu kvartalo?
Flugas super niaj kapoj po unu kuglo por ĉiu vorto.
La leganto ankoraŭ ne mortis, ĉar la vivo estas bonkora.
Mi ne estos poeto kiu prikantas aliajn landojn.
Ĉu mi citos ĉi tiun landon?
Brazilo estas abstraktaĵo.
Miaj poemoj dancu laŭ la ritmo de revolveroj.
Mi neniam tuŝis revolveron,
sed mi vidis korpon sternitan sur stratopolvo,
murdita probable per revolvero.
Mi preterpasis sen demandi, kion la ulo faris dum vivo.
Braziloj ene de la oficiala Brazilo.
Multaj aliaj landoj ene de ĉi tiu lando.
Brazilo estas mortigmaŝino.
La antaŭhieraŭa mortigo,
du domblokojn for de kie mi legis revuon,
alvenis ĝis mi kiel banala novaĵo.
Oni mortigis alian.
– Mi aŭdis la pafojn – mi diris apatie.

POEMA CABELUDO

Tem um cabelo nesse poema
e um poema nessa sopa.
Vou devorar a sopa até me engasgar.
Um cabelo duro como arame.
E o significado? Estava na sopa.
Era um cabelo ou um maço?
Morreu entalado tentando engolir o mundo.
Meu filho, ninguém deve tentar mastigar água.
Os dentes se batem e se quebram.
Pior que comer cabelo é comer a si mesmo.
Canibalismos suicidas que mastigam primeiro o mindim.
Tem um dente nessa mordida.
Comeram a sopa.
Digeriram o poema.
O cabelo ficou preso pelo meio.

PREVENTA POEMO

Venos epoko kiam homoj ŝparos forton dum jardekoj
por verki poemon.
La epoko ankoraŭ aktuala vekas nostalgion en mi.
Venas epoko kaj mi jam palpas ĝian kruron.
Vojmontriloj ne montros vojojn.
Ili donos konsilojn pri poetiko.
Poemserĉantoj fosos ruinaĵojn por trovi nekonatan poemon.
Homoj studos la tutan vivon por lerni kiel verki vivpoemon.
Kiam ili verkos unun, ili mortos pace, komfortaj kun la scio,
ke ili riĉigis la mondon per nova poemo.
Ĉu mi amu tiun epokon?
Aliaj bedaŭrinde ne havos la saman bonŝancon
kaj dronos en malĝojo kaj elreviĝo.
La fato de la homa raso estas privilegio plus privilegio.
Iuj kvartaloj, malproksimaj de la urbocentroj,
koncentros la plej grandan proporcion de danĝeraj rezignantoj,
la homoj kiuj tute ne plu strebos verki poemon.
Sango lavos la trotuarojn de tiuj kvartaloj.
Mi abomenas la epokon kiu ankoraŭ ne ekzistas.