KRIMA POEZIO

Junulo, vi estas tre bela,
sed ankaŭ tre malprudenta.
Se mi estus vi, mi estus pli zorgema.
Tiu kiu alparolas vin
estas armita per poemoj.
Ne agacu lin.
Li pafas poemojn kiel bandito pafas kuglojn.
Minimuma reago funkciigos la kulason.
Transdonu ĉion kion vi prirevas
aŭ vi estos elstrekita el la literaturo.
Poemon vi legas por konfirmi komplicecon.
La krimon ni ĵus plenumis.
Mi, per verkado; vi, per legado.
Se vi denuncos min, mi konfesos ĉion al la juĝisto.
En la karcero, ni ŝimos ĝis la lasta verso.

LA KATO

La nomo de la kato estas Nino.
Lia antaŭulo, venenita de malafablaj najbaroj,
ankaŭ estis Nino.
Ĉiuj katoj iam ajn vivintaj en tiu domo
havis la nomon Nino.
Kiam la nuna Nino mortos, alia Nino anstataŭos lin.
Nino ne amrilatas kun katino,
ĉar la lastan fojon ĉiuj katoj de la ĉirkaŭaĵoj
volis amori saman kompatindulinon.
Nino revenis hejmen kun vundo sur la dorso,
en loko kie mankis rimarkinda hartufo.
Nuntempe aperas alia virkato en la hejmo de Nino,
sed liaj posedantoj ĵuras, ke Nino ne estas gejo.
Nino ne laboras.
Eĉ la ratojn kaj gekojn li ne volas ĉasi,
ĉar ilia karno ne plaĉas al liaj gustpreferoj.
Kiam foje li kaptis museton,
li, dum tuta mateno, ludis akrobataĵojn kun la korpo
de la duonviva-duonmorta malfeliĉuleto
kaj fine ne manĝis ĝin.
Nino ne havas religion.
Li ne legas sanktajn librojn.
Li neniam petis dian pardonon pro la morto de la eta muso.
En la posttagmezo de la tago kiam okazis la murdo,
li dormis sen rimorso apud la stratopordo.
Nino ne studas.
Li ne havas planojn por la estonteco.
Li neniam frekventis lernejon.
Li ne scipovas skribi nek legi.
Kiam oni demandis, ĉu estis li, kiu ŝiris la matracoŝtofon,
li nur rigardadis kun grandaj flavaj okuloj.
Ŝajnas, ke Nino ankaŭ ne parolas.
Nino ne voĉdonas.
Nino ne havas reprezentantojn en parlamento.
Li ne estas civitano,
ĉar la katoj ne sukcesis konstrui demokration.
Ili likvidas siajn problemojn per tegolkrevigaj luktoj sur tegmentoj.
Nino estas nur dombesto.
Li etendas la brakojn kaj la piedojn kaj kuŝas sur la sofo,
malgraŭ malpermeso.
Li vekas la tutan homajn hejmanojn per ĝenaj miaŭoj noktomeze
pro urĝa neceso eliri por pisi.
La paca Nino ronronas, sed ankaŭ mordas.
Nino probable vivos dek jarojn.
Kiam li estos maljuna, li ne plu ŝatos salti
kaj trovos neniun amuzon en la balanciĝo de la kurtenoj.
Kion Nino povas instrui al ni?

Stato

Ekscesa romantikismo

Mi jam legis almenaŭ dek el la originalaj romanoj publikigitaj de la fruaj pioniroj, konsiderante frua pionireco tiun kiu iras ĝis la 1930-aj jaroj. Por legi tiuperiodajn romanojn bezonatas persisto kaj celo, ĉar ili estas aĉe romantikaj. Ili ĝenerale plenplenas da bigota religieco aŭ da entute malverŝajnaj dialogoj. Malmultaj sukcesis doni ĝuon al mi. Mi legis pli por informiĝo ol por ĝuo.

Mi opinias ke el inter tiuj kiujn mi legis elsaviĝas nur “NOVA SENTO”, de Tagulo (duone religia kaj duone sciencfikcia). Mi memoras ke mi ankaŭ ŝatis la romanon La vila mano, sed jam pasis iom da tempo de kiam mi legis ĝin.

La Torento-trilogio ankaŭ estas, laŭ mi, paradizo de sobreco, se ni komparas kun la romantikaj ekscesoj de Vallienne kaj Luyken.

EKZISTAS NUR UNU AMERIKO

Ĉi tiu poemo komenciĝas kun kapibaro,
kiu sunumas al si la harojn sur iu rio-de-ĵanejra strando.
Kial kapibaro? Kial sunumo? Kial Rio-de-Ĵanejro?
Ĉar ĉi tiu poemo volas paroli pri temo nekredeble nova.
Kaj laŭ ĉiuj miaj esploroj, neniu alia Esperanta poeto aŭdacis verki
pri rafinitaj ronĝuloj en strandoj de tropikaj civilizoj.
Same taŭgus ĉi tie meksika kolibro,
kiu kontraktas kun kojoto pri eniro en Usonon kontraŭleĝe.
Ĉar ĉi tiu poemo estas feke amerika!
Eŭropajn birdojn ni ekstradiciis.
Laŭ ĉiuj rezultoj el miaj esploroj,
neniu Esperanta poeto iam ajn aŭdacis tranĉi la kolonian umbilikon
kaj kanti kun plena fideleco
la mizerajn idiosinkraziojn de ĉi Nova Mondo
kreita ekde nulo far skorbutamaj maristoj
kaj kristanaj indianin-perfortantoj.
Ameriko first (Brazilo second) kaj Usono third!
En ĉi tiu poemo, eĉ intergringe integriga,
kungregiĝas ĉiuj niaj reciprokaj amoj.

Citi

Gejaj citaĵoj el originala romano

Paĝoj 21-22:

Morgaŭ je la deka mi iris al mia bonfaranto. Li estis nomata Vilhelmo Klajn kaj, same kiel mi, estis ĉirkaŭ tridekjara. Li akceptis min kiel egalulon, kaj mi baldaŭ trovis, ke li estas lertulo pri la maŝinaj aferoj. En li mi trovis ion tre allogan… mi ne scias ĝuste kion. Tuj okazis inter ni unu el tiuj amikiĝoj samseksaj, kiuj estas multe pli oftaj ol oni supozas. Neklarigebla ĝi estis. Niaj spiritoj kvazaŭ funkciis telepatie. Mi instinkte sciis, kion fari por li, kaj li ŝajne sciis gajni mian amon. Ĝi estis kvazaŭ greka amikeco en moderna tempo de petrolmaŝinoj kaj aeroplanoj; kaj li ja havis ian grekan belecon laŭ siaj figuro kaj trajtoj.

— Ĉu vi timus flugi kun mi al Germanujo ? — li subite demandis dum liaj okuloj hele kuraĝe brilis.

— Tute ne.

— Sed estos danĝere. Estos ventege.

— Ne grave.— mi respondis. Mi sentis kvazaŭ mi trairus fajron kaj akvon por servi al li, kaj ventego kun li estus nura bagateleto. Ĉu tiu mia sento estis rezulto el la kelktaga malsato aŭ el ia alia kaŭzo multe pli profunda ?

— Do, — li daŭrigis— ni iru vespere al la astronomiisto ; necese estas, ke vi bone komprenu, kian danĝeron vi riskos.

Fininte la laboron, mi forlasis lin, promesante reveni je la sesa.

[…] paĝo 28:

En la domo de Klajn sendito atendis lin kun letero.Pli poste mia bonfaranto alvokis min al sia studejo.
— Detruiĝis fervojoj. Morgaŭ je la oka mi flugos al Germanujo? Kaj vi…?
— Ni iru kune. — mi diris.
Responde li senvorte premis al mi la manon.

[…] paĝo 29:

En la matena krepusko ni ellitiĝis kaj ordigis la maŝinon. La veno de la lumo ŝajne kvietigis la venton, kaj al ni ne vidiĝis danĝero por nia flugvojaĝo. Klajn estis en gaja humoro, kaj dum ni pretigis kelkajn aĵon, li ŝerce demandis al mi, ĉu mi adiaŭis mian amatinon.

komento: Jam ne temas pri “mi ellitiĝis”, sed pri “ni ellitiĝis”. Ĉu ili du jam troviĝis samlite por ke ili kune ellitiĝu?

[…] paĝo 36:

Meditante pri Klajn mi forpelis ĉiun penson, kiu kredigus al mi, ke li suferas aŭ ne vivas. Ŝajnis al mi, ke tio ne povus okazi ĝuste tiam, kiam ni amikiĝis. La sorto ne povus esti tiel kruela.

[…] paĝo 38:

Mi devas konfesi, ke atakis min la nostalgio. Jes, spite la beleco de la ĉambro, la grekeco de mia gastiganto aŭ eble, terura penso! karceristo, mi sopiris al Klajn kaj la malbela, malpura urbo Londono. — Se nur li povus esti kun mi.— mi pensis.

[…] paĝo 51:

…pasis semajnoj, sed dum tiu tempo mi ne forgesis mian perditan amikon kaj ofte pensis pri li. Tio estis la ĉefa zorgo, kiu pezis sur mia koro.

[…] paĝo 122:

Dumvivaj samseksaj amikecoj ĉe ni estas tre oftaj. Tia kamaradeco havas difinitan lokon en la lerneja vivado, ludado, studado k.t.p. inspirante idealojn de heroeco kaj mildeco. Ekzistas inter du samseksaj homoj ia kunsento; ĝi en efektiveco estas kamaradeco el pasintaj vivoj.
Mi tuj pensis pri tiu neklarigebla amikeco inter Klajn kaj mi.

— Ĉu vi opinias, ke tiu, kiu inspiras amikecon ĉe siaj samseksuloj estas progresinto?— mi demandis.

— Jes, tre certe.[…]

Nova sento, Londono, British Esperanto Assoc, 1915,
H. B. HYAMS (pseŭdonimo Tagulo) (1879-1965)

ŜALTITA

Ĉu vin nenio tuŝas?
En via trankvileco mi ne trovas min partoprenonta.
Io kaptas min je brako,
ĵetas metrojn alten en aeron,
sendas frakasiĝi sur cementan plankon,
rulas deklivosuben kaj trenas min denove supren.
Ĉu ĉe vi nenia nepra agitiĝo de nepra respondomanko?
Silentaj sintrudaj frazoj kohere proksimaj laŭ malverŝajneco.
Mikroskopaj rememoroj kun monstraj korpoj estas
profesiaj proporci-rabistoj.
Krioj kies esenco enskribiĝas inter
tuŝeblaj panoj malantaŭ montrofenestro de bakejo.
Pojnoj sangantaj pro ĉenoj,
haŭto en fajro kaj glacio
plus piedoj sur krudaj ŝtoneĝoj.
Travideblaj likveroj glitas sur grasmalpura muro
kiel gipsokreto ŝrikas kontraŭ nigra tabulo.
Internaj movoj eternaj.
Ĉu mensa perturbo?
Kuracistoj diagnozus homecon en mi.
Mi sentas min nekredeble sana,
kun okuloj diurne malfermitaj al suno kaj luno.

LA SILENTA BUSTO

Al kio utilas miliono da brazilanoj
se ili ne parolas Esperanton?
En la kaĝo de la zamenhofa dimensio
manpleno kuniĝas per malfortaj ligiloj.
Nekonatuloj intimiĝas en la konstato,
ke la idealo formortas.
Proskribitoj sen patrio,
eterne ekzilitaj for de la neniam ekzistinta socio.
La esperantistoj, rektaj reprezentantoj de rara pretendo,
iras senorientiĝe en stratoj plenplenaj de nacilingvaj vojmontriloj.
Sur la placo, la busto de la Homarano
ekzemplas silenton de cent jaroj.
La 14-a de aprilo de ĉi tiu jaro
pasos kiel pasas buso laŭ banala itinero.
Indiferentuloj preteriros la statuon
kaj neniu minimuma memoro ekzistos en iliaj brazilaj mensoj.