RUTINA

Ĉiuj riskas renkonti unikan agon.
Unika estus la mono kiun la aĉetanto transdonus
minutojn antaŭ ol, ĉe elirpordo de vendejo,
ricevi pafon rekte en la kapon
pro neporto de valoraĵo transdonebla al rabisto.
La vendisto dirus “lia lasta ago dum vivo
estis transdono de mono al mi”.
Unika estus la “bonan matenon” kiun,
al ridanta bebo,
faltoriĉa avino donus momentojn antaŭ ol senti brustpremon
kaj fariĝi forpasinta pro fulma koratako.
Jardekon poste, la gepatroj dirus al sia filo:
la lasta ago de via viva avino estis ‘bonan matenon, mia nepeto’.
Unika estus la rifuzo balai trotuaron,
kiun arogantulino ĵetus al najbarino
sekundon antaŭ ol flugigi la faldojn de sia jupo
kaj la vivspiron el sia korpo
per tro impeta turniĝo kaŭzinte stumblon, krion, falon
kaj krani-kontraŭ-pavima akcidento.
La najbarino dirus kun rimorso “ŝi rifuzis al mi favoron kaj mortis”.
Homa rutina kuntuŝiĝo
povas fariĝi unika pro sia lasteco.

ADOLESKAJ FUTBALLUDANTOJ

Ĉu vi scias,
Ke por ĉiuj mi en mondo
Ne radias?

Wiktor Elski, en la poemo DEMANDO

Kiun sorton havos tiuj adoleskantoj,
kiuj ludas futbalon sur la stratoj de ĉi tiu urboperiferio?
Ili amuziĝas kun multe da bruo kaj fivortoj,
sen zorgo pri studo,
ĉar lernado estas nur pormomenta gepatra altrudo
kiu finiĝos nepre post la tria jaro de la mezlernejo.
Iliaj ridegoj kaj krioj plenigas la vesperojn,
kvazaŭ ĉio ĝustus kun evidenta certeco
kaj nenia danĝera plenkreskula revelacio alproksimiĝus.
Ĉiutage ili ludas sen pensi pri socia maljusteco.
Ilia mondo estas strato, pilko, piedo kaj amuzo.
Karaj adoleskantoj de la periferia Brazilo,
la suno ne naskiĝis same bela por ĉiuj.
Mi antaŭsentas la doloron de la surprizatako,
kiu, post jaroj, renversos la facilan surstratan mondon
kaj rivelos vian pozicion en la brazila paradizo.
Aŭ eble ili pravas kaj mi eraras?
La Esperanta romano kiun mi legas
estas ŝlosilo al neniu pordo,
avantaĝo al neniu problemosolvo.

HISTORIO

Iele-trapele en la homa pelmelo.
Kio gravas?
Ĉu la promeno aŭ la plandumospuro lasita al esplorontoj?
Ne dependos, ĉu lasita sur la luno aŭ sur vulkana roko.
Ĉu la herooj posedos patosajn skribojn sur tomboŝtonoj
kaj procesioj ĉiujare honoros ilian forpason?
Herooj ne ekzistos kiam finiĝos temprezisto.
Sub teraltaĵoj, morgaŭ hazardaj grundakcidentoj,
ripozos agrablaj memoroj de vivintaj konscioj.
Anonimaj menslarĝiĝoj frue venintaj al mempercepto
strebos trovi lokon por sinforgeso.
Telekospaj enfokusiĝoj serĉos miniaturajn brilojn sur tersurfaco.

CIVITANA MURDINDUSTRIO

La televidserioj, kun facila hombuĉado, ne amuzas.
Mankas vivrespekto en la suspenso minutojn antaŭ la terura murdo.
Kial la sceno kompletiĝas nur se per sangrivero?
Kial la junulinoj fakte perfortitaj
manpremus la kinematografan banaligon?
Ĉu la neniel fikcia loĝanto de la najbara domo,
kien hieraŭ enrompiĝis frua morto per rabista klingo,
konsentos fariĝi protagonisto en skripto filmigota?
Kiel ni konstruos pacan mondon en moderneco kiu kultas violenton?
Civitanoj lernas la rutinecon trompi, perfidi, murdi
per altkvalitaj bildoj, sonoj kaj efektoj tridimensiaj.
La lernejo por formi murdistojn konkeris ĉiujn hejmojn
kaj kun senkontesta prestiĝo plenumas sian mision
familiarigi la trudon,
elkrei armeon por reciproka sindetruo.

REGISTRITA SENPERMESE

Foje, vortoj nur bezonas buŝojn kiuj prononcu.
Sen skribilo. Sen papero. Sen registro.
Vortoj kiuj vivas nur la tempodaŭro de sonemisio.
Venas la vento kaj ili jam foriras laŭflue.
Mesaĝoj kiuj destiniĝas al unuopaj oreloj,
monopoligitaj de unikaj alparoloj.

Foje, ni nur bezonas vorton, ĉar la mondo apartenas al ni.
Sed la vortoj restas en vortara stato.
Sen deklinacioj. Sen konjugacioj.