REPAGO

Dolĉan venĝon volis.
Havis almenaŭ okulparon por rigardi sen deturno.
Impertinenta fingro truas tolon de pejzaĝo.
Vakuas la jarcenta kulturimporto
kun frapa afekto, vivmanier-aplombo.
Mankas pravo en la prestiĝo de la eŭropaj civilizacioj.
La senŝancela memkontento de homoj kiuj certas pri si
turniĝis en minoritatan vidpunkton
fronte al la falo de la nordhemisferaj, okcidentaj kaj malpuraj
fumnuboj de pseŭdouniversalaj kulturoj.
La urboj retrovas sian humilan pozicion
antaŭ la diverseco de la homaj socioj.
Grandsinjoroj kun krucoj kaj kristoj
retropaŝas, ĝisteren kliniĝas por honori
la neglektitan reziston kaj ĉiutagan venkon,
kiujn vilaĝanaj memstarecoj fasonis.
La palpebro-malfermo respondas al rivelo,
al popolkonsciiĝo kiun subtenas bravaj brakoj
pretaj resti etenditaj savgarantie.
La kompleto streĉe regula, modele bonsida sur korpo,
ricevas indiferenton.
Helhaŭtaj oratoroj disblovas sterilajn semojn al foriranta publiko.
Etaj etnoj remalkovras siajn originajn identecojn,
ree regas sin.
Boteloj de kokakolaoj ne havas aĉetantojn.
Stokoj de multefamaj ŝuomarkoj akumuliĝas apud rubomontoj.
Scintilantaj paneloj paneis. Reklamoj postulas vivosignifon.
Faŭkas fendo en la ŝoseo.
Ombroj de civilizaj saŭroj el ĝi saltas serĉe de pluvivo.
Heredontoj de la estiĝanta epoko neas altruismon,
kaj promesas senhaltan repagon
kontraŭ la filoj de la filoj de la filoj de la unua eŭropa generacio.
La blankula artgalerio hontas ekzisti,
ne aŭdacas plu montriĝi,
rajtas nur posedi voston inter kruroj,
ŝrikojn kiel helpopetojn
kaj rimorsajn rememorojn kiel kompanojn.

BRAZILJO FALIS

Caio verticalmente e me transformo em notícia
Carlos Drummond de Andrade

Vi povas fali, aviadilo,
sed, nepre, se sen deco.
Kun sensacia raportaĵo,
kiu garantias maksimuman publikon.
Kun la rajto vidi fotojn kaj videojn en 1080-bildera kvalito.
Kun formalaj kondolencoj de ŝtatestroj kaj famuloj.
Kaj profitante la flankeniĝon de la nacia atento
por senbrue kaj senreziste aprobi leĝon
kiu metos sur la malriĉularon la pezon de la financa krizo.
Vi povas fali, Braziljo, sed lasu la federacian fetoron integra.

Brazila adapto de la poemo Ho mia kor’

En junio 1912, la revuo Brazila Esperantisto publikigis tradukon far J. B. de Mello e Souza (1888-1969) de la poemo Ho mia kor’, kun indiko ke temis pri republikigo el ĵurnalo Correio do Norte, el la urbo Gvaratingetao (Guaratinguetá).

Ŝajnas, ke la sama tradukinto adaptis la okstrofan poemon de Zamenhof. La “humila koro” tranformiĝis en “fiera koro” (altivo coração). La demando “Ĉu mi ne venkos en decida hor’?” tranformiĝis en la aserto “Vi venkos, fiera koro” (Hás de vencer, altivo coração). Krom tiu adapto,  Mello e Souza aldonis du pliajn strofojn.

lia-salgado

Kantistino Lia Salgado

La adapto akiris melodion per la laboro de la komponisto Lorenzo Fernandes (1897-1948) kaj voĉon per la registro de la kantistino Lia Salgado (1914-1980).

La numero kiu enhavas la ankoraŭ neadaptitan tradukon legeblas enrete ĉe la Aŭstria Biblioteko.

TRADUKO

Meu coração, não batas agitado.
Não mais te aflija intensa comoção,
Assaz, já tens sofrido e assaz lutado,
Fica tranquilo, humilde coração.
O teu trabalho imenso finda agora,
Eis alcançada a tua aspiração;
Não vencerás na decisiva hora?
Hás de vencer, altivo coração…
ADAPTO

Meu coração, não batas agitado
Não mais te aflija intensa comoção
Assaz, já tens sofrido e assaz lutado
Fica tranquilo, altivo coração
Cessa o pesar que te oprimia outrora
Eis alcançada a tua aspiração
Hás de vencer, na decisiva hora
Hás de vencer, altivo coração

meu-coracao-l-l-zamenhof

“A FRATERNIDADE UNIVERSAL” (La Universala Frateco), poema de Joao Baptista Mello Souza, traduzido do Esperanto

Sur ondegoj malpacemaj,
De profunda, nigra mar’
En ŝipet’ iras sentime,
Plej kuraĝa maristar’,
Estas tero malproksima,
Ocean’ montriĝas nur’,
Sur akvaro la senlima
Ne briletas ja lumtur’.

Kaj la nokt’ estas malhela,
Sed ŝipet’ antaŭen iras,
Sub ĉielarkaĵ’ senstela.

Kion serĉas vi, ŝipistoj,
Tra dezerta l’ ocean’?
Ĉu la morton vi ne timas
Pro koler’ de l’ uragan’?
Kien iras, ho bravuloj,
Kion, fratoj, celas vi?
Nur riferoj, ne insuloj,
Ja troviĝas tie ĉi:

Kaj de l’ vento forpuŝata
La ŝipet’ antaŭen iras
Sur akvaro la malglata . . .

“Niajn hejmojn forlasinte
“Ni foriris el Patruj’
“Al haveno ni vojaĝas;
“Ĝi aperos, certe, tuj’, . .
“Ke ĉiel’ bela fariĝos,
“Ke ne estos plu danĝer’,
“Ke la maro trankviliĝos,
“Nin certigas la esper’. . ”

Ventoj ĉesas .. . En ĉielo,
Inter nuboj, tremetante,
Ekbriletas luma stelo . . .

Al ŝipistoj nun similaj,
Ni laboras kun fervor’,
Ĉiujn barojn ni faligos
Nur kun amo en la kor’;
La Espero nin protektas,
Dum vojaĝo regas ĝoj’.
Verda Stelo nin direktas
Tra la tuta longa voj’ . . .

Ni daŭrigu, kolegaro,
Ni laboru kuncelante,
La FRATECON DE L’ HOMARO.

Tradução publicada na revista Brazila Esperantisto, ano 3, numeros 9-10, Mar/Apr 1911, p. 10

a-fraternidade-universal-la-universala-frateco-joao-baptista-mello-souza

Esperanto kaj la brazila registaro en 1910

Interese scii denove, per tiu novaĵeto de la revuo Brazila Esperantisto, el aŭgusto 1910, ke jam delonge oni trumpetas pri registara apogo al Esperanto. Tamen ĉiam temis nur pri politikaj manetendoj, sen seriozaj alpaŝoj al landampleksaj planoj. En la lasta paragrafo, oni informas, ke brazila ministro havis favoran sintenon (ĉu politikan?) rilate la enkondukon de Esperanto en la publika instruado. Tio okazis antaŭ pli ol cent jaroj, sed esperantistoj ankoraŭ revas vidi Esperanton oficiale en la brazila eduksistemo. Fragila revo!

La numero kiu enhavas tiun novaĵeton legeblas enrete ĉe la Aŭstria Biblioteko.

esperanto-en-la-publika-instruado-1910

4-kopio

NACIA PLADO

Pano, margarino kaj kafo.
Ĉi tiu poemo estas pri pano, margarino kaj kafo,
kiuj atendas buŝon sur kuireja tablo.
Ni ne verku poemon pri tro banalaj temoj.
La pano, la margarino kaj la kafo ne ekzistas plu.
Kaj, en tio, troviĝas ilia imponeco.
Kiom grande kaj grave estas,
ke pano, margarino kaj kafo utilis
por satigi vivulon; eble surstratan orfon,
kiu petis matenmanĝon ĉe panvendejo.
Kiom malgranda kaj malgrava
estas la moderna, lastteknologia ponto,
kiu etigas la homojn kaj puŝas ilin bezoni
fuelvoran maŝinon por transiri ŝoseon.
Pano, margarino kaj kafo
tekstos kiel devizo sur la nacia flago.
La patriota poeto deklamos poemon
kun buŝo pufa pro panpecoj,
margarina glimado sur la manoj
kaj vestoj farbitaj per kafbruneco.
Pano kaj planoj por la landa disvolviĝo.
Margarino kaj magrulinoj por pruvi la popolan mizeron.
Kafo kaj pafoj por mortigi la politikajn malamikojn.
Ĉi tiu poemo estas pri plano de magrulino kun revolvero,
freneze sputante kondamnojn sur sia hejma tablo.
Ŝi pretas murdi la eksprezidentinon kiu forgesis la kvartalon.
Pano kaj margarino kaj kafo
kiuj transfiguriĝas kaj reprezentas
niajn plej senregajn murddezirojn.
Ni ne verku poemon pri banalaj frenezulinoj,
sed pri malsatmurdo
dum manĝo de pano kun margarino kaj kafo.

TAGO DE LA NIGRULA KONSCIENCO

Olha a negra, olha a negra,
a negra fugindo
com a trouxa de roupa,
olha a bala na negra,
olha a negra no chão
e o cadáver com os seios enormes, expostos, inúteis.
Carlos Drummond de Andrade

Jen ŝi venas kun akvovazo sur la kapo.
Ŝi preparas la manĝon por la gemastroj.
Ĉu la lakto, kiun la infanoj suĉas, estas nigra?
Jen blankuloj kverelas kaj la nigrulino
estas la unua kiu eniras la karceron.
Rigardu la nigrulinon, rigardu la nigrulinon!
La nigrulino fuĝas al kilombo.
La nigrulino portas la vestokorbojn kun si.
Rigardu! Rigardu la kuglon kontraŭ la nigrulinon.
Rigardu la nigrulinon kiu eskapas.
Rigardu la nigrulinon.
Sed rigardu rapide!
La kilomboj konfederaciiĝis
kaj venas la ĉefurbon konkeri.
Jen la nigrulino liberiĝis!
Ŝi havas postenon
kaj estas via ĉefino.
Rigardu la nigrulinon.
Atentu urĝe, ĉar ŝi kandidatiĝas kaj povas triumfi.
Ho, ve! La nigrulino venkis la baloton!
Rigadu ŝin prosperi.
La nigrulino ekregas la landon.
Rigardu la nigrulinon!

BELA, JUNA USONANO

Kion tiu bela, juna usonano
faris la 20-an de novembro 2015?
Kion mi faris tiutage?
Mi ne memoras.
Mi devintus esti 7 milardoj da korpoj samtempe,
sperti 7 miliardojn da homaj ĉiutagecoj.
Kaj mi devintus memori ĉion,
kiel numeritajn foliojn sur folioj, ĉiuj singularaj,
ĉe stako ĉiam pli altiĝanta.
Kiom multe varias la homaj interpretoj!
Mi devintus esti kapabla alveni al ĉiuj eblaj konkludoj
kaj ĉiufoje donaci al la alparolanto
7 miliardojn da individuaj interpretoj.
Kion la juna belulo faros post unu jaro?
Mi estus devinta ŝteli
unun el tiuj korpoj kiuj eluteriĝas hodiaŭnokte
kaj naskiĝi en la usona medio.
Mi estus devinta prokrastigi la maljuniĝon de liaj junaj histoj.
Mi devintus atingi lian generacion.
Hazarde, je la 12-a horo kaj 31 minutoj
de la 20-a de novembro de lia 2016-a jaro
(ĉar mi, por li, la tempon estus haltiginta),
pasi apud la surtrotuara tablo de la rapidmanĝejo
kie li sidis por manĝi,
etendi la kolon entrude en lian belan ekziston
kaj demandi:
kion vi faros post unu jaro, bela kaj juna kaj usona ano?

AJ, LA HOMARO!

Aj, la homaro venkis!
Ĉu ni naivas?
Kiu fortos teni minimuman obstinon?
Kie ni fosos alternativojn al la dolĉaj elektoj?
La ŝablonoj normigas de la bazo ĝis la verto.
aj aj aj
Kiu sukcesos postvivi la ordorompon?
(Ĉar ni ŝuldas rompon pro rompoŝuldo!
Rompokulpo.)
Vi ne petis heredaĵon, sed ni havas kion transdoni.
Transgeneraciajn kulpojn.
Homamaso venas akuzi izolitajn ĝangalulojn,
izolitajn vivkomprenojn,
vivmanierojn detruendajn,
ĉar danĝeraj laŭ la kapablo rekonsciigi.
Ni garantias senkontestan bonon.
Kiu rajtigis reziston?
aj aj aj
La opono kontraŭleĝos, se necese.
Ni nur protektas mondkomprenon.
Escepto estus streko sur panoramo.
aj aj aj
Perdi la direkton
en barko plena de kompasoj.
Ne vidi la vojon, malgraŭ la plenluno.
Havi spirhalton, kvankam oksigeno abundas.
aj aj aj
La naturfortoj malamikas kaj timigas.
Punktoj moviĝas sur la mapo.
En postkolapsa mondo, homoj nomadas denove.
Amasoj de moŝtaj ostoj atestas, ke la homaro venkis.
Dormu pace la memoro de tiuj, kiuj, por povi venki,
malaperis.
aj aj aj
Aĥ! se ni povus almenaŭ
esti bakterioj naĝantaj en antaŭkambria oceano…

GRAVAJ HOMOJ

Kiom granda estas la nacio?
S-ino Maria konis la tutan kvartalon.
Ŝi estis 72-jaraĝa kiam ŝi mortis.
Kiom necesa estas la nova superbazaro
kiu inaŭguriĝis dum la lasta semajnfino?
Rikarda, kiu estas vidvino kaj loĝas sola,
aĉetis lastnokte duonkilogramon da muelita bovaĵo,
kiun ŝi preparis dum spektado de meksika dublita telenovelo.
Kiom grava estas la Kongreso en Braziljo?
La najbaro de Rikarda, s-ro Francisko,
pagis, ĉe CAIXA-loterio, 2 realojn por gajni la loton,
sed li ne gajnis.
Kiom reala estas la monsumo ĉe la Centra Banko?
Petro, alia najbaro, edziĝis kun Filomena.
Filomena ne amis Petron, sed ŝi bezonis vivrimedon.
Priscila amis Plinion,
sed Plinio amis Filomenan, kiu jam edziniĝis.
Kiom sinceraj estas la homaj ligiloj?
Antonina ĉiam iris al preĝejo.
Dio forgesis ŝin kiam kuracisto diagnozis kanceron.
Kiom bela estas la katedralo?
La bebo Tonjo naskiĝis dum moderna epoko.
Ĉu la teknologio donos kontentigajn eksplikojn al li?
Kiom saĝaj estos la konsiloj de lia smartphone?

BLANKULA NORMALECO

La vespero estis milda kaj varmeta.
La ĉielo estis bele blua.
Ĉio bonas nun, oni diris.
Malgraŭ, ke en la pasinteco la sango de la tupioj
kovris ĉi tiun teron…
Nun, homoj pace iras kun buŝanguloj
ornamitaj per ekzempleroj
de la lasta floro de Latio.
Malgraŭ la sangverŝado, ĉio normalas nun.
Envere, kiu ankoraŭ konscias,
kiuj estis la nudaj antikvaj barbaroj?
Ĉu estis do la tupioj, kiuj nomadis
en la ĝangaloj kiuj ekzistis ĉi tie?
Mi ĵus eksciis.
Mi sciis, ke temis pri indianoj.
Sennomaj indianoj.
Ĉar forvisiĝis elde la memoro la popola individueco.
Ĉio normalas nun sen neceso pensi pri kulpo.
Ili estis malpli fortaj. Malfortaj por venki.
Ili mortis.
Ilia ekzisto eble apartenas nur al pasinta mito.
Sed ne.
Ne.
La vundo ne cikatriĝis.
Mi aŭskultas leĝerajn paŝojn.
Ombroj rapide moviĝas
spite al la malrapideco de la indiferenta suno.
Ombroj murmuras akrajn juĝojn.
Jen alvenas.
Alproksimiĝas.
Nin atingas.
Ili sieĝas la urbon kaj pretas deklari kondamnon.
Anjangaoj!
Ili venas postuli pagon al la ŝuldo
de la transmaraj, veraj diabloj,
la insidaj senditoj kiuj trompis ĉies fidon je dioj-alveno.
Historiaj libroj mutiĝu senpovaj antaŭ la situacio.
Mi ekaŭskultas urbanojn rompi siajn kapojn kontraŭ muroj.
Mi vidas blankulojn ne trovi kompaton pro haŭtkoloro.
La urb-avantaĝo ne kribreblas el inter la desperaj krioj.
Morgaŭ, blankaj histoj tapiŝos kabanplankojn.
Morgaŭ, la normaleco renversiĝos
kaj revenos al komenco.

PROGRESOŜTUPOJ

La supreniro,
se vere temas pri vertikala moviĝo,
ne estas definitiva.
Progresoj al pli altaj niveloj en la homa disvolviĝo
estas konkeroj defendendaj senhalte.
Ĉar ŝtuparoj kondukas supren,
nur se malsupre oni estas.
Se oni jam supre troviĝas,
malsupren tiu ŝtuparo jam povas nin porti.
Jen, dum la ascendo, ni, eventuale,
se fortas niaj kruroj,
venkas du aŭ eble tri ŝtupojn.
Oni certe riskas suferi malsupreniron
po unu ŝtupo por ĉiu momento
de senzorga sinteno.
Kio, tamen, okazas se la venkinto
konsideras sian atingon definitiva
kaj okupiĝas nur pri ĝia aplombo?
Povas okazi, ke unu neatendita, aŭ subtaksita, piedbato,
sukcesas remeti la suprenirinton en la ŝtuparobazon.
Pro la ruliĝo malsupren,
oni ankaŭ povas alveni kun rompitaj ostoj,
senkonsciiĝinta aŭ eĉ morta.
La homa progreso, se vere ni progresas,
akireblas fazon post fazo.
Dependas de ni kiom ofte
bezonatas renovigi nian situorajton.

NEEBLE

Impossível compor um poema a essa altura da evolução da humanidade.

Carlos Drummond de Andrade

Neeble krei mondlingvon en la nuna evolustadio de la homaro.
La lasta spitanto mortis en 1917.
De tiam, palaj floroj insistas burĝoni.
Homoj buĉas homojn kiel leono predas cervon.
Sed la homoj ne manĝas la karnon de la mortintoj.
Nutras ilin la buĉado, ne la buĉitoj.
Neeble, al civilizitaj kanibaloj, manĝi homan karnon.
Sufiĉas alproprigi al si imperian kulturon.
Neeblis al mondlingvo postvivi la idealolimon.
La lasta paca reĝimo mortis en gaskamero.

BOLTENO MEMORIGA DE LA EKSPOZICIO NACIA DE 1908

En 1808, la portugala reĝa familio kaj la tuta korteganaro transloĝiĝis al Rio-de-Ĵanejro, fuĝante de Napoleono, kiu invadis Portugalion. Anglio helpis en la transloĝiĝo de la reĝa familio. Unu el la kontraŭpagoj por tiu helpo estis la tuja malfermo de la brazilaj havenoj al ĉiuj komercistoj. Ĝis tiam Brazilo komercis nur kun Portugalio. En 1908, okazis en Brazilo ekspozicio por festi la centjariĝon. Okaze de tiu dato publikiĝis broŝuro pri la festo. Krom en la portugala, ĝi aperis en la franca kaj en Esperanto.  Jen elĉerpoj de tiu broŝuro, laŭ represo de la ANTAŬPAROLO DE L’ BOLTENO MEMORIGA DE LA EKSPOZICIO NACIA DE 1908“, el Revista Brasileira de Estatística, n-ro 22, jaro 6, apr-jun, 1945, tradukita de Bulhões Carvalho.

PRI INDIANOJ

Preskaŭ ĉio estis teritorio (ĉi tie temas pri la brazila teritorio) senhoma aŭ okupata de bandoj sovaĝaj vagantaj tra la arbejoj virgaj, el kie ne malofte ili eliris por malhelpi la progreson de civilizado, portante morton kaj ruinon en la kulturejoj kaj la komencantaj vilaĝoj.

komento: tiu parto montras la antaŭjuĝo-plenan opinion de la homoj tiamaj (kaj bedaŭrinde daŭre nunaj). Por ili, la brazila landinterno estis neokupita kaj la indianoj estis nur “bandoj sovaĝaj vagantaj”. Ili, samkiel siaj antaŭuloj, ne komprenis la indianan vivmanieron.

PRI PORTUGALA ENMIGRADO 

pri-portugala-enmigrantoj-en-la-antauparolo-de-l-bolteno-memoriga%0ade-la-ekspozicio-nacia-de-1908

Je la dua rango estas, kun grava nombro, la portugalaj loĝantoj, kiuj, kvankam bonegaj laŭ pluraj rilatoj, ne estas ideale dezirindaj enmigrantoj. Pri tio ni povas ripeti hodiaŭ, kun apliko ĝenerala al la tuta lando, kion ni jam skribis je 1895, en Annuario de estatística demographo-sanitaria.

“Nun, por tiel diri, la potugalaj havas inklinon fiksiĝi en la lando, ai kiu ili sentas sin ligataj per la identeco de origino, de religio, de lingvo kaj sango, kiel formante unu saman familion. Tiuj  cirkonstancoj, tamen, kiuj igas la portugalajn tre estimindaj, kaj treege faciligas la unuiĝon de ambaŭ popoloj, estas tre malmulte favoraj al la disvolviĝo de la raso, ne kunportante la elementon novan por fortigi la vivemecon nacian. Malfeliĉe, en la lokoj kie superas la portugala loĝantaro, ĝi montras ĉiam tendencon forigi la aliajn elementojn fremdajn; kaj, ĉar hodiaŭ la progreso industria, komerca, literatura kaj belarta estas pli bone reprezentata de tiuj popoloj ol de la malnova Portugallando kun ĝiaj glandiozaj memoraĵoj historiaj, al nia nacio mankas forto progresiga necesa por ĝia disvolviĝo, en lando tiel vasta kaj favorata de la naturo, ke ĝi ŝajnas malfermita pot ricevi la troaĵon da popolaro de ĉiu parto de l’ mondo, kreante por ĝi novan nacilandon ne malsuperan pri civilizeco je ĝia origina lando.

komento: jen la kolonia penso kiu pravigis la brazilan enmigran kampanjon de la 1800-aj jaroj. Laŭ tiu (idiota!) penso, la portugala emo miksiĝi kun indianoj kaj negroj estis malbona por la disvolviĝo de iu “brazila raso”. Por ke Brazilo vere progresus, bezonatos pli da “germanoj”, “italoj” kaj aliaj “pli evoluintaj” popoloj.

PRI LABORO DE INFANOJ

infanoj-laborantaj-en-rio-de-janejro-en-1908

komento: Ŝajnas, ke en 1908 infana laboro ankoraŭ estas tre normala en la tiama landa ĉefurbo Rio-de-Ĵanejro. Eĉ la oficiala statistiko nombras mil infanajn fabriklaboristojn. Kiam infana laboro estis malpermesita?

POEMA MONDOFINO

La mondofino okazos morgaŭ.
Sur balancoseĝo, mi balancas min
kaj legas brazilan poemon el la 1930-aj jaroj.
Poemon kiu parolas
pri la morgaŭa mondofino.
Mi legas dum brizo forportas mian laŭtlegadon.
Dum mia laŭtlegado miksiĝas kun la funko alportita
far la sama brizo kiu ĵus alvenis
forporti mian laŭtlegadon.
Kia poezieco inter funko kaj la mondofino?
Sonekzemplero de la 1930a-jara poemo foriras aeren.
Mi injektis vivon al poemo pli ol 80-jara.
Renaskiĝinta poemo flugas al anksioj de aliaj kapoj.
La mondofino okazis morgaŭ por la unua kiu anksiis.
Por mi, la morgaŭo okazis hieraŭ.
Kaj la mondofino finis sian iron antaŭlonge.