TROPIKA SUNO

Ĉu la vorto aŭtuno aŭ printempo iam ajn
eniris poemon kiun mi verkis?
Se jes, bonvolu elsarki.
Precizeco de kvar sezonoj ne apartenas al mia mondo.
Mia mondo parencas kun Saharo,
eĉ se dedistance en la tempo, spaco kaj sekecogrado.
Ĉe ni, la tero krevas sub la sunradioj.
Senlikvaj sulkoj estas velkaj vejnoj.
La bruto falas kaj mortas post kvinjara rezisto al pluvomanko.
La farmistoj fosas, sed akvon ne trovas.
Ruĝaj polvonuboj gigantas je tagmezo,
dum azeno henas,
dum geko, fiksita sur tegmentorando,
montras la langon kaj balancas la kapon,
kvazaŭ por konfirmi,
ke “jes, la mondo finiĝos en fajro”;
dum karnaubo1-frondoj susuras ĉe ventvizito;
dum homoj subtegole sin ŝirmas kontraŭ suno,
dum katino ludas kun la ĝisplanke pendantaj nigra-grizaj haroj
de sinjorino kiu balanciĝas sur hamako, ĉe verando.
Ĉe ni, la sunovarmo familiaras tutjare
kaj neniu polusa frido riskas damaĝi
la senĉemizecon de la viroj.
Ĉe ni, pingvenoj ne ekzistas;
nur bruto kiu falas morta post kvinjara rezisto al pluvomanko.

1Copernicia prunifera

EN LA SURFACO

La maro tiel vastas…
kaj ni vidas nur facon, la surfacon
nekapablaj imagi senmezure […]
enorman mason akvan – oceanan –
zonantan la terglobon […]
            Jorge Camacho

11 kilometrojn en la profundon.
La Mariana Fosego iras 11 kilometrojn internen.
11 kilometrojn profunda
estas la plej funda loko de la maro,
dum la planeda radiuso larĝas pli ol ses mil kilometrojn.
La plej profunda loko de la maro
ne sukcesas venki eĉ unu elcenton de la distanco
ĝis la terocentro.
Nia impresa profunda maro estas pomoŝelo.
La abismo de la poeta profundo estas malpli ol unuprocenta.
Tiu profunda akvoamaso kiu tiel vastas por la poeto
estas trompo!
Vidi grandecon en ĝi pruvas nian neniecon kiel kosmospecio.
Kiom fragila estas la vivo.
Nin tentas kaj ravas la eteco.
Nin perdigas la tento
kompari flakon kun ankoraŭ pli eteta ento,
nome, kun la homa specio.
Kiom fragila estas la vivo sur la tero!
Naĝas la etaj vivuloj ene de la eta maro.
Surgrunde, paŝas etaj dupieduloj por kontempli
sian universalan nekomprenon.
Kiom reprezentas 2 metrojn alta homo
(unu metron kaj sepdek centimentrojn)
rilate 12 milionojn da metrojn larĝa planedo?
Kiom fragila estas la vivo.
Kiom fragila estas la vivo sur la tero.
Kiom fragila estas la pensikapabla vivo konata.
Ni estas ŝimo sur bulo iom humida.
Eble iam venos varma suntempesto
kaj purigos la surfacon de la bulo,
forviŝante unuspire la movopovan materion.
Ne plu poemoj pri pseŭdoprofundaj maroj.
Ne plu pensoj.
Nur ŝtono sur ŝtono.

FRAZON

Kriplan frazon! Donu al mi senchavan.
En la muta disdonado de gestoj
frazon porteblan mi serĉas.
Cent vizaĝoj perdas konsiston.
Torsoj kontraŭ torsoj, sen sinturno.
En la tumulta pistado de korpoj,
mi estas inerta spektanto.
Donu al mi langon,
sed langon kiu moviĝas sintaksobea.
Diversnaciaj fremduloj liveris galimation.
Mi stamfis sen amikecon havi kun ili.
Ĉiuj alvenis kun pretaj mondoj.
Mi ne apartenis al ekzistanta lando.
Donu al mi terpecon kaj mi fondos sekton,
kie stranguloj strangolos la paciencon
per danĝeraj malkonsentoj pri gramatiko.
Donu al mi paciencon kaj mi estos strangolita.
Sub la tumula pezo mi malĝojis.
Kiu ŝtelis la diskutojn?

ADOPTI ALIPLANEDULON

Plia mortis kaj tio signifis nenion.
Miliardoj kopulas senrege,
generas senplane.
Infanoj senfamiliaj abundas,
sed filo venas nur de propraj peniso kaj vagino.
Sango de mia sango.
Idioteco de mia idioteco.
La homaro ne sukcesos elsaviĝi.
Ĉu ni ĝuu la lastajn horojn
de specio propravole paŝanta al sindetruo?
Kion ni farus, se ni certas, ke la fino apudas?
Relativaj tempopasoj.
Ĉu silento de aliplanedaj mensoj
tro inteligentaj por helpi nin?
Ni sinkas, ĉar ni atendas alvenon de boato
kun sufiĉa spaco por milo da homoj.

Ni dronas kaj neniu ĵetas savbuon.
Ĉu ĉar neniu rigardas nin?
Plia naskiĝis kaj tio signifis nenion.

Stato

Acordão nacional

O “grande acordão” do STF, PMDB/PSDB e toda a cambada conservadora continua a todo vapor. E imaginar que às vezes somos ingênuos de acreditar no voto popular. Não, o voto não sobrevive à violência política. Temos apenas uma aparência de democracia. Nesse momento de estresse político, as instituições brasileiras foram colocadas à prova e não resistiram. Mudaram de feição, como um camaleão. – Quem paga o pato? um eco pergunta constantemente. O discurso do combate à corrupção é apenas um véu de hiprocrisia pra encobrir as brigas pelo poder. “É um acordo, botar o Michel, num grande acordo nacional.”

Mas o pior disso tudo, eu constato pela enésima vez, é que a cambada conservadora de políticos não é uma construção artificial. É um reflexo fidedígno da podridão de nossa sociedade. A sociedade brasileira é assim: machista, homofóbica e autoritária, fanaticamente religiosa, preconceituosa com negros e indígenas e xenofóbica com tudo o que não é europeu e branco. Caiam os fundamentos dessa sociedade decrépita! A bolha do macho incontestável se exploda irreversivelmente. A natural imprecisão de gênero e sexualidade se torne evidente para as gerações que vêm à vida. As igrejas sejam fechadas por falta de frequentadores. Os templos sejam transformados em bibliotecas. Os livros sagrados sejam colocados ao lado das obras mitológicas. A negritude e o indigenismo ganhem prestígio. Os elos sul-sul se intensifiquem e os antigos fluxos econômicos-culturais se desvaneçam a uma posição secundária. Que nasça um novo Brasil, porque o que aí está é carne velha.

Stato

Literatura Nobelpremio

Oni donis literaturan nobelpremion al kantisto! Plia pruvo, ke la literatura nobelpremio valoras nenion.

Se nun kantistoj estas ankaŭ literaturistoj, ĉu ankaŭ okazos inverse? Ili komponas por kanti sed gajnas premion kiu historie ligiĝas al la skriba, ne al la aŭda kampo. Ĉu ankaŭ nun poetoj kiuj origine verkas por deklami povos gajni premiojn en muzik-konkursoj? Ne malmultaj poetoj ŝatas zorgi pri ritmo kaj belsoneco. Ili ne verkas por kanti, sed ĉar la verkado utilus eventuale por kanti, jen do. Se eblas profiti de la fluo muziko-al-skribo, same egale oni profitu de la alidirekta fluo, la skribo-al-muziko.

Imperfekta subjunktivo de la portugala lingvo

La subjunktivo montras agon kiu estas necerta, duba, kondiĉita, probabla, supoza, dezirata aŭ dependa de io alia. La portugala imperfekta subjunktivo similas al la kondicionalo de la esperanta us-finaĵo. La imperfekta subjunktivo montras probablecon, kondiĉon aŭ deziron. Ĝiaj verboj kutime venas akompanata de la subjunkcio “se” (se) aŭ “que” (ke)

Duvidaram que ele pudesse vir. (oni dubis, ke ŝi povus veni)

Eu falaria com ele se fosse você. (mi parolus kun li, se mi estus vi.)

Eu queria que ele viesse. (mi volas, ke li venu.)

Por scii kion signifas la mallongigoj, konsultu la afiŝon pri morfemoj de la verboj en la portugala lingvo.

Tiu tabelo de finaĵoj validas nur por regulaj verboj.

imperfekta-subjunktivo-de-la-portugala-lingvo

Prezenca subjunktivo de la portugala lingvo

La subjunktivo montras agon kiu estas necerta, duba, kondiĉita, probabla, supoza, dezirata aŭ dependa de io alia. En Esperanto, oni esprimas la prezencan subjunktivon foje per os-finaĵo, foje per u-finaĵo. La prezenca subjunktivo montras agon kiu povas okazi nuntempe.

Ele chega atrasado. (Li alvenas malfruePrezenco de la indikativo. Temas pri fakta okazaĵo.

Talvez ele chegue atrasado. (Eble li alvenos malfrue). Prezenco de la subjunktivo. Temas pri ago kiu eblas okazi nuntempe.

Ele vem em breve. (Li alvenas baldaŭPrezenco de la indikativo. Temas pri fakta okazaĵo.

Desejo que ele venha em breve. (Mi deziras, ke li alvenu baldaŭ). Prezenco de la subjunktivo. Temas pri ago kies okazado estas dezirata en nuntempo.

La subjunktivaj tensoj kutime venas akompanataj de la subjunkcio “que” (ke) ĉe iuj vortkombinoj. Kiam la jenaj kombinoj aperas, la uzo de la subjunktivo estas preskaŭ ĉiam deviga.

Portugala

Esperanto

Ekzemploj

(Eu) Quero que…

(Eu) Desejo que…

(Eu) Espero que…

Tomara que…

Mi volas, ke…

Mi deziras, ke…

Mi esperas, ke…

Espereble…

Quero que você cante um pouco.

Mi volas, ke vi iom kantu.

Desejo que você cante um pouco.

Mi deziras, ke vi iom kantu.

Espero que que você cante um pouco.

Mi esperas, ke vi iom kantu.

Tomara que você cante um pouco.

Espereble vi iom kantos.

A não ser que… Krom se vi… A não ser que você cante um pouco.

Krom se vi iom kantu.

Contanto que…

Desde que…

Basta que…

Kondiĉe, ke…

Depende, ĉu…

Sufiĉas, ke…

Contanto que você cante um pouco.

Kondiĉe, ke vi iom kantu.

Desde que você cante um pouco.

Depende, ĉu vi iom kantos.

Basta que você cante um pouco.

Sufiĉas, ke vi iom kantu.

Para que…

A fim de que…

Por ke…

Cele al tio, ke…

Para que você cante um pouco.

Por ke vi iom kantu.

A fim de que você cante um pouco.

Cele al tio, ke vi iom kantu.

(Eu) Duvido que… Mi dubas, ke… Duvido que você cante um pouco.

Mi dubas, ke vi iom kantos.

Caso… Se… Caso você cante um pouco.

Se vi iom kantos.

Talvez…

É possível que…

É provável que…

Eble…

Eblas, ke…

Estas probable, ke…

Talvez você cante um pouco.

Eble vi iom kantos.

É possível que você cante um pouco.

Eblas, ke vi iom kantu.

É provável que você cante um pouco.

Estas probable, ke vi iom kantu.

Sem que… Sen ke… Sem que você cante um pouco.

Sen ke vi iom kantu.

Tenho medo que… Mi timas, ke… Tenho medo que você cante um pouco.

Mi timas, ke vi iom kantos.

Até que… Ĝis kiam… Até que você cante um pouco.

Ĝis kiam vi iom kantos.

Antes que… Antaŭ ol.. Antes que você cante um pouco.

Antaŭ ol vi iom kantos.

Embora…

Mesmo que…

Tamen…

Eĉ se…

Embora você cante um pouco.

Tamen vi iom kantos.

Mesmo que você cante um pouco.

Eĉ se vi iom kantos.

É necessário que… Estas necese, ke… É necessário que você cante um pouco.

Estas necese, ke vi iom kantu.

Por scii kion signifas la mallongigoj, konsultu la afiŝon pri morfemoj de la verboj en la portugala lingvo.

Tiu tabelo de finaĵoj validas nur por regulaj verboj.

prezenca-subjunktivo-de-la-portugala-lingvo

Futura indikativo de la portugala lingvo (rilate la nunon kaj rilate pasintan agon)

En la indikativo de la portugala lingvo, ekzistas du futuroj: futuro do presente kaj futuro do pretérito. Tradukante laŭlitere, ni havus “futuro de la prezenco” kaj “futuro de la pasinteco“. La unua futuro estas la sama futuro kiu ekzistas en Esperanto. Ĝi parolas pri ago kiu okazos post la nuntempo. La dua futuro parolas pri ago kiu okazos rilate jam pasintan agon aŭ pri ago kondiĉita de alia ago.

Ele venderá o produto. (li vendos la produkton)(futuro do presente)(rilate la nunonLa verbo “venderá” reprezentas agon venontan rilate la nunan tempon. Nun, li ankoraŭ posedas la produkton, sed poste, en la estonteco, li vendos ĝin.

Ele falou que venderia o produto. (Li diris, ke li vendos la produkton.)(futuro do pretérito)(rilate pasintan agon [La verbo “venderia” reprezentas venontan agon rilate la agon “falou”. La rilato pasinta-estonta okazas inter du agoj ene de la frazo. “venderia” montras certecon. La priparolato diris, ke certe li vendos la produkton. Depende de la konstruo, la dua futuro povas transdoni duban nuancon, kun montro de probableco. Tio eblas pro la faktecogrado de la tensoj en la indikativo. Ĝuste tial, en Portugalio, tiu futuro nomiĝas “condicional“. Kiam la dua futuro de la indikativo esprimas probablecon, ĝi venas kun frazo kiu entenas verbon en la subjunktivo. En la frazo “Se eu fosse ele, eu não diria isso” (se mi estus li, mi ne dirus tion), la verbo “fosse” estas subjunktiva formo de la verbo “ser” (esti). Tiu ĉi dua futuro, kiam temas pri probableco, tradukiĝas en Esperanton per la us-finaĵo.

La supersignoj de la unua futuro, la futuro rilate la nuntempon, indikas akcenton. Ili ankaŭ utilas por fari distingon rilate la pluskvamperfekton aŭ eĉ rilate la perfekton (kiam en la tria persono de la pluralo).

Tu amara(s), vendera(s), dividira(s) (= vi amis, vendis, dividis)(pluskvamperfekto)(la akcento estas sur la antaŭlasta silabo)

Tu amará(s), venderá(s), dividirá(s) (= vi amos, vendos, dividos)(futuro)(la akcento estas sur la lasta silabo)

Ele amara, vendera, dividira (= li amis, vendis, dividis)(pluskvamperfekto)(la akcento estas sur la antaŭlasta silabo)

Ele amará, venderá, dividirá (= li amos, vendos, dividos)(futuro)(la akcento estas sur la lasta silabo)

Vós amáreis, vendêreis, dividíreis (= vi amis, vendis, dividis)(pluskvamperfekto)(la akcento estas sur la antaŭlasta silabo)

Vós amareis, vendêreis, dividíreis (= vi amos, vendos, dividos)(futuro)(la akcento estas sur la lasta silabo)

Eles/Elas amaram, venderam, dividiram (= vi amis, vendis, dividis)(pluskvamperfekto kaj perfekto)(la akcento estas sur la antaŭlasta silabo)

Eles/Elas amarão, venderão, dividirão (= vi amos, vendos, dividos)(futuro)(la akcento estas sur la lasta silabo)

am” kaj “ão” reprezentas la saman nazan diftongon. Ilia prononco estas egala. La prononca diferenco inter “amaram” (pluskvamperfekto kaj perfekto) kaj “amarão” (futuro) troviĝas nur ĉe la akcento.

Kiam la akcento de la verbo falas sur finaĵo, tiu verboformo nomiĝas “arrizotônica“. La verboformo kies akcento falas sur la radiko nomiĝas “rizotônica“. La verboformo “amáreis” estas “rizotônica” kaj la verboformo “amareis” estas  “arrizotônica”.

Por scii kion signifas la mallongigoj, konsultu la afiŝon pri morfemoj de la verboj en la portugala lingvo.

Tiu tabelo de finaĵoj validas nur por regulaj verboj.

futura-indikativo-rilate-la-nunon-de-la-portugala-lingvo

futura-indikativo-rilate-pasintan-agon-de-la-portugala-lingvo

Pluskvamperfekta indikativo de la portugala lingvo

La pluskvamperfekto montras agon pasintan kaj antaŭan al alia pasinta ago. En Esperanto, ne ekzistas specifa finaĵo por tiu tempo.

Por scii kion signifas la mallongigoj, konsultu la afiŝon pri morfemoj de la verboj en la portugala lingvo.

Tiu tabelo de finaĵoj validas nur por regulaj verboj.

pluskvamperfekta-indikativo-de-la-portugala-lingvo

Imperfekta indikativo de la portugala lingvo

La imperfekto montras agon/staton, kiu okazis/ekzistis adekutime en la pasinteco. En Esperanto, ne ekzistas specifa finaĵo por tiu tempo, sed eblas krei ekvivalentan signifon per la prefikso -ad. Malgraŭ tio, oni ne emas ĉiam aperigi tiun nuancon en Esperanto, ĉar en la portugala la imperfekto estas tre ofta. Ĉiam uzi la prefikson -ad dum tradukado rezultigus malbelan tekston en Esperanto.

Por scii kion signifas la mallongigoj, konsultu la afiŝon pri morfemoj de la verboj en la portugala lingvo.

Tiu tabelo de finaĵoj validas nur por regulaj verboj.

imperfekta-indikativo-de-la-portugala-lingvo

MURO APUD MURO

Muro apud muro. Domo apud domo.
Homoj en busoj kvazaŭ sardinoj en ladoj.
Unu plia formiko.
Formiko kiu revenas al formikejo.
Sensemaforajn stratojn motorcikloj trafulmas.
Flankeneliru, se vi volas.
Nigraj, brunaj, flavaj mestizoj kaj mulatoj.
Ĉiuj gradoj de negreco, indianeco, kolormikseco.
Kie la bluokulaj eŭropecaj enmigrintofiloj?
La blankularo de la brazila Nordoriento estas iberieca.
Nigraj haroj kaj nigraj okuloj.
Portugala heredo.
Krudaj okuloj, kiuj ne zorgas pri sunokulvitroj,
ĉar tio tro ŝikus por tiuj homoj sen fortuno.
Krudaj vizaĝoj kontraŭ la suno.
Krudaj piedoj sur Havaianas-sandaloj,
ĉar ĉiuj uzas Havaianas, sed ne ĉiuj piedoj egalas.
Krudaj homoj sen instruiteco kriaĉas obscenajn vortojn.
Kaj la foroo impetas el la sonaparato.
Miniŝortoj, miniĉemizoj, minimuma sinvestado.
La bronza figuro de konstrulaboristo pasas sen ĉemizo.
Kion klerikoj diras pri ĉasteco sub la ekvatoro?
En ĉi tiu mondo, tro ŝikus la parado de jakoj.
La ponĉo estas aliplaneda realaĵo en Cearao.
Kaj gaŭĉoj ne malpli fremdas ol keĉuoj.
Sin bani antaŭ ol enlitiĝi kaj ĉe vekiĝo.
Sin bani matene, posttagmeze kaj vespere.
Sin bani plian fojon. Unu lastan fojon!
Ĉu mi jam rajtas ekplendi pri la varmo?
Malgraŭ la streĉa akvoŝparo pro pluvomanko,
la akvo sufiĉas por iuj vivuloj.
En pneŭoj forgesitaj en forgesitaj terenoj;
ĉe florvazoj ŝajne sendanĝeraj;
en akvujoj sen kovriloj;
aŭ eĉ en ŝtopilo de Koka-Kolao;
la fiaj moskitinoj trovas oazon por deponi ovojn.
Ili bone zorgas pri siaj idoj.
La moskitaro probable jam havas organizitan socion,
sed virusoj damaĝas homidocerbojn,
sed homoj urĝas al hospitaloj, senorientiĝe.
La malriĉeco daŭrigas sian ekziston
en lando rimedoabunda.
Infano vendas bombonojn en semaforoj.
Terure malpura viro kolektas recikligeblajn materialojn.
Onidire, ekzistas solvoj.
Per senproprietigo de latifundiuloj.
Deviga disdivido de la landaj riĉaĵoj.
Onidire, eblas.
Pli facilas vendi kaj aĉeti terenon en ĉielo.
Vendi esperon per religio.
Ni konstruas alimondajn, transmortajn paradizojn
por malpezigi nian kulpon rilate nian malkapablon
konstrui paradizon al nuntempaj, vivantaj generacioj.
Ni alienas al dioj nian devon esti pli homamaj.
Ni alienas al aliaj vivoj nian nuntempan neprokrasteblan devon
korekti la homaran socion.
Dume, la muroj apud la muroj.
La domoj apud la domoj.

Perfekta indikativo de la portugala lingvo

Perfekta, ĉar temas pri la verbotempo perfekto, t. e., temas pri ago pasinta kaj jam fine plenumita. Vidu la difinon ĉe PIV.

Por scii kion signifas la mallongigoj, konsultu la afiŝon pri morfemoj de la verboj en la portugala lingvo.

Tiu tabelo de finaĵoj validas nur por regulaj verboj.

En la prezenca kaj perfekta indikativo, la verbfinaĵoj estas egalaj ĉe la unua persono de la pluralo. Nur per la kunteksto eblas en tiuj kazoj scii, ĉu temas pri nuntempaj aŭ pasintaj agoj; kvankam eblas, sendevige, signi la pasintan tempon de la verboj de la 1-a konjugacio per dekstra korno ( ´ ) . Portugaloj kutimas fari tion, sed ne brazilanoj.

Nós amamos o livro. = ni amas la libron.

Nós amámos o livro. = ni amis la libron.

perfekta-indikativo-de-la-portugala-lingvo

Prezenca indikativo de la portugala lingvo

Por scii kion signifas la mallongigoj, konsultu la afiŝon pri morfemoj de la verboj en la portugala lingvo.

Tiu tabelo de finaĵoj validas nur por regulaj verboj.

En la prezenca indikativo de la verboj de la 3-a konjugacio, la origina tema vokalo konserviĝis nur ĉe la unua persono de la pluralo (partimos).prezenca-indikativo-de-la-portugala-lingvo

Verboj en la portugala lingvo

En la portugala lingvo, la regulaj verboj povas konsisti el la jenaj eroj:

(PREF +) RAD (+SUF) + VT + (DMT + DNP) (DFN)

Ekz.: Realizamos o desejo. (≈ heali’zamus u de’zeĵu)(ni realigis la deziron)

real- = RAD = radiko

-iz- = SUF = sufikso

-a- = VT = tema vokalo

-mos = DNP = finaĵo de nombro kaj persono

—————-

PREF = (prefixo) prefikso

RAD = (radical) radiko

VT = (vogal temática) tema vokalo. Ĝi identigas la specon de la verbo (1-a, 2-a, 3-a konjugacioj) kaj ligas la radikon al la finaĵoj. La tema vokalo de la unua speco de verboj, t. e., la verboj de la 1-a konjugacio, estas -a. La tema vokalo de la dua speco de verboj, t. e., la verboj de la 2-a konjugacio, estas -e. Kaj la tema vokalo de la tria speco de verboj, t. e., la verboj de la 3-a konjugacio, estas -i. La regulo, tamen, havas multajn esceptojn. Ofte la originaj temaj vokaloj formalaperis aŭ anstataŭiĝis per aliaj vokaloj.

DMT = (Desinência Modo-Temporal) finaĵo kiu indikas samtempe la modon kaj la tempon.

DNP = (Desinência Número-Pessoal) finaĵo kiu indikas samtempe la nombron (singularo aŭ pluralo) kaj la personon (1-a: mi, ni; 2-a: vi; 3-a: li/ŝi, ili)

DFN = (Desinência de Forma Nominal) finaĵoj de la participo, gerundio, kaj la persona/senpersona infinitivo.


grado-de-fakteco-de-la-indikativoLa modoj estas:

  • indikativo (indicativo),
  • subjunktivo (subjuntivo),
  • imperativo (imperativo).

La indikativo montras faktan okazaĵon, la subjunktivo montras eblan, duban aŭ dependan okazaĵon kaj la imperativo esprimas ordonon. La fakteco de la indikativo ne estas absoluta. Iuj tempoj esprimas pli da certeco kaj aliaj malpli.


La tempoj aŭ tensoj de la indikativo estas prezenco (presente), perfekto (pretérito perfeito), imperfekto (pretérito imperfeito), pluskvamperfekto (pretérito mais-que-perfeito), futuro rilate la nunon (futuro do presente) e futuro rilate pasintan agon (futuro do pretérito).

La tensoj de la subjunktivo estas prezenco (presente), imperfekto (imperfeito) kaj futuro (futuro).

La imperativo povas esti pozitiva kaj negativa.

Reformas no Esperanto

Falar de exceções gramaticais é quase que um tabu entre falantes de Esperanto. Isso decorre da história esperantista, que está circunscrita na busca de uma língua “perfeita”. Apesar desse temor, há sim em Esperanto exceções; que podem tocar a estrutura da língua (uso de ‘far’ em vez de ‘de’), a pronúncia (malPLI, MALpli, DUdek, duDEK) ou a ortografia (tekniko, teḧniko).. Também há quem queira falar de exceções a respeito das regências verbais, mas isso é tão amplo que já nem faz sentido essa abordagem. Trata-se na realidade de aceitar a flexibilidade da regência verbal em Esperanto, já que as preposições em Esperanto não funcionam com base em critérios de tradição e costume, mas de acordo com o sentido constante que possuem.

Tenho só uma coisa a dizer sobre esse medo em falar de exceções: nunca exigi perfeição do Esperanto, assim como não faço com o Português. O Esperanto nunca precisou ser perfeito pra que eu gostasse dele. Gosto dele do jeito que ele é. E que ninguém tente deformá-lo numa pretensão de torná-lo “mais adequado”! Já faz muito tempo que passou o período de proposituras de reformas do movimento esperantista.