JOHANO

Johano, vi ankoraŭ ne komprenis
kion krias la kokinoj sur la korto.
Ilia malespera provo komprenigi
igas vin des pli preterpercepta.
Johano, homoj estas arkipelagoj,
sed vi estas insulo,
kies faŭno transmutaciis dum milionoj da jaroj de izoliteco.
Johano, buŝoj ridas ekstere,
glasoj tintas je tostotuŝo,
amikoj sin brakumas,
lipoj proksimiĝas por kiso,
korpoj kunplektiĝas en volupto;
sed vi demandas vin,
kial la universograndeco mutas.
Johano, morgaŭ mi frapos dufoje sur via pordo.
Ne malfermu, ĉar mi ne volas eniri.

KURTENO-KUNTIRO

La ĉielaj randoj deskvamiĝis.
Svelta monstro, apogita sur kolono,
ridetis sub nova haŭto kiu scintilis.
Piedoj dancis senritman baleton sen la teron tuŝi.
Vualoj flugis sen sukcesi la enhavon kaŝi.
Akraj ungoj karesis korneosurfacojn.
Koroj sen korpoj ĉesis sendi sangon al universaj vakuoj.
La ekspansio atingis zeniton.
Ekkoncentriĝis la sencoj por eksplodi.
Meteoroj inversiis siajn simplajn sinergiojn
por sekvi ortajn vojojn.
Kiu stranga figuro treniĝas pre-tere pretera?
Kies estas la konturo
kiu ridas kaj saltetas kaj petolas kaj deliras
omaĝe al baldaŭa renkonto de fuelo kun fajro?
Klapoj falis
Manoj fermiĝis.
Nuboj baris
sunaperon.
Palpebroj fermiĝis.
Floroj vartis
litojn de kadavroj.
Buŝoj fermiĝis.
Akvoj faldis
la kurbojn de la vivgenero.
Ostroj fermiĝis.
Formikoj mastris
la savan saĝoŝarĝon,
kun ŝparo al naskiĝontoj.
Dioneoj fermiĝis.

Esperanto: feito com arte

artefarita

Em Português, o adjetivo “artificial” tem dois significados, um literal e outro figurado. O dicionário Aulete diz, quanto ao primeiro significado, que artificial é aquilo que é “produzido por arte e indústria e não pela natureza“; e, quanto ao segundo significado, que artificial é aquilo “que revela fingimento, que não é espontâneo ou sincero“. Não sei a partir de quando o segundo significado, o de sentido figurado, passou a ser usado na língua portuguesa. Ainda assim, a impressão que tenho é que em Português esse segundo significado é muito difundido.

Em Esperanto, a palavra que corresponde a “artificial” (artefarita) não possui esse segundo sentido. Quando dizemos em Esperanto que uma coisa é “artefarita” estamos dizendo que essa coisa foi feita artisticamente ou, no máximo, queremos dizer que foi feita com algum conhecimento ou técnica específica. Em Esperanto a palavra “artefarita” nunca tem o sentido pejorativo de ser “fingido”, “superficial”, “falso” ou “sem profundidade de caráter”. Para esses sentidos, outras palavras são usadas (ŝajna, supraĵa, falsa, senkaraktera). Por isso, há uma resistência, por parte dos esperantistas, em chamar o Esperanto de “artificial”, pois em Português é grande a probabilidade de uma compreensão pejorativa.

Sim, o Esperanto é “artefarita“. Ele foi e é feito com arte.

Stato

Reformar o Brasil

Como que podem querer reformar a educação brasileira assim de repente? Por que que Temer e aliados se sentem legitimados de serem os “reformadores” do país? Essa é apenas a primeira de outras tentativas de grandes reformas que estão a caminho. Grandes mudanças sem grandes debates. Grandes reorientações nos destinos do país, sem que tenha acontecido participação do voto direto. Temer não foi eleito vice com a ideia de país que agora está implantando. Não houve apenas a retirada de uma presidenta. Está ocorrendo um giro de 180 graus nos rumos da nação. Até onde poderão atuar sem que haja insurreição? Dorme o país e as panelas estão em silêncio, pois os que batiam panelas nem sequer deixam que seus filhos ponham os pés em uma escola pública. Que se reforme a educação de cima pra baixo, sem que seja ouvida a base do iceberg. A raiva política foi saciada. As arbitrariedades, as convicções pessoais dos grupos que canalizaram o ódio encontram agora uma aprovação macia da indiferença.

Stato

O estuprador nunca tem razão

Mas o correto é que haja respeito por parte dos homens, ainda que os hormônios estejam borbulhando. As mulheres não podem continuar a deixar seu vestuário ser influenciado pelo hipotético transtorno masculino, esse hipotético transtorno hormonal que conduz à violação e que, na realidade, é algo mais social do que incontrolavelmente doentio. O respeito tem de ser uma máxima. Mesmo que exista alta erotização, ainda assim permaneça errado que o homem veja razão para um ato de desrespeito. O ciclo será sem fim se se continuar a condicionar o comportamento feminino: a prepotência machista continuará com sua arrogância incontestada e a exigir respeito das mulheres, em vez de dar o respeito que se precisa. Continuarão a exortá-las a não causar “tentação”. Ora essa! Eles que engulam a prepotência de macho incontrolável. A sedução feminima, mesmo altamente erotizada, nunca será motivo para que a força viril fale mais alto. Digo até mais: que as mulheres que são sedutoras, se tornem ainda mais sedutoras e quanto mais eroticamente sedutoras elas se tornarem tanto mais elas façam ecoar a máxima de que uma beleza altamente erótica apenas significa que os interessados terão de se esforçar muito para serem também altamente eróticos e atraentes, de tal forma a fazer um contraponto e assim tornar possível a união recíproca, e apenas recíproca, nunca forçada, dos dois elos eróticos. É preciso chegar um tempo em que as mulheres possam, se quiserem, andar nuas sem temerem a violação masculina. Nesse tempo se dirá: há respeito.

Citi

Kaŝu vin portempe sub la lito

Kaŝu vin portempe sub la lito” diras virino al amoranto/amanto kiu ne volas/ne povas esti malkovrita. Tio legiĝas en ĉina rakonto el la 17-a (aŭ 18-a) jarcento (Mirrakontoj de Liaozhai, Pu Songling, paĝo 457). Tiu figuro de amanto/amoranto kiu kaŝiĝas sub la lito estas tre kutima en brazilaj komediaj rakontoj. La ĉina rakonto ne estas komedia, sed rememorigas min pri la diro, ke “nenio estas nova sub la suno”.

mirrakontoj-de-liaozhai

PALAVRAS

Era um arroubo que foi e que passou.
Que veio e que roubou só um som.
Pena que era um som digno de se ver
pronunciado por lábios atraentes.
E agora o mundo começa com Z e termina em B.
E agora, tão de repente,
a boca não se abre para passar o ar.
Pulmões de partículas pesadas em inércia.
Inércia de palavras pensadas
até chegar ao devaneio
sem nunca concluir para o quê que veio
o cérebro a um mundo pensante.
Daquele momento em diante
era uma era de humanos que erram
em que época se encontram.
Correria de pernas postiças
afundando em charcos atemporais.
Mas era um arroubo universal.
E o clima estava de novo de repente
propício a se transformar em ventos loucos.
Temporais varriam a existência de vogais abertas
a novidades que surgiam.
Era um tempo de verdades arrombadas ao meio-dia,
restando pedaços sem sentido de palavras dilaceradas.
Quem era aquele que entre os pedaços recolhia
membros para construir um corpo?

POEMO POR SENDEPENDAJ, SUKCESAJ HOMOJ KIUJ PERDIS LA GEPATROJN

Mi kolektas por vendi kontraŭ unu brakumo
multe da boteloj de instruaj larmoj.
Ene de mi, mil homoj monologas en mil malsamaj lingvoj,
en mil apartaj ĉambroj sen fenestroj;
ĉar mi estas intimulo kun la konvencia afableco,
la minimuma salutado,
la apenaŭa interŝanĝo de vortoj.
Mi havas en mi la doloron de la ekzemplodona homo
kiu brilis kariere kaj la manĝotablon per ĉio ornamis
sed kiu, kiam ĉe la oldula mortorando, memoris kun amo
la gefilojn kiuj foriris malproksimen serĉe de feliĉo
sen neniam plu neniun vivsignon liveri
al la jam feliĉa ĉiohavulo.
Mi estas la homo kies okuloj malfermiĝis komprene
al la mallarĝeco, supraĵeco de la homaj ligoj
kaj subite, en ploro, petegas, ke la mondo amu lin
kun la sama obstina amo
kun kiu lin amis la patrino
kiu forpasis.
Mi estas la ribela, ekstravaganca masklo
kiu foriris por venki,
sed dum mezaĝo
stamfas kaj postulas, ke oni revenigu lin
al la domo, kie li rajtos dependi de analfabeta virino.
Mi havas en mi la neniel kuraceblan doloron
de la plene sendependa homo
kiu antaŭ ĉerko ekmalkovras,
ke li perdis por ĉiam
la eblon diri almenaŭ dankon.
Loĝas en mi la orfaj amdeklaroj
de jarmiloj da generacioj de homoj
forŝiritaj senrevene for de hejmo.

 

Tradicionalismo gaúcho

Se os gaúchos tradicionalistas pudessem interpretar “tradição” como sinônimo de “cultura”, então nós veríamos uma grande festa da cultura gaúcha. Porque o atual tradicionalismo é nada mais que a cultura gaúcha maculada com alguns exageros. Querem igualar e tornar inseparáveis a ideia de tradição e alguns preconceitos que existem em todo o mundo, de diversas formas. Tirem os exageros e haveria toda uma outra vibe. Seria uma festa turisticamente bonita. Pesssoas de todos os lugares do Brasil afluiriam para participarem nos grandes festejos gaúchos, assim como ocorre em Parintins. Qual seria o brasileiro que não sentiria uma vontade enorme de visitar o Rio Grande do Sul para poder ver as bombachas, que são elegantes e sexy? Mas alguém conseguem imaginar um nordestino viajando em turismo ao RS apenas para visitar um centro de cultura gaúcha, vestir uma dessas roupas bonitas, tirar umas fotos e se alegrar em conjunto da grande diversidade cultural brasileira?

Gaŭĉa identeco

Ĉu iu gaŭĉa esperantisto bonvolus konturi la gaŭĉan penson pri Suda Rio-Grando kaj ĝia aparteno al Brazilo? Hodiaŭ mi diris al lokano, ke mi decidis legi la plenan verkaron de Érico Veríssimo kaj li diris, ke li ne ŝatas librojn de “brazilaj aŭtoroj”. Ĉu Veríssimo ne estas gaŭĉa aŭtoro? Kial kaj kiel Veríssmo fariĝis fremda al iuj gaŭĉoj? Ĉiam, kiam proksimiĝas la semajno Farroupilha mi ekperceptas fortan regionismon. Ankaŭ Cearao kaj aliaj ŝtatoj havas regionismojn. Tio estas normale. Sed mi ankaŭ perceptas, ke la gaŭĉa regionismo havas kiel fundamenton la kontrastron kun la nacia identeco. Kiam gaŭĉo dum semajno Farroupilha diras “mi estas gaŭĉo”, li volas diri “mia gaŭĉeco pli gravas por mi ol mia brazilaneco”. Kiam cearaano diras “mi estas cearaano”, li ne volas per tio diri, ke lia cearaaneco estas por li pli grava ol lia brazilaneco. Li nur esprimas konstaton, ke li naskiĝis en tiu ŝtato, dum la gaŭĉo emfazas, ke li fieras esti naskiĝinta gaŭĉo.

Ĉi-jare mi decidis fronti rekte la gaŭĉan identecon kaj ekdemandis homojn pri variaj temoj. Mi aŭskultis interalie (1) ke “Suda Rio-Grando” estus pli bone se sendependiĝinta elde Brazilo; (2) ke gaŭĉoj havas malsaman pensmanieron, se kompare kun la nordaj ŝtatoj (kiel ĉiam, gaŭĉoj neniam diras, ke mi venas el Nordoriento, sed ke mi venis el Nordo); (3) ke sudanoj estas pli laboremaj (sic!); (4) ke en la tradiciisma movado ne ekzistas spaco por GLAT-anoj, ĝuste ĉar tradiciismo volas batali kontraŭ la “seksa liberiĝo”.

Kiel do ni skizu la identecon de gaŭĉoj? El kio fontas la superamo de gaŭĉoj al sia ŝtato? Vi konas, parkere la ŝtatan himnon. La domoj nemalofte portas surfronte flagon de Suda Rio-Grando, sed ne de Brazilo. Ankaŭ nemalofte mi trovis, ke, ĉe enirejo de institucioj, la ŝtata flago troviĝas samalte, t.e., samnivele kun la nacia flago. Banala afero, jes, sed simptoma, indikohava pri la sento de tiu kiu hisis la flagojn. Iu bonvolu alfronti tiun regionan senton sen deflankiĝi tabue! Iu identeca sento ekzistas en Suda Rio-Grando kaj ĝi estas palpebla.

Estas multe da tradiciistoj kiuj estas “tro aĉaj” en la senco ke ili vere opinias sin pli bonaj, pli inteligentaj, pli belaj, pli evoluintaj ol la tuta resto. Eĉ ne temas pri kontraŭnordorientanismo. Tiaj tipoj ankaŭ pensas, ke Suda Rio-Grando povus vivi apartigite eĉ de San-Paŭlo. Mi ne bone konas la historian formadon de la ideo “gaŭĉo” en la plej sudaj sudamerikaj regionoj. Sed eble mi iomete komprenas. Nordorientaj ŝtatoj dividas proksimajn ecojn. Okazas tamen la problemo ke gaŭĉoj ne troviĝas en sama politika unuo kaj eĉ ne parolas la saman lingvon. Se brazilaj gaŭĉoj opinius sin parto de tiu pli granda areo, en Suda Rio-Grando devus ekzisti grandaj iniciatoj por lernado de la hispana lingvo, ĉar tiel ili povus vere fakte klopodi al unuiĝo kun la aliaj gaŭĉoj. Mi dezirus scii kiom ofte kaj rekte la sudriograndaj gaŭĉoj parolas kun la najbarlandaj. Mi sentas ke apenau ekzistas dialogo.

La tradiciismo en si mem ne estas malbela, se ni komprenus tradicion kiel samsignifan al kulturo. Ĉar ĝuste tion la tradiciismaj centroj faras: defendas kulturon. ILi nur eraras kiam ili insistas konfuzi kulturon kun antaŭjuĝoj kiuj ekzistas ĉie tra la mondo. Se tradiciaj centroj kapablus progresigi sian pensmanieron, tiam ni vidus grandan kaj belan feston pri la gaŭĉa kulturo. Mi mem ĝojus iam kunjubili en tiuj belegaj vestoj. (geja gaŭĉo en bombaĉo certe aspektus allogega haha)

Stato

Ŝati eksterlandanojn

Antaŭ iom da tempo mi diris, ke en Brazilo ŝovinismo malfacile trovus lokon, ĉar brazilanoj ŝategas eksterlandanojn. Kiam brazilano vidas eksterlandanon, li/ŝi tuj volas esti proksima. Brazilanoj “algluiĝas” al eksterlandanoj. Havi eksterlandajn amikojn estas ŝika afero en Brazilo. Tion kaŭzas la relativa hermetikeco de la lando. Brazilanoj malofte renkontas eksterlandanojn. Kiam ili renkontas iun, ili volas tuj akapari la predon.
Tamen nun mi preferas precizigi mian penson: tre mafacile eblas, ke brazilano malamu vin se vi estas eksterlandano blanka kaj bela. Kaj beleco ofte signifas blondajn harojn aŭ/kaj klarajn okulojn. Se vi estas nigrulo, viaj ŝancoj esti entuziasme akceptita estas malgrandaj. En la urbo kie mi loĝas estas multe da afrikaj enmigrantoj (ĉefe el Senegalio), sed tre rare mi vidis lokanon entuziasme algluiĝintan al unu el tiuj. Ĉu ĉar ili estas malriĉaj? Ne! Se temus ekzemple pri eŭropano kiu estas malriĉega, sed blonda kaj bluokula, jen rapide li/ŝi tuj trovus beleco-hirundojn.
Citindas, ke landinterne la afero statas alie. Ni havas multe da interŝtataj antaŭjuĝoj, eĉ se multaj brazilanoj apenaŭ konas alian ŝtaton.

HUMANIDADE

Último ultimato sem que alguém possa ouvir.
Onde encontrarei terreno fértil?
É terra arrasada!
Foi saqueada em pleno meio-dia.
Moedas enferrujadas cobrem o chão,
porque foi o que restou.
O ouro resplandece nos salões dos conquistadores.
A língua que falava foi cortada e queimada.
Onde encontrarei um ser vivo que expresse a ideia da dor?
Troncos partidos choram o sentimento de estarem quebrados.
Os jardins estão em chamas.
Vasos com labaredas falantes ornamentam as entradas.
Umbrais de ossos rangem em boas-vindas.
Maldições foram registradas com sangue
sobre os muros das vielas.
Onde encontrarei água para alimentar uma semente?
É terra acabada!
Uma estrela tremulou sob o teto,
confabulou sobre ideias de mudanças.
Mas vieram os saqueadores e violentaram a feminilidade.
Porque a força mandava e era obedecida.
Quem com flores poderá derrubar uma torre de marfim?
Há ideias não-potáveis escorrendo azedas pelo chão.
Uma multidão gritava que havia vida,
mas eram lembranças esparsas.
Ventos miasmáticos e sem consistência.
Há cães sem salvação ladrando em desespero,
lambendo as feridas incuráveis.
Há pedras que falam e são ouvidas.
Há dor, mas não há vida.
Porque é terra humana,
da raça que demorou reagir.
É um bola de terra que não tem quem possa dar nome.
Vieram os saqueadores e não houve mais saída.
Não, não há mais vida.

La trankvila morto de la brazila Fina Venko

lernu_esperantonAlvenis al fino dum la lasta mardo, post pli ol 8 jaroj, la vojo de la brazila leĝprojekto favore al Esperanto. Temas pri la 27-a leĝprojekto kiu eniris la tagordon de la brazila Senato en la jaro 2008. La 21-an de februaro de tiu jaro, la senatano Cristovam Buarque, politikisto multe konata pro longjara edukdefenda kariero, proponis aldonon de plia paragrafo al la artikolo 26 de la leĝo 9.394/1996, la brazila Leĝo de Gvidlinioj kaj Bazoj por la Edukado – LDB, portugallingve Lei de Diretrizes e Bases da Educação. La artikolo 26 difinas, kiujn studobjektojn la brazilaj baz- kaj mez-lernejoj povas oferti suplemente al la bazaj, nacie komunaj, studobjektoj. La proponita paragrafo estus la sesa, sed en 2016 tiu artikolo jam havis 9 paragrafojn kaj neniu estis Esperanto-rilata. Ne ĉi-foje venis la Fina Venko por Esperanto en Brazilo. Du gravaj ŝanĝoj malkonstruis la finvenkisman trumpetadon de la brazilaj samideanoj.

La komenca aldonpropono tekstis, ke “Esperanto konsistigos nedevigan studobjekton en mezlernejoj, kun deviga oferto, se la kvanto de interesiĝantoj sufiĉos” (O Esperanto constituirá componente curricular facultativo da grade escolar do ensino médio, sendo sua oferta obrigatória caso a demanda o justifique). La lernejoj havus 3 jarojn da templimo por adaptiĝi al la nova regulo.

Dum proksimume 1 jaro kaj duono, la leĝprojekto restis en la Senato. En oktobro de 2009, ĝi estis sendita al la Ĉambro de l’ Deputitoj, jam post ol trapasi la unuan baton. Cristovam Buarque proponis “nedevigan studobjekton kun eventuale deviga oferto” kaj la Ĉambro de l’ Deputitoj ricevis leĝprojekton kun raporto kiu ŝanĝus la celon al “nedeviga studobjekto kun nedeviga oferto”.

La dua ŝanĝo, okazinta jam en 2016, estus la mortkondamno al la komenca celo. Jam ne temus pri paragrafoaldono, leĝoŝanĝo aŭ io ajn efektiva cele al instruado de Esperanto en la brazilaj mezlernejoj. La leĝprojekto suferis transmutacion. Nun estus nur “Indiko al la Registaro” (Indicação ao Poder Executivo). Alivorte, temus nur pri sendo de konsilo. Sendo de konsilo kiu perdiĝus, ĉar pli probable enlistigota en aliaj multaj nenombreblaj similaj konsiloj.

Mardon, la 13-an de septembro 2016, deputito prezidis, kun parolrapideco de homo kiu volas tuj fini aferon por fari alian, la Edukan Komisionon de la Ĉambro de l’ Deputitoj. Deputitino legis fulmrapide la enhavon de la transformiĝinta leĝprojekto kaj la same fulma, vortstumbla prezidanto anoncis du sekundojn post la finlego: projekto aprobita! Aliaj ĉeestintaj deputitoj okupiĝis pri aliaj aferoj, krom pri kion ili ĵus aprobis.

La leĝo pri deviga oferto, kiu poste fariĝis nedeviga kaj transmutaciis en “konsilon” sekvis sian itineron. Hodiaŭ, ĝi iris al publikigo. La konsilo rajtos havi kvadratan spaceton en iu multpaĝa enreta registara leĝogazeto. Sur sociaj retoj, esperantistoj apenaŭ komentis. Ĉu ili hontis aŭ timis mokon aŭ eĉ ne konsciis, kio okazis? Nur la samnoma kaj same samideane perdita esperantisto Paulo Cesar Pires insistis afiŝi novaĵon sur fejsbuka grupo. Lia reago meritis ĝis nun la eksterordinaran sumon de 34 diskonigoj kaj 3 ŝatesprimoj. La Fina Venko mortis trankvile. Nur la arkivoj konscios ĝian ekziston.

Velho Testamento na língua Kaingang

velho_testamento_na_lingua_kaingang

Eu tentei aprender a língua kaingang, mas infelizmente existe pouco material didático. Encontrei essa versão experimental (2012) do Velho Testamento. Segundo o que li em notícias, mil exemplares dessa versão experimental foram distribuídos aos indígenas. Uma segunda versão final ainda não apareceu. Parece que um deles não quis ler e vendeu o livro. Eu comprei num sebo. Eu teria preferido encontrar um livro secular, mas é porque nós continuarmos a achar que os indígenas precisam do cristianismo que encontrei o Velho Testamento. Não é cristianismo que eles precisam! É de respeito! Também encontrei essa bibliografia. Nela procurarei outros livros.
————————-
Mi provis ekstudi la kaingangan lingvon sed bedaŭrinde ekzistas malmulte da didaktika materialo. Mi trovis tiun provversion (2012) de la Malnova Testamento. Laŭ novaĵoj, 1000 ekzempleroj de tiu provversio estis disdonitaj al la indianoj. Dua neta eldono ankoraŭ ne aperis. Ŝajnas, ke iu indiano ne volis legi kaj vendis ĝin. Mi aĉetis ĉe librobrokantejo. Mi estus preferinta trovi sekularan verkon, sed brazilanoj daŭre pensas, ke la indianoj bezonas kristanismon. Ne kristanismon ili bezonas, sed respekton! Mi ankaŭ trovis tiun bibliografion. Tie mi serĉos aliajn librojn.
—–

GLAT-rajtoj en Brazilo

geja-brazilo

Samideano surpriziĝis scii, ke en Brazilo samseksamaj paroj havas la samajn rajtojn de la aliseksamaj, ekzemple la laboristajn rajtojn kaj la rajton adopti infanon kiel paro. Tio eblis ekde 2011 pro decido de la brazila Supera Federacia Kortumo (STF). Ekde 2013, la afero fariĝis des pli facile, ĉar oni devigis ĉiujn notariejojn registri la edziĝojn de samseksamaj paroj. Dum 2011 ĝis 2013, multaj notariejoj rezisti fari la proceduron. Samkiel en multaj landoj, ankaŭ en Brazilo la faktan edziĝo-proceduron plenumas la notariejoj, ne la eklezioj. La eklezia edziĝo estas nur simbola.
 
Bedaŭrinde tiu rajtegaleco estas fragila, ĉar fontas de justica decido kaj ne de leĝo. Kaj des pli fragila ĉar ne venas de socia kunsento, sed de eventuala venko de progresemaj decidantoj. Plejparto de brazilanoj daŭre havas fortajn antaŭjuĝojn pri samseksameco. La justica decido eblis pro manko de klara leĝa difino pri “familio”. Tamen ajnamomente la Kongreso (la nuna konservativa Kongreso!) povas aprobi leĝon kiu eksponas grandlitere, ke familio estas ekskluzive “ino” kun “viro”. Envere jam ekzistas en la Kongreso leĝo tiucele. Ĝi nomiĝas “Statuto de la Familio”. Se ni memoras, ke la plimulto  de la homoj kiuj forigis la prezidentinon Dilma estas  konservativaj, mi ne mirus, se dum la du sekvaj jaroj tiu egaleco estus nuligita.

ĈU ĜUSTA GUSTO AŬ LA ETERNA ANTAŬJUĜO?

Kio malĝustas ĉe la homoj?
Kio malĝustas ĉe ni?
Kio malbonas? Kio misfunkcias?
Kio misas?
Kio malperfektas? Kio mankas?
La nutraĵoj eliras grandkvante el la produktadoĉeno,
sed mizeruloj tagmanĝas per almozoj.
La planedo estas riĉa, sed homoj malsatmortas.
Kio malĝustas ĉe teranoj?
La rimedoj abundas,
sed same la infanoj kiuj ne havas minimuman instruon.
Kio paneas?
La akvoj kovras grandan areon,
sed homoj trinkas putran putoakvon.
Ĉu nian pereon
akcelas la salo aŭ nia inerto?
Kio malĝustas ĉe niaj elektoj?
La homo naskiĝis hieraŭ kaj morgaŭ ekmortos,
sed la vivprincipoj postulas obeon
al transgeneracie eterniĝantaj ŝablonoj.
Kio malĝustas ĉe nia memkompreno?
Senegala enmigrinto vendis ŝtrumpopakojn sur trotuaro.
Mi eniris apudan vendejon kaj aĉetis ŝtrumpoparon
duoble pli multekostan.
Ĉu mian rafinitecon ĝenis liaj simplaj ŝtrumpoj?
Kion pri lia kuraĝo vivi per ŝtrumpovendado?
Kio malĝustas ĉe mi?
Kio malĝustas ĉe tio, ke li devas vendi ŝtrumpojn?
Kio malĝustas, ke ni devas monon posedi?
Kio malĝustas, ke la vivo havas ciferan valoron?
Kio malĝustas, ke respondojn mi ne havas?