Citi

Para Inglês ver (citação)

No Brasil, desde sempre, a cultura nunca foi intelectual e argumentativa, mas sempre baseada em duas faces que jogam articuladas: 1. Ideias, instituições e práticas ostensivas para Inglês ver (por exemplo, a adoção de Constituições muito modernas copiadas de países avançados) e, 2) as práticas dissimuladas que fazem o contrário do que pregam as Constituições, ideias e instituições modernas que o país abraça.

Por exemplo, a Constituição enumera até cansar os ideais de igualdade social, de direitos iguais, de acessos, de promoção, etc. Não obstante, o funcionamento normal das instituições, em seu dia a dia, impõe, ao contrário, as práticas desiguais: nepotismo, favorecimento, arbítrio, patriarcalismo, apadrinhamento, pistolão, racismo institucional, etc. etc.

Isso que acontece no Brasil acontece também em outros lugares. Não é exclusividade desse país. Mas aqui, tem-se que admitir, a cultura da dissimulação chega ao extremo. Não é só um método da política ou das relações sociais, é uma espécie de fixação psicótica, de tara psíquica. Tudo que é feito escondido, por trás da visibilidade, e que entra no esquema do “isso fica entre nós dois, não diga nada para ninguém”, ou do “isso morre aqui”, tem um peso muito maior, uma realidade muito mais decisiva, do que as coisas feitas para serem vistas.

E se, para tudo ficar completo, um rebanho de ovelhas inocentes acredita naquilo que se faz para todo mundo ver – coisas como leis e constituições – , enquanto os lobos conspiram e dividem o butim atrás das cortinas, então estamos no Jardim de Éden à brasileira. pra-ingles-ver

La polemika Getúlio Vargas kaj la revuo “Brazila Esperantisto” sub registara cenzuro

O_Brasil_Esperantista

La laborista prezidento Getúlio Vargas estas polemika figuro. Li estas la respondeculo kaj pri laŭdindaj progresoj kaj pri tristaj momentoj en la brazila historio. Li estis la gvidanto de la Revolucio de 1930, kiu rompis brazilan malnovan politikan pakton, la tiel nomitan “Malnova Respubliko” (1889-1930). Li estis dufoje elektita kiel prezidento; unue malrekte per la parlamento kaj alifoje rekte per voĉdonado.

En 1934, li estis elektita kiel provizora prezidento. Prokrastiĝis ŝajne senfine la balotado kiu okazus. Finfine en 1938 devus okazi la nova nacia balotado, sed Getúlio Vargas per puĉo restis ĝis 1945. Tiun periodon, de novembro 1937 ĝis oktobro 1945, ni nomas “Nova Ŝtato”. La ĉefa eco estis ŝovinismo, ekscesa naciismo.

Iom post iom, la registaro de Vargas malpermesis fremdlingvajn periodaĵojn. Pro tiu naciiga kampanjo, ĉiuj germanlingvaj ĵurnaloj de la brazila Sudo estis fermitaj (por neniam plu renaskiĝi, malgraŭ provoj). En 1939, eĉ paroli fremdan lingvon estis malpermesite. La enmigrintoj estis persekutitaj. Tial, hodiaŭ apenaŭ ekzistas germanlingvaj periodaĵoj en Brazilo. Tamen al ĝisosta brazilano tio havas bonan flankon, ĉar la kampanjo de Vargas kunkonstruis Brazilon kiel unuiĝintan landon. Se la germanlingva progreso en la brazila Sudo ne trovus baron, hodiaŭ probable ekzistus nemalgrandaj secesio-provoj.

De 1935 ĝis 1937, la revuo Brazila Esperantisto ne aperis. Kiam en 1938, ĝi denove aperis, estis jam sub portugallingva nomo. La origina nomo revenis en 1949. Redakteja noto de januaro de tiu jaro klarigis, ke “ĉar jam ne estas motivo por la uzado de tiu titolo, nia organo revenas al sia antaŭa nomo“. La motivo estis la cenzuro, kiun ankaŭ esperantlingvaj periodaĵoj suferis.

De 1945 ĝis 1947, Getúlio Vargas estis senatano. Poste li eliris el la politika vivo kaj revenis al sia urbo, la malgranda sudriogranda San-Borĵo (São Borja). En 1950, li revenis al la politika vivo kaj estis reelektita kiel prezidento, ĉi-foje demokratie per nacia balotado.

Fine, en 1954, post fortaj politikaj premoj por lia rezigno, li sin mortigis. Onidire li per sia sinmortigo malfruigis je 10 jaroj militistan puĉon, kiu okazus ja en 1964 kontraŭ lia politika heredanto kaj eksministro João Goulart, prezidento ekde 1961. La diktatora reĝimo etendiĝis ĝis 1985.

Ofte oni konsideras Getúlio Vargas la plej grava brazila prezidento ĝis nun. Lastsemajne, mi aŭskultis laborkolegon esprimi, memore de la tago de lia sinmortigo, opinion, ke Getúlio volis efektivigi ŝanĝojn “tro progresajn” por la tiama Brazilo. Eble li aludis interalie la provon duobligi la minimunan salajron.

DERRETIMENTO HUMANO

O mundo escorria.
Por entre os dedos, escorria aquoso.
Palavras com braços distendidos orbitavam frases sem verbos.
Havia algo desnudo e sem pudor bailando no escuro.
Batidas de tambores eram corações sem sangue.
Meteoros que passavam gritando eram advertências ocas
de velhas moscas moucas
de tanto ouvir o próprio zumbido incontestável.
Vi, e a imagem me horrorizou,
que, em inomináveis curvas de cosmos abaulados,
verbos desprendidos de suas frases originais
pululavam e, em pulos, brincavam com a existência universal.
Havia pontos de luzes que pulsavam pusilânimes.
Havia pus no amarelo que brilhava.
Eram máculas num vácuo palpado por mãos calosas.
Vi que o líquido do mundo, por mim, conhecido
se desconhecia quando desaguava
em águas mais amplas, turvas e turbulentas.
Não havia nome nem memória,
porque as palavras estavam órfãs de verbos rebelados.
Tudo se misturava e se perdia,
se refazia e se repetia sem nexo.
E eu não me vi refletido na massa sem forma.
Meu nome tinha se rasgado em anagramas,
se registrado em papéis de outras pessoas em outras realidades.
Exigi que se conservasse minha individualidade.
Mas o mundo se derretia e eu já era água.
Eu era uma partícula de um mundo aquoso entre dedos.

86-a jariĝo de la poeto Baldur Ragnarsson

Hodiaŭ estis la 86-a jariĝo de la poeto Baldur Ragnarsson. De li, komence aperis du poemaroj, kies titoloj estas “Ŝtupoj sen nomo” (1959) kaj “Esploroj” (1974). La eldonejo Edistudio kolektis kaj publikigis en 2007, sub la titolo “La lingvo serena”, liajn verkaĵojn. Eble li ne multe ŝatis, ke oni publikigas lian plenan verkaron dum li ankoraŭ vivas. Feliĉe por la Esperanta literaturo, ŝajnas, ke tio tiklis lin kaj revenigis al verkado. Tiel, post 42 jaroj de la publikigo de lia poemaro “Esploroj” kaj unu jaron post la libro kiu devus konsistigi lian plenan verkaron, li denove ekverkis originalajn poemojn. Lia lasta poemaro estas “Momentoj kaj meditoj”, publikigita ĉi-jare.

poemo_de_Baldur_Ragnarsson

 

Ĉu la brazila demokratio sin mortigas aŭ oni murdas ĝin?

sinmortigo-de-getulio-vargasIronie interesa estas la fakto, ke hieraŭ estis la 62-a datreveno de la sinmortigo (per pafo al la koro) de la brazila prezidento Getúlio Vargas. Li estis la respondeculo pri granda parto de la nuntempaj brazilaj laboristaj rajtoj. CLT, kiu estas la laborista leĝaro, estis kreita far Getúlio la 1-an de majo 1943.

Kaj hodiaŭ, unu tagon post la datreveno de lia morto, komenciĝis en la senato la fina juĝado de Dilma, prezidentino same el laborista movado. Nehazarde, ke ŝi jam diris, ke ŝi eniros la historion kiel la brazila prezidento, kiu, antaŭ eksig-provo, nek rezignis nek sin mortigis. (mi parafrazas ŝian aserton)

Paralele kun la perforta (kaj perfida) eksigo de la prezidentino, la puĉistoj jam kreis leĝprojekton por “fleksebligi” la laboristajn rajtojn. Laŭ ili, la 73-jara CLT estas tro malnova. Tamen, se ni bone kontrolas kiu volas efektivigi tiun “modernigon”, ni rapide perceptas, ke la vera intenco estas nuligi aŭ malfortigi la rajtojn.

ERAOŜANĜO

Ne la individuo ploris.
Ne la familio.
Ne la najbaroj.
Ne la kvartalo.
Ploris la urbo.

Ploris la komunumo.
La vilaĝo ploris.
La lando ploris.
Ploris la kontinento.
Ploris la homaro
en okcidento kaj oriento,
nordo kaj sudo.

Ploris la urbo.
Kolektive, ope, kune, amase,
sammomente, samloke, samsente,
senkonsole.

Ĉar la vivon vizitis fina krepusko,
noktiĝo sen mateniĝo,
nokto sen mateno.

Ploris la hieno
kiu iam ridis;
la helianto en ĝardeno
vidis
la lastan helon.
De sia senprestiĝa loko,
kun sufoko,
el inter arbustobranĉoj
la sovaĝa
nun senkuraĝa
besto
atestis esperoreston
foriri,
iri sen rimorsa reveno.
Al ŝanĝo,
pende de feblaj ŝancobranĉoj,
simio la kolon longe etendis
atendis
kun angoro
la horon
por vidi
vivi
la lastan varmo-eron
la lastajn
hastajn
sunradiojn
lastan belon

kaj tio
plorigis ŝtonojn
La dolorokrioj,
la bedaŭroĝemoj
rokojn alvokis al vivo alveni
dum vivi ankoraŭ eblis

Ne ploris la individuo.
Ne ploris la familio.
Ne ploris la najbaroj.
Ne ploris la kvartalo.
Nek la urbo.
Ĉar la mallumo estis normale
kaj helo povus rompi la trankvilecon

LAŬTRADICIA

Ternas la tenera, rara tenebro
kaj netemeraraj monstroj tra teletransportaj sparkoj sturmas.
Tondras teruraj turmentoj de steltempestoj
dum baleton prezentas krudaj, krado-kribritaj kosmoŝipaj lumoj.
Aleksteraj tuneloturniĝoj tentas tunopezajn intimajn itinerojn
implodi internajn intensajn inklinojn.
Tordaj tentakloj tutan tempon tiklas templojn
de despotaj delikatecoŝajno kaj ŝajndelikteco.
Intumeskaj turoj sputas proprajn pulmojn
pro pluraj problemoj de la primaraj praproporcioj.
Tamtamas la tantalaj tragedioj de tardaj totalecoj
trempitaj en treniĝintaj tempodresadoj.
Ofendon oferas fidelo-fendoj
al iamaj fere fortaj, fie fieraj, firme formitaj famo-fumoj.
Kaj veas venenitaj ver-vipuroj verve venintaj al viskozaj vol-vomaĵoj.

Stato

Konspiro pri futbalo

Pro la najbara bruo, mi perceptis, ke la brazila futbalteamo venkis la germanan dum matĉo en la Olimpikoj. Ni ne forgesu, ke en Brazilo futbalo kaj politiko ofte miksiĝas. Politikistoj uzas futbalmatĉo-rezultojn kiel nacian konkeron, kiel manieron reaserti la hejman naciismon. Tio ankaŭ memorigas al mi antaŭajn denuncojn pri aĉetado de matĉo-rezultoj far politikistoj. Kaj se ni ne forgesis, ke la venko de la germanoj en la Mondpokalo pelis brazilanojn dum la lastaj du jaroj al eterna grumblado pri sia mallerta teamo; kaj, krome, se ni same memoras, ke pro la politika kaj ekonomia situacio, la brazila naciismo bezonas kiel neniam antaŭe reaserton, ni rapide povos teksi teoriojn pri nemalgrandaj sumoj kiuj garantias rezultojn kaj donas al brazilanoj venko-guston. Perdi dufoje enhejme certe ŝajnas al senskrupulaj politikistoj sufiĉe katastrofe por ke ili movu enormajn monsumojn en la kulisoj. Mi ja nenion komprenas pri futbalo kaj povas esti, ke ili meritis la rezultojn; tamen mi estas tro konspirema por silenti.

Democracia direta, opiniões divergentes e as instituições brasileiras

demokratio-en-la-portugala

Em um dos últimos livros que li (Nekutime pri multio), há um artigo que questiona se a democracia é algo incontestável. Estamos habituados a pensar na democracia como um ser quase que santo, intocável. Mas, parafraseando o autor, há governos que dão liberdade aos seus cidadãos e atendem aos anseios de suas sociedades, mesmo não sendo “estritamente” democráticos.

Um exemplo, é Cuba. O polêmico arquipélago não se alinha com a ideia de que numa democracia os governantes se alternam no poder. A família Castro conseguiu manter-se meio século no comando de Cuba. Aí tem algo que não cheira muito bom, no sentido de alternância democrática. Mas por outro lado, são os cubanos que legitimam o governo. Eles sabem que o governo tem problemas, mas preferem o modelo atual. E não por acaso. Apesar de não ter havido a esperada alternância no poder, Cuba têm um bom sistema de educação e, principalmente, um bom sistema de saúde. Quem poderia imaginar que um país tão pequeno pudesse ser exportador de medicina para o mundo? Não apenas no Brasil, mas em vários países, os médicos cubanos estão presentes. É um país que não chega a ser rico, mas que exporta ajuda humanitária. O Brasil, várias vezes maior que Cuba, não conseguiu tal feito. A China também tem algumas características de governos não-democráticos. A censura do meios de comunicação é um exemplo. Mas não é a China que põe em perigo a hegemonia americana?

Por isso, às vezes pode ocorrer a dúvida: a democracia é sempre a melhor opção para todas as sociedades humanas?

Nossa ideia de democracia começou com os gregos antigos. Eles, os helênicos, são um povo que continua a causar admiração. Mas até que ponto o modelo helênico é válido?

Eu, pessoalmente, penso que a democracia é sempre o melhor lado, mesmo que não seja a melhor opção econômica. No nosso tipo de democracia, reina um sentimento de que, se quisermos de verdade e tivermos ousadia, poderemos pelo voto mudar todo o sistema. Quando não há democracia, resta muitas vezes apenas a resistência armada. Mas quem com prazer coloca em risco a própria integridade física para defender uma causa? Poucos, certamente.

Por isso prefiro a democracia do voto. E quanto mais direta, melhor. Quando a democracia é apenas rasteiramente direta, acontece coisas do tipo que agora ocorrem no Brasil. O uso de meios indiretos para destituir governos passa a ser aceito. Trabalha-se na hipótese de que esse ou aquele governo já não representa o anseio da sociedade. Mas com base em que fontes? Pesquisas com duas, três, dez mil pessoas? É um tanto perigoso supor saber a opinião de 100 milhões de eleitores através da voz de dez mil. Só com muita confiança na fidelidade estatística e na imparcialidade dos institutos de pesquisas, pode-se tomar esses meios como válidos.

E mesmo depois de passar pelo voto, a democracia, da forma que compreendo, não é só a vontade da maioria que, por ter ganhado uma eleição, faz seu ponto de vista se sobrepor. A opinião da minoria também tem de ser ouvida. Democracia é um pátio amplo (uma ágora?), onde todos falam e são ouvidos. A decisão final é uma média de todas as vozes, não apenas das vozes que falaram mais alto.

Democracia é algo difícil, tão difícil como difícil é a comunicação humana. Ora dá certo e todos se entendem. Ora nem tudo vai bem, e mal-entendidos, confusões, inimizades surgem e parecem impossíveis de corrigir. Mas ainda assim é democracia, pois quando os aparentes inimigos se encontram, mais uma vez eles têm o direito de tentar atingir um ponto médio. Na democracia, os dois terão o direito de ouvir e ser ouvido.

Quando não há democracia, mas a situação econômica favorece a todos, calam-se as inimizades aparentemente imperdoáveis. Mas quando a situação vai mal, logo as distensões se mostram. Os que pensam diferente percebem, de repente, que eles não têm o direito de falar e ser ouvido. Dessa constatação à agressão física, falta pouco.

No Brasil, não ocorreu força física para mudar os rumos do governo, mas houve uma agressão subjetiva numa das poucas formas de democracia direta que possuímos: as eleições nacionais. A normalidade do voto nacional foi rompida. Alguns defendem que com razão; outros, que de forma escusa. Quem se vê representado pelas ideias do governo interino, se esforça por defendê-lo e torná-lo legítimo. Isso não seria diferente se houvesse uma autoanálise? Até onde pode ir uma ideia de governo que não passou pelas urnas?

Há um fratura social no Brasil. O afastamento de Dilma não resolve a divisão. Apenas acentua. Somente a democracia direta pode dar uma palavra final à essa crise das instituições brasileiras.

Stato

Envortarigo

Brazila gramatikisto diras kaj mi samopinias: vorto estas en vortaro ĉar ĝi ekzistas kaj ĝi ekzistas ne ĉar ĝi estas en vortaro. Iuj Esperantaj vortaristoj devus lerni tion kaj ĉesigi la manion inventi vortojn. Unue okazu la uzo, poste la envortarigo.

Mi scias, ke historie okazas la malo en Esperanto. Ĉu ni eternigos tiun konduton? Ni povas verki, traduki, paroli kaj krei tute freŝajn enhavojn per neologismoj. La internigo de la neologismoj tamen ne komenciĝu per vortaristoj, sed per la aktiveco de la uzantoj, dum la ago skribi, verki, paroli…  Laŭ mi, jam pasis la tempo kiam niaj vortaristoj rajtas esti vort-inventistoj. La esperantistaro estas sufiĉe pova por krei kolektive, per demokratiaj reciprokaj influoj. Kiam tamen vortaristo proponas vorton, li/ŝi iel tirane volas doni finan vorton al diskuto kiu eble eĉ ne ekzistis ankoraŭ. La vortoj ekekzistu je la proprocio de la bezono kiun la kolektivo sentas.

Bildo

A Língua Universal Esperanto

Portugallingva versio de lernolibro de Beaufront. Tradukita de Manuel Ribeiro da Costa e Almeida, la unua portugala esperantisto. La traduko publikiĝis en Portugalio, en 1896. Tiu kiun mi havas estas la dua eldono de 1898.
———————————————
1898: A Lingua Universal Esperanto. Methodo completo comprehendendo dois voccabularios segundo a edição franceza de M. L. de Beaufront traduzido e coordenado por Manuel Ribeiro da Costa e Almeida. . 216 p. 2ª edição.

A_Lingua_Universal_Esperanto

GENERACIOJ

La torso turniĝis.
La paŝoj malsupreniris la deklivon.
El la ĉirkaŭa mallumo, kavaj sonoj mallaŭtis.
Grizajn figurojn de rapidaj, longkruraj estaĵoj
kaptis miaj okulanguloj.
Mi ne kuraĝis kontroli, kio anhelis en la flankaj fosoj.
Kiam la lumo de la palpebla supro foriris de la vojo,
mi ekkomprenis disajn frazojn.
Plendoj pri manko de konsisto.
La pasinteco pezis sur aero.
Mi larmis, kiam anonimaj estuloj kriis siajn nomojn
kaj malespere petis tujan registron.
Mano tiris la manikon de mia ĉemizo:
Ĉu vi konas mian magnum opus?
Mi ekzistis por ĝin plenumi.
Sekaj fingroj tuŝis miajn piedojn.
Ĉu vi bonvolus kunporti manpremon al konata homo?
Monumenta ombro baris al mi la vojon:
Mi vivis dum okdek naŭ jaroj, du semajnoj kaj tri tagoj;
sed mi forgesis ion.
Ĉu ni povas interŝanĝi niajn poziciojn?
Silento.
Silento por aŭskulti.
Silento pro neeblo respondi.
Jelpo tranĉis mian integrecon.
Karnoŝiro.
Sango.
Ostorompoj.

Sur tabureto, antaŭ domo, mi sidis.
Mi vidis
pasintecon alveni laŭ deklivo.
Homoj sen buŝoj venis postuli rememoron.
Homoj sen nomoj venis al notariejo.
For! For! Mi kriis antaŭ ol ili min atingus.
Ombroj sidis apud mi.
Kvadrataj okullokoj logis al sensfera rigardo.
For…
Mi spiralis en ebenaj faloj.
For…
For… murmuris mia mio kun timo.

Ostorompoj.
Sango.
Karnoŝiro.
Krimo.

Ĉu antaŭsignoj de baldaŭa malintegriĝo de Merkosudo?

La sola paragrafo de la 4-a artikolo de la brazila konstitucio de 1988 diras, ke “La Federacia Respubliko de Brazilo klopodos al integriĝo ekonomia, politika, socia kaj kultura de la popoloj de Latinameriko, kun la celo formi latinamerikanan komunumon de nacioj.
 
Tamen José Serra, la nuna ministro de eksteraj rilatoj, aliancano de la puĉistoj, kaj la sama homo kiu dufoje kandidatiĝis al prezidento kaj dufoje perdis, agas tute kontraŭe. Li insistas ne akcepti, ke Venezuelo prezidu Merkosudon dum la sekva semestro. Li iris al Montevideo klopodi konvinki, ke la najbaroj ne transdonu al Maduro la prezidantecon de la bloko. La urugvaja ministro nun trumpetas, ke Brazilo provis aĉeti la konduton de Urugvajo. Jen en kiun kaĉon nelegitimaj registaroj povas konduki la landon.

VAKUA UNIVERSO

Okazis, dum lucidecosekundo,
ke peza ĉielo malfermiĝis konveksa antaŭ mi.
En kurbaj konturoj, mi trovis kurbajn eksplikojn
pri la vivo, la mondo, la universo.
Min atingis krioj de ĵusnaskitoj kaj agoniantoj,
kiuj, en sama lingvo, esprimis dubon kaj certecon.
Junuloj konstruis planojn, mezaĝuloj ridis pri ili,
grandaĝuloj superrigardis silente.
Astroj oscedis sen klopodi aŭskulti
la etajn partiklojn kiuj tiklis sursurface.
Konglomeraĵoj de sferetoj ekspansiis malrapide,
ŝvebe en la ĉirkaŭa vakuo,
ĉiam pli granda punktita vakuo.
Vortoj orbitis ĉirkaŭ ideoj,
planedoj, ĉirkaŭ steloj.
Ideoj kaj steloj eksplodis rutine.
Vortoj kaj planedoj vojiris al aliaj orbitocentroj.
Kurbaj realoj sur dorsoj de kameloj,
kiuj suriris stelodunojn.
Seke malvarma, senventa kaj malluma,
peza punktita vakuo
etendiĝis konveksa antaŭ mi.

Galerio

XIII Festival Internacional de Folclore de Passo Fundo

Hodiaŭvespere mi iris al placo por legi la esperantan tradukon de la rakontoj de la ĉino Pu Songling kaj havis la plezuron spekti dancprezentojn de kolombianoj (Escuela Ballet Sonia Gomez) kaj belgoj (Koninklijke Kunstgroep Alkuone). La prezentoj okazis kadre de la 13-a Internacia Festivalo de la urbo Paso-Fundo. La fotoj estas de la loka ĵurnalo O Nacional.

belgoj_en_Brazilo

Ĵetado de flagoj (Belgio, Brazilo, Eŭropa Unio kaj grupo Alkuone)

kolombiaj_dancistojFlago_de_Brazilo kolombia_dancistinokolombia_baleto

Stato

La valoroj de la vortoj

Ŝajnas al mi, ke, aldone al la signifo, vortoj havas ankaŭ valorojn. Temas pri la graveco de la vortoj por specifa lingvokomunumo; pri valoroj, kiuj ŝanĝiĝas depende de la lingvo, de la parolantoj kaj de la alkutimiĝo de la parolantoj al tiuj vortoj. En Esperanto, la vortoj “kritiko” kaj “recenzo” aperas al mi kiel normalaj, rutinaj, sen specialaj nuancoj. Sed, en la portugala lingvo, la samaj vortoj “crítica” kaj “resenha” sonas al mi pli elegantaj, kun aludo al poluriteco, rafiniteco, subtileco…

Video

Favelas do Rio de Janeiro (e do Brasil)

Certamente é preciso valorizar o que somos, mesmo quando não atendemos, por força da realidade, os requisitos de prestígio social. Por outro lado, é preciso também ter cuidado para não darmos demasiado valor à essa realidade excludente, sob risco de nos acosturmamos ao incorreto ao ponto de tomá-lo como natural e aceitável, de criarmos mecanismos para afastar a resistência, de passarmos a achar que, se nada muda, é porque nada podemos fazer para mudar.