Ĉu ekzistas dialektoj en Brazilo?

diversidadeStriktasence, rilate la portugalan lingvon, ne ekzistas dialekto ene de Brazilo. Nur malgrandaj lingvaj variaĵoj. Niaj diferencoj reduktiĝas al prononco kaj leksiko (adjektivoj, substantivoj kaj verbradikoj). La strukturo de la lingvo (artikoloj, pronomoj, prepozicioj, numeraloj, konjunkcioj, primitivaj adverboj, manier-tempaj/nombro-personaj verbfinaĵoj kaj plejparto de la interjekcioj) tute egalas en ajna parto de Brazilo.

Pri la verbfinaĵoj ni povus diri, ke iom malsamas de loko al loko. Ekzemple en la ŝtato Maranjo oni ankoraŭ en parola lingvo uzas la nombro-personan verbfinaĵon ‘ste’ ĉe la dua singulara persono: “tu foste falar com o João?” (Ĉu vi iris paroli kun Johano?), dum en plej granda parto de Brazilo tiu verbfinaĵo malaperis kaj nun egalas en la parola lingvo al la verbfinaĵ-manko de la tria singularo: “Tu/Você foi falar com o João?”

Ĉu tiajn etajn malgrandajn strukturajn diferencojn ni konsideru kiel dialektaĵon? Ne! Ĉar fine temas nur pri variaĵo same ĉie akceptita pere de la norma lingvo.

Se ni volas paroli pri dialekto, tiam ni parolu pri la dialektoj de Brazilo kaj Portugalio. Inter ili vere jam grandas la diferencoj eĉ en la strukturo, kvankam tion multaj brazilaj puristoj neniel cedas agnoski.

Jen ekzemplo: la pronomo ‘vós’ (plurala vi) ne plu ekzistas en Brazilo, eĉ ne en la skriba lingvo. Vidi brazilanon uzi tiun pronomon eĉ en skriba lingvo egalas certe al nemalgranda purismo kaj pedanteco. En Brazilo tiu pronomo plene anstataŭiĝis per la iame moŝta pronomo “voĉes”. En la singularo la pronomo ‘você” kunekzistas kun la pronomo “tu”. Mi mem en mia lingvovario uzas tiun pronomon. Sed en la dua plurala persono mi surpriziĝus, se iu dirus al mi, ke en iu brazilangulo iu ankoraŭ uzas ĝin.

TURISMA POEMO

La vojaĝo nun komenciĝas…
Gala eco-porto de portugaleco-grandimporto,
grandetendo, multe trans la Tordesilhas.
4 mil kilometroj desude supren, denorde malsupren,
4 mil kilometroj deoriente maldekstren, deokcidente dekstren.
Politike ĉe la Nordoriento kun 365 varmaj tagoj,
kiu, tre probable, eraajn parencojn havas transatlantike,
kaj plu kupliĝus kun la afrika okcidenta marbordo.
La Kaatingo kun ruĝ-oranĝaj teroj,
kiu por fremdulo ĝin vizitinta dum la seka sezono
ŝajnus nur mortinta dezerto.
Sed venas la pluvsezono
kaj la derzertŝajna tero, la akutaj branĉoskeletoj,
subite verdiĝas, subite viviĝas,
subite vekiĝas el la profunda dormo
kaj vidiĝas foliplenaj.
La verda Nordo,
kun multnombraj arbaroj kaj riveroj,
diversaj indianaj rezervejoj,
etnaj kulturoj kaj lingvoj.
La migrant-altira Sudoriento
kun la ekstravaganca San-Paŭlo,
la Gvanabara Golfo ĉe Rio-de-Ĵanejro.
La klimatfrida Sudo,
kun subnulaj temperaturoj.
La interesaj kostumoj de la gaŭĉoj.
La mateo kaj la mateujoj kun kurbaj siluetoj.
La italaj, germanaj, polaj dialektoj de la enmigrintoj.
La Centroriento kun… Mia Dio! …
kion diri pri Centroriento krom pri Braziljo?
Kaj Pantanalo kaj la longaj landlimoj?
Ĉu longaj savanoj?
Ajnakaze, jen Brazilo politike per Ŝtatoj.
Jen Rorajmo.
Ĉu mi grimpos la monton Rorajmo?
Jen Amapao.
Tie mi dividos min en du partojn.
Duone de mi ĉe la Norda Hemisfero, duone ĉe la Suda.
Jen Amazonio.
Ne ekskluzive ĝi entenas Amazonon,
sed, tial ke por ĝi la rivero kaj arbaro
tiom gravis ke eniris la nomon,
mi tie tranavigos la river-maron. Ĉu mar-riveron?
Jen Parao.
Kiam mi partoprenos la Folkloran Festivalon de Parintinso?
Kiam mi vizitos la grandan enfluejon?
Kaj la enorman insulon Maraĵoo?
Jen Akro.
La lasta Teritorio kiu fariĝis Ŝtato.
Kiom facilas iri de vi ĝis Peruo!
Mi devus loĝi ĉe vi.
Jen Maranjo.
Ĉu estas mito, ke viaj loĝantoj
plejbone parolas la portugalan lingvon en Brazilo?
Jen Rondonio.
Kion mi povas citi pri tiu ŝtato?
Ĉu mi vizitos Porto-Veljon.
Jen Cearao!
En tiu ŝtato mi naskiĝis.
Jen Mato-Groso.
La centrorientanoj ne pardonos min.
Ĉu la savanoj abundas en Mato-Groso?
Ho jes! Multaj kantistoj vestitaj kiel vakeroj
kantas akompane nur de gitaroj.
Ĉu mi havas antaŭjuĝojn?
Mi neniam sukcesis ĝui ilian muzikon.
Jen Tokantinso.
Kies ĉefurbo estas Aplaŭdoj, t.e., Palmas. (ĉu Palmoj?)
Kaj por troigi iun laŭdon, brazilanoj jam diras:
mi ne donos al vi aplaŭdojn, sed la tutan Tokantinson!
Jen Piaŭio.
Tiom da senintermitaj vokaloj!
Onidire tie varmas pli ol en infero.
Jen Suda Mato-Groso.
Ja! Tie certe troviĝas Pantanalo.
Tuj mi pensas pri multe da akvo kaj marĉoj.
Jen Norda Rio-Grando.
Ĉu la Avofrosto loĝas en loko tiel varma?
La ĉefurbo estas Natalo,
kiu en la portugala lingvo signifas Julon.
Ĉu Kristnaskon?
Bone, ke la portugallingva “natal” perdis tiun sencon.
Jen Gojaso.
Se vi, Gojaso, vorus Braziljon, okazus festo en Brazilo!
– Falis la brazila babilono pro siaj pekoj –
oni jubilos surstrate.
Jen Paraibo.
Ĉu vizitindas la Historia Centro de Ĵoan-Pesoo.
Jen Suda Rio-Grando.
Ĉevaloj, bombaĉoj, mateo kaj iom da separatismo.
Jen Pernambuko.
Loko de revoluciuloj.
Kaj de homoj kiuj dancas
kun etaj ombreloj en la multkolora Frevo
aŭ laŭ la afrikaj tamburbatoj de Marakatuo.
Dume la paradizo estas trans la maro,
en la insulo Fernando-de-Noronjo.
Jen Sankta-Katarino.
Neĝo sur la granda montoĉeno
kaj plia paradiza insulo ĉe marbordo,
ĉi-foje tuta ĉefurbo aŭ preskaŭ tute kiel insulo:
la insulo Florianopolo, aŭ Floripo, ĉu Florurbo?
Jen Alagoaso.
La nomo signifas lagetojn
kaj la ĉefurbo Macejoo kreskis meze de ili.
Sed ĉu 40-kilometra lago estas eta?
Jen Paranao.
Laŭfame estas tre bone loĝi en Kuritibo.
Jen Serĝipo.
La plej malgranda brazila ŝtato,
kun areo simila al tiu de Israelo,
sen tamen inkluzivi Cisjordanion kaj Gaza-strion.
La judoj ne ŝatus la part-ampleksan komparon,
samkiel serĝipanoj ne ŝatus esti la korto de Bahio.
Ĉu oni ŝatas akaĵuojn en Arakaĵuo?
Ĉu eble arakaĵeojn?
Tamen estas akaraĵeo!
Ba! Prefere mi silentu
kaj finparolu pri Nordoriento.
Jen Bahio
kun bahianino kiu vendas akaraĵeon ĉe la Pilorio.
Salvadoro ne povas ne esti la brazila ĉefurbo.
Bone, sed Braziljo uzurpis la lokon,
kiun Rio-de-Ĵanejro siatempe estis jam preninta por si.
Jen San-Paŭlo.
Negoco-ĉefurbo, industria centro, megalomania homkuniĝo.
Jen Braziljo.
Samtempe vipata kaj amata.
Samtempe urbo kaj ŝtato.
La loĝejo de la prezidentoj.
La ĉefurbo el inter la ĉefurboj.
La ŝtato de la ŝtatoj.
La Federacia Distrikto.
La Kubitschek-urbo.
La Niemeyer-urbo.
La kandango-urbo.
La ĉefurbo de la korupto.
La korupto transformiĝinta en urbon.
La ŝtato de la korupto-stato, korupto-esto,
korupto-estroj!
La aviadilo kiu ankoraŭ riparas sin por flugi.
Dume, ni iru antaŭen per buso,
en kontinenta lando
kiu elektis ŝoseojn kiel ĉefajn transportvojojn.
La fervojoj kadukas.
La aviadilbiletoj kostas.
Peze kostas Braziljo al ni.
Sed ni iru per buseto!
kaj genro-diskriminacio.
La prezidentinon ni forigos, eksigos.
Jen Minas-Ĝerajso.
Tiradentes la dentojn perdus eĉ hodiaŭ.
Brazilon ne eblas dividi.
(Ĉu vere?!)
Jen Espirito-Santo.
Mi jam lacas pro tiom da vortoj,
kiel homo kiu ricevis la Sanktan Spiriton,
aŭ kaboklon, aŭ oriŝaon, aŭ kardecistan spiriton,
aŭ rom-grekan delf-orakolan dion,
kaj elsalivumas ian glosolalion da brazilaĵoj.
Jen fine Rio-de-Ĵanejro.
Rio, la mallongigita januara rivero.
(Kiu mallongigos la vorton mallongigo?)
La atletoj amasas. La moskitoj gvatas.
Kaj la poemo finiĝas, ĉar sufiĉas
unu versinterna rimo en la fino.