LA PROBLEMO DE LA PROBLEMO

Estas problemo, ke ni tro amas
aŭ ke ni entute amas aĵojn, konkretaĵojn.
Estas problemo, ke la problemo aliajn problemojn
reproduktas tra la tempo.
La praloĝantoj
(certe ne brazilaj, ĉar Brazilo ne ekzistis)
de tiuj ĉi teritorioj, kiujn ni nun nomas Brazilo
ja havis faktan rajton vivi ĉi tie.
La konstruaĵojn, precipe la megalomaniajn,
la homa orgojlo starigas kun la pretendo
al postmorta, eterna sinlaŭdo kaj posedo.
Iu ajn loĝanto de iu loko posedu tiun lokon,
kondiĉe ke, por tie loĝi, ĝi ne estu devinta
perforti aliulojn jam tie fiksiĝintajn.
Tio validu por ĉiuj.
Sed la lokposedon marku
la situo de vivaj estuloj, ne ŝtonaj postrestaĵoj.
Ŝajnas, ke rilate ĉi tiun vidpunkton
la nun nomataj indianoj,
jen kaj jen, foje kaj foje, sed ne perfekte,
ĉar ankaŭ ili malpacis inter si senĉese,
en iuj kazoj ja pro terpecoj,
estis pli evoluintaj ol ni:
ili ne markis posedon postmortan,
sed nur posedon dumvivan per iliaj propraj korpoj.
Sekve de tio, post ilia natura forpaso
kaj se gefiloj ne restus sur sama loko,
tiu specifa loko fariĝus senproprieta,
ĝis kiam aliuloj venus kaj ekposedus ĝin denove,
per la korpsituo kaj nur ĝis la atingo
de iliaj korpdaŭroj, de iliaj vivdaŭroj.
La posedorajto ne transvivus la korpon
kaj konkretaĵoj ne restus por defendi la lokon.
Se gefiloj restus samaloke,
ili posedus tiun lokon pro ilia vivsituo,
sed ne pro tio ke iliaj gepatroj,
jam formortintaj,
iam loĝis tie.
Sed denove: ĉiam temus
pri libera ir-reiro, migradoj, transloĝiĝoj,
deziro resti aŭ foriri,
naturaj mortoj kaj naskiĝoj,
ne pri vakigo, privatigo, senhomigo de lokoj far genocido
aŭ intenca koloniado alies vivrajtojn damaĝinta.

NEPARDONINDE

Kaingangino el la busstacidomo de la urbo Pasofundo,
vi ofertas la korpon kontraŭ iom da homo.
Iom da mono?
Ne iom da mono,
sed iom da homo en homaro kie homo estas mono,
homeco egalas al monposedo.
Kaingangino, ne pardonu nin,
ĉar ni kulpas kaj indulgon ne meritas.
De nun, ekstravagancu kaj estu vi mem la sovaĝeco,
la barbareco, neciviliziteco kiujn ni kraĉis akuze.
Estu terura kaj senkompata
kontraŭ la belvestitaj, bondevenaj, grasventraj urbanoj.
Jarcentoj da sango pravigos.
Venu kaj estu la kainganga kolereksplodo
fronte al viaj akuzantoj.
Ne, karulino! Ne mallevu la kapon por rezigni.
En la urbocentra homamaso,
dum vendado de manfaritaj, palmfoliaj korboj,
ne flustre alparolu en la kainganga lingvo viajn infanojn,
kiel homo kiu devas kaŝi sian originon.
Malfermu la buŝon sur la placo, antaŭ la katedralo,
kaj defiu la klerikon veni surplacen
pagi kiel aŭtentika reprezentanto de Kristo
la prezon de ĉiuj falĉitaj generacioj de kaingangoj.
Enprofundigu viajn ungojn en la dolĉajn karnojn de la kristano!
Via mallarĝa palpebrofendo skanu niajn putrajn mensojn
de homoj kiuj estas ĉio, krom indianamikoj.
La mondo tondre falis post viaj feblaj vortoj.
Ni hastis al nia motora progreso
dum vian dignorajton ni disdegnis.
Dum ni urĝis akiri komputilon, skallokitan superecon, aŭton,
memamon, poŝtelefonon, diplomon por pruvi la valoron,
apartamenton, civilizfieron, abonon de prestiĝa revuo,
konton en usona servilo por publikigi hindeŭropajn verdajn miksaĵojn,
fluecon en multmilione prestiĝa lingvo;
dum ni ŝtopis nin per la pinto de la plej imponaj vantaĵoj,
dum ĉio ĉi normalis,
via homeco kriegis al vermpulsantaj oreloj.
Ĝis kiam, pasofundanoj, vi havos la honoron
ke la kaingangan lingvon oni flustras en viaj urbanguloj?
Belulino, malbenu, deklaru abomena la poeton.
Lia nomo falu en forgeson sen nomo kaj sen skribregistro;
la poeton kiu studas la germanan lingvon kies enmigrintoj
utilis kiel ŝtopmasoj al registaro deziranta viŝi vian popolon,
laŭ la statistikoj, forĵetindan, neindan
al la Ordo kaj Progreso, latinaj laŭ la grado de la
atavisma imperia kapablo perforti malgrandulojn.
Malbenu kaj verdiktu.
Deklaru Braziljon poreterne neflugipova. Flugŝipo konstruita
jam kun ankro funde en tombo malluma, sen ventcirkulo.
Kuniĝu via kolersputo al de aliaj perfortitoj kaj
resonu amplifite super la blua ĉielo de la brazilaj ĉefurboj.
En la juĝotago, kaingangino, la historio rezervos por vi
elstaran, decidan, lastparolan sentencon.
Falu, falu, falu la fumtuboj!
La industrio montros sian grandmanian sor-deliron.
Paneu la semaforoj kaj la maŝinoj.
La ostoj inter la kurbaj feroj ne trovos pardonon ĉe ambulanco.
Al la akvofortoj, cedu la hidroelektrejoj.
Lumon al si elkrei devos la dukrura,
profundtenebra hom-brankulo.
Ĉar la Progreso voris sin por progresi.
Restis nur litero por, kun la Ordo, trovi pordon.
Progres, pro kresk, pro greg, pro pek, pogromo, po-peca, popeca.
Progre, pro kred, por greft en get eĉ pro gest.
Progr, pro gren, pro grund kaj grrrr.
Prog, prov de porkoj preni por propra trog la pokon de la popolo.
Pro, pro ili, por ni, po povraj porcioj por pansaj proporcioj.
Pr, pa, pra, paf,
pe, pre, per paf,
pi, pri, pri pov,
po, pro, pro porcioj,
proporcioj por pruvi nian pravon
puf!
P
Ordo
pordo
Je malfermo por aŭdito,
la progreso reprenas sian partoprenon.
Pordo, poro, sango, sufero.
Paa, pee, pii, poo, puu!
Ĉiuj alfabetigitaj sufer-eksklamacioj.
De la pordo, apenaŭ restas la kadro
kaj la literoj pafiĝas al la valo de la morto,
kiun la akuzantoj promesis al la rezistantoj.
Ĉu la aŭditita pordo revenos al la ordo?
Pordo aŭditita de koruptaj aŭditantoj
estas nur ŝelo de delikata mensogo.
Ordo, oro, avido, oo, valo, ovo, ŝelo, krako, sufero.
La ordo malordiĝas.
Mankas energio al la stratolampoj.
Fostoj rampas malfortaj por sin kaŝi en kavernoj.
Monopoligas la elektron la angiloj.
Konkretaj homoj palpas konkretajn homojn en la obskuro.
Aŭ estas praestulo transloĝiĝinta transtempe por profiti lokon?
Fiŝoj kaŭras sur optikaj kabloj kiuj ŝvebas super kapoj.
Jen jam tuŝe, jam sur, jam ĉirkaŭ, jam kuŝe, sub la gilotinoklingo
troviĝas la kolo de la civilizito ĵus antaŭ sekundo pendumita per la kabloj.
Dufoja morto por kontentigi
la pravan koleron de la kaingangino.
Sed ŝi, en la placo, ankoraŭ ne silentas,
ne flustras, ne kontentas,
nek akiras homecopecojn per ĝuo;
sed venĝon, per multobla redono.

LA KRUCUMOJ DE LA BRAZILAJ VIRINOJ

La krudmaterialoj, la commodities,
iom releviĝas el la koto,
sed ankoraŭ daŭre vendiĝas kontraŭ bananaj prezoj.
La kolonieca brazila ekonomio suferas por plu vivi.
Por transpasi la krizon,
la registaro volas grandigi la impostojn
kaj tiel sociajn programojn ne ĉesigi.
La impostpagantoj, ĉefe la firmaistoj,
ne akceptas pagi pliajn sumojn.
La kuirpotoj,
de homoj kiuj malplenajn kuirpotojn ne konas,
batas kaj bruas de sur la balkonoj
de apartamentoj de la riĉaj kvartaloj,
en la elitaj urbocentroj,
kontraŭ la registaro
kiu plej multe eltiris homojn el la mizera malsato,
kiu plej multe plenigis la kuirpotojn.
La suburboj silentas;
ne komprenas, kio okazas.
Io nova en Brazilo:
riĉuloj kaj mezklasanoj iras surstraten.
La manifestacioj montras sian malbelan flankon.
Ili volas ĉion por satigi la koleron,
krom vidi, ke temas pri tria raŭndo en la prezidentelekto.
La ratoj volas manĝi la prezidentinon.
La prezidentino, vidante ke oni forigos ŝin,
ree alproksimiĝas al GLAT-aktivuloj,
indianoj, feministoj, kaj al maldekstraj tagordoj.
Ĝuste kiam ĉiuj krias,
ke oni revenu al “brazilaj fundamentoj”,
ŝi ne hezitas en kiu flanko ŝi staru.
La evageliistoj, la evangeliistoj-reprezentantoj
krias kontraŭ la diabla Dilma.
La nacia voĉdonado estas malrespektita.
La dekstrularo prenas sovaĝe la regpovon de la lando.
Kontraŭkomunisma propagando disvastiĝas.
Nia flago neniam estos ruĝa,
krias la mezklasanoj kaj riĉuloj.
(kaj mi devas aŭskulti tion eĉ de laborkolego!)
La brazilaj sociaj ligiloj dispeciĝas.
Civila milito latentas.
Vesti sin per ruĝo kaj nigro
povas endanĝerigi la vivon
de brazila promenanto.
(kaj mi
ĝuste tial
postulas la rajton porti tiajn vestparojn).
La masklisma, puĉisma registaro
havas eĉ ne unu virinon en la ministraro.
La Ministerio pri Kulturo ne bezonatas.
La flago de la puĉisma registaro
estas ironie egala al la flago de la,
en 1964 komenciĝinta,
brazila diktaturo.
Steloj, ekde tiam jam enirintaj la flagon,
ne ĉeestas.
Iliaj agoj iras rekte kontraŭe
al ajna progresisma tendenco.
Dissendo de multaj sekretaj sonregistroj
montras la veran intencon
de la eksigo de la prezidentino.
La kuirpotoj silentas.
Ĉu la riĉaj manifestaciantoj hontas
esti fariĝintaj iloj al tiom malbela regreso?
La ministro pri Edukado de la masklisma registaro
ricevas viziton de viro,
por konsilojn aŭskulti,
kiu jam konfesis seksperforton.
30 viroj perfortas 16-jaraĝan junulinon
kaj konigis fotojn kaj videojn en sociretojn,
kvazaŭ temus pri io inda je celebrado.
Kie estas la kolero de la evangeliistoj-reprezentantoj?
Kial ili silentas?
Ĉu ilin ne tuŝas, ke virino estas ope seksperfortita?
Kien iras ĉi tiu lando?

LOĜEJOSERĈO

Ĉar pereis ĉiuj ebloj fidi la urbon,
ni revenis al kampo kaj kun kampuloj ekloĝis.
Ĉar la kampo estis jam makulita,
ni eniris arbaron kaj indianojn imitis.
Ĉar la indianoj sin mortigis reciproke, intertribe,
ni konstruis domon sur alta monto,
kaj observis, foje kritike foje kontemple,
la homaron plus la tuton kiu ĉirkaŭis la homaron.
Ke la celo estas serĉo, ni konkludis.
Serĉado en vojo kiu estas duoble sakstrato.
Ir-revene, kun okulrubandoj, oblikve, dorsdirekten,
flankeniĝante, sen spiri, pulmoplene, kaŭr-maniere,
per saltoj, longapaŝe, paŝojn nombrante, sintrene.
Ni pereis, ĉar, post grimpo sur la konstruaĵojn,
por eltrovi eliron aŭ malsamdestinan vojon,
ni alvenis al sama situacio de la najbaraj kvartaloj,
de aliaj ekzistoj, aliaj tempopasoj.

CIRKLAJ CIKLOJ

Ni giris laŭ rondoj ĉiam pli perfekte cirklaj.
Kiam la tiama ciklo fermiĝis ĉirkaŭ si,
ni turniĝis kaj ree alcelis per malkonstruo la komencon.
Ĉio estis nova, ĉar per inversa iro.
La signifo pufiĝinta eksplodis,
diseriĝis en mil partojn kun mil apartaj sekvoj.
Vivoj elforĝis personajn vojojn sur la sfersurfacoj,
rotaciis sur kerna, opa, grega universkompreno.
La tempo pasis de dekstro maldeskstren.
Minus 1. Minus 2. Minus 3. Minus 4…
Okazis, kio okazi devis.
Buloj obstrukcis niajn gorĝojn.
La kurbojn de la globoj premis la nove plataj pravoj.
La diskoj de la plataj pravoj kuniĝis en cilindron
kiu ruliĝis sovaĝe surpaŝanta la tuton kreitan per malfaro.
Ju pli la ruliĝado intensiĝis,
des pli la cilindro etendis longajn brakojn,
kaj des pli la ekstremoj de la arko emis proksimiĝi por ligo.
Truaj, malsamdiametraj ringoj allogis sin reciproke.
Frapo. Kolizio. Trudaj kungluoj.
Ni giris laŭ ĉiam pli cirklosimilaj rondoj.
Sen anguloj. Sen eĝoj.

POSEDORAJTO

─ La tero apartenas al mi.
Mi kultivas ĝin jam de 30 jaroj.
─ Sed miaj gepatroj kaj geavoj repostulas la posedrajton
jam de pli ol 200 jaroj.
─ En 1500 post Kristo, venis la civilizo.
De tiam la sovaĝaj vivmanieroj estas for
kaj ĉiuj indianaj pretendoj nuliĝis.
Civilizitiĝu kaj kuniĝu al nia progreso.
─ Kiu estis Kristo por determini ion ajn al mi?
Miaj plej antikvaj antaŭuloj venas de tempo
pli antaŭa! Du jarmiloj ne ampleksus la tuton.
─ Vi ne povas pruvi vian aserton!
─ Karaj diskutantoj ─ diris tria voĉo.
Se vi iras al 6 milionoj da jaroj, vi malfacile
trovos antaŭulojn, urbocivilizojn kaj posedrajtojn.
Grandaj bestoj, grandaj kiel montoj,
moviĝantaj montoj,
regis senlitere, sen buŝa parolkapablo.
Kaj se vi volas iri iom pli antaŭen
por trovi komencon, vi ja trovos punkton…
…nur por demandi kiu ekzistis antaŭ tiu punkto.
De tempopunktoj al tempopunktoj,
ĉiam pli malantaŭen kaj pli foren,
ĉar ĉiuj komencopunktoj estas finopunktoj por aliaj skaloj.
La punkto kiu estus komenco kaj fino,
vertiĝe ĉirkaŭ si mem,
estus la komenco de la komencoj.
Kiu posedos la povon indiki tiun momenton,
posedos la tutan universon.
Bedaŭrinde, mi devas averti, ke neniu ĝis nun
revenis por rerakonti, kio videblas tiuloke,
en la aŭroro de la komenco de ĉio.