MI NE CERTIS

Mi ne certas, kiu estis la viro en la spegulo.
Mi ne certis.
En lia rigardo, mi rigardis.
Li ne havis nomon kaj la mian mi ofertis,
sed lia senŝanĝa rigardo estis neo.
Por la universo, mi ne trovis fundamenton en lia okulbrilo.
Urĝis en mi la deziro diri, konfidi per palpebrumo,
ke la mondo pulsas ĉirkaŭe, dum ni interrigardis.
Mi volis atentigi,
krii el interne de la abisma distanco inter ni,
mi volis vorton ĵeti kaj averti,
ke la akvo jam atingis la mentonon.
El miaj intimaj bezonoj la plej grandan mi ardis donaci.
Helpi lin mi volis kiel lastan antaŭenpuŝon.
Mi ĵuris per ĉiuj ebloj, probabloj, konjektoj, hipotezoj,
sed ne utilis miaj provoj.
En lia silento mi silentis.

FINA JUĜO

De la Andoj, ekiras.
Ĝi survojas al la atlantika maro.
Kunaj, de supre kaj malsupre, venas pliaj atestantoj.
Peze, putre, fetore fluas la abomena pasto.
La ruĝo de la sango iĝis nigrebluaj nuancoj.
Piedoj, hartufoj, kapoj.
Fiŝoj voras homhistojn.
Fiŝoj monstriĝas sub la densa, grasa likvo.
Intestoj flosas sursurface,
kvazaŭ vivantaj serpentoj, serĉe de predo.
Orfaj brakoj,
per duraj fingroj kiuj impetas al ĉielobluo,
verdiktas sen apelacirajto
kontraŭ ĉiuj iam ekzistintaj dioj.
Ilia neglekto restos eterne registrita,
neforviŝeble gravurita,
sur la surfaco de la Amazono kaj ties alfluantoj.
Ĉiuj fontoj, akvoj sub ĉiuj pontoj,
lagoj, sukaj valoj,
riverkomencoj, putoj, maroj kaj oceanoj
ne sufiĉos por likvidi la transgeneracian ŝuldon.
Dolĉaj kaj salaj likvoj netrinkeblas.
Ago nia vanas nun.
Agonias ni sen trinkon vidi,
kun sekaj gorĝoj.
La pasto solidiĝas en niaj buŝoj kaj sufokas.
Neniun indulgon. Neniun pardonon.
Nenion krom tujan pagon.