KRIMA PASINTECO

La mozaika trotuaro el kvadrataj ŝtonetoj,
la cement-brikaj elstaraĵoj interne de kiuj
homoj moviĝas etaĝsupren, etaĝmalsupren;
kaj la nigragriza asfalto
sufokas, strangolas la riveron.
Antaŭ cent jaroj, kie nun la dureco tegas,
mola, malvarma tero humidis.
Antaŭ 500 jaroj,
birdoj venis trinki akvon, nesti proksime;
kaj eĉ homoj, samspecaj al la nuntempaj,
atingis ĉi tiun lokon por trovi refreŝiĝon.
Ili estis nura ero el pli ampleksa vivsistemo
kaj komprenis sian pozicion.
Ili ne posedis maŝinojn nek potencan trudforton,
rezulton de obligo de unuhoma detrukapablo.
Nudaj piedoj, nudaj korpoj,
de unu loko al aliaj,
de la aliaj al lokoj pli malproksimaj;
kaj iam revene ĉi tien, al la komencopunkto.
Tamen, kaj antaŭnelonge,
jen ĵus post la frua finkonstruo de la urboskeleto,
jam en la erao de la tuboj, kiuj peris la trinkakvon,
la facilan akvon fluantan el kranoj,
la homoj, tiuj samspecaj kaj parencaj,
ŝveligis la bruston super la ekvilibro.
Ilia brua kompreno pri progreso
dampis la teneran vivobruon.
Kiam vi fiksiĝis ĉe la ĉirkaŭaĵoj,
la riveron vi ankoraŭ aprezis.
Sed nun, nuntempuloj, tro malmoderna, primitiva, dekadenca,
iĝis por vi la riverakvoj.
Kaj la pontoj impetas supere super la iame grava akvofluo.
La busstacidomo cis la akvoj,
la apoteko, la loĝkonstruaĵoj, la teknika lernejo…
Ili ĉiuj situas invade, sur la riverbordo,
la riverborda inundebla regiono.
Transe, la superbazaro, la busgaraĝo, la bezinstacio,
kaj aliaj pluraj loĝkonstruaĵoj
neglektas kaj ne memoras la krimon.
La rivelo fluas mute, de orelo al orelo.
En hontige reduktita spaco, la rivero nanas.
Necesa malbono, kiu baras plian konstruaĵo-blokon.
La urbourĝoj ne povas perdi tempon en kontemplado.
Ĉar ili ne estas pigraj indianoj.
La progreso konsumas ilin.
Kaj la rivero mortas poiome.

INDIĜENIĜO

—– 1 —–
Mi dormis enutere kaj mi vekiĝis brazilano.
Mi dormis brazilano kaj mi vekiĝis esperantisto.
Kio mi estos kiam morgaŭ mi vekiĝos?
Perdi plian tavolon de la identeco.
La tempo venas por metamorfozo.
Kaj la tempo rapidiras sen pacienco.
Ĝi ne atendas unu tagon.
Ĝi ne donas ŝancon pripensi.
Urĝas, je la morgaŭa mateniĝo,
vekiĝi en alia ujo, alia entenenujo.
Drasta elmemiĝo por eniri.
Kiom absurda estas la agreso
silenta kaj laŭta.
Kaj vi ne sentas, ne aŭdas, ne aŭskultas.
Nenia percepto.
Genocido okazas sub via nazo
kaj vi ne flaras la sangon.
Kontraŭ la indianoj en Brazilo kaj en Latinameriko.
Kontraŭ la rajto esti malsama.
Ĉu nudismo aŭ naturismo iel ajn avangardas?
Nudaj indianoj respondu.

—– 2 —–
Indiano kun matematikema rezonado;
vi, kiu emas ĉion strukturi,
kiu volas ĉiam vidi ordon, ripetiĝantajn skemojn,
enkadrigeblajn unuojn de io ĉiam pli granda.
Vi volas sistemon kun fiksaj interrilatoj
por meti en libron kaj eternigi en ŝranko.
Vi volas doni nomon, konturojn ĉiam identigeblajn,
mezuron, amplekson, specifajn enfrazigitajn trajtojn
al realo kies esenco estas esti nekonstanta.
Vi volas meti ideon kontraŭ alia.
Vi soifas malkovri kontraŭantajn flankojn
en afero senforma, senkriteria,
senflanka.
Revenu al via dio-diabla mondo.
Al la kvadrataj urboj
kun deirpunktoj, linioj, rektaj vojoj
kaj klaraj finaj destinoj.

—– 3 —–
Hieraŭaj kaj hodiaŭaj,
praaj kaj nunaj,
historiaj kaj estontaj,
kiu iros al vi por kunesti?
Kunpensi la mondon,
kunserĉi, kunvoji, kune iri,
Kundeliri trae en la paŝita, unua riverargilo,
kiun ni surpremis dum la elakva elmigro.
Atestu, ke ni plandpalpas saman seneliran
direkton al densejo kien sunradioj ne alvenas.
Kunperdiĝo.
Nokta enarbariĝo
kiam ungoj akras elde la tenebro.
La ventoj baraktas sur folioj
en provo traduki mesaĝon.
Indianoj sub la nulo de la statistika gravecoskalo,
aborigenoj kaj tribanoj,
restintaj minoritatoj marĝene de
la monda ŝoseo kiu kondukas al estingiĝo
de la homa raso.
Eteta punkto de kompreno
en same nenotebla bulo ĵetita inter bulojn
IE,
ie
i e a j n
en la lastlasta loko
sur polvero ĉe l` kosmorando.
Primitivaj kaj sovaĝaj laŭ fakuloj.
Per unuflanka, iliaflanka lens-kurbeco.
Kiuj klarigoj, karaj modernaj prauloj,
konturas vian mondkomprenon?
Kiujn sciojn kaj spertojn,
de urbanoj, perditajn, forgesitajn, nekonatajn
vi trovis kaj konservis dum diskreta piedirado.
(kamuflado por ne ĝeni la universon)
[la etuloj konstruos paganan babelturon en silento]
{kaj la turo regos sen ordoni}
<…sobraj, minimumaj ĝangalopadoj
por gvidi simplulojn al Romo aŭ Tahuantinsujo>
Mi venis por aŭskulti la interpreton
pri la ekstero sube de nia mola piedapogo;
super niaj ternivelaj vertoj.
Lasu, ke mi estu unu inter vi.
Almenaŭ en la rando de la fajrorondo.
Inicu min en vian devenon kaj destinon.
Eble la interna rando de via kosmo tuŝas
la eksteran de la menso, kie mi situas;
kaj per ekiro en la vian
mi atingos kaj superos la kompren-limojn
de ĉi cep-en-okula, cement-traba urbocivilizo.

—– 4 —–
Mi ankoraŭ ne eksplodis.
Kiel povus mi ekspansii?
Mi ankoraŭ estas punkto kaj vi:
Vi ne havis nomon kiam nomo ne bezonatis.
Vi ne havis limon kiam limo ne ekzistis.
Vi ne havis popolon kiam,
apartenis egale al ajna punktoparto de mi,
ĉiuj restintaj kaj pasantaj ecoj kaj pecoj.

Parolu!
Ĉar multo jam okazis.
Parolu el la interno de la jukiga sekundo de mia vivo.
La grandaj reptilioj estis fortaj.
Mi sciis anticipe,
ke vi naskiĝis por esti simila al mi,
ĝis la grado kapabli fornei mian patrinecon
kaj serĉi por vi ĉielan patron sen patro,
kaj teran patrinon pruntedonitan
por generi sen ĝuo filon nek teran nek ĉielan
ĉar ambigue tera kaj ĉiela.
Monstra inventaĵo sen patro kaj patrino.
Vi algapis eksteren, indiferente al mi.
Vi serĉis pli riĉan kaj imponan devenon
ekster la humila atingopovo de nia hejmo,
ekster la ombro de miaj mamoj,
kiuj vin nutris dum vi estis bebo.
Sur la ekstera malluma strato,
vi volis trovi surogaton.
Vi algapis el sur la kadro de la vizitoĉambra fenestro
en la eksteran malluman straton, de kiu viaj posteuloj
estis enspironta nur la polvon alflugantan super la trotuaron.
(sed ili nomos la polv-enspiron kosmoflugo)
Malgraŭ la viaflanka violento,
mi daŭre estas la aŭtenta ino de kie vi alvenis.
Kaj la suno estas via patro.
Vi ne estas orfo kiu bezonas serĉi hejmon.
Sed mi pardonas vin, ĉar vi estas pensopova kiel mi.
Parolu tuj, antaŭ ol la homoj iĝos homaro.

Parolu, afrikaj indiĝenoj!
Ni aŭskultas vian liberproklamon
for de la mensa imperiismo,
la idea koloniigo,
kiu volas Afrikon vidi malgrava,
nature kaj silente submetiĝinta
al la orgojlo de la eŭropanoj ĉiam superaj;
Parolu
kaj ni komprenos kvazaŭ nian denaskan;
kvazaŭ ni estus parencaj al vi.
De trans la kontinenta Afriko,
de super la atlantika vasteco,
ni ĉi tie jam kundividis ekziston kun vi,
antaŭ ol la luzidoj estis luzidoj;
ni estis ni,
sen la kristana kruco de Kristo.
En nia marĝeneco,
ni trovas komunan lokon por kunesti.
La ismo malsamrezulta ĉe ni kaj vi,
identeco-detruo ie,
identeco-absorbo kaj -konstruo alie,
ne estas centra nek apartiga.
Ĉar ni havas komunan punkton.
Parolu kun ni ĉiuj indiĝenoj kaj popoloj
kiujn la imperiaj blankulaj aksoj ne reprezentas.
Ne ekzemplas.
Minoritatoj enirintaj en forgeson
komencu manovron.

—– 5 —–
Kanuo metonimiis al mi konkerant-ĵargone
kaj mi riverflosis
por respondi kanu-lingve.
Ĉu mi multfoje kuna estos perceptebla?
Kio, Tero, okazis por okazigi, ke la tempo nin kunigis?
nin dividis malsamborden por kunigi rivermeze
ĉe la sama rev-realo?…
Kiam mi trasiris renkonte,
la akvoplaŭdo murmuris sangoverŝon.
Nia sangoverŝado postulis novan gradon.
La kanuo jukis, la karavelo nevideblis,
la transoceanaj ŝipoj ludis grandecon
kaj vi hahis pretere, prefere pre-tere…
Prefere atendi
antaŭ ol ni donu nomon al infanoj.
Tero, vi estas nia protektanto, nia vivo, mia kaĝo.
Unu paŝon for de ni, por esti fine for de vi.
Estus pli facile la droniĝo,
sed mi flosas konvinka,
memvole, vole sen volkompreno,
kun la dorso kontraŭ la kanuosubo,
la okuloj en la riverofundo.
Brakobatoj flusdirekte, funddirekte.
Mi ĉe vi.
Plando ĉe verto kaj vizaĝo kontraŭ pugo.
Por ke mia mio rekonu sian ununuran ne-nion
po nenio en mia unika mio, mia neni-iĝinta,
mal-ni-ĝinta resumo,
malprude malferma al en’ kaj el’.
Kion, Tero, respondi, se vi blovas hahaojn
en la obskura subakvo?

—– 6 —–
Kiam hieraŭ mi eliris por ĉasi,
la akraj eĝoj de miaj ŝtonoj estis mia mondo.
Ĉio resumiĝis al freŝa viando por la vespero.
Kaj mi kontentis revenvoje.
Kiam, tagojn poste, mi ekzistis en urbo,
ĉe stratonomo kaj numero,
la viando sur la telero ne konsistigis poemon.
Miaj okuloj ŝvebis super la la fulmoŝirmiloj,
kiuj aplombis sur la altaj konstruaĵoj.
Kio zorgigas homon en apartamento?
La homon en la domo,
la homon en suburba faveldomaĉo;
tiun kiu dormas sur la placobenko…
Ĉu la lasta pensas pri varma lito en komforta dormoĉambro?
La unua pri libero trans la premaj muroj?
Aŭ ĉu la atmosferolimoj estas kradoj de kaĝo?
Mi legis librojn paroli pri malproksima tempo.
Cent mil jaroj kaj la homo demencas kaj ne memoras.
Kie sur ĉi itinero, el sub la kurbo de la tempo,
la nenio emerĝas homa?
Sabatvespere, omaĝe al mia kanibala sezono,
al la glora ŝtonepoko,
mi promenos nude ĉe la ĉefavenuo.
Ĉiun haltantan ŝoforon mi demandos
“kie situas la elirpordo de la Tero”?
De infinitezima distanco super la Planedo,
mi frandos miajn korpekstremojn kanibalplezure.
Mi, parte manĝita de mi:
kion la plenkorpa homo en la eta apartamento,
el inter aro de aliaj etaj amasiĝintaj konstruaĵoj,
en la eta urbo de la eta lando de la eta kontinento
de la eta planedo etpensas ĉi-momente?