OKAZAS

Trans la universo, io ekzistas.
Sed la universo okazas:
grandioza amaso de lumaj punktoj.
Ekzistas punkto, kiu nomiĝas Lakta Vojo.
Sed la Sunsistemo okazas:
ega ligiĝo inter buloj rondirantaj lumon.
La Tero ekzistas de multe da tempo.
Sed la homo okazis kaj okazas provizore:
moviĝanta materio kiu pompas pro eta mola pasto
ene de dura strukturo,
kiu ekzistas kiel kranio.
Sed la pensoj, la rezono, la kompreno, la interpretoj
okazas kaze de cirkonstancoj.
Kio okazos al la ekzistanta esto,
ekzistanta homaro,
kiam ĉio estos resto de nebula pasinteco?