NOVJARO!

La nova jaro havos vivon.
Ĉu la 2016-a jaro?
Ne. 129-a. Kaj ne morgaŭ.
Kial por mi, estus grave scii,
kiom ofte la Tero orbitis
de post kiam naskiĝis hebreo?
Kial Kristo daŭre estu mejloŝtono por ni?
Mia novjaro ankoraŭ komenciĝos.
Temos pri la 129-a jaro de kiam la verda afero
ekekzistis publike,
memstare de ĝia iniciatinto.
Sed multaj esperantistoj
festas Esperanto-tagon
dum la naskiĝdatreveno de Zamenhof,
kiu ankaŭ estis hebreo.