LA RELIGIO KIU TIMAS ESTI RELIGIO

Spiritismo estas religio.
Branĉo aŭ disbranĉiĝo de kristanismo.
Strange, tamen, estas ke, laŭŝajne,
unu el la subtilaj bazoj
de la religio aŭ religio-(dis)branĉ(iĝ)o Spiritismo
estas ĝuste ne konsideri sin religio.
Ĝia identeco rifuzas la malŝatan vorton ‘religio’.
Estas, mi pensas, interna dogmo,
interna timo esti tia monstraĵo nomita religio!
Estas kvazaŭ la papo proklamus sin ateisto,
tial ke neniu plu volis aŭskulti pri klerikoj,
sed li daŭre preĝus al ia nekonataĵo,
ĉi-foje ne plu nomata Dio,
ĉar neniu plu volis aŭskulti pri Dio.
Nura metamorfozo por pluvivo.
Spiritismo alprenas sur si la pretendon esti scienco.
Mi ne estas sciencisto.
Mi ne ŝatas legi sciencajn aferojn.
Mi ne scias krei sciencon.
Sed mi tenis la (iom fieran) konvinkon ke mi almenaŭ lernis
apartigi, eĉ se rudimente, religion disde scienco.
Karaj amasoj da polvo,
ĉu estas tro dolore kompreni, ke ni ne estas parto
de iu mistere granda afero?
De iu transtera, transkorpa sistemo?
Ke ni resumiĝas al ia hazarda kuniĝo de elementoj?
Ĉu tiom malfacilas?
Mi komprenas.
Konsideri sin nenio ne estas facile.
Pli bone kredi en fabelaj destinoj.