KIO ESTAS GRAVA?

Hodiaŭ, li mortigis grandan bizonon
kaj li registras tion sur la muro,
ĉar tio estas grava.
Mi vidas kaj komprenas, ke tio estas grava.

Ŝi genufleksis antaŭ impona kruco
kaj larmojn verŝas kaj al Dio pardonpetas,
ĉar tio estas grava.
Mi vidas kaj komprenas, ke tio estas grava.

Pro la futbalmatĉo la spektanto
krias, ridas, insultas kaj gestas senkontrole,
ĉar tio estis grava.
Mi vidas kaj komprenas, ke tio estas grava.

La profesoro pri beletro seriozmiene
interpretas la kaŝitajn signifojn de la romano-nodo,
ĉar tio estas grava.
Mi vidas kaj komprenas, ke tio estas grava.

La matematikisto pruvas per A plus B,
ke la teoremo estas ĝusta,
ĉar tio estas grava.
Mi vidas kaj komprenas, ke tio estas grava.

Du versoj de verkota poemo ne lasas lin dormi.
La poeto ellitiĝas kaj verkas,
ĉar tio estas grava.
Mi vidas kaj komprenas, ke tio estas grava.

La lango tuŝas nekutiman buŝopunkton,
kiam poligloto ekparolas la n-an lingvon,
ĉar tio estas grava.
Mi vidas kaj komprenas, ke tio estas grava.

Muskolulo eliras el la gimnastikejo
kun memkontento pro siaj larĝaj bicepsoj,
ĉar tio estas grava.
Mi vidas kaj komprenas, ke tio estas grava.

Li venis de festo, kie li dancis, drinkis kaj kisis
unu, du, tri aŭ multajn pliajn belulinojn,
ĉar tio estas grava.
Mi vidas kaj komprenas, ke tio estas grava.

Ili kunsidas kaj planas kampanjon
kaj anigas al si aliulojn,
ĉar tio estas grava.
Mi vidas kaj komprenas, ke tio estas grava.

Kun persisto, ili konservas la lokan kulturon
kontraŭ la ekstera atako,
ĉar tio estas grava.
Mi vidas kaj komprenas, ke tio estas grava.

Ke tio estas grava al li.
Estas grava al ŝi.
Grava al ili.
Kaj kio estas grava al ni?
Kio estas grava al vi, homaro?
Grava al ĉiuj samtempe?
Ĉu Danto, Ŝekspiro, Dostojevskij?
Aŭ Maria, Jozefo kaj Antonio?
Ĉu la angla, la hispana, la germana kaj la ĉina?
Aŭ la kreola, la tikuna, la romaa kaj la tibeta?
Ĉu Kristo aŭ Oŝalao?
Kristanismo aŭ Umbando?
Ĉu Norvegio aŭ Gvineo Bisaŭa?
Blonda blankulo aŭ krisphara nigrulo?
Ĉu diboĉado aŭ abstinado?
Ĉu malpeza mojoseco aŭ dura disciplinemo?
Ĉu obstino aŭ alterneco?
Ĉu mi aŭ ni?
Unika aŭ egala?
Mi vidas kaj komprenas,
ke nur dum sparkaj tempetoj
ni sukcesas esti bonaj,
ĉar poste ni denove estas ni,
kun nia vidpunkto, nia mondkoncepto,
nia neforigebla juĝtendenco.