KOROBATOJ

Ekspansio kaj kontraho.
Mi havas nenion por diri.
Ekspansio kaj kontraho.
Jen mia opinio.
Ekspansio kaj kontraho.
Mi volas silenti kiel tombo.
Ekspansio kaj kontraho.
Lasu min klarigi mian vidpunkton!
Ekspansio kaj kontraho.
Ne gravas. Faru, kion vi volas.
Ekspansio kaj kontraho.
Vi ne konsultis min!
Ekspansio kaj kontraho.
Ĉio estas relativa.
Ekspansio kaj kontraho.
Kian malprecizon ĉe mia aserto?!
Ekspansio kaj kontraho.
Ni estas en demokratio.
Ekspansio kaj kontraho.
Ĉu vi ne vidas, ke mi pravas?
Ekspansio kaj kontraho.
Mi havas pacon sidante sola tie ĉi.
Ekspansio kaj kontraho.
Mi devas kontribui al la diskuto!
Ekspansias sen kontraho.
Ekspansion ni kontrahas.
Okazigo kaj okazo.
La kontraho. Ekspansio.
Ekspansio kaj kontraho!

VERDECO

Kiam ni diras “la homoj estas tre diversaj“,
ni emas memori popolon plej malproksiman de ni,
tie en la alia flanko de la terglobo.
Sed rigardi la apudulon kiel tiun diversan homon
ni apenaŭ kapablas.
En Brazilo, ekzistas pli ol ducent indiĝenaj nacioj.
Sed kiom da brazilanoj pensas rekte pri ili,
kiam oni parolas pri diverseco?
Jen daŭripovo kaj vivosignifo laŭ indiĝeno:
la paso de la homo sur la tero
devas esti kiel la flugado de birdo sur ĉielo:
ĝi ne lasas spurojn.
Kaj plie: tamen, al plezura flugo,
dum flugi ni povas, ni devas klopodi.
Plezura flugo momenta, baldaŭ pasinta.
Plezura pro la nuntempeco,
sen la pezo pri senmorta morgaŭeco
aŭ hieraŭeco, kiu ne akceptas
la forgeson de eĉ ne unu persona gravega trajto.
Tiu indiĝena penso iras
rekte kontraŭe al nia ‘civilizita penso’.
En nia ‘civilizita socio’,
neniu volas, ke la personeco mortu.
Ĉiu klopodas lasi signojn sur la vojo (tiom efemera)
por ke, post la morto, oni kvazaŭ daŭre vivu.
Por la indiĝenoj, la homoj daŭre vivas post la morto,
sed en subjektiva maniero, en la figuro de la antaŭuloj.
Tamen, nia aroganta civiliziteco objektivecon postulas,
diigon, statuigon, kristaligon post la morto.

SANGO DE MIA SANGO

Hodiaŭ, venis fino al la ventraj movoj,
pri kiuj mi pensis: “temas pri tenio”.
Sed estis multe pli ol tio.
Hodiaŭ, mi komprenis, ke, en mi,
vivis ideo kiel parazito.
Hodiaŭ, la akuŝdoloro informis min,
ke ie, ene, iu strukturo, kiel utero, rolis
kaj formis kaj nutris ideon,
kiun mi juĝis malbonkonsila, malboninflua.
Ha, hodiaŭ!
Mi konsciis, ke mi estos patro kaj patrino
de hermafrodita ideo, kiun, el mi, mi ĵus eligis.
Kia surprizo, kiam al necesejo mi iris pensante,
ke mi menstruus la mondon aŭ la racion,
tiel peza kaj mallogika ŝajnis la maso elĵetota!
Aĥ! Sed kio okazis hodiaŭ!
Hodiaŭ, kapo de infano
perfortis la komisuron de miaj malsupraj lipoj
kaj naskiĝis sen averto,
ekster mia decidopovo.
Sango de mia sango,
kreaĵo de miaj pasivaj internaĵoj!
Ho, mia bela filo, vi rompis mian himenon
kaj malvirgigis min inversdirekte.
Ho, mia internovora iluzio,
ekde kiam, vi dormas ĉe mi sen mia scio?

NOVA MOVADO

Mi lanĉas nun la MalEsperanto-movadon.
En tiu movado, neniu parolas pri facileco
iri de unu al alia ekstremo de la mondo.
En tiu movado, oni iras al aliaj landoj
nur kiel fulmaj vizintantoj,
kiel turistoj, kiuj vizitas rapide iujn vidindajn lokojn,
fotas sin kaj revenas al siaj loĝurboj
kun la rajtigo diri,
ke “mi konas tiun ĉi aŭ tiun alian landon”.
En la MalEsperanto-movado,
la aktivuloj ne prelegas pri malapero de limoj,
ĉar, por ili, la defio estas koni
almenaŭ la najbaran urbon,
kiun la eksterlandano jam konis,
kiam li venis de malproksime por turismumi.
En la movado, kiun mi lanĉas nun,
ĉiuj sentas urĝan neceson
trastudi profunde la lokan kulturon
kaj neniu enamiĝas al flugvojaĝoj trans oceanoj.
En tiu ĉi movado, tutmondiĝo estas laŭmoda vorto,
kiun potenculoj uzas por esprimi sian,
kaj ekskluzive sian,
povon distordi sen streĉaj klopodoj
la kradojn de la hejmlanda prizono.
La MalEsperanto-movado estiĝas kiel respondo
al la granda spektantaro antaŭ la retorika scenigo,
al lokuloj, malriĉuloj, simpluloj, junuloj sen mono,
al artrozovenkitaj emeritoj
sen la emo eliri el la subtegmenta sekureco,
al ordinaraj homoj sen ismaj ambicioj,
al tiuj, kiuj, antaŭ komputilo,
spektas aŭ legas jam kun enuo
la centjaran deliron pri facile, per lingvo,
atingebla mondampleksa unuiĝo.