SUFIĈE. TRANKVILIĜU DE L’ BATADO

Premas mian koron
la amplekso de la Esperantaj ideoj.
Tiuj paroladoj pri grandaj aferoj.
Universalismo.
Tutmondiĝo.
Internaciismo.
Sennaciismo!
Sento de aparteno al ĉio
kaj al nenio.
Premas min tiu insisto,
preskaŭ krio,
kontraŭ ĉia ajn
image atakita rajto.
Mi volas (re)trovi ĝuon
en la loka urbo, en la sensignifa kvartalo,
en la fora kampo,
kiuj restas ekster la furoraj listoj
de turismo-agentejoj.
Trovi en la filo de la filo de la filo de la pola enmigrinto
korpremon ekvivalentan al tiu,
kiun la urbano de la 19-a jarcenta Pollando
metis en lingvoprojekton.
Mi volas retroiri 127 jarojn
kaj esti gimnaziano
sen pretendo esti la doktoro,
kiu eltiros la popolojn
for de malnovaj kvereloj.
Mi volas forgesi la amikretojn, kiuj fine
resumiĝas al interretaj profiloj.
La supraĵajn kontaktojn:
—Saluton! Kiel vi fartas?
—De kiu lando?
—Kiujn lingvojn?
—Kiam vi ekkonis?
—Mi amegas ĝin!
—Mi ankaŭ!
—Ho, kiom bone estas koni
tiom da malsamaj homoj
(jam post du aŭ tri frazo-interŝanĝoj).
Mi volas perdi
la kutimon etiketi per krisignoj
niajn samideane fuŝajn laborojn
nur por reaserti
la vivantecon de la ideologio.
Mi ne volas plu konvinki la paganojn
pri iu revelacio, kiun ili ne konas.
Mi volas esti mi,
laŭ mia efektiva atingpovo.
Mi volas dormeti posttagmeze
sur hamako, en verando, etendita
kaj zorgi nur pri kion bongustan
la senklera avino kuiros hodiaŭ nokte.
Mi volas scii nenion pri la leĝproponoj,
kiujn deputitoj kaj senatanoj ellaboras.
Sed mi volas scii,
je kioma horo matene
la lavistino komenciĝos kanti en la najbara korto.
Jam mi laciĝis. Lasu min ripozi
en la simpleco de la aferoj,
kiujn la ciferoj ne ampleksas.

KIAM NIN ZORGIGAS IO

Noktomeze sub silento arba,
Trenis sin, de ombro homotrajta,
Pezaj pensoj pri la mondkonceptoj avaj.
Noktomeze,
Kiam lumoj, sur folioj, falis flavaj.

Interrete per konekto drata,
Trenas sin la bit’ malakurata
De l’ servilo al la loka memorilo.
Interrete,
Kiam homo sidas antaŭ komputilo.

Estontece. De la hom’ tiama,
Trenos sin la prizorgemo sama.
Samaj zorgoj per laŭtempaj novaj vortoj.
Estontece,
Kiam akompanos homon sama sorto.