KOLORAJ BILDOJ

Rigardante tra fenestro malfermita,
Li la eblojn trovis ĉiujn tre arbitraj.
Ekster si, li ridis pro la panoramo.
Li denove sentis la fizikan ĉambron.
Sub mallumo de interno subtegmenta,
Ion, ion li trovis tuj farenda.
Analizis li la belan vojproponon
Kaj li trovis ĝin pli alta ol plafono.
Fantaziis historion laŭ modelo
Ĝis plenumo kaj ekstazo, sen kohero.
Post minuto, li retrovis sin sur planko;
Apud, de l’ fenestro malfermita, rando.
Li imagis sin vere flugopova.
Kaj li tion pruvis
Trans fenestron, per salto unumova.

SUPERRIGARDO

Dum la sun’ ankoraŭ nin ne glutis
Kaj nin al nenio ne reduktis;
Dum ni havas formon al ni propran,
Ni sidiĝos sur fiera trono
Por malkovri per okul’ miopa,
Kion faris hidrogenatomo
Kaj heli- en la mallum’ unua.
Nia cerbolikv’ elfluas kun la ŝaŭm’ ŝampua.
La reĝeco abstraktiĝis en la defluilo.
Kion faris la atomoj dum la likvon viro
En biblian teron ĵetis onanisme?
Oni nin akuzis, ke ni pekis ateisme.
Kaj antaŭ nia trono,
En la necesejo,
Ni hidrogenatomon
Pesis kiel neon
De gepatra trudo
Pesas la malica bubo,
Kiu ne akceptas la reziston
De la pliaĝuloj,
De la tempomuroj.

SEKA ENMEMIĜO

Eĥas sekaj batoj de sandaloj
En ŝtuparoj,
Ĉambroj, koridoroj, vastaj haloj.
Hastas la piedoj al destino,
Sen sublimo.
Seke klakas, klakas sen esprimo.
Sekaj batoj de sandal’ metala,
Nereala,
Kontraŭ la pavim’ potenciala.
Longaj ombroj sur la muroj mutaj
Persekutas
La paŝanton de la paŝoj krudaj.
Osto, karn’, artiko kaj tendeno.
Pretendemo
Rapidigi la necesan venon.
Sekaj. Sekaj batoj de sandalo,
De metalo,
De fikcio kontraŭ idealo;
De modelo kontraŭ efektivo;
De naivo
Kontraŭ l’ ampleksebla perspektivo.
Bat’ metala de sandalo. Seko
Kvazaŭ vergo
Kontraŭ apartigo kaj konsekro
De mallumaj klostroj kaj sanktejoj,
Panaceoj.
Sekaj batoj. Sektaj revaj veoj.