Ĉu H.A. LUYKEN aludas al samseksameco?

…fraŭlino Haverford pli kaj pli ĵaluziĝis pri amiko, kiun mi amis kun la tuta fervoro de mia animo. Lian amon — por diri la veron — mi ŝatis pli alte, ol virinan amon. Tio estis Georgo Hill, usonano de malofta, nobla karaktero. Eksteraĵe ni multe similis unu la alian. Mi nomis lin David, ĉar nia amikeco estis tiel forta, kiel la amikeco inter David kaj Jonatan. Lia estis la pli forta, vira karaktero; vere reĝa animo. Kiam mi ricevis de David leteron el Lisboa, sciiganta min, ke li estas survoje al Alĝerio[1] por entrepreni esploradon de antikvaĵoj, kaj petantan min akompani lin, mi avide kaptis la okazon forlasi mian tutan konataron kaj aliĝi al mia amiko. Mi tuj likvidis kiom eble plej multe el mia havaĵo kaj veturis Alĝerion.

En la romano “Stranga Heredaĵo”, de Heinrich August LUYKEN, germano, kiu angliĝis, laŭ la vikipedia klarigo.

La libro estis originale verkita en Esperanto kaj eldonita en 1922 de Ferdinand Hirt & Sohn en Leipzig. Ĝi ne havis duan eldonon. Mi jam legis iujn romanojn verkitajn fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcentoj kaj, en ili, mi foje perceptis, ke la aŭtoroj ne hezitis priskribi intiman amikecon inter du viroj. Aliaj tempoj ankaŭ permesis alian proksimecon inter viroj: kuna korp-ĉe-korpa dancado, brak-ĉe-braka promenado.
Ekzemple, en la verko de Tolkien, kaj ankoraŭ pli en la filmigita versio, ni preskaŭ vidas rektajn elmontrojn de samseksameco inter la du ĉefaj roluloj, tio estas, Frodo Baginzo kaj Samwise Gamgee. Iam, en Youtube-video pri sceno de la filmo La Mastro de l’ Ringoj, mi legis jenan komenton: en tiu parto de la filmo, mi pensis, ke mi vidos ilin du kisante sin. Nuntempe, paroli pri intima amikeco inter du viroj kvazaŭ jam signifas konfeson pri samseksameco.
Sed ĉio (ĉu vere?) estis simpla trompo, kiun kaŭzis interpreto-manieroj pli poste aperantaj en nia socio. Samwise eĉ konas virinon, al kiu li enamiĝis. Ni ankaŭ scias, ke oni supozas, ke la rilatoj inter la hebreoj David kaj Jonatan troviĝintaj en la biblia priskribo priparolas vere ne nuran amikecon, sed samseksamecon. Tiele parolas la Biblio en Esperanta versio:

Kiam li finis la paroladon kun Saul, la animo de Jonatan alligiĝis al la animo de David, kaj Jonatan ekamis lin kiel sian animon.  Kaj Saul prenis lin en tiu tago, kaj ne lasis lin reiri al la domo de sia patro.  Kaj Jonatan faris kun David interligon, ĉar li ekamis lin kiel sian animon.

Saul diris al sia filo Jonatan kaj al ĉiuj siaj servantoj, ke ili mortigu Davidon. Sed Jonatan, filo de Saul, tre amis Davidon. Kaj Jonatan sciigis al David, dirante: Mia patro Saul intencas mortigi vin; tial gardu vin, mi petas, morgaŭ matene: iru en sekretan lokon kaj kaŝu vin.

Kaj Jonatan plue ĵuris al David pri sia amo al li, ĉar li amis lin kiel sian animon.

1-a libro de Samuel, 18-a ĉapitro, versikloj 1 ĝis 3; 19-a ĉapitro, versikloj
1 kaj 2 kaj 20-a ĉapitro, versiklo 17.

Ĉu la biblia priskribo kaj same la priskribo de Luyken en Stranga Heredaĵo temas pri laŭepoka maniero priparoli ekskluzive, kaj ne pli ol tio, amikan interrilaton aŭ vere ili iel aludas al samseksameco? Ĉu ni eraras donante aktualajn nuancojn al rakontoj alitempaj?

 

[1] La rakonto enhavas la loknomon “Algerio”, sed mi supozas, ke temas pri malnova formo de la landnomo “Alĝerio”.