POEMO MALNOVMODA

En ĉambro sen pordoj, fenestroj, sen fendoj;
Eterna renutro, cirkvitoj, kurentoj.
La movo de rado. Bastonon en movon.
Bariloj, rezistoj, opono. La Novo.
Butonoj kaj premo. La fingroj kaj ŝalto.
Rekreo, refaro, refreno. La Arto.
Doloro. Plezuro. Doloro. Plezuro.
Plezuro. Doloro. Plezuro. Cenzuro!
Ĉar la normaleco… la malnormaleco…
Kaj la ambiguo de tiu ĉi teksto.
Literoj, leteroj, leĝera transdiro?
Legado, kompreno kaj dubo. Oscilo.
La muro. Pentraĵo. La libro. Kompliko.
Malantaŭ peniko kaj plumo, kompliko!
Kompliko kaj ankaŭ konflikto. Komiko
En la insistemo renkonti aliajn
En spuroj malbelaj de verkoj nur niaj.

REGIONE INTERNACIA

Iu akarapan’ al mi versojn petis.
De l’ portugallingvi’, li la lingvon studas
En universitato internacia,
Kiu, por l’ integriĝo transmara, luktas.

Lian beletrokurson ĵus MEC aprobis,
Malgraŭ malfacilaĵoj de la momento,
Ĉar l’ Universitat’ juna, june agis:
Per manifestacio kaj elokvento.

Dum verŝiĝas mon’ en Mondpokal’ delira;
Ĉe la Montoĉeno de Baturiteo,
Celas diverskulturaj studentoj kreon

De unika etos’ en medi’ brazila.
Estas vant’ ilin instigi al Esperant’?
Versojn mi verkis al iu akarapan’.