SPLENO

Ĉi-nokte, la stratolampoj ne scintilos lumaj.
Fenestroj ne malfermiĝos al radioj lunaj.
Elspiros lastfoje malsanuloj en la litoj.
Timemaj okuloj kaŝrigardos kontraŭ vitroj.
La katoj promenos kiel ombroj malamikaj.
Profunda silent’ estiĝos post la bruoj riglaj.
La plando, sur la pavim’, aflablos per la lano.
La vivo kaj la forpaso reprezentos samon.
Hamakoj ne balanciĝos en tagmeza morno.
Kaj malrapide, malvarme, morte pulsos koro.